Jenő Rejtő - La Nevidebla Legio
Здесь есть возможность читать онлайн «Jenő Rejtő - La Nevidebla Legio» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Прочие приключения, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.
- Название:La Nevidebla Legio
- Автор:
- Жанр:
- Год:неизвестен
- ISBN:нет данных
- Рейтинг книги:4 / 5. Голосов: 1
-
Избранное:Добавить в избранное
- Отзывы:
-
Ваша оценка:
- 80
- 1
- 2
- 3
- 4
- 5
La Nevidebla Legio: краткое содержание, описание и аннотация
Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La Nevidebla Legio»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.
La Nevidebla Legio — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком
Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La Nevidebla Legio», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.
Интервал:
Закладка:
Polchon kriegis kolere:
— Tiulo mortaĉu!
— La operacio ne eksludas tion — murmuretis Oblath.
— Ŝnurligu lin — diris la aŭtisto, — matene ni pridemandos lin. Starigu gardiston apud lin, Durien, kaj kontrolu lin en ĉiu horo.
La grafo iris al sia veturilo. Anna kaj sinjoro Guliver sekvis lin.
— Vi certe koncedas — diris la grafo al la ĉemizpantalonulo mallaŭte, — ke vi ŝuldas al mi klarigi la aferon. Se tiu homo ne estas Sokoloff, kio ŝajnas esti senduba, tiam vi ne povas esti identa kun li…
— Mi ne estas Sokoloff.
La grafo ĝemis.
— Mi ĉiam havas problemon pri la nomoj. Kial vi diris, ke vi estas Sokoloff, la rabisto?
— Mi volis veki fidon. Ĝi estas tiel. Se mi estus dirinta, ke mi ne estas Sokoloff, vi ne fidus min. La blankaj dentoj, la nigra hararo, la ruĝa aŭto hazarde koincidis. Mi povis atingi vian fidon nur tiel, se mi konfesas, ke mi estas Sokoloff, la rabisto, kaj vi povas subaĉeti min. Ĉar ĝi okazis, vi konfidis la kompanion al mi, ĉar subaĉetita rabisto valoras pli multe, ol nekonata homo, kiu asertas, ke li estas honesta.
— Ĉu… vi… ne estas rabisto?
— Kial? Ĉu nur la rabisto Sokoloff estas en la mondo? Mi ne ŝatus perdi la fidon de sinjoro grafo: kredu min, mi ne estas tia rabisto, kiel Sokoloff.
— Kaj… — diris la grafo sidante en la fiakron, ĉar li vertiĝis. — Kiu… estas tiu, kiun la letero mencias… Anna Goddins?
— Mi estas tiu — flustris la virino.
Fariĝis granda silento.
Anna Goddins, Morgenstern, Elsworth, Lorien, Mildstone, sidis sur kamelon, kriis ion, kaj la besto ekstaris, poste ŝi forgalopis en la noktan dezerton.
— Ni iru! Ni iru! — spiregis la grafo.
— Hot… Diendl!.. So a bledez Ding!..
La fiakro fortrotis, kaj la ĉemizpantalonulo longe rigardis post la tremantajn, ŝanceliĝantajn lampojn, kiel la veturilo sku-ruliĝis al la oazo, en la malproksima Saharo…
D E K K V I N A Ĉ A P I T R O
En la oazo estis nur unu firma konstruaĵo, el krudaj argilbrikoj: la gastejo. Kiam la fiakro ruliĝis antaŭ ĝin, la proprietulo ĵus turnadis rostatan ŝafon surper fajro, sed li gapmiris tiel, ke li rekonsciiĝis denove nur eksentinte la brulodoron de la viando.
Dume la grafo descendis el la veturilo, instinkte li rigardis la taksametron kaj pagis. Duobla klako: sinjoro Strudl fiksis la flagon, pezmove li paŝis sur la aksingon, de tie sur la teron kaj sekvis la grafon. Kompreneble li kunportis la vipon.
La palmoj de la oazo ne donis friskan ombron, la varmo nur stagnis inter la arboj, kaj la elvaporiĝo de la plantoj faris la sufokan varmegon eĉ pli grasa. Fonteto kuregis plaŭdante en la mallarĝa, roka fluejo, arabaj virinoj kun vualita vizaĝo bat-lavis vestaĵojn, kaj ili ĉiuj parolis samtempe, per rapide turniĝanta lango. Kelkaj infanoj torturis senkulpan, longan serpenton per stangetoj. Kiam la besto volis fuĝi, ili ŝovis la bastoneton sub ties ventron kaj altenĵetis ĝin. Faltvizaĝa, flavkrania, blinda indiĝeno kaŭris sub iu palmo, zumkantis per monotona, elgorĝa sono kaj faris kuŝmaton el foliofibroj per nekredebla rapideco. Grandega simio sidis super li, sur iu dika, elstaranta branĉo de iu palmo, ĝi manĝis ian blankan frukton, sed ne glutinte tion, ĝi maĉis kaj tuj faligis tion el sia buŝo, kio falis sur la flavan kranion de la blindulo. Sed li ne okupiĝis pri tiaj bagateloj, li nur zumkantis kaj plektis la fibrojn.
La grafo rigardis la senvarian bildon. Du duaroj estis starigitaj inter la palmoj. Antaŭ iu estis granda, ligna pistilo. Eĉ hodiaŭ oni muelas la grajnojn en ĝi, kial antaŭ jarmiloj. Kapro ĉirkaŭflaradas la pistilon. Apud la tendo troviĝas kelkaj traboj kaj freŝa cementplato. Ĉi tie jam oni konstruas ion. Ĉe la cementkirlejo kuŝas sola kamelo ligite. Ĝi estas harperdinta, maljuna besto, kelkfoje ĝi elŝovas sian langon, pigre, profunde palpebrumas, tirante la malgajajn, konfuzajn palpebrojn sur siajn okulojn, kaj suspirante, ĝi forblovas iom da polvo de antaŭ si. Sur la muro de la argilbrika konstruaĵo pendas rusta tabulo el lado:
H A W E A B N E U E S T A S LA P L E J B O N A!
M O N D F A M A M A R K O!
La grafo ĝemas, li enpaŝas en la restoracion kun zumantaj tempioj kaj eksentas la odoron de la ŝafo, rostata sur pikstango super la fajro. Pro tio preskaŭ plospasmo kaptas lin. Li apenaŭ sentas la doloron de sia ŝultrovundo. Plie li havas Afriko-malsanon. Febro, naŭzo, angoro, liaj okuloj lancinis, kvazaŭ iu estus pikinta pinglon en tiujn.
La gastejestro rapidas antaŭ lin, li kliniĝadas, anticipe li pidedbatas la rostostangon flanken, por ke la ŝafo forflugu de super la fajro. En la malntaŭ parto de la domo troviĝas ĉambro. Ĝi estas mucida niĉo kun malgranda fenestro, kelkaj matoj kuŝas sur la planko, en la angulo staras benko, tiel nomata tabul-lito, sur kiuj la malliberuloj pasigas la noktojn de la prizon-puno, sur ĝi estas malpura kovrilo kaj kuseno, remburita per segpolvo. La restoraciestro montras ĝin tiel, kvazaŭ li malkaŝus sekretan plezurejon antaŭ la gasto. Li ridetas kaj interfrotas siajn manojn.
La grafo kuŝiĝas. Li jam estas duone senkonscia. Li petas la koĉeron kuirigi teon. Li metas la ruĝan aktujon sub sian kapon, kvankam sinjoro Strudl estas la sola homo en lia ĉirkaŭaĵo de longa tempo, al kiu li konfidus sian ĉiun havaĵon senhezite. Sed kiu scias, ĉu li vere nomiĝas Strudl, ĉu eble li estis gangstero en Meksikio, kiu nun havas la nomon Tanksen, kaj evidentiĝos iun tagon, ke li serĉas siajn gepatrojn, kiun oni forrabis el la ambasadejo de Maroko…
Ho, Dio mia… ŝia ĉiu vorto ja estis mensogo, kio do doloras nun tiom? Ej… Konkera Yolland! Tiu knabino ja estis la malamiko… Ŝi estis tio!.. Li devintus alfronti ŝin kun tuta kompanio. Malliberigi ŝin katenitan en fortikaĵkarceron, kie ŝi ne povas pudri sin, cigaredi kaj mensogi… Fortrenu ŝin… Ho… Kiel obstina ŝi estas… Egalas… la armeo staras antaŭ la oazo, lia kompanio… liaj fidelaj homoj, kiuj sekvis lin tra akvo kaj fajro… li iros plu kun ili kaj… kaj… nenio…
— Nu trinku ĝin, Herr graf, ĝi bone travarmigos vin interne… Sie ham doch tremfebro…
La koĉero trinkigis teon kaj donis kininon al li. Dume li apogis la vipon al la lito.
Trinkinte la teon, li ankoraŭ frostotremis. Sinjoro Strudl sternis la grizan redingoton sur lin. Nun la unuan fojon li demetis sian jakon en societo, dum li estis en Saharo. La grafo eĉ nun frostotremis kun bluaj lipoj.
— Na woatns i bring den ĉevalkovrilo, den Aas wets so auzhaltn so a’…
Jam delonge estis tiel agrabla io por Sir Yolland (eterna sinjoro de Denham), kiel la ĉevalkovrilo, kiun la koĉero sternis sur lin.
— Eble vi malvarmumis pro vento, Herr graf — li rimarkis dume, ĉar li pensis la malarion superstiĉo. Li ankoraŭ neniam en la vivo prenis kininon, kaj kiam li vidis iun frostoremi pro febro, tiam laŭ li la koncernulo anticipe staris en vento, ĉar en Afriko estas pli granda vento, pli da homoj malsaniĝas je „febro”.
— Mi venigos iun, kiu flegos sinjoron grafon. Negran, araban virinon. Mi devas zorgi ankaŭ pri la ĉevalo, dez Rindfi is a favönt…
Li foriris. Baldaŭ envenis virino portanta burnuson. Li metis tukon, tempitan en malvarmeta akvo, sur la frunton de la grafo, ŝi silente ordigis la ĉambron, poste ŝi sidiĝis ĉe la fenestro. La grafo vidis ĉion ĉi nur en duondormo. Ŝi aspektis, kiel ia maskohava fantomo… burnuso kaj du okuloj…
Dirndel, la ĉevalo tamen estas malpli sola, ol li… La koĉero zorgas pri li ne nur pro kompato al la sinjoro… Li ĉerte ŝatas lin… Kiu li estas?… Kratochvill, la remburisto (kiu verkas romanon), enpaŝas kaj salutas soldatece:
— Mi havas la feliĉon… sinjoro grafo… Mi estas ĉi tie kun via havaĵo.
Читать дальшеИнтервал:
Закладка:
Похожие книги на «La Nevidebla Legio»
Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La Nevidebla Legio» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.
Обсуждение, отзывы о книге «La Nevidebla Legio» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.