Jenő Rejtő - La Nevidebla Legio
Здесь есть возможность читать онлайн «Jenő Rejtő - La Nevidebla Legio» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Прочие приключения, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.
- Название:La Nevidebla Legio
- Автор:
- Жанр:
- Год:неизвестен
- ISBN:нет данных
- Рейтинг книги:4 / 5. Голосов: 1
-
Избранное:Добавить в избранное
- Отзывы:
-
Ваша оценка:
- 80
- 1
- 2
- 3
- 4
- 5
La Nevidebla Legio: краткое содержание, описание и аннотация
Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La Nevidebla Legio»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.
La Nevidebla Legio — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком
Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La Nevidebla Legio», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.
Интервал:
Закладка:
— Ni ankoraŭ revenos al tiu temo. Se ĝi estas tiel, kiel vi diras, se vere ne subtenas lin sekrete aliaj eŭropoaj ŝtatoj, tiam ni povus fari ĝin nerimarkite. — Li ĝemis. — Eĉ konjekton vi ne havas, kiel gravan servon signifus tio… Tiu eta lando kaŭzas grandan problemon. Ĝi estas grava tereno al sudoriento… kaj krome… hm… Ĝi do estus grava. Sed la armeo ne povas risti tion. Miksiĝi en militon kun negra tribo, tio estas kompromito… Oni klaĉadus pri subpremo… Se ne eblas ĝin simple anekti…
— Ni povas ĝin anekti simple, via ekscelenco.
Poste la ŝtatsekretario paroladis kun generalo:
— Ĝi estas vere bonega vesperfesto. Mi aŭdis tiel, ĉu estos problemo pri la aŭtonomio de la reĝo Kinibalu.
— Pli-malpli poste — respondis la generalo. — Sed ni devas esti singardaj. Tiu negro havas armilojn. Oni subtenas lin. Ni ne povas riski fiaskon…
— Mi tute sampopinias. Sed ekzistas tia supozo, ke li blufas, kaj li havas nenion.
— Tio estas la opinio de kapitano Durien. Sed mi pensas, ke tiu eminenta soldato estas tro temperamenta. Eble tial li vidas ĝin iomete alie… Ĉiuokaze mi petos informojn de la sekreta servo… ĝi bezonas kelkajn monatojn, kaj tiam ni vidos la aferon pli klare.
— Bone — diris la ŝtatsekretario. — Estu nenia risko. Nek ŝajno de perforto. La soldatoj servas nur defendi la tutan koloniaron, kaj ili okupas indiĝenajn, rabistaj tribojn, sed ili ne volas konkeri… Tamen estus tre grave, se tiu Kinibalu, antaŭ ol li ruze eldevigi garantion de iu alia grandpotenco… Se ĝi fariĝus membroŝtato de Ligo de Nacioj, tiam ili sukcesus trovi tiajn kontaktojn, kaj ĝi perdiĝus por ni… Ne estus bone… Aŭtonoma lando en la mezo de la franca kolonio.
— Sinceredire mi ne kredas, ke li estas trompisto. Laŭ miaj informoj li havas armilojn.
La ŝtatsekretario serioziĝis.
— Tio estas problemo. Ni devas esti singardaj. Kaj tiu kapitano depotas proksime al tiu loko. Mi opinias, ke li estas tro temperamenta.
— Jes. Durien estas ĝisosta soldato, sed iom sangvina.
Bela virino venis al ili. La edzino de la urbestro. Lia ekscelenco brakuminte la virinon kondukis ŝin al la bufedo.
Baldaŭ lia ekscelenco preteriris la generalon, metinte sian brakon sur lian ŝultron kaj diris ridetante:
— Ne estas bone, se brulanta meĉo staras apud pulvobarelo.
— Jes… jes… ankaŭ mi pensis pri tio…
La ŝtatsekretario iris plu. Baldaŭ la generalo kroĉis sian brakon al la kapitano:
— Mi havus gravan taskon por vi… Ĉu vi akceptus, se mi komisius vin per la likvido de la rabistoj en la montoj? Vi ricevus eksterordinaran rangaltigon pro tio.
Durien sulkigis sian frunton.
— Mia garnizono estas tre malproksime de Atlaso.
— Vi povas peti, ke oni transpostenigu vin al Bu Malem. Mi volonte faros ĉion por vi…
— Dankon, sinjoro generalo. Kinibalu-on mi…
— Tie vi povas fari nenion. Vi ne rajtas agi kontraŭ li eĉ en okazo de provokado.
— Se vi ne estas kontenta pri miaj servoj, sinjoro generalo, kompreneble vi povas transpostenigi min, sed mi…
— Tute ne temas pri tio! Mi trovis, konvenan taskon por vi, sed se vi volas resti…
Durien staris tie malbonhumore. Li ŝatintus paroli ankoraŭfoje kun la ŝtatsekretario, sed li jam ne havis okazon al tio dum la vespero. Alveninte hejmen, ordono atendis lin, en kiu estis skribite, ke li povas tuj komenci sian ses monatan feriadon, tempfiksitan je Kristnasko, ĉar oni nepre bezonas liajn servoj ĝuste ekde decembro. Tial nun, de la dekdua de junio li estas sendita ferii ses monatojn, kaj li devas anonciĝi ĉe sia regimento la dekan de decembro. Oni zorgis pri lia deŝanĝo en la garnizono, kaj lia anstataŭiganto jam ekvojis.
Durien kunpremis la ordonon nervoze. Ĝi estis la respondo de la ŝtatsekretario. Oni forigas lin el la danĝera loko dum la kritika tempo. Post kiam li ellaboris la planon kaj antaŭpreparis la invazon…
Post tiaj antaŭaĵon ne estas mirinde, se Sir Oliver Yolland, eterna grafo de Denham, la prezidanto de la inspekta komisiono de la Angla Banko, la posedanto de la Ordeno de la Ĝartero, kaj de pluraj plej gravaj distingoj, la prezidanto de la Prezidenta Konsilantaro de la burso en Londono, iu ĉefakciuloj de la Afrikaj, Aŭstraj, kaj Kanadaj Ŝtatfervojoj kaj fine la ĉefdirektoro de la Unuiĝinta Franca-Angla Krudmaterialon esploranta, Prilaboranta kaj Komerca Trusto, la unuan fojon en sia vivo li petis ion de la ŝtatsekretario, kion oni ne plenumis. Ĝenerale oni povas diri, ke Sir Oliver Yollan la unuan fojon en la vivo deziris tiaĵon, kio ne tuj plenumiĝis. Ke ĝi kiel konsternige efikis la grafon, tion ni povas imagi laŭ la supre menciitaj.
Sir Yolland estis la plej altranga gasto post la ŝtatsekretario dum tiu vesperfesto. Entute kvin aŭ ses homoj vivis en la mondo, kun kiuj li havis socian kontakton. Onidire li estas eminenta financa kaj organiza geniulo, sed eksterordinare neinformita pro sia retiriĝemo. Laŭdire li legas nek ĵurnalojn. Post multaj jaroj evidentiĝis, ke li ne havas eĉ konjekton pri la ekzisto de la sonfilmoj, ĉar eble li ne vizitis kinejon en sia vivo. Danco, taga politiko, krimaferoj, skadaloj, sport-rakordoj, inventaĵoj estis nekonataj por li. Nur kio havis kunligon kun liaj negocaj ideoj, pri tiuj li informigis sin. Li sciis parkere la verkojn de Shakespeare, sed kiam oni prezentis al li Galsworthy-on al li dum vesperfesto, evidentiĝis, ke li konsideris la verkiston la plej supera tribunala prezidento, kaj nek poste li sciis, kiu li estas efektive. Ĉu verkisto?… li do estas tiulo… kiu redaktas ĵurnalojn?… Ah! Librojn?… Jes… ĝi estas bonega… Li demandis de kolonelo Lindbergh, kial oni titolas lin malgraŭ lia junaĝo, ke li estas „la heroo de la aero”, ĉar usonaj pilotoj apenaŭ partoprenis la mondmiliton. Ah!.. ho!.. — li miris, kiam lia sekretario diris al li, ke tiu homo traflugis la oceanon… Ĉu?! Jen vidu… tio estas brava afero… Kaj kie? Ĉu inter Ameriko kaj Francio? Ĉu vere? Nekredeble! Kia artisto li estas! Ĉu li traflugis ĝin?
Lia kapo estis tute kalva kaj iom oblonga. Kelkaj grandaj lentugoj estis videblaj ĉirkaŭ liaj rufaj brovoj. Li porti dikan monoklon dekstraokule, ĉar cetere li apenaŭ vidis per tiu okulo. Lia nazo estis iom longa, kaj ĝi etendiĝis ĝis lia supra lipo, sed ne kurbe, sed rekte, memorigante pri ruĝa papriko, kio donis oblongan formon al lia vizaĝo. Li havis ostajn, larĝajn ŝultrojn kaj tre maldikajn, longajn femurojn, sur kiuj, kiam li krucigis tiujn, eĉ la plej strikta pantalono svingiĝis. Li parolis per laca, mallaŭta, raŭka voĉo, krome li faligis kaj remetis sian monoklon, kiam li havis ian problemon. Tio malofte okazis, ĉar la mano de Sir Yolland ne nur reale, sed ankaŭ figure estis tre longa. Ĝi atingis ĉien de reĝaj apartamentoj ĝis malproksim-orientaj ĉefkomandejoj. La fervojo, la kanalo, la maro, la banko, la aero, la ĉielo, la akvo; la cemento kaj la gumo; do ĉio aparteni iomete al Sir Yollan en tiu ĉi mondo. Sed la oleo interesis lin unuavice. Dio scias, kial? Lia pasio estis la ole-esplorado. Ekzistas homo, kiu ĉasa, kvankam li ne bezonas la viandon aŭ la felon de la besto. Li sentis tiel, rilate la oleon. Li jam ne bezonis monon, potencon, famon. Li havis sufiĉe el tiuj. Sed trovi novan olefonton, fondi societon, emisii novajn akciojn, tio estis lia pasio, ĝi interesis lin pli ol ĉio ajn.
La gubernatoro, la ŝtatsekretario kaj generalo Pellier kunvenis kun Sir Yollan en malgranda salono, kiu ne ŝatis la diplomatiajn, flankumajn galimatiojn, li do transiris al la temo.
— Mi petus iom da volonteco de vi.
— Sir — respondis la ŝtatsekretario, — viaj entreprenoj faris tian oferon por Francio, kiam la kurzo de la franko falis, ke ni komplezeme rekompencos nun tion, laŭ nia eblo.
Читать дальшеИнтервал:
Закладка:
Похожие книги на «La Nevidebla Legio»
Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La Nevidebla Legio» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.
Обсуждение, отзывы о книге «La Nevidebla Legio» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.