Jenő Rejtő - La Nevidebla Legio
Здесь есть возможность читать онлайн «Jenő Rejtő - La Nevidebla Legio» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Прочие приключения, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.
- Название:La Nevidebla Legio
- Автор:
- Жанр:
- Год:неизвестен
- ISBN:нет данных
- Рейтинг книги:4 / 5. Голосов: 1
-
Избранное:Добавить в избранное
- Отзывы:
-
Ваша оценка:
- 80
- 1
- 2
- 3
- 4
- 5
La Nevidebla Legio: краткое содержание, описание и аннотация
Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La Nevidebla Legio»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.
La Nevidebla Legio — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком
Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La Nevidebla Legio», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.
Интервал:
Закладка:
Leŭtenanto Renoir sidis sur la ĉaro langvore. Ŝi estis malsana. Aŭ malforta, tre malforta. La uniformo de la marŝalo ĉifoniĝis, sed cetere li sidis freŝe en la selo.
Ilia ombro jam rimarkeble mallongiĝis tagmeze, kiel ili proksimiĝis al la Ekvatoro. Ĝi estis nur deformiĝinta, nigra makulo ĉe iliaj piedoj. Dio mia, kio okazos? Tre malproksime videbliĝas malhela strio inter la ĉielo kaj la dezerto.
La ĝangalo! Saharo finiĝas tie.
La tendaro estas regula, normala, Saharo finis la ekzercadon: ili estis soldatoj.
Fleur de Bac ŝmiris siajn inflamajn okulojn per oleo.
Duke of Roswang kuŝas senmove kun kunpremitaj dentoj. La ĉemizpantalonulo ordonas, ke oni metu lin sur la ĉaron, vindu lin en kovrilon, kiam li komencos ŝviti, li fartos pli bone. Subkaporalo Izabela malesperiĝinte frapetadas la malvarman manon de sia filo, poste ŝi salte leviĝas.
— Diablo! — ŝi krias al la ĉemizpantalonulo. — Kien vi gvidas la homojn!? Tuj diru tion!
Ŝi tenas sian manon sur la bajoneto. Oni ĉirkaŭas la ĉemizpantalonulon minace.
— Kion vi volas de ni! — kriadis Wolfram — ni ĉiuj mortos!
Pugnoj leviĝas minace en la aeron.
— Dum mi estas ĉi tie — diras la ĉemizpantalonulo trankvile, — vi ne mortos, ĉar estas iu, kiu gvidas la kompanion.
La pugnoj malleviĝis. Ili scias bone, ke ili estas en la mano de la diablo. Nun jam nur li sicas, kie ili marŝas.
Kondutu obeeme kaj disciplinite. Tiam estos nenia problemo. Rimarku tion bone.
Post nelonge, kvazaŭ li decidintus alie, paŝis al Jordan.
— Blovsignalu viciĝon!
Houben diras inerte:
— Maĵoro A…
Eksonis la muzikilo por viciĝo. Kiom ŝanĝiĝis ankaŭ tiu ritmo! Anstataŭ akresona pistono malgaja akordiono ploris Aida-n.
Kiam ili viciĝis, la ĉemizpantalonulo staris antaŭ ilin.
— Homoj! — li komencis. — Ni sternu niajn kartojn. Mi intencis erarigi vin eĉ plu, sed mi ne havas forton al tio. La celo ja absolvas min el sub la konsekvenco de mia faro. Tamen… Mi ne scias…
La ĉifonaj, trolaciĝintaj soldatoj de la Nevidebla Legio staris kun sinistra sento.
Venas… venas… la realo… Kaj ĝi estos terura… La ŝiroko kuntrenis pigrajn polvofunelojn kaj ŝutis ĝin susurante sur la tendaron…
— Mi trompis vin — komencis la ĉemizpantalonulo. — Vi ne povas mortigi min, ĉar nur mi povas elkonduki la kompanion el Saharo. Tamen… mi ne povas absolvi min, tial mi diras sincere: mi gvidas vin en tian batalon, kie vi ricevos nenian premion.
— Kiu vi estas?! — paŝis Toutain tre rezolute antaŭ lin.
— Kapitano Durien!
Ili staris konsternite. Felikso fariĝis mortepala.
— Kaj… — demandis Izabela — kien ni marŝas?
— Ni konkeros gravan terenon por Francio. Okazos batalo, por kio vi ne ricevos monon, ĝi estas devo. Mi povintus gvidi vin tien, ke vi devu batali tie. Sed mi ne estis kapabla fari tion. Kiu ne volas lukti, tiu povas ĝisatendi la finon de la batalo en sekura loko.
– Ĉu… vi… trompis nin? — balbutaĉis Fleur de Bac.
— Jes. Okazis tio. Mi eltiradis la palisojn antaŭ vi, poste mi gvidis la kompanion sur falsa vojo al la alia parto de Afriko, kredigante, kvazaŭ ni estus sur la tero Urungi, vi okupos la teron de Kinibalu, kie franca soldato ne rajtas batali. Mi estis malforta al tio. Kiu ne volas batali senpage, pro devo al la patrujo, tiu povas elviciĝi.
— Se la afero statas tiel, mi deklaras, ke rabiiĝu tiu, kiu bedaŭras iom da batalo por Francio — diris la bier-veselkapitano.
— Ankaŭ mi samopinias — aliĝis Wolfram.
Kaj neniu elviciĝis. Ili sekvis la ĉemizpantalonulon.
Kion alian ili povintus fari?…
D E K S E P A Ĉ A P I T R O
Polchon vundiĝis pro lanco, kaj ŝtono elbatis du dentojn de la bier-veselkapitano.
Cetere neniu difektiĝis, kaj oni kuiras la vespermanĝon.
— Houben! — diris la ĉemizpantalonulo. — Muziku alviciĝon!
La homoj rapide staris unu apud la alia.
— Ni adiaŭ. Kion vi faris, ne esperu dankon de la nacio por tio. Vi estas bravaj soldatoj. Tiel vi venis ĉi tien, ke vi serĉis la petrolon de Oliver Yolland. Tion vi diru ĉie! Se vi mensogos tion, ke franca oficiro gvidis vin, vi estos malliberigitaj. Ĝis revido, knaboj. Post du tagoj alvenos la militistaro ĉi tien, kaj ili zorgos pri tio, ke vi revenu hejmen en ordo.
Li premis la manon de ĉiu.
Li haltis antaŭ Polchon por momento:
— De kie vi sciis, ke mi estas kapitano Durien?
Ili nun komprenis la scenon, okazintan antaŭ nelonge, kiam la ruĝbarba maristo flustris vorton en la orelon de la ĉemizpantalonulo por pruvi sian senkulpecon. Li sciis, ke sinjoro Guliver estas franca kapitano.
— Li nur konjektis tion — interrompis la marŝalo. — Mi estis tiu, kiu sciis certon.
— Vi donis al mi cigaredon — diris Polchon. — Kaj venis en mian kapon la troa laŭdado pri la funelformaj, albanaj cigaredoj de kapitano Durien. Ankaŭ la via estis funelforma. Mi portis ĝin al marŝalo Podvinecz, kaj ankaŭ li konfirmis mian suspekton.
Poste ili ekspilis barelon.
La ĉemizpantalonulo serĉis Renoir-on, kiu jam konvaleksis.
— Maria — li diris al la „oficiro”, — vi faris stultaĵon, ke vi venis ĉi tien. Tamen mi pensas, ke ekde nun ni pli bone amos unu la alian…
— Ĉu vi… pardonos… min?
Li brakumis ŝin.
— Mi tute ne koleris. Mi nur sentis tiel, ke mi ne povas esti feliĉa kun virino, kiu ne trasentas, kion signifas ladevo ĉe la soldatoj. Sed mi pensas, ke nun jam vi vidis kaj spertis… nun jam vi komprenas tion.
— Ho… mi tre bone komprenas tion. — Kaj alpremiĝinte al sia fianĉo, ŝi ripetis: — Tre bone…
— Nun ni iru!
Ili ekiris silente. La rumoro de la festantaj soldatoj aŭdiĝis malantaŭ ili.
Ili ne iris malproksimen. Ĉe la renkontejo de la arbara vojo kaj dezerto, tri motora aviadilo surteriĝis, kaj ili sidis en ĝin.
La aeroplano ekfugis al norodo.
— Ho, Jules — ploris la knabino, — mi estis tiel stulta. Ĉu vi povas pardoni min?
— Ni aranĝos ĉion laŭ la etiketo de la kavaliroj, sinjoro ĉefleŭtenanto.
Ili brakumis unu la alian feliĉe, kaj la aviadilo jam flugis tiel alte, ke Saharo ne estis videbla sube…
Sir Yolland finis sian vojaĝon lace, anime rompita. Kiam Kratochvill raportis ekscitite, ke li trovis enigman skribaĵon en sia dosiero anstataŭ sia romano, la grafo estis klarvida pri tio, kio okazis.
La ĉemizpantalonulo foje estis en lia tendo kun sia dosiero, kaj dum li dormis, li interŝanĝis la romanon kun la dokumentoj. Iu korvo pikas la okulojn de la alia.
Amara sento kunpremis lian gorĝon. La multnoma virino certe havis malagrablaĵon pro tio.
Kaj bonan nokton al tiu treege malgaja historio…
Alveninte en Marokon, li diris al la personaro, ke li akceptos neniun. Li volis ripozi ankoraŭ nur unu tagon en Afriko.
Sufiĉe, sufiĉe. Li vojaĝos al la maro. Por unu jaro… Jes… Li pasigos unu jaron sur ŝipo, kaj li vidos nenion, neniun, nur la maron.
— Sinjoro Wilkie — raportis la ĉambristo.
— Diru al sinjoro Wilkie, ke du mil pundoj estas ĉe mia sekratario por kvitigi liajn elpagojn, sed neniokaze mi povas akcepti lin. Neniokaze.
— Sinjoro Wilkie havas tiajn informojn…
— Bedaŭrinde, kiel mi diris tion.
Andreo eliris.
La grafo sidis ĉe la fenestro. La ĉambristo revenis.
— Sinjoro Wilkie deklaris, se vi ne akceptos lin, Sir, tiam li montpafos sin antaŭ la pordo.
— Nu… Se neniel povas temi pri enirejo de alia apartamento… sed nur tiuokaze… mi volonte akceptos sinjoron Wilkie.
Kaj li venis. La malalta homo maldike, brune, sed rikanante.
Читать дальшеИнтервал:
Закладка:
Похожие книги на «La Nevidebla Legio»
Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La Nevidebla Legio» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.
Обсуждение, отзывы о книге «La Nevidebla Legio» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.