Jenő Rejtő - La Nevidebla Legio

Здесь есть возможность читать онлайн «Jenő Rejtő - La Nevidebla Legio» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Прочие приключения, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

La Nevidebla Legio: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La Nevidebla Legio»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

La Nevidebla Legio — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La Nevidebla Legio», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

— Ĉu ne ian kanton? — demandis iu. — Kvörens ja diris, ke la Nevidebla Legio proksimiĝis ludante mondfamajn melodiojn per la arĝenta trumpeto.

— Ne. Ili venis blovtrumpetante laŭregulan marŝon.

— Ĉu nenia strangaĵo okazis? — demandis la rekruto, kiu atendis ian hororan. — Ĉu ili blovtrumpetis normalan marŝon?

— Tio do estis stranga. La marŝo estis laŭregula, sed oni ne trumpetis ĝin. Oni ludis tion sur akordiono! Kiu vidis tiaĵon? Oni ludis ĝin sur tir-harmoniko, kiel la kortegaj muzikistoj. Ni pensis, ke ni sonĝas, aŭ ni jam mortis. Subite malforta lumo ŝanceliĝis en la nokto sur la pado, kvazaŭ ĝi estus marĉlumo, sed ia bruo akompanas ĝin. Fiakro do proksimiĝas! Ties lampo lumas. La leŭtenanto ekpremas mian brakon, ke mi preskaŭ ekkrias, kaj li diras miregante: „Olda rabisto… ĉu ankaŭ vi… vidas tiel… ke tie estas fiakro?… Ĉu vi aŭdas akordionon…?” „Jes, mon commandant” — mi balbutaĉas. Kaj sur la veturigista benko jam estas videbla la livreo kun orumitaj butonoj, la cilindra ĉapo kun blazono. Fiakro! Malantaŭ ĝi estas marŝkolono, kaj en la veturilo sidas tute kalva, monokla fantomo! Nun mi vidas, ke iu paŝadas antaŭ la fiakro. Li ne devis tre rapidi, ke la ĉevalaĉo povu sekvi lin. Li estas ilia gvidatno. Kaj, amiko mia, la luno ĝuste nun leviĝas. Minimume kompanio da soldatoj marŝas sur la pado de la marĉo. Kun muloj, kirasita aŭto, en nigra uniformo, sed ili aspektas tute tiel, kiel la legianoj, kaj estas inter ili kaporalo, en kies kolo pendas akordiono. Avane estas homo, kvazaŭ li estus en sako, en vestaĵo, butonumita ĝiskole. Estis horore. La veturigisto ekvidas nin kaj haltas. El la fiakro…

— Descendis generalo — daŭrigis la rekruto ekscitie.

— Tute ne. Ĝi ja estis la frenezaĵo. Ĉefkapitano de la fajrobrigado descendas el la fiakro kun belega glavo de maroficiro, li donas kelkajn frankojn al la koĉero, kiu fiksas la flagon, ke la veturilo estas „libera”. La fajroestingisto estas kun monoklo, kaj li krias malantaŭen: „Rein ne va plus!” Tiam la kompanio haltas kvazaŭ je komando. Ĉu vi jam aŭdis tiun komandon?! Li venas al mia leŭtenanto ridetante, sed kvazaŭ ili estus renkontiĝantaj antaŭ la Operdomo. „Bonvenon — li diras — ĉu vi ne havas hazarde ilustritan magazinon ĉemane?” La leŭtenanto havas humoremon, li respondas: „Ni ne havas tiaĵon. Ni ja ĵus mortos pro soifo.” La freneza fajroestingisto, la pasaĝero de la reaperanta fiakro diras ridante: Ho, ĉu vere? Dezerta aventuro, interese… interese… Ĉu vi ne trinkus ion?” Vi povas imagi! Ni staris tie anhelantaj, kaj ni devis kolekti nian ĉiun forton, ke ni ne kurataku ilin, kiel la brutoj por trinki gluton da akvo. Li diras al ni, kvazaŭ li estus en kazino: „Kion vi deziras: ĉu bieron, vinon, viskion? Ĉu fridigite per glacio, aŭ sen tio? Jes, amikoj miaj. Se iu ne kredas la Nevideblan Legion, diru al li, ke mi trinkis el ilia biero, mi manĝis el iliaj konservaĵoj. La kompanio staris mute, senmove, nur la kirasita baterio funkciis, tie estis enkostruita ilia grandega fridujo. Ili deprenis barelojn, ni manĝis kaj trinkis. La fajroestingisto rigardas sur sian horloĝon kaj mansignas al la veturigisto. Tiu formetas la flagon, li ensidas kaj komandas kun eltirita glavo. „Faites vos jeux!” Tiam ili ekiras. La leŭtenanto manĝis kaj trinkis ĝis nun, sed nun li rapidas post la veturilon: „Kiuj vi estas?” — „Faras nenion — respondas la oficiro de la fajrobrigado, — tute ne gravas.” Kaj ili preteriras bruegante. Ni ne povis reteni ilin. Nek pro dankemo, kaj kelkaj saharanoj ne povas batali kun kompanio da fantomoj. Ili preteriris nin en tute nigra uniformo, ili tenis lakitan valizon en la manol, sur ilia ŝultro estis fusilo kun stileto, la tero bruegis sub ilia plando. Ni nur staris, dum la Nevidebla Legio malaperis en la malproksima, sala nebulo. Nur la vento blovis kelkfoje mallaŭtiĝantajn sonojn de akordiono al ni…

… Oni nur ridis pri tiaj historioj. Sed kelkaj homoj, kiuj aŭdis la samon en aliaj punktoj de Afriko, tiuj nur balancis sian kapon eĉ tiam, se ili ne estis superstiĉaj. Sed la plimulto, loĝantaj ie ĉe la rando de Saharo, en malgranda urbo aŭ en oazo, ili ofte aŭdis tiun obtuzan tamburadon kaj akran akordion-melodiojn, pri kio la superstiĉaj homoj asertas, ke la vento malfermas kaj fermas la rompitan pordon de kampgardista kabano ie en la vitejo, ĝi krakas kaj grincas, kiel la tambursono kaj la akordiono. Sed la pli inteligentuloj sicas bone, ke dum la malamikema, tempesta, tropika nokto la nigra kolumno de la Nevidebla Legio marŝas en la dezerto, akompanate de akordiono, kun la timiga fiakro, kun la muta soldataro, kaj neniu konjektas, ke de kie ili venas, kien kaj ĝis kie ili iras?…

D U A Ĉ A P I R R O

1

Sed la superemuloj ne pravas en tiu ĉi okazo, kiuj malestime mansvingas aŭdinte pri la Nevidebla Legio ĝuste tiel, kvazaŭ temus pri la sankta Nikolao aŭ pri la sorĉistinoj de la nokto de Walpurgis. Ili malbone agas, kiam ili mansvingas malestime, ĉar la Nevidabla Legio vere ekzistas. Ĝi estas la sola fantom-historio en nia epoko, pri kiu oni faris aktojn, raportojn, eĉ fotojn, en oficialaj lokoj, fare de emeritaj dungitoj.

La historio komenciĝis la vesperfeston de la militista komandejo en Maroko. Tiun vesperfeston efektive oni aranĝis honore al la ŝtatsekretario. Lia ekscelenco alvenis el Parizo por mallonga tempo, kaj la vesperfesto propre estis okazo por fari monstran pridemandadon, ke la ŝtatsekretario povu okupiĝi pri multspecaj homoj kaj aferoj, sen tio, ke li devintus longe restadi ĉi tie.

Estas grava evento en la kolonio la akceptovespero de ŝtatsekretario. Sinjoro, portantaj frakon aŭ uniformon, ridetante decidas flustrante pri emeritigoj, promociigoj, detronigo de malgrandaj sultanoj, kreante novajn suverenojn, trinkantaj po unu glason da konjako dum valso. Kvazaŭ ili parolus nur pri klaĉadoj enuante, ili diras tiel kun trankvila rideto:

— Nu jes… ja… ne estus malbone estigi trategian bazon. Neniokaze ni devas urĝi tion, sed certe oni akceptus ĝin favore… se vi ne cedus, sed vi estus agema, sinjoro generalo, kaj vi okupus Gongut-on. Sed ĝi ja ne estas ordono, rimarkas la ŝtatsekretario mallaŭte, neglekteme.

Tamen post unu monato „la ĉiam pli oftaj ekscesoj” devigas la generalon okupi ĝin.

Al kapitano Durien okazas tute male. Li cigaredas reveme apud la ŝtatsekretario, sub dekor-palmo en la angulo de la bufedo kaj diras:

— Mi ekzercos tie kun mia kompanio en la venonta monato ĉe la regno de reĝo Kinibalu… hm… Eble mi vizitus lin… kaj mi postlasus plotonon… kiel garnizonon.

— Ĉu aneksi? — demandas la ŝtatsekretario, kaj li ridetante kapbalancas al beleta virino.

— Jes… Tiu homo patroprenis jam multajn friponaĵojn, kaj li ludas parodion de la suverena reĝeco ĉe la malproksima, suda parto de Saharo. Nun jam li volas estigi ambasadon, dume multaj kanajloj prirabadas tiun regionon, gvidate de lia reĝa moŝto. Mi konas lian agadon, mia garnizono troviĝas proksime.

— Mi scias, mi scias — diras la ŝtatsekretario kaj rigardas sian horloĝon — sed nur tiel estus eble fari tion, se… certe, mallonge. Ĉu batali? Subjugi negran tribon? Vi scias, kiel ĝi okazas. Oni tro pufigus la aferon. Sed… sendi regimenton, baterion, rezervon tien… ĝi estas multekosta kaj… kaj… brua.

— Via ekscelenco, mi aranĝos tion kun kompanio! Tiu fripono blufas. Li havas nenion, li nur estas ruza.

La ŝtatsekretario rigardis la pinton de siaj ŝuoj.

— Ĉu vi pensas, ke Kinibalu ne ricevas armilojn, kaj li ne havas militaj ekspertizistojn?

— Kun via permeso, ekscelenco: li ne havas! Kinibalu estas la plej granda ĉarlatano en la mondo. Mi ellaboris precizan planon kaj antaŭpreparis ĉion. Konstruinte pontonojn super la rivero Ubangin kun roto da soldatoj, mi surprizatakos lin el la direkto de la ĝangalo. Mi okupos la landon sen glavofrapo. Eĉ unu fusilo ne troviĝas tie. Kinibalu estas trompisto. Iu klarigis al li, ke li povas profiti el tio, se li komedias aŭtonoman popolon kaj kredigas, ke li havas armilojn.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La Nevidebla Legio»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La Nevidebla Legio» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «La Nevidebla Legio»

Обсуждение, отзывы о книге «La Nevidebla Legio» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x