Jenő Rejtő - La Nevidebla Legio
Здесь есть возможность читать онлайн «Jenő Rejtő - La Nevidebla Legio» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Прочие приключения, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.
- Название:La Nevidebla Legio
- Автор:
- Жанр:
- Год:неизвестен
- ISBN:нет данных
- Рейтинг книги:4 / 5. Голосов: 1
-
Избранное:Добавить в избранное
- Отзывы:
-
Ваша оценка:
- 80
- 1
- 2
- 3
- 4
- 5
La Nevidebla Legio: краткое содержание, описание и аннотация
Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La Nevidebla Legio»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.
La Nevidebla Legio — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком
Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La Nevidebla Legio», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.
Интервал:
Закладка:
— Kiom longe estis prezidento via ekscelenco?
— Malpli ol duonhoron. De tiam vi vivas en ekzilo.
— Mi nomiĝas Wilkie, kaj Sir Yollan, grafo de Denham, estas mia malnova amiko. Li priparolas kun mi siajn gravajn aferojn. Nun temas pri tio, ke Sir Yolland volas konkeri tiun provincon, kie tribestro, nomata Urungi kontraŭrajte provas ĉantaĝi lin. Ĉar kolonia armeo ne estas tie, Sir Yollan volas organizi malgrandan, elitan armeon.
— Kiam vi bezonas la armeon?
— Post unu horo.
— En ordo.
— Kompreneble estus bezonate ankaŭ fidinda gvidanto por la trupo.
— Eble mi havos tempon, kaj mi estos je la dispono de Sir Yolland.
— Mi aŭdis, ke ferionta kapitano loĝas en la hitelo, nome kapitano Durien. Se via ekscelenco povus persvadi lin, ke li helpu nin…
— Ankaŭ tio eblas — pensadis la marŝalo. — Sed tio jam kostos tre multe. Fine ja oficiro ĉi tie ricevas duonjaran ferion nur en ĉiu deka jaro. Neniu oferas tion malmultekoste.
— Mi opinias, ke ĝi ne signifas financan problemon. Ĉu vi havas bonan kontakton kun la kapitano?
— La kapitano estas mia plej bona amiko. Mi edukis lin. Nenio pruvas tion pli bone, ke ni loĝas kune. Jen estas nia komuna apartamento. Bonvolu rigardi ĝin. Tie pendas sur la muro milita memorordeno, kiun li ricevis de la usonanoj ĉe Verdum.
Sinjoro Wilkie, kvazaŭ li estus scivolema, paŝis tien neglekteme. Efektive la dokumento tre interesis lin. Li volis kontroli la diktatoron. Sed vere: ĝi estis usona memordokumento kun la nomo de kornedo Durien pri dono de ordeno. Hm… Ŝajnas, ke la marŝalo tamen havas bonan kontakton kun la altranga oficiro.
— Mi petas vin — diris sinjoro Wilkie, — tiam ni konsentu en tio, ke unuavice via ekscelenco, sed ankaŭ mi zorgos pri la varbado de homoj. Poste, se la kapitano entreprenos gvidi la taĉmenton, tiam ni pritraktos pri la detaloj. Ĉar kiom ajn mi fidas la kapablojn de via ekscelenco, mi povas kontentigi Sir Yolland-on nur tiel, se ni sukcesos gajni afrikan kapitanon por nia afero. Se kapitano Durien entreprenos, ke li gvidos nin, vi estos, sinjoro marŝalo, la ĉefa direktanto de la militaj operacioj, kaj mi zorgos pri la provizo.
La marŝalo komprenis el tio, ke lia dungo dependas de la aprobo de Durien. Li ekstaris, kiel grandsinjoro kutimas fari tion, kiam ili finas aŭdiencon.
— Mi garantisas pri la kapitano — li diris elegante. — Mi tuj telefonos al Orano por paroli kun li, eble li tuj revenos, se mi vokas lin. Vi povas raporti al Sir Yolland, ke la armeo, gvidota de la kapitano jam estas je lia dispono.
Okazis tiel, ke sinjoro Wilkie vere raportis al Sir Yolland, ke la armeo estas organizita.
K V A R A Ĉ A P I T R O
Sekvan tagon la kapitano prezentis sin al sinjoro Wilkie kaj diris, ke li dediĉos sian ses monatan feriadon al la gvidado de la Divizio Yolland. Li kalkulis sufiĉe pipran prezon por fari tion, kaj li petis aparte sinjoron Winklie sekretigi la aferon, ĉar estas malpermesite al li, kiel aktiva oficiro ricevi salajron de privatuloj laŭ tiu rajto. La marŝalo ne havis tian pretendon, sed kiel unuanombra konsilanto kaj la „animo de la tuta afero”, petis kvin mil frankojn ĉiumonate, manĝaĵon, provizadon kaj dumvivan renton, se kiu ajn lia kapablo damaĝus survoje pro neatenditaj komplikaĵoj. Ili antaŭplanis por la homoj provizadon kaj kvin frankojn da soldo, por la suboficiroj dek du frankojn, kaj por la oficiroj kvindek frankojn potage. La kapitano preskribos, kiuj ekipaĵoj estas bezonataj, kaj sinjoro Wilkie aĉetos tiujn.
— Ĉar mi ne fidas la komercistojn — rimarkis la kapitano, — mi ŝatus fari la aĉetojn.
— Ne estas malbone, se tiuj homoj sentas, ke oni kontrolas ilin — diris la marŝalo — tial estus bezonata ankaŭ mia ĉeesto dum la aĉetoj.
— Mi opinias, ke vi trankvile konfidu tion al mi — diris sinjoro Wilkie, — mi aranĝos la aferon bone kun la komercistoj.
— Mi neniel volas sarĝi vin per la respondeco — senkulpigis sian la kapitano, — mi mem kontrolos ĉiun pecon.
— Bonne — diris la marŝalo, — kaj mi, kiel la organizanto de la divizio, volas partopreni ĉiun riskon. Mi aranĝos la mendon de la ekipaĵo persone.
— Ĝi estas honesta tiel — diris la kapitano.
— Ni ne lasos damaĝi vin — aldonis la marŝalo. Sinjoro Wilkie post mallonga hezito, ŝajne emocita pro tiom da bonvolo, ekmeditis. Poste li kapbalancis malgaje:
— Bone. Ni dividu la profiton inter ni je tri partoj, kion ni gajnos dum la aĉetado.
Unuavice ili aĉetis en Zirzin, malproksime de Maroko sude, malnovan, neuzitan hangaron, kaj ili liveris la ekipaĵon tien.
Ili ĉiuj tri varbis la personaron, kaj sinjoro Wilkie aĉetis en Tanger de kontrabandista societo la arsenalon, restintan el la hispana civitana batalo.Tutan ekipaĵon de kompanio kun mitraloj, reflektoroj, fusiloj, municio kaj kun ĉiuj ceteraĵoj.
La mono faris miraklon. Telefono, telegrafo, aviadilo zorgis pri la rapida aranĝo de la aferoj. Koruptado, lertaj helpemaj manoj, ĉio estis je ilia dispono. Post du semajnoj la priparolado Sir Yolland ricevis telegramon:
„Via militistaro atendas vin. Ili ekiros je via ordono. Escepte min. Wilkie.”
— Andreo! Paku! Ni ekiros! — diris la grafo.
— Kien?
— Konkeri.
Sir Yollan estis ekvojaĝonta. Li ankoraŭ devis partopreni ĝardenan feston. La angla ataŝeo organizis tion je la honoro de lagrafo. Terura devo. Sed li ne povas eviti ĝin. La sekretario antaŭtagmeze estis en la urbo. Li sukcesis plilongigi la esplor-opcion per kvar monatoj. Poste la sekretario metis ĉion en grandegan, ruĝan koverton, la desegnojn de la inĝeniero Gary, ellaboritajn laŭ la skizoj kaj ankaŭ la skizojn mem, la atestilon pri la petrol-samploj, aŭtentikigitaj fare de atestantoj, la dokumentojn de la publika notacio, la fotokopiojn.
— En tiu ĉi aktujo estas, Sir, ĉio kune, kio atastas vian prioritaton — diris Pidgin, la sekretario, antaŭ ol grafo Yolland ekveturis el la hotelo. — Krome la preciza mapo. Tiu loko troviĝas inter dezertoj kaj ĝangal-partoj, kie ni trovis oleon. Sinjoro Gary, la sola homo, kiu konas tiun lokon, malsaniĝis, kaj li ne estas en tia sanstato, ke li povus akompani vin, Sir. Tiu aktujo signifas la posedon de la petrolo, kaj sen la geografiaj planoj, garditaj en la aktujo perdiĝos ankaŭ la petrolo, ĉar sinceredire, ni havas malmulte da espero, ke sinjoro Gary resaniĝos.
— Mi estas klarvida pri tio, kaj dumvoje mi atentos la aktujon aparte. Nu… ĉu vi pensas, ke ni faris ĉion por tiu mezuristo Gary, kio… estis nia devo? Ĉu ne troviĝas ia eminenta profesoro aŭ ĉef-scienculo, kiu eble… povus fari ian miraklon por malrapidigi la morton aŭ nek mi scias kion…
— La organismo de la inĝeniero estas tre malfortiĝinta, kiu nun luktas kontraŭ la malario, Sir. Mi pensas, ke ĝi estas iu el la tipaj kazoj, kiam la naturo prenis la decidon el la mano de la homo.
— Sufiĉe malbone. Nu, en ordo, mi rajtigas vin al ĉio, kio eble signifas bonon aŭ faciligon… por sinjoro Gary. Vi povas venigi per aviadilo profesorojn aŭ tiulojn, se ili utilos. Ĉu vi raportos nenion alian?
— Livingstone…
— Mi jam aŭdis maltaŭgi tiel nomatan, nekonatulon ĉi tie. Ne maltrankviliĝu, sinjoro Pidgin. Mi estas antaŭzorgema. Li ne povas ŝtelumi sur la etaĝon nerimarkite por subaŭskulti, kaj li eĉ konjekton ne havas pri tio, kion mi planas.
… Kiam li foriris, malfermiĝis la pordo de la ŝranko, kaj Livingstone elpaŝis el ĝi. Li aspektis iom laca, ĉar li pasigis kelkajn horojn en tiu ŝranko.
Ankaŭ la ŝtatsekretario partoprenis la ĝardenan feston. Certaj homoj ŝatintus, se la streĉiteco mildiĝus inter li kaj Sir Yollan. Tio sukcesis sufiĉe facile, ĉar ekvidinte la ŝtatsekretarion, la grafo rapidis rekte al li kaj etendis sian manon.
Читать дальшеИнтервал:
Закладка:
Похожие книги на «La Nevidebla Legio»
Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La Nevidebla Legio» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.
Обсуждение, отзывы о книге «La Nevidebla Legio» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.