Jenő Rejtő - La Nevidebla Legio

Здесь есть возможность читать онлайн «Jenő Rejtő - La Nevidebla Legio» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Прочие приключения, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

La Nevidebla Legio: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La Nevidebla Legio»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

La Nevidebla Legio — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La Nevidebla Legio», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Nur tiu malmolnuka Polchon kondutis kun nekomprenebla malkonfido. Li deklaris, ke li estas ĉefleŭtenanto, kaj parvenua aŭtisto ne ordonadu al li. Oni tuj donu rumon al li, ĉar li rompos la kapon de iu.

La ĉemizpantalonulo trankviele metis sian manon sur lian ŝultron.

— Alo… Monsieur… Ne bruegu, ĉar vi amare pentos tion!

— Nu! Ĉu eble de vi, he?! Ĉu vi pensas, ke mi timas?

— Mi pensas nenion, sed vi estas oficiro en tiu roto, kaj vi devas montri bonan ekzemplon, cetere vi ne meritas vian rangon.

— Ĉu vi volas scii, kio vi estas?

— Ne. Kaj mi avertas vin, se vi ofendas min, tiam mi trapafos vin — ankaŭ tion li diris trankvile. Li havis nek pistolon, kaj la rondbarbulo tamen ekkonsternis.

La marŝalo alpaŝis ilin.

— Iru, Polchon, kaj… — li diris trankvile.

— Nek vi ordonadu, maljuna frenezulo, ĉar…

Polchon tute freneziĝis. La alkoholaĵo haladzis el li, kaj lia sango bolis por frapi. Sed li apenaŭ eldiris la vorton „maljuna frenezulo”, kiam la ĉemizpantalonulo jam kaptis lin:

— He! — li kriis. — Kiel vi parolas kun via superulo?!

— Kio… Ĉu vi kuraĝas… — kaj li saltis al li, sed la aŭtisto tordis lian brakon, kaj la maristo turniĝis ĉirkaŭ sia akso, poste Guliver pidebatis lin tiel, ke li forflugis.

Kiam li ekstaris ŝanceliĝante, tubo de revolvero direktiĝis al li. Senmovaj okuloj brilis en la nokta dezerto, kiel ili timiĝinte ĉirkaŭstaris la du homojn. La marŝalo etendis sian manon al sia barbo. La ardaĵo de la estingiĝantaj fajroj de la vespermanĝo prilumis ruĝe la grupon.

— Kaporalo!

— Tiu homo ofendis kaj tuŝis vian superulon, la sinjoron marŝalon. Forprenu lian glavon kaj ŝnurligu lin. La sinjoro kapitano raportu la aferon al la grafo. Ni estas en la dezerto, temas pri ĉies vivo, kaj se ni ne povas estis soldatoj, tiam ni moraĉos ĉi tie. Kaporalo! Ĉu vi ne aŭdis, kion mi diris?! Ŝnurligu lin!

Ankaŭ Polchon konsterniĝis sub la sugestio de la sceno.

— Kio?… — li diris kaj antaŭenpaŝis. Liaj du grandegaj pugnoj kiel po unu granitpecoj pendis ĉe la fino de liaj brakoj… — Ĉu ŝnurligi… min?!

— Mi atentigas vin, Polchon — daŭrigis la ĉemizpantalonulo akravoĉe, — se vi faros eĉ unu movon, mi tuj trapafos vin. Kaporalo, Toutain, Wolfram, ŝnurligu tiun homon!

La malluma, nokta dezerto donis timigan fonon al la bildo. Wolfram kaptis la ruĝulon, Toutain kaj King Roswang ekprenis liajn brakojn, kaj ekkonsciiĝinte, li jam kuŝis ŝnurligite.

Durien raportis la aferon al la grafo.

Sir Yolland aŭskultis lin kun rigida vizaĝo.

— Ni starigos tiun homon antaŭ la militan tribunalon! — Fariĝis granda siletno. Ĉu tiu anglo freneziĝis? — Sinjoro Guliver pravis. Ĝi estas Saharo. La ŝerco finiĝis. Ni faras militan ludon kun la morto. Bonvolu bone rimarki tion!

Kaj aŭrore la soldatoj viciĝis al „ekzekuto. Blanka strio dividis la ĉielon de la tero ĉe la malproksima rando de la nigra Saharo. Estis malvarmo. La grafo mallaŭte legis, ke ĉefleŭtenanto Polchon estas kondamnita al degradigo pro rompo de la diciplino.

La ŝnurligita maristo venis mortepala inter la gardistoj, kiuj havis bajoneton en la mano. Li ĉirkaŭrigardis spiteme kun fulmaj okuloj, sed li diris nenion! Alia estus la situacio, se la blank-denta civilulo starus antaŭ li. Sed la grafo, Dio scias… Iel ne estis eble paroli kun li insolente.

— Ni degradis vin. Se ankoraŭfoje okazos io, tiam ni eliminos vin el la armeo ĉe la plej proksima oazo. Ĝi koncernas ĉiun. Nur soldatoj povas havi lokon inter ni. — Dirinte tion, li deŝiris la insignojn de la rango, la rozeton de sur lia ĉapo, li detranĉis liajn butonojn kaj rompis lian glavon surgenue.

Ili satris mute.

Kratochvill, la remburisto, timeme flustris al Duke of Roswang:

— Ĉu ne okazos… pendumo?

La suno leviĝis kun rozkolora, flava lumo. Ekmarŝo! La pantalonĉemizulo preteriris la vicon.

— Aranĝiĝu! La kolumno estu rekta!

La homoj aranĝiĝis, kaj la marŝkolono staris laŭregule.

— Fetvoĵoe!

Ili ekiris. Malantaŭe, ĉe la fino de la kolumno la degradita Polchon marŝis moroze…

4

Vespere Jeremio Oblath denove rigardis la ŝultron de la grafo kaj diris per emociiĝinta voĉo, plena de kaŝita espero: eblas, ke operacio estos bezonata.. Sir Yollan havis febron.

Iomete li malgrasiĝis dumvoje, kaj lacaj, lanvoraj trajtoj sidis sur lia vizaĝo, kiel li kuŝis sur sia kovrilo. Anna rigardis lin kun maltrankvilo. Ŝi sidis apud la kovrilo de la grafo. La prauloj de Sir Yolland ne havis kaŭzon por honti. La grafo ne montris doloron, li forte tenis sin. La varmego, la multe da problemoj, zorgoj, malfacilaĵoj, vundiĝo ne venkis la dorlotitan homon eĉ por momento, liaj maniero, voĉo, mieno estis same trankvila kaj dignoplena.

La ruĝa aktujo estis ĉemane apud Sir Yolland. La knabino rigardis la aktujon, poste la grafon.

— Ĉu vi fartas malbone?

— Ne. Mi nur elĉerpiĝis… iomete. — Li longe rigardis la knabinon per siaj lacaj okuloj.

Doloris lin, ke li estas malforta.. Li fermis siajn okulojn. Sibite ŝi sentis tiel, kvazaŭ mula, tepida tuŝo trakurus lian manon. Kio ĝi estas?

Ĉu tiu knabino karesis lin?!

Li suprenrigardis, sed Anna sidis sur sia loko trankvile. Ĉu li demandu ŝin? Eh, ŝi certe neos tion. Dio mia… Kial mensogas ĉiam tiu kara, bela knabino? Li jam antaŭe abomenis la momenton, kiam li devas konsciiĝi, ke la Multnoma Anna estas ĉarlatanino. Ĉar iam ĝi sendube evidentiĝos. Ŝi ŝtelos lian aktujon.

— Fraŭlino… Fraŭlino… Anna. Ne prenu kiel ofendon, se mi nomas vin laŭ la baptonomo, sed rilate vian familian nomon mi havas nur malklarajn supozojn.

— Nomu min kiel vi volas — ŝi diris milde.

— Se vi estas ĉi tie tial, ke vi forportu tiun aktujon…

— Ĉu tiam?

— Bonvolu preni, jen estas la aktujo. Ĝi… estu la via. Honeste. — Kaj li transdonis ĝin.

La knabino longe fiksrigardis antaŭ sin. Ŝia vizaĝo fariĝis strange ruĝa.

— Dankon, Sir — ŝi respondis mallaŭte kaj ŝi devis graki. — La aktujo apartenas al vi. Mi ne estas ĉarlatanino.

Ŝi metis sian manon sur la manon de la grafo. Sir Yolland (la eterna sinjoro de Denham) fermis siajn okulojn kaj hontis, ke la ektuŝo de la knabino tiel agrablas al li…

D E K K V A R A Ĉ A P I T R O

1

Polchon parolis kun neniu. Liaj okulo fulmis sovaĝe, kiam oni alparolis lin. Kelfoje li murmuris al si mem, sed cetere li plenumis sian taskon bone kiel senranga soldato, nur iom pli forte li premis la pipon per siaj dentoj, kaj li iradis en la tendaro tiel, kiel kanibalo.

En la malproksimo aperis oazo. Ĝi povis esti nur Ideles. Ili ĉiuj sciis, ke tie okazos longa ripozo. La ĉemizpantalonulo bazigis ĉiujn instigon kaj bonon al tiu tendumado. Tiel li provis reanimi la roton, ĉiam pli malesperiĝintan. Li iris de homo al homo, parolis kun ĉiu, aŭskultis ilin kaj ordonis aŭ konsolis.

— Kial vi pendigas vian kapon, sinjoro Kratochvill? — li demandis la remburiston, el sub kies akselo videbliĝis griza dosiero. Li gardis sian romanon en ĝi.

— Mia trunko iomete… mi pensas… — li spiregas kun trosekiĝintaj lipoj, ĉar de kiam ili devas porciigi la akvon, ili tre ofte soifas. — Doloras miaj trunko kaj skapolo. Antaŭ ol fariĝi verkisto, mi devis multe labori sur ŝtupetaro, tiam mi sentis ĝin en mia sakro.

— Ĉu vi ne ĉiam estis remburisto?

— Mi estis ankaŭ murfarbistro… Laŭ la profesio mi estas multflanka, antaŭ ol mi fariĝis verkisto. Bedaŭrinde mi povas skribi nek ĉi tie. Kvankam mi venis en Saharon tial, ĉar la infanoj bruadis tie, kie mi loĝis. Ĉi tie ne estas bruado, sed mi ne povas skribi, nur marŝi kaj marŝi…

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La Nevidebla Legio»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La Nevidebla Legio» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «La Nevidebla Legio»

Обсуждение, отзывы о книге «La Nevidebla Legio» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x