Jenő Rejtő - La Nevidebla Legio
Здесь есть возможность читать онлайн «Jenő Rejtő - La Nevidebla Legio» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Прочие приключения, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.
- Название:La Nevidebla Legio
- Автор:
- Жанр:
- Год:неизвестен
- ISBN:нет данных
- Рейтинг книги:4 / 5. Голосов: 1
-
Избранное:Добавить в избранное
- Отзывы:
-
Ваша оценка:
- 80
- 1
- 2
- 3
- 4
- 5
La Nevidebla Legio: краткое содержание, описание и аннотация
Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La Nevidebla Legio»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.
La Nevidebla Legio — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком
Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La Nevidebla Legio», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.
Интервал:
Закладка:
— Kie povas esti tiu aŭtisto?
— Li staras tie — li montris per sia vipo, — ne malproksime. Oni vidas lin nur malfacile, ĉar ne lumas la malantaŭaj lampoj de lia aŭto. Pro tio li havos problemon, se konstablo ekvidos tion. Diendl, du Zau! Heee!.. Hooot!..
— Ĉu li staras tie?
— Jes… Li ĉiam bivakas nokte tiam, kiam ni. Frumatene li veturas plu. Eble vi pravas, ke li preparas ion ruzan.
– Ĉu vi komplezus venigi lin ĉi tien?
— Warum den nett? Mi pensas, ke li ĉiutage atendas nur tion. Der kerl vird herkumma!.. Ĝis tiam bonvolu resti apud la fiakro. Oni monpunas min, se mi lasas ĝin negardita.
La ruĝa, dika homo ekiris fiere paŝante en la dezerto. Li kunportis sian vipon. „Oni facile ŝtelas ĝin” — li kutimas diri tion.
Pasis nek kvin minutoj, kaj du reflektoroj eklumiĝis en la malproksimo, poste tiuj ekiris al la tendaro. La aŭto ruliĝis singarde por ne surveturi la dise kuŝantajn homojn.
— Kion li volas? — demandis Anna, kiu subite aperis apud li.
— Mi parolos kun tiu sinjoro. Ni povas fari nenion alian. Se li estas rabisto, ni devas gajni lin por niaj celoj. Ni vojeraris Anette.
— Ĉu… paroli… kun rabisto?
— Ni bezonas gvidanton.
— Sinjoro Guliver proksimiĝis portanta ĉemizpantalonon, svingante sian ĉapon kun okulvitroj en la mano. Ĉe la lumo de ekardanta cigardo subite videbliĝis liaj firmkaraktera, ridetanta buŝo kaj sanaj dentoj en la mezo de lia vizaĝo.
— Bonan vesperon, sinjoro grafo. Mi salutas vin, fraŭlino Lorien.
Ili staris kelkajn sekundojn. Sinjoro Strudl sidinte sur la ŝtupon de la fiakro, elprenis sian dratkadran nazumon kaj legis ĵurnalon ĉe la lumo de la veturilo.
— Sinjoro — komencis Sir Yollan, — mi bezonus gvidanton. Mi opinias, ke ni vojeraris.
— Se vi marŝas laŭ la vojmontrantaj palisoj, certe. Mi veturis per mia aŭto kelkajn kilometrojn antaŭen. Kaj tie jam tute ne estas palisoj.
— Mi ne povas preterparoli — diris la grafo. — Mi diras sincere, kion mi volas: se kiu ajn subaĉetis vin por tio, ke vi agu kontraŭ mi, nomu tiun monsumon, kiun vi ricevos aŭ esperos el la profito, kaj mi promesos pli multe, por ke vi aliĝu al mi.
La junulo pensadis.
— Kion oni promesis al vi por tiu ruĝa aktujo, kiun la grafo kunportas konstante, kaj momente ĝi kuŝas apud li sur la planko — diris la knabino agreseme.
— Ĉu ni vere kunvenis tial, ke vi interesiĝu pri miaj privataj aferoj? Temas pri tio, ke vi serĉas gvidanton por via komuna karavano.
— Vi bone scias, ke ĝi ne estas komuna! Vi ja portis mian pakaĵon post min. Ne volu inciti la vantecon de la grafo kontraŭ mi! Estas ridinde — diris Anna aldone kaj montris sian dorson al li. La junulo ridetis.
— Mi devas scii unu aferon — deklaris Sir Yolland.- Vi vere sekvas min, kaj ĉu… vi estas identa… kun tiu…
– Ĉu vi estas identa kun la rusa gangstero Sokoloff, kiu estas la dekstra mano de Biskra, respondu! — kriis la knabino.
— Mi respondas. Mi estas identa kun la rusa gangstero Sokoloff, kiu estas la dekstra mano de Biskra, kaj mi ricevos dudek mil pundojn por tiu aktujo, kiu kuŝas apud vi.
— Ba, ne ridindigu vin! — kriis la knabino. — Ĉu ĝuste Biskra pagos dudek mil pundojn? Temi pri tiom da mono tute ne eblas. Prefere ni returniĝos. Ĉiu pensas, ke la bonfido kaj malavareco de la grafo estas senlima… hoho!.. Vi tre eraras pri tio. Ni ne permesos tion — ŝi finis sian parolon kolere. Dume ŝiaj rozkoloraj naztruoj tremetis. La grafo rigardis sur ŝin konsternite.
— Vi demandis, mi respondis. Oni promesis al mi dudek mil pundojn, se mi akiros tiun aktujon. Ĉar mi estas profesia ĉarlatano, kaj amikeco ne ligas min al Biskra aŭ al lordo Harlington, mi do akceptos pli bonan, mi emfazas, pli bonan proponon.
— Kaj kio garantios min — demandis la grafo, — ke vi vere estos mia homo? Ne koleru, ke mi eldiras sincere, nek vi mem neis…
— Ho, nur bonvolu — respondis la junulo kun ĝentila rido. — Mi ne estas sentema. Kio estas la grantio? Nu, sidigu fidindan homon malantaŭ min en la aŭton kun ŝargita revolvero. Se mi antaŭos vin pli ol ducent metrojn, tiu homo mortpafu min. Se vi ne trovus akvon, se oni atakus vin, mi estus la unua, kiun oni mortpafus. Mi estos hostaĝo. Sed la plej bona garantio estos por vi, Sir, se vi faros pli bonan proponon, ol Biskra, aŭ Harlington.
— En ordo. Ĉu vi kontentiĝos per skribaĵo, kiu tekstos tiel, se mi atingos la landon Urungi en Sudano kun mia armeo, tiam vi rajtas postuli dudek kvin mil pundojn de mi?
— Ĝi estos tute sufiĉa. Tiel mi perdos dudek kvin pundojn se vi mortos, do estas eksludite, ke kia ajn malbono trafu vin, Sir. Ĉar nenio alia interesas min en tiu ĉi vivo, ol la mono.
— Mi estas sklavo de la formalaĵoj — respondis la grafo, — tial, se vi permesas, mi informos miajn oficirojn pri tiu ŝanĝo.
— Sed koncerne mian personon, eble ne diru la veron al ili, Sir — petis lin la aŭtisto.
— Kiel? — li staris embarasita. — Ĉu vi volas tion, ke mi mensogu?
— Militestro rajtas havi sekretojn.
— Hm… Jes. Estas iom malfacila tasko, aserti malveron. Eble ni konsentu en tio, ke mi mencios vin nur kiel gvidanton, kaj vi mistifikos la ceterajn al tio.
— En ordo…
La grafo iris al la marŝalo.
Kiam li restis sola kun la knabino, ili longe rigardis en la okulojn de unun la alia.
— Mi opinias, fraŭlino Lorien, vi faras malbone, kiam vi agas kontraŭ mi. Ni povu kunagordi niajn interesojn.
— Mi ne havas la saman intereson kun homo, kiu estas Sokoloff — ŝi respondis malvarmkondute, sed trankvile kaj ekfumis cigaredon.
— Vi faras malbone, se vi batalas kontraŭ mi. Mi forigos vin el mia vojo tiam, kiam mi volas. Ke mi ne faris tion ĝis nun, ĝi estas nur la signo de mia persona simpatio. Sed se vi krucos mian vojon, mi mortigos vin malvarmsange.
La knabino malestime forigis la cindron de sur sia cigaredo.
— Ĉu vi pensas, ke mi timas vin?
— Mi ne kredas tion, ĉar tiutempe mi legis riport-serion kun granda intereso, kiu temis pri naŭ politikaj murdoj de fraŭlino Adrien Grovescu.
La virino paliĝis kaj timiĝinte rigardis al la aŭtisto.
— Ĉu vi ne volas… perfidi min?… — ŝi flustris raŭke.
— Ne. Sed mi sciigas al vi, ke vi estas en miaj manoj, kaj se vi ankoraŭfoje provos kontraŭagi, tiam mi senmaskigos vin — li finis tion afable, ĝentile, poste li klinis sin ridetante kaj elpaŝis el la tendo.
Saharo, kiel ia subite glaciiĝinta maro, kuŝis senmove en la blanka ardo de la luno, kaj ie ekhenis ĉevalo…
D E K T R I A Ĉ A P I T R O
Interese, kiel pli glate iris ĉio, kvakam sinjoro Guliver ne partoprenis la direktadon. Li veturis per sia aŭto antaŭ la kompanio, fajfante, cigaredante, kelkfoje li elprenis ion el sia poŝo kaj manĝis. Eble ĝi estis ĉokolado aŭ kekso. Li tute ne volis ordonadi.
Iafoje li diris ion trankvile al Durien aŭ al la marŝalo, ekzemple, ke la ŝargo de iu ĉaro peziĝas iome sur la dekstran radon, oni ĝustigu tiojn, aŭ li atentigis ilin, ke la kirasita aŭto ne veturu avane, ĉar tiel oni devas enspiri multe da polvo, sed cetere li zorgis pri nenio.
Do, dio scias, kiel ĝi okazis. Estas fakto, ke post la apero de sinjoro Guliver ĉio fariĝis pli bona. Eĉ la sento de la homoj pri la sekureco pliiĝis. Fine ili havis gvidanto, kiun ili povis sekvi trankvile. Ili sentis instinkte, ke li ne eraros.
Ne! La homo en pantalonĉemizo vere ne estis severa kaj ne ordonadis. La unuan tagon li diris nur tion al la ĉirkaŭstarantoj:
— Mi petas vin, ĉiu homo ricevos nur unu kaj duon litron da akvo potage. Bonvolu porciigi tion, ĉar ni ne havas pli mulon.
Читать дальшеИнтервал:
Закладка:
Похожие книги на «La Nevidebla Legio»
Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La Nevidebla Legio» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.
Обсуждение, отзывы о книге «La Nevidebla Legio» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.