Jenő Rejtő - La Nevidebla Legio

Здесь есть возможность читать онлайн «Jenő Rejtő - La Nevidebla Legio» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Прочие приключения, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

La Nevidebla Legio: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La Nevidebla Legio»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

La Nevidebla Legio — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La Nevidebla Legio», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

— Bonvolu sidiĝi, sinjoro Wilkie. Mi ne volis ofendi vin, sed la vojaĝo tre lacigis min. Mi volis esti sola.

— Sir, ĉar mi eksciis de la lakeo, ke vi ne legas ĵurnalojn, mi devis perforte penetri al vi, pro kio mi estas tre malgaja.

— Bedaŭrinde mi povas konsoli vin per nenio.

— Sed mi devas raporti ion al vi. Ĉu vi scias, Sir, ke la tuta mondo ridas pri Harlington?

— Hm… Ĉu vere? — li demandis acerb-miene.

— Sensacion promesante, li venigis la gazetaron en Urungi-on, li pagis multegan monon al la magiisto-tribestro, kaj evidentiĝis… pardonon… hahaha…

— Sed sinjoro Wilkie!..

— Mi ne povas reteni mian ridon! Tia trompo ankoraŭ ne okazis! La tribestro de Urungi koluziis kun nia inĝeniero, sub la bora turo estis cisterno, kiun demalproksime pumpilo… hahaha… mil parodonojn… Do, la ŝprucanta petrolo fontis ne el la tero… sed per pumpilo… hahaha… oni pumpis… hahaha… antaŭ la reporteroj… iu fakulo… konstatis, ke hahaha…

— Sed mi petas vin…

— Sir! Rafinita oleo ŝprucis el la tero!

Nun ankaŭ la grafo konsterniĝis. Poste lia vizaĝo komencis ruĝiĝi. Dio mia… Se la knabino ne ŝtelintus la aktujon, tiam la mondo nun ridus pri li… Li irintus tien… Li ne sciis, kial batas lia koro tiel forte.

„… Ho! Freneza grafo Yolland. Ĉu vi kredas tion, ke la knabino volis ne ŝteli, sed savi vin?… Vi maljuniĝas…” Li diris tion al si mem.

— …Cisterno estis sub la bora turo… oni preparis la trompon antaŭ monatoj… Ankaŭ la inĝeniero… hahaha… estis ilia homo…

— Ĉu… mia inĝeniero?…

— Male… tute ne! La inĝeniero kaj la negra, Urunga tribestro apartenis al trompista societo. Ili investis kvin mil pundojn por prepari tion… haha… sed ĝi valoris… Ili ricevis kvindek mil pundojn. Ĝi estis… hihi… en ĉiu ĵurnalo de la mondo… La negro jam estas trans montoj kaj valoj… kun la kvindek mil pundoj kaj kun la inĝeniero… Kaj Harlington staris tie en magnezia lumo, inter la venigitaj eminentuloj de la gazetaro, kaj rafinita ole ŝprucis el la tero. Kaj ve… hihi… kaj la ĵurnalo Sunday Evening Post publikis ĉefartikolon… kun la titolo: Natura benzinstacio en Afriko. Ne estas novaĵo sub la suno, sed sub la tero jes!.. Lordo Harlington akaparis tion antaŭ vi.

— Mi ne komprenas… — balbutis la grafo.

— Sir, genia malamiko staras malantaŭ la afero.

— Livingstone!

— Jes. Livingstone oferis sian ĉiun havaĵon por ridindigi vin, Sir. Sed Harlington falis en la kaptilon. Kaj tiu sensaciemulo venigis tien ne nur Forster-on, sed ankaŭ la plej kritikeman reporterinon, fraŭlinon Mildstone.

— Kiel?… Kiun?

— Fraŭlinon Mildston. Kiu famiĝis pro la afero de Adrienne Grovescu. Ŝi interjuvis la danĝeran, fuĝantan spioninon sur ŝipo.

— Kaj… kiel ŝi nomiĝas?

— Mildstone… Sed ne tio estas ŝia vera nomo.

— Ĉu tiu virino havas veran nomon? — demandis la grafo malgaje.

— Jes. Ŝi estas la filino de tiu sinjoro, kiun vi tiel longe ne bonvolas koni, Sir, ŝia nomo estas Anna Livingstone…

4

Lia filino! Ŝi estas la filino de Livingstone! Sed ŝi ja sciis pri la plano de sia patro… Kaj ŝi ŝtelis la aktujon, ke lin…

„Interese — pensis Wilkie, — kiel brilas liaj okuloj, kaj kiel ruĝa li estas. Ĉu eble li drinkis?”

Li ne drinkis. Sed ia stranga, narkota sento ekregis lin. Do, la knabino… savis lin per tio, ke la aktujon…

— Tiu virino — daŭrigis sinjoro Wiliie — trompis ankaŭ nin. Mi eksciis, ke Forster kaj ŝi konsentis, ke li pagos cent pundojn al ŝi por ĉiu artikolo. Ŝi havis la taskon trudiĝi en vian proksimon, Sir, kaj skribi surlokan artikolserion pri la petrobatalo. Kaj nun… ne koleru, Sir, ke mi perforte penetris al vi.

La grafo deklaris tiaĵon, kion ankoraŭ neniu aŭdis de Sir Yolland.

— Sinjoro Wilkie! — li diris. — Ekde nun vi povas enveni al mi kiam ajn sen antaŭa anonco.

F I N I Ĝ O

1

La grafo mire spertis, ke li fajfadas antaŭ la spegulo, ligante sian kravaton. Ĉar la ŝtatsekretario atendis lin vespere, de kiu li esperis informojn pri sia malaperinta armeo. Poste li forvojaĝos. Ĝi estis lia lasta tago en la hotelo Mannunia.

Paŝinte sur la koridoron de la hotelo, li renkontis subkolonelon.

Li estis la aŭtisto!

Li ekhaltis antaŭ li. Ankaŭ la subkolonelo haltis, ĝentile kaj mirante.

— Sinjoro Guliver…

— Ĉu vi deziras ion? Mia nomo estas Durien.

La grafo fermis siajn okuloj kaj mane viŝis sian frunton.

— Ĉu vi deziras ion? — interesiĝis la subkolonelo afable.

— Ĉu vi… volas diri tion… ke vi ne konas min?

— Mi ne memoras, ke ni renkontiĝis iam. Ĉu eble en Nico? Ĉar mi alvenis hejmen hieraŭ vespere post mia ferio. Mi ripozis ĉe la riviero.

La grafo rigardadis la pinton de siaj ŝuoj kaj kapbalancis.

— Vere… pardonu min, sinjoro subkolonelo. Mi vidas nun, ke mi eraris. Tiu homo, kiun mi memoras, estas multe pli alta, ol vi… Mi bedaŭras…

— Faras nenion, mi tre ĝojis — diris la subkolonelo ĝentile kaj varme ekpremis la manon de la grafo, etenditan al li. Multe pli varme, ol tion motivis la parolado.

Sur la brusto de la subkolonelo pendis tute nova, militista honormedalo…

2

La grafo eksciis la veron nur de la ŝtatsekretario, kiam ili restis duope en la salono: li aŭdis, ke lia armeo venkis Kinibalu-on.

— Ili estas bravaj knaboj — diris la ŝtatsekretari — ili jam estas survoje tute sanaj. Ili ricevos iom da premio de la ŝtato.

— Kompreneble mi pagos tiun sumon, kion mi promesis, kvazaŭ mi estus atinginta mian celon. Mi do zorgos pri ili.

— Vi estas tre grandanima.

— Krome jen estaas kapitano, kiu feriis en Nico tiel heroe, ke li fariĝis subkolonelo kaj ricevis honormedalon…

La ŝtatsekretario rigardis siajn ungojn enpesiĝinte.

— Li estas eminenta homo.

— Tio certas.

— La hotelpordisto rakontis, ke marŝalo Podvinecz kaj lia amiko planas misagon en la nomo de la kapitano. Sed Durien ne ĝenis ilin en la trompo. Li estis ferianta, li do povis laŭplaĉe direkti la aferon en la fono, kiel civilulo kaj sub pseŭdonomo. Iom post iom li sukcesis regi viajn homojn kaj gvidi ilin sur la teron de Kinibalu anstataŭ Sudano. Anticipe li diris al mi, kion li volas. Se okazos ia problemo, tiam petrol-esplorista sinjoro estas la kulpa, sed se evidentiĝos, ke Kinibalu ne havas armilojn, tiam ni okupos la landon. Ĝi okazis tiel. Vi, Sir, estas iu el la kvin homoj, kiuj scias pri la fono de la afero.

Malsuprenirinte al la pordo, li sidis en fiakron.

— Ni veturos al Anglio, sinjoro Strudl!

— Tion la ĉevalo jam ne eltenos. Dez ist doch ka dromedar… Hot…

— Ne timu! Ni ne plu uzos la fiakron por longa turniro.

— Hee! Hoot… Diendl… Du Ass!

Kaj ili ekveturis sku-ruliĝante.

3

Alvenis la aŭtuno en Denham-on. La maljuna Sir Archibald ankoraŭ vivis, sed li jam apenaŭ povis iri. Sir Yollan rigardadis la poŝton. Li forĵetis la gratulajn leterojn nelegite. La ĵurnaloj publikis, ke li aranĝis la konton de Francio kun la rabista tribestro Kinibalu.

Tio ne interesis lin.

Leteroj, kalkulraportoj. Jen la manskribo de Kratochvill. Ili ĉiuj tre dankas la galantan premion de la grafo. Houben kaj Jordan malfermis sian amuzejon. Fleur de Bac kaj Toutain aĉetis ŝipon, kaj nomis ĝin Lukrecia, sed ili decidis ne kartludi en nuba vetero.

— Ĉu tio?.. Kio ĝi estas?

Johannes Livingstone kaj Anna Livingstone vizitos grafojn Archibald kaj Oliver Yolland la 15-an de la kuranta monato

La grafo longe sidis en la mano kun la papero, poste li respondis. Ke la grafoj volonte akceptos ilin…

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La Nevidebla Legio»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La Nevidebla Legio» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «La Nevidebla Legio»

Обсуждение, отзывы о книге «La Nevidebla Legio» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x