Jenő Rejtő - La Nevidebla Legio

Здесь есть возможность читать онлайн «Jenő Rejtő - La Nevidebla Legio» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Прочие приключения, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

La Nevidebla Legio: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La Nevidebla Legio»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

La Nevidebla Legio — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La Nevidebla Legio», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать
La serĝento estis knabo el Brest, li partoprenis du militirojn batalante en la dezerto. Li vagas en Saharo ok jarojn, kaj lidiras al tiu bubo: „Ĝi ne estos bone tiel, mon commandant… Ni sendu esploristojn antaŭen, kaj ni lasu plotonon kun du mitraloj ekster la intermonto, kiel postgvardion, ĉar oni facile atakos nin el dorsdirketo aŭ ĉirkaŭos nin.” La leŭtenanto draste skoldis lin. Ke tiom da soldatoj eĉ tiam ne estos en danĝero pro ĉifonaj, militvagantaj araboj, se ili ĉirkaŭus nin. La serĝento silentis. Mi menciis, ke li estis knabo el Brest, kaj tiuj ne parolas multe. Ni nek atingis la mezon de tiu malbenita ŝtonkaldronego, kiam subite du-tri mitraloj ekpafi nin rapide el fronta direkto. Dek homoj tuj mortis. Reen! Sed oni komencis telegrafi kuglohajlon el alia mitralejo de sur iu korbelo de la rokmuro. Neeblis trapenetri ĝin, ĉar ni ĉiuj estus pereintaj. Oni ĉirkaŭis nin! Kion fari? Ni serĉis ŝirmejon, kiel ni povis. La leŭtenanto, la kompatinda jam kuŝis sur la tero, kun sia ĉiu scio, en la brako de la serĝento. Li mortis. „Nu, knaboj — diras la serĝento, — se vi volas, ni sturmatakos la malamikon, ĉar decas tiel, ke ni batalu iomete antaŭ nia morto…” Ĉar li estis tia knabo. El Brest. Ili ĉiuj estas bravaj batalantoj. Li eltiris sian glavon kaj ekkriis: á mois! Kiam ni viciĝis malantaŭ li, li jam tuj ekiris. Fronte! Kaj ni sekvis lin. Ĉio estis kapute. Ni kuregis en la kuglohajlo kaj multaj falis el ni montinte.

Subite eksonis trumpeto. Kun ia stranga, ankoraŭ neniam aŭdita, melodia, zumanta, kaj tamen kun akra sono. Ĝi blovsignalis, ke: „Ek toreadoro.” Ni staris ŝtoniĝintaj. Sed vane. Ni aŭdis klare, ke oni ludas tiun multe gurditan, kontan kanton sur ia stranga trumpeto, kaj legianoj aperas ambaŭflanke de la hammada-o, en nigra kamizolo, kun stiletaj fusiloj. Eĉ se ilia trumpeto ne estis vera, sed ilia pafaro des pli efika. Nun jam la situacio ŝanĝiĝis. La tuaregoj estis inter du fajroj. Antaŭen! Ni kuregis! Sed la indiĝenoj jam ne pafis nin, ili provis fuĝi de antaŭ la armeo, falinta el la ĉielo, timiĝinte de la morte-nigraj uniformoj. Mi vidis ankaŭ la trumpetiston, kaj mi ĵuras je mia plej granda, sabata enspezo, ke li havis trumpeton el pura arĝento, kaj li konstante blovsignalis sur tio: „Ek, toreadoro!” Kaj kiel ili batalis! Amiko mia! Mi ne estas knabo el Brest, sed iuj povis senti ofte, ke mi havas malmolajn pugnojn. Sed tiuj! Ili frapadis dekstren-maldekstren per la kolbo tiel, kvazaŭ ili rompus dornujon, barantan ilian vojon.

Kiuj ankoraŭ vivis el la tuaregoj, tiuj fuĝis tie kaj ĉi tie inter la rokoj. La batalo finiĝis. Multaj bonaj soldatoj kuŝis tie, sed ilia nombro apenaŭ estis konsiderinda, rilate la multegajn burnusojn. Ni atendis, ke ni povu brakumi la kamaradojn, ĉar kiel ajn stranga estis ilia aspekto, ili tamen estis legianoj.

Sed kio okazis nun? Kiam ni staris tie vunditaj, en ŝirita vestaĵo, kaj ili mortpafis, mortbatis la amalamikon, ili ne malsuprenvenis al ni desupre. Eĉ! La arĝent-trumpisto blovis vespersignalon. Ĝi estas verŝajne vespersignalo ĉe ili. Ni konas tiun melodion, ke „Ne estas pli bela ol la noktomeza danco… kliniĝas la virino, kiel la kano…”

Kaj la melodio forsonis, malproksimiĝis, ili malaperis. Hoho, ni diris. Ne tiel ĝi estas! Ni volas premi nur ilian manon. Ankaŭ ni suprengrimpis tra la fendego de la hammada-o. Elveninte de tie, ni ankorŭ aŭdis el la malproksimo tiun strangan vespersignalon, sed ili jam marŝis en bela ordo. Avane de la marŝkolono rajdis oficiro. Muloj kun mitraloj, ĉaro de la Ruĝa Kruco, unu kirasita aŭtomobilo kun et-kalibra kanono kaj ĉe la fino fiakro. Jes. Unuĉevala… Kiel mi diras. Paradvestita koĉero sidis sur la veturigista benko, portanta cilindran ĉapelon, vipo pendis apud ĝia lampo, kaj ĉevalaĉo trotis, kvazaŭ ni estus en Parizo, nek mi scias kiam. Tiel ĝi iris fine de la trupo, en Saharo kompanio da sodatoj kaj malantaŭe fiakro. En ĝi sidis la ĉefoficiro. Tio estis videbla demalpoksime sur lia ĉapo. Niaj piedoj kvazaŭ enradikiĝis! Kelkaj homoj el ni faris krucsignon. Tiaĵo ne eblas. Nun la ĉefoficiro turniĝas en la unuĉevala fiakro. Li estas genealo! Li descendas. La koĉero eklevas sian ĉapelon… kaj… mi ĵuras, ke ĝi estis tiel… li fiksas la flagon sur la taksametro, kiu montras, ke la fiakro estas libera! Kvazaŭ li estus veturiginta la generalon ĝis ĉi tie, kaj nun li atendus alian pasaĝeron inter la sablomontetoj! La generalo kriadas ion, sed ne estas aŭdeble, kion, la homoj turniĝis kaj direktis la armilojn al ni. Ni komprenis, se ni iros plu, estos pafaro. Ni haltis. La generalo iris plu, antaŭ li la fiakro, apud la fiakro la kirasita aŭto, antaŭ ĝi la kompanio, dissemite la muloj kun la mitraloj, kaj la ĉaroj. Ni nur staris, kaj ili iom post iom malaperis, sorbiĝis en la ruĝa polvo de la subiranta suno. Se la mortintaj legianoj kaj indiĝenoj ne estus kuŝintaj tie, nek ni estus kredintaj ĝin…

Ili staris mirante. Eĉ la lampon ili forgesis eklumigi.

— Kaj mi — ekparolis nun Brison, — tute aliloke, malproksime en sudo mi vidis ilin. Mi soldatservis ĉe la saharanoj… Donu al mi glason da ruĝa vino, Kvörens, sed ne nur nature, sed solvu ĝin per io!

Kvörens diris malantaŭen:

— Mi petas du decilitrojn da ruĝa vino, solvante ĝin per tri decilitroj da rumo.

— Tiutempe — komencis Brison rapidriteme, ĉar dume li forte enspiris la fumon de sia pipo kaj enpremadis la tabakon per la ungo de sia etfingro — oni dungis la plej bonajn soldatojn al la saharanoj. Saĝo, kuraĝo, fera organismo estis bezonata tie kaj kelkjara soldatservo. Oni pagis duoblan soldon, ĉar ni patrolis en Saharo dum monatoj. La duono de la trupo rajdis sur kameloj, la alia dunon marŝis piede kaj irinte tridek kilometrojn okazis ŝanĝo. Ni havis skarlatan mantelon kaj ponardon, krome seskuglan revolveron. Ni ne ricevis karabenon. Ni vagis en la okcidenta parto de Saharo, ĉar ĉiuspecaj kanajloj rabadis sur la karavanvojo, kondukanta al Timbuktu. Tiujn ni mortpafadis. Foje ni komencis persekuti la ĉefan grupon, ĉar la rabista gum-o konsistis el multaj malgrandaj bandoj, sed ties akso konsistis el tribo multcent-membra. Ni ne povis neniigi ĝin. La radikojn. Iun belan tagon spionas iun maljuna dezerta sanktulo, ke la ĉefa hordo, gvidate de la bandestro Hudologu kaŝatendas ĉe la ŝoto Gemla. Ni provizas nin per akvo por kvar tagoj, ĉar estas puto antaŭ la ŝoto Gemla. Tie ni denove povos provizi nin, por ke ĝi estus sufiĉa revenante. Nia leŭtenento estis ĝisosta, dezerta temerarulo. Ne pli ol dudek kvin jara, krome markizo, sed li marŝis konkure kun la plej forta kamelo. Sed nun li devigis nin al fortostreĉa marŝo. Post kvar tagoj ni jam vidas la nubon de la ŝvebanta salovaporo super la ŝoto en la malproksimo, kaj antaŭ ĝi la du blankajn kolonojn, la dezertan puton. Sed neniu estis tie, nek akvo. Oni ĵetis kvintalajn, cilindroformajn ferpecojn en la puton, tiel barinte la akvon. Taĉmento de sapeistoj eble povus purigi ĝin pene, sed la saharanoj, leĝere ekipitaj povas nur batadi. De kie oni portis tiom multe da fero ĉi tien, mi ne scias, sed ĝi estis bela plenumaĵo kaj infera ideo. La maljunulo, kiu ŝajnigis „spionon”, certe estis ilia komplico. Baldaŭ ni vizitis lin, por informiĝi ĉe li persone, sed li malaperis. Nu, mi diris al la leŭtenanto, nia malgranda trupo ne plu militvagos. Ni havis akvon eble por unu tago. La leŭtenanto avertis min, ke mi fermu mian buŝaĉon, ĉar li ŝnurpendigos min strikte. Mi do fermis ĝin. Kion fari? Tion, kion la oficiro decidis. Saĝe. Ĝi estis la sola eblo. Tre mizera, tute ne multpromesa: fortosteĉa marŝo, ricevante kvaronon da akvoporcio tra la granda ŝoto, atingi la oazon Bangavello dum tri tagoj. Ni ekiris. Post la dua tago ni jam havis kelkajn mortintojn, du homoj freneziĝis. Nu, estis terure. Mi ne rakontos tion denove. Ni vagaĉis en la sala marĉo, la maldika krustaĵo rompiĝadis sub nia pezo, se ni flankenpaŝis de sur la vojeto, la salo fendis la hufojn de la kameloj, ke ni devis mortpafi la bestojn unu post la alia. La suda vento blovis alvizaĝe, kaj ĝi pelis la bruantan, blankan salon. Kapute. Ni perdiĝis. Ni ne havis eĉ guton da akvo kaj antaŭ ni estas la malproksima ŝoto. La leŭtenanto komandis ripozon. „Knaboj — li diris, — en la lazareta ŝranko estas kelkaj boteloj da alkoholo, tiun ni dividos inter ni, kiel bonaj fratoj. Vi estis bravaj knaboj, kaj mi pensas, ke eble nek mi estis tre malbona superulo. Se ĝi tamen estis tiel, pardonu min, ĉar ni jam restos en tiu ĉi eterna garnizono.” Ni diris al la leŭtenanto, ke li estis bona knabo kaj ni tre amis lin, ĉar ĝi estas tiel. La simpla soldato preferas ne la mildan oficiron, sed la malmolan, justan superulon. Fingringo da rumo kaj tiaĵo estis donita al ni ĉiuj, kaj ni ekbivakis. Ripozi antaŭ la granda, eterna dormo ne estas malutile. Sed ni apenaŭ starigis la tendojn kaj ĉirkaŭbaris la tendaron per laŭregula, unumetra ŝtonmuro, ni aŭdas blovtumpeti la marŝon de la legio!

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La Nevidebla Legio»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La Nevidebla Legio» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «La Nevidebla Legio»

Обсуждение, отзывы о книге «La Nevidebla Legio» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x