Jenő Rejtő - La Nevidebla Legio
Здесь есть возможность читать онлайн «Jenő Rejtő - La Nevidebla Legio» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Прочие приключения, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.
- Название:La Nevidebla Legio
- Автор:
- Жанр:
- Год:неизвестен
- ISBN:нет данных
- Рейтинг книги:4 / 5. Голосов: 1
-
Избранное:Добавить в избранное
- Отзывы:
-
Ваша оценка:
- 80
- 1
- 2
- 3
- 4
- 5
La Nevidebla Legio: краткое содержание, описание и аннотация
Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La Nevidebla Legio»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.
La Nevidebla Legio — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком
Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La Nevidebla Legio», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.
Интервал:
Закладка:
— Jes… jes… Oni faras ion kaj alion… mi do petus volontecon, kio efektive ne estas volonteco. Laŭ miaj informoj en la suda parto de Sudano, ĉe la ĝangalo, kie finiĝas la dezerto, sur la tereno de Urungi… troviĝas petrolo.
La ŝtatsekretario miris:
— Preskaŭ nekredeble!
— Tio sonas sufiĉe malverŝajne, sed ĝi estas vera. Neniu estus pensinta, ke oni trovas oleon en tiu parto de Afriko. Mi sendis homojn tien, kaj mi akiris opcion pri tiuj terenoj. Nun do, mi petas, via ekscelenco scias bone, ke la ĝis la limdato de la malvalidiĝo de la opcio mi devas pruvi, ke mi trovis oleon, cetere mi perdos la avantaĝojn de la esplor-rajto, kaj se iu poste trovos tie oleon, mi havos nenion komunan al tio.
— Ĝi estas tiel. Malsukcesa esploro ne certigos eternajn rajtojn. Se iu alia poste trovos oleon ie, tiu ne povos preni parton el tio, kiu vane esploris en la sama loko, iakaŭze.
— Mi scias… mi scias, kio koncernas la petrolon, tion, kun via permeso, mi scias tion. Sed nun mi petas… Mia opcio senvalidiĝos post kelkaj semajnoj. Mi torvis oleon. Mi faris sukcesan provboradon. Kaj tiam indiĝena rabisto, tiu tribestro Urungi, venas kun siaj batalantoj mortigi la grandan parton de miaj homoj, kaj li mesaĝas, ke li petas kvindek mil frankojn por la tero.
— Mi petas vin, Sir, Urungi estas rabistestro, kaj li ne rajtas fari tion — diris al generlo. — Kvankam ekzistas dendependaj triboj kaj terenoj. Ĵus ni temis ĝuste pri tiaĵo. Sed en la suda parto de Senegalio vivas nur arbaraj, negraj triboj.
— En kio ni povas esti je via servo? — demandis la ŝtatsekretario iom malcerte.
— Pruntedonu al mi malgrandan armeon. Irintze tien, mi pendumos tiun friponon kaj validigos miajn rajtojn, certigitajn en la opcio. Fine ja ĝi estas kontrakto inter mi kaj la franca ŝtato, kaj oni murdis blankulojn tie, krome ili ĉantaĝis min. Mi do pensas tiel, ke ne estos problemo sendi punekspedicion…
— Kara Sir Yolland — komencis la ŝtatsekretario ĝemante. — Ĵus ni temis pri okupo de grava, malgranda tereno. Pri la tero de Kinibalu, kiu estus tre valora por Francio, sed ni ne povas fari tion. Des malpli ni faros ĝin tie, kie ne landa intereso postulas uzi perforton.
— Kial ne? Ĉar jen estas la kolonia armeo! Ĝi estas por instrui tiujn friponojn pri moroj…
— Sed estas nekredeble multekosta, danĝera kaj malfacila — interrompis la ŝtatsekretario — sendi militan ekspecidion al la ekvatoro. Estas bezonata provizo, kunligo, ekipaĵoj, leĝera baterio. La franca armeo povas iri tien nur kun fortosupereco, ni ne rajtas batali, nur puni, kaj terure granda aparato estas bezonata al tio en tiel granda distanco.
— Krome — diris la ŝtatsekretario — vi scias bone, Sir, kiel granda kalumnia kampanjo komenciĝos, se ni sendos punekspedicion pro petrolo kaj krudmaterialo. Bedaŭrinde multaj friponaĵoj okazas en tiu regiono, ĉar ni ne havas garnizonon tie, kaj ni bezonos jarojn por konstrui la kolonian armeo ĝis tie. Ĝis tiam ĉiu mem batalos por sia vero. Aŭ li subaĉetos la rabistojn, aŭ ankaŭ li mem organizos rabist-bandon… Diplomacio kaj perforto, pacienco, saĝo, batalo decidos la aferon. Nur la kolonia defendoforto estas la certa, kiu disvastiĝas rektavoje, laŭ la finaco de la ŝtato.
— Sed mi ne konsenta kun tio! Ĉu vi ne povas pruntedoni al mi spahiojn? Aŭ… Tiajn legiajn soldatojn, kiuj akompanus min tien.
— Bedaŭrine, ne. Estus plej saĝe, Sir, sendi iun tien por intertrakti kun la ĉefo. Eble li kontentiĝos per malpli multe da mono.
— Ĉu vi… konsilas tion? Ke mi intertraktu kun ĉantaĝaj murdistoj? Ĉu vi proponas tion, kiel la plej supera oficisto de la ŝtato… — Li faligis la monoklon el sia okulkavo kaj nervoze purigis ĝin.
— Mi proponas tion, kiel privata homo. Bedaŭrinde, kiel ŝtatsekretario mi ne povas doni al vi legianojn, vi devas trovi individuan solvon, Sir.
Grafo de Denham leviĝis kun amara rideto.
— Ĉu mi organizu rabist-bandon, kaj mi efektivigu miajn leĝajn rajtojn kun ili?
— La ideo ne estas malbona — respondis la ŝtatsekretario enpensiĝinte. Sed la lentugoj ekbrulis sur la frunto de lia lorda moŝto pro la ruĝo de la indigniĝo.
— La ideo ne estas malbona! Sed ni angloj certigas la leĝon pere de la armeo kaj la efektivigon de la kontraktoj ligitajn kun la imperio! Ne kun rabistoj! Kien mi iris ĝis nun por jurisdikcia riparo, tie stiletoj estis malantaŭ mi, kaj ne rabistoj, via ekscelenco! Mi ŝatus sciigi tion al vi! Grafo liver Yollan intertraktas en la nomo de la vero kaj la ŝtato, protektate de la leĝa potenco. Ĝi estas en Anglio tiel.
La ŝtatskretario leviĝis kun malvarmkonduta mieno.
— Mi timas, Sir, ke vi opinias min neinformita. Cetere vi ne donus al mi instrukcion. Eble en Anglio oni povas sendi soldatojn kun stileton por efektivigi financajn kaj industriajn transakciojn. Kvankam eble vi eraras pri tio, Sir. Sed tio tute certas, ke francaj soldatoj kun stileto eĉ tiam ne ekiras, kiam temas pri la plej grandega petroltrovejo! Sed vi, Sir, tiurilate vi havas nenian problemon. Dungu soldatojn kun stiletoj, kaj iru tien batali, kie jam tiel multaj homoj luktis proprariske por sia havaĵo, kiam la indiĝenoj volis tion, ke ili retretu.
— Kiel komprenas via ekscelenco tion? — demandis Yollan same malvamkondute.
— Neniu povas malpermesi al viaj homoj, Sir, ke ili defendu sin kontraŭ banditoj. Kiu estas malkuraĝa aŭ malforta, tiu ne petu ŝtatan helpon, se li elektu alian profesion. La esplorado de oleo signifas ankaŭ batalon. Sed ne regulaj armeoj interbatalas, sed kurĝaj, rezolutaj homoj.
— Ĉu vi… vi do… — balbutaĉis la lordo indignite — konsideras min… malkuraĝa homo?
— Mi defendis nin kontraŭ la ŝajno, kiu kulpigas nin francojn. Mi ankoraŭ ne aŭdis pri tio, ke la angloj estus glatigintaj la vojon de Royal Dutch per stiletoj en Borneo. Vi okupiĝis multe pli pri kruda oleo ol mi. Vi devas scii, Sir, ke la armeo helpas privatajn entreprenojn nur en okazo de necesbezono. La stileto, Sir, fariĝas sensacio, kiam soldatoj en uniformo estas malantaŭ ĝi, sed en privata mano ĝi signifas defendon, kiam kuraĝaj homoj uzas ĝin.
— Mi dankas la admonon — respondis la lordo kun ruĝa vizaĝo, kiel tiu de meleagro. — Mi rimarkis tion bone. Sed eble vi forgesis, ke Oliver Yollan ne estas gvidanto de ekspedicio. Grafo Oliver Yollan povas iri nur kun armeo por puni.
— Sed ne kun franca aremo, Sir, ĉar ĝi batalas nur por la respubliko.
— Mi do akiros armeon por mi. Sed malantaŭ mi povas stari nur uniformo, la simbolo de la leĝo, juro kaj potenco! Bonvolu rimarki tion bone!
La nazloboj de la ŝtatsekretario ektremetis kaj diris mallaŭte, malvarmkondute: — Ni kompleze konsideras la plendon de ĉiu ofenditoj ene de la efikradiuso de la defendoforto. Sed civilulo povas vojaĝi nur proprariske trans Saharon.
— Sed mi ne estas tia, kiel la aliaj civitanoj! Ĉu eble mi povus pretendi alian traktadon?
— Vi pravas, Sir, vi ne estas tia, kiel la aliaj civitanoj, sed multe pli nervoza. Tial vi estis multe pli takte traktata fare de franca ŝtatoficisto, kian vi meritis! — antaŭ ol Yolland, ruĝa kiel meleagro, povintus respondi, li lasis lin tie kun malvarmkonduta kapbalanco. Enpoŝiginte siajn manojn, la lordo skuadis sian ŝlosilfaskon en iu mano, kaj kelkajn pencojn en la alia:
— Nu bone! Mi akiros armeon! Mi pruvos al sinjoro ŝtatsekretario, ke mi diferencas ne nur nerve… nu bone… ĝis revido, sinjoroj… ni ankoraŭ aŭdos unu pri la alia!
Kapbalancinte li kuregis al sia aŭto. Li saltis en la veturilon, kiu staris antaŭ la pordego, li ekfunkciigis ties motoron, sed ŝoforo venis tien, ke la taksio apartenas al li. Tiam li sidis en sian propran aŭton kaj veturegis al la hotelo Mammunia.
T R I A Ĉ A P I T R O
Интервал:
Закладка:
Похожие книги на «La Nevidebla Legio»
Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La Nevidebla Legio» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.
Обсуждение, отзывы о книге «La Nevidebla Legio» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.