Jenő Rejtő - La Nevidebla Legio

Здесь есть возможность читать онлайн «Jenő Rejtő - La Nevidebla Legio» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Прочие приключения, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

La Nevidebla Legio: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La Nevidebla Legio»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

La Nevidebla Legio — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La Nevidebla Legio», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

— Bonvolu ne montri surprizon, oni atentas nin.

Ŝi estis la tiel nomata fraŭlino Morgenstern, la pseŭdo-fratineto de fikcia sekretario de neekzistanta ambasadejo. Sed ankaŭ nun ŝi estas tiel neimageble belega! Nur ŝiaj ruĝaj lipoj estas malfermitaj, kaj ŝi iomete spiregas pro ekscitiĝo.

— Bonvolu sidiĝi — diris la grafo iom malfrue.

La muzikistoj en blanka frako nun komencis ludis mallaŭtan tangon. Komence de la seka sezono ofte revenas la neeltenebla sudokcidenta vento, oni profunde ĝemadas, araneaĵsimila nebulo ĉirkaŭas la belajn arklampojn, kaj sur la vizaĝoj sidas glueca vaporo brilante. Eble tial ekĝemis la grafo laŭte, aŭ eĉ tio eblas, ke li jam antaŭvidis, kiel nekutime vulgare detruos la knabino denove lian malnovan, bone bazitan, majestan, mitan, anglece ĝentilhoman trankvilon, kiu estas metafora fratineto de elpensita sekretario, laboranta en nekezistanta ambasadejo.

— Se eblas, bonvolu rideti, ĉar oni atentas nin — ŝi diris ridetante, tiel montrante bonan ekzemplon, kaj vidiĝis du tiaj malsekaj dentaroj, respegulantaj la brilegon de la lampoj, ke Sir Yollan ekkonsternis. — Lastfoje mi tial malfruiĝis al la rendevuo en la kafejo Royal, ĉar oni kaŝobservis min.

— Tre interese, ŝed ĝi… ja havas…iom da bazo…

— Oni kaŝobservas ankaŭ vin. Oni jam scias, ke ni alianciĝis…

Eternan sinjoron de Denham kaptis tusado, kaj li faligis ne nur sian monoklon sur la tablon, sed ankaŭ sian cigaron.

— Kiel?!

— Ĉu mi ankoraŭ ne diris, Sir? Ni estas aliancanoj. Mi helpos vin esplori petrolon. Ni trovos ĝin! Mi decidis stari je via flanko!

— Vi estas tre afabla… vere… Sed vi intermikasas min kun petrolesploristo, kara… fraŭlino… fraŭlino… kiel vi diris…

— Se vi permesas, Sir, mi trinkos nigran kafon ĉi tie.

— Eble, se oni atentas vin… tamen estus pli sekure en via apartamento.

— Ho, mi ne timas. Kelnero! Mi petas nigran kafon.

Sir Yolland estis senkonsila. Li viŝadis sian monoklon kaj dorsapogiĝis ŝokita en la seĝo kun fiks rigardo, eĉ tiel grandigi la distancon; kun tia fierega rifuzo, kiel hinda idolo. Sed ŝajnas, ĉio ԉi ne ĝenis la fikcian fratineton de la elpensita sekretario de la abmasadejo, funcianta sur la luno, ĉar ŝi ekfumis cigaredon kun gaja rideto.

— Lastfoje mi ne venis en la kafejon Royal, ĉar oni sekvis min. Sed nun ni povas Űaroli trankvile.

— Ĵus vi diris, ke oni atentas nin…

— Ĉu mi?! Sed Sir! Ĉu mi diris? Jes, eblas, ĵus oni ankoraŭ atentis nin. Vere. Sed tio ĉesis.

— Ĉu ĝi ĉesis?

— Jes. — Ŝi sentis, ke estas iom tro, kion ŝi faras, ŝi do daŭrigis tuj ridetante: — Bonvolu kredi, ke mi estas stulteta virino, sed mi ne kutimas mensogi. Ĉu vi jam faris ion en la afero de mia patro, Sir?

Sir Yolland ruĝiĝis anstataŭ la virino.

— De tiam mi eksciis, ke vi, fraŭlino, diris… ne la veron al mi… nu do tiel dirite… Vi ne estis invitita al la balo, via frato ne estas sekretario de la ambasadejo…

Li atendis tion, ke la knabino paliĝos, ruĝiĝos, kaj ŝi rapide, embarasite foriros. Sed li vane atendis. La knabino ekridetis kaj komencis kirli sian kafon, kiun la kelnero dume metis antaŭ ŝin.

— Ĉu vi vere divenis tion? Mi povintus pensi ĝin. Vi ja estas tiel saĝa. — Kaj ŝi denove rigardis sur lin tiel, kiel juna admiranto al la fama poeto.

— Ankoraŭ per kio mi povas servi vin — li demandis malvarmkondute, kaj la knabino respondis entuziasme:

— Per ĉio…

La grafo denove konsterniĝis. Kiel ŝi mensogas! Malagrable. Tiel bela, juna virino…

— Mia nomo estas Anna Elsworth. — Kaj ŝi kunmetis siajn manojn. — Mi petas vin… savu mian patron!

— Fraŭlino Elsworth… por akcepti… vian alian, provizoran nomon… Mi povas fari nenion… morgaŭ mi ekvojaĝos. Cetere mi scias, se mi interesiĝus plu, vi elpensus alian ambasadejon, eble tutan landon al ĝi, kaj… vi ne devus pensi multe pri patroj… sed mi domaĝos vin penadi plu, kaj mi diras al vi, ke… mi scias pri la tuta afero rilate Mata Harion. Vi, fraŭlino Elsworth, se ni akceptos tiun nomon, oni komisiis vin spionadi en mia ĉirkaŭaĵo, trudiĝi en mian fidon, kaj poste, nu… tieldirite trompi min, se ĝi ne estas ofenda… Vi ne povos konvinki min pri ties malo, kaj mi jam antaŭe bedaŭras, ke vi devas nei ĉion ĉi.

La knabino ekĝemis.

— Vi pravas. Mi devus nei ĝin. Sed mi ne faros tion. Estas tiel, kiel vi diris.

La grafo konsterniĝis.

— Kiel?

— Vere mi volis fari tion. Trudiĝi en vian fidon. Kaj trompi vin. Mi pensis, ke sufiĉos flatadi. Ĉar la plimulto de la viroj estas stulte vantaj kaj ili kredas ĉiun komplimenton. Sed mi trompiĝis. Vi estas tre saĝa, genia homo, Sir!

— Ĉu vi deziras ankoraŭ ion? — demandis la grafo eĉ pli malvarmkondute, ĉar li timiĝis de la virino.

— Jes. Nur tion, ke kredu min. Mi ne kutimis mensogi… Mi petas vin, ne foriru, pro Dio! Sidiĝu. Oni atentas nin. Mi jam diris tion.

La grafo ekstaris aplombe.

— Eblas, ke oni vere atentas nin. Tiuokaze mi riskos tin, ke ili vidu tion, kiam mi iros en mian apartamenton… Permesu, ke mi finu la konversacion. Matene mi forvojaĝos frue.

— Kunportu ankaŭ min, Sir! Mi estas malriĉa knabino, kaj mi ŝatus serĉi mian patron en la dezerto, kiun la beduenoj forrabis kruele.

Sir Yolland konsterniĝis! Mutiĝis! Li staris ravite antaŭ la majesta impetineteco de tiu ĉi virino.

— Fraŭlino Elsworth, se ni supozas… Mia ĉiu kompato estas tiu de via malfeliĉa patro, sed mi havas laboron, mi povas fari nenion…

— Mia patro estas la viktimo de la devo! Kiel la sekretario de la ambasadejo…

Oliver Yolland ekspiris profunde.

— Via estimata frato estas la sekretario…

— Li anstataŭigis mian patron post lia malapero, kiu estas sekretario de la ambasadejo en Maroko!

— En Maroko ne estas ambasadejo.

— Sed sekretario de la ambasadejo jes. Ĉu la sekretario de la angla ambasadejo de Parizo ne povas vojaĝi al Maroko?!

— Kion vi deziras? — diris la grafo langvore.

— Via vojo preteros, Sir, la oazon Mukhtar, la beduenan neston, kie oni tenas mian patron en kaptiteco. Kunportu min! Mi ne havas monon por la vojaĝo. Kaj mi ne kuraĝas vojaĝi sola… mi ja estas tiel timema.

— Mi ne rimarkis tiun vian econ… Mi bedaŭras fraŭlino, ke mi ne povas kunporti vin…

— Vi pravas — ŝi diris kun tragika indiferenteco kaj plorsufetis. — Vi iras kun tuta arme, tamen vi neРhelpas min.

— De kie vi scias, ke mi iras kun armeo? — li demandis iom nervoze.

— Ĉu mi ankoraŭ ne diris, ke iu dum semajno subaŭskutis vin tra la serurtruo?

— Kiu?

— Mi — ŝi ĝemis anime rompite, — kaj tiam mi pensis, ke Ůe estus granda problemo por vi liberigi mian patron helpe de via armeo. Ne estintus problemo por Julius Caesare, se iu petus lin iri sur vit-monteton, kiam li trairis eĉ Alpojn…

— Li estis Hanibalo.

— Estas egale. Gravas, ke li estis anglo kaj viro.

La lordo flustris lace:

— Li ne estis anglo… mi petegas…

— Sed li estis viro!.. — Ĉar la lordo ne respondis tion, ŝi daŭrigis tiel. — Vidu, ke mi pravas en ĉiu diskuto, vi tamen kontraŭdiras. Nu bone. Ne kunportu min. Oni ne atendu dankemon nuntempe.

— Mi petas vin… li konsterniĝadis — ĉu mi devus esti dankema al vi?

— Ĉu ne?! Mi konfesis sincere, ke oni volis uzi min kontraŭ vi. Mi diris sincere, ke oni atentas vin, ke insidaj homoj kaŝaŭskultas vin. Mi alianciĝis honeste al vi, mi aliĝis al via movado, kion vi komenci por trovi oleon. Kaj mi petis nur tion, ke vi liberigu mian fraton…

La grafo ektremetis, kvazaŭ serpeto estus lin pikinta. El la patro fariĝis frato.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La Nevidebla Legio»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La Nevidebla Legio» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «La Nevidebla Legio»

Обсуждение, отзывы о книге «La Nevidebla Legio» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x