Jenő Rejtő - La Nevidebla Legio

Здесь есть возможность читать онлайн «Jenő Rejtő - La Nevidebla Legio» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Прочие приключения, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

La Nevidebla Legio: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La Nevidebla Legio»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

La Nevidebla Legio — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La Nevidebla Legio», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

— Tiam… kiel vi venis en la balon? Oni malofte invitas nekonatojn.

— Mi estas… la fratineto de la sekretario de la angla ambasedejo de Maroko, kaj mia frato, ankaŭ kiu estas invitita, li ne venis hodiaŭ vespere. Li estas malsana. Mi konas neniun ĉi tie, kiu povintus prezentis min al vi, kaj mi tamen volis paroli kun vi, Sir.

„Ĉiumaniere ĝi faras pli komprenebla la procedon, kvankam ĝi estas samtiel nepardonebla” — pensis Oliver Yollan.

— Kion vi deziras de mi… fraŭlino Morgenstern?

— Ĝi ne estas neniaĵo, Sir. Nur via potenco povas helpi min. Eble vi jam aŭdis pri mia patro: pri d-ro Morgnestern…

— Bonvolu atendi… Ĉu li estas tiu advokato, kiu bankrotis pro la bond-spekulacio en Usono, kaj li akuzas min.

La knabino kunmetis siajn manojn, tiel ŝi rigardis sur lin.

— Sir Yollan, redonu al mi mian patron! Li estos enkercerigita, se vi ne helpos lin!

— Ĉu tiom miksiĝis en la aferon tiu homo? Hm… Mi helpos al li, kara fraŭlino, nur disigu viajn manojn, ĉar ĉiu rigardas ĉi tien… Mi promesas, ke mi aranĝos la aferon.

— Dankon! — diris la knabino entuziasme — se ni ne estus ĉi tie, mi kisus vian manon.

— Estas bone, ke ni estas ĉi tie — respondis la grafo timiĝinte. — Bonvolu kredi, ke mi zorgos, ke via patro ricevu moratorion, kaj ni transprenos la garantion, ĝi ja ne estas grava afero…

— Permesu al mi, Sir, ke mi aranĝu tion. Vi nur transdonu al mi la dokumenton… en kio vi efektivigos ĉion ĉi.

— Nu bone… Ankaŭ tion volonte. Nur bonvolu ne tiom entuziasmiĝi — li balbutaĉi ekster si.

— Tiam mi nun foriros. Mi ne volas resti sola ĉi tie. Ĝi ne decas. Nur la situacio devigis min al tio. Dankon, Sir. Kaj morgaŭ mi atendos vin, posttagmeze je la sesa horo en la kafejo Royal. Ĝis revido.

Kaj ŝi forrapidis. Ŝi ne demandis la grafon, ĉu li volas renkontiĝi kun ŝi, ŝi ne donis eblon sendi ŝin al la sekretario kun sia afero. Eldirinte la lokon kaj tempon de la rendevuejo, ŝi forrapidis, alfrontigante Oliver Yolland-on al preta situacio.

La nokto estis iom sufoke varma. La lumo ekscintilis sur la ŝvitosimila, brila, malseka, verda parto de la palmofolioj. Tre elegantaj homoj enuis ĉi tie en malgrandaj grupoj, konversaciantaj indiferente. Mallaŭta bruo kaj delikata, facila, eleganta, sed senlima enuo. Unutona salon-muziko.

— Nu, Sir Yolland, ĉu vi aranĝis la aferon de la petrolo? — demandis la ataŝeo, alpaŝinte la grafon. Li intervenis por pacigi lin kun la ŝtatsekretario.

— Jes… mi pensas… mi solvos la aferon iel. Mi ankoraŭ ne scias. Diru, kara… Ĉu la sekretaro de la ambasadejo estas malsana?

— Kiu?

— La sekretario de la ambasadejo en Maroko.

La ataŝeo eklevis sian ŝultron kaj kuntiris siajn brovojn.

— En Maroko ne troviĝas angla ambasadejo. Nur konsulejo. Kaj tie ne estas sekretario

Sir Yolland konsterniĝis. Jes vere. La angla ambasadejo ja troviĝas en Parizo! Hej…

— Certe ĝi estas ia eraro — murmuretis la grafo. — Mi pensis pri Morgenstern, kiu do estas oficiala funkciulo ĉi tie…

— Angla ŝtatoficisto ne laboras en Maroko, kiu nomiĝas Morgenstern.

— Tiam kiel vi invitis fraŭlinon Morgenstern al la hodiaŭa vesperfesto?

La ataŝeo elprenis liston el sia poŝo kaj tralegis ĝin.

— Fraŭlino Anna Morgenstern ne estas inter la invititoj.

La grafo longe staris senvorte…

K V I N A Ĉ A P I T R O

1

Mesaĝisto atendis lin sekvan tagon en la hotelo. Li estis rondbarba, senliphara, ruĝa, gorilosimila homo kun kurbaj kruroj kaj kun tiel plata vizaĝo, kvazaŭ pasto estus sur lia kolo anstataŭ kapo.

Li kunbatis siajn maleolojn:

— Leŭtenanto Polchon subordige anonciĝas.

— Aha, aha… Kie vi estas leŭtenanto?

— En la armeo de SirYolland. La stabo sendis min kiel kurieron. Ĉio estas preta. Ni atendas vian alvenon kaj partoprenon en nia defilo. Jam estas kune ĉiu ulo. Ili estas tre bonaj soldatoj. Oficiroj kaj senranguloj.

La grafo ekŝanceliĝis, kvazaŭ li estus trafita de kuglo pro la odoro de cepo kaj brando, kiun leŭtenanto Polchon elspiris.

— Ĉu vi estis iam leŭtenanto?

— Mi ekssoldatiĝis kiel leŭtenanto de la legio. Mi havas honorlegion, medalon de unuaranga soldato pri braveco kaj ventro-pafvundon. Mi estis eminenta soldato, kaj la respubliko eksigis min nur laŭ mia propra peto. Generalmajoro Wilkie mesaĝas tion…

— Bonvolu riperi kiu?

— Sinjoro generalmajoro Wilkie!

— Hm… kiel aspektas tiu generalmajoro?

— Li estas malalta, dika homo, kalva, kaj li ne scias, kie loĝas Disinjoro, sed li estas tre afabla. Li mesaĝas al vi, ke mi kaj alia oficiro liveru vian havaĵon, Sir, morgaŭ per la aŭto de la baterio.

— Bonvolu klarigi, pri kio temas? — demandis Oliver Yolland ĉiam pli mallaŭte.

— La generalmajoro, tiu dika homo, aĉetis nigre ian kirasitana aŭton kun kanono, en kiun oni povas meti multe da objekto, kaj ĝi bone veturas en la dezerto.

Eterna sinjoro de Denham iom post iom rezignis la strangajn, militistajn aferojn.

— Mi skribos liston ĝis vespero, kion vi devas liveri — li diris. Mi volas tion, ke Saharo ne signifu gravan ŝanĝon en miaj vivcirkonstancoj. Mia sekretario zorgos, ke vi liveru vinon, viskion, teon, ciegredon kaj ilustritajn magazinojn… per la aŭto de la baterio.

— Subordige: ni liveros ĉion. Tiu certa sinjoro ankoraŭ petas vin, bonvolu difini la tipon de la veturilo, per kiu vi gvidos nin. Li ne volis elekti ĝin. Li mesaĝas, se ankaŭ vi volas tiel, Sir, ĝi estu kamelo aŭ ĉevalo, aŭ kiu ajn besto.

— Estus plej oportune, se ĝi estus ia kabrioleto, aŭ io simila… Vi do akiru veturilon.

— Kaj de kie vi deziras ekiri, Sir? Ĉar de Maroko vi povas veturi sur longa parto per trajno. Ni bivakas apud ia polva nesto, nomata Zirzin en malplena hangaro, kiun luis tiu sinjoro.

— Atendu min morgaŭ ĉe la lasta fervojstacio kun la veturilo. Ĝis kie mi povas vojaĝi per trajno de tie ĉi?

— Ĝis Ain-Sefra. Mi atendos vin tie kun la veturilo. Ĉu do ĉaro aŭ ĉevalo?

— Eh… Kion vi volas, ĉu ĉaro aŭ triciklo… tute egalas, ĝi nur estus komforta. Kaj diru al ili, ke mi kontrolos la nomumojn… mi do, elektus la oficirojn… pli bone, ĉar… ne eblas tio, ke kiu ajn…

— Ankaŭ mi samopinias, Sir. Kelkaj homoj el ili ne havas tro agrablan, sinjoran vizaĝon.

Sir Yollan dum kelkaj sekundoj rigardis senkonsile la ruĝan rondbarbon, la pastosimilan vizaĝon de leŭtenanto Polchon, sur ĝi lia plata, dika nazo sidis tiel, kvazaŭ tomato estus metita tien.

— Jes… Ankaŭ mi pensas tiel. Nu, ĝis revido, kaj mi tre ĝojis, kaj… mia sekretario donos ion da alkoholaĵo al vi, sinjoro leŭtenanto… Badaŭrinde mi ne havas cepon.

Polchon foriris.

La grafo estis iom maltrankvila pro la armeo. Hm… Tiu Polchon estas tipa maristo. Sed kiu scias tion? En la legio ankaŭ el maristo povas fariĝi oficiro.

Li iris sur la straton. Nek li mem sciis, kial, li estis iomete ekscitita. Io nervozigis lin. Aĉetinte skatolon da cigaredo, li staradis antaŭ la moskeo Kutubia. Estas la kvina horo kaj duono. Jen vidu, ĝi estas la kafejo Royal… Li devus renkontiĝi ĉi tie kun tiu virino, nomata Morgenstern. Bonŝance li malkovris ŝin. Nun li almenaŭ ne eniros tien, kaj tiu virino ne plu povos trompi lin…

Sed kial ne eniri? Ridinde. Li timiĝos de virino nek tiam, se ŝi estas simila al Mata Hari. Fine ja estas saĝas taktiko eniri tien. Jes. La situacio postulas, ke li eniru pro saĝa taktiko! Ĉar se li diros al la virino, ke li malkovris ŝian falsan nomon, li divenis la trompon, tiam Harlington sendos alian ĉarlatanon por molesti lin. Eble li ne ekkonos tiun. Prefere estu ŝi en lia proksimo, kiu jam ne estas danĝera, li ja senmaskigis ŝin.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La Nevidebla Legio»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La Nevidebla Legio» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «La Nevidebla Legio»

Обсуждение, отзывы о книге «La Nevidebla Legio» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x