Jenő Rejtő - La Nevidebla Legio
Здесь есть возможность читать онлайн «Jenő Rejtő - La Nevidebla Legio» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Прочие приключения, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.
- Название:La Nevidebla Legio
- Автор:
- Жанр:
- Год:неизвестен
- ISBN:нет данных
- Рейтинг книги:4 / 5. Голосов: 1
-
Избранное:Добавить в избранное
- Отзывы:
-
Ваша оценка:
- 80
- 1
- 2
- 3
- 4
- 5
La Nevidebla Legio: краткое содержание, описание и аннотация
Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La Nevidebla Legio»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.
La Nevidebla Legio — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком
Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La Nevidebla Legio», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.
Интервал:
Закладка:
Enpaŝinte la kafejon, li ne vidis la virinon. La gargara kantado de la muezinoj miksiĝis, aŭdebla el la turoj de la ĉirkaŭaĵo. Kamelo blekis ie, kaj kvar elefantoj kirlis grandan povonubon, kiel trenpaŝe ili rapidis sur la vojo. Hu, kiel varmege! Egalas. Li atendos la virinon. Por ke ŝi ne konjektu, ke li divenis ion.
Li eksidis kaj atendis. Tutajn du horojn. Sed la virino ne venis, kaj Sir Yollan iris hejmen tre malbonhumore.
Dume Polchon foriris por aĉeti veturilon. En la araba urboparto Mellah troviĝas sufiĉe da frajtistoj, veturigistoj kaj tiuloj. Polchon vere estis maristo. Sed li trankvile proponis sin, kiam li aŭdis, ke oni serĉas eksiĝintan legianan oficiron al ekspedicio. Li akiris falsajn dokumentojn. Marŝalo Podvinecz ne tro interesiĝis pri lia paseo. Li dungis lin kiel oficiron. Polchon sciis, ke li plenumos sian taskon. Li scias marŝi, komandi, sed koncerne la konojn pri Saharo: ankaŭ vera oficiro estos tie, kiu scios kion fari, kaj li imitos lin en ĉio, li akceptos tion, kion li diros kaj fino.
En la granda varmego oni eniras ien por trinki ion. Jen estas tiu unuaranga loko, eble okazos ankaŭ interbatado. Kiu scias? Li eniris tien por trinki ion. Interbatado ne okazis, sed li havis alian bonegan eblon por amuziĝi. Araba ŝuflikisto, profesia embuskmurdisto kaj du miraklopovaj kurcistoj estis en la ejo, kiuj ĝuste nun ne havis laboron. Ili invitis lin kartludi. Polchon ne multe zorgis pri sia oficira aŭtoritato kaj sidis inter ilin. Pidgin, la sekretario de la grafo donis al li mil frankojn por aĉeti veturilon. Sed diablo vidis tiaĵon! Ke ankaŭ la tri partneroj estis trompludistoj, ĝi signifis nenion, ili ja kompletigis unu la alian. Sed ŝajnas, ke la sorto laboris kontraŭ Polchon, ĉar li perdis la monon dum kvaronhoro.
— Nu, nun mi povas iri kien ajn — li diris kolere. — Mi perdis ankaŭ mian novan rangon.
— Kial? — miegis iu miraklopova doktoro.
— Mi fraŭdis. Mi forludis alies monon.
— Nu kaj. Ĉu tio estas problemo?
— Ĝi ne estus problemo, sed mi havis tute bonan postenon. Longdaŭran, sinjoran laboron. Konvenan al mi. Mi povintus bele vesti min, fanfaroni, interbatadi, kaj nun fino. Mi ĵuras je mia glavo, ke mi bedaŭras tion.
— Kion vi devintus aĉeti por la mono? — interesiĝis la profesia embuskmurdisto bonvole.
— Veturilon. Kian ajn veturilon. Per kio povintus veturadi en la dezerto freneziĝinta anglo, kiu estas mia superulo.
La ŝuflikisto mediteme karesadis sian mentonon:
— Jen trovite — li kriis poste. — Ni iru al sinjoro Strudl. Li estos feliĉa, kaj vi estos savita. Estus domaĝe, se vi perdus pli multe ol mil frankojn. Vi estas bona trompludisto, kaj eble ni ne estus gajnintaj de vi la monon, se ankaŭ vi konus la kartojn dorse. Ni helpos al vi.
— Jes! — konsentis ankaŭ la miraklopova kuracisto. — Se ni gajnis mil frankojn, tiam ni devas reciproki ĝin. Ni pagos vian brandon, ni donos al vi kelkajn frankojn da kontanta mono, kaj sinjoro Strudl eltiros vin el la embaraso per la veturilo.
Polchon emociiĝis ĝis larmoj. Afablaj knaboj. Dumvoje evidentiĝis, ke sinjoro Strudl venis el Vieno post la milito. Li staris kun sia veturilo sur la belega strato Graben, portanta grizan ĉapelon kun blazono. Li veturigis la malnovajn grandsinjorojn de la imperio. Li venis en Afrikon inter malbonŝancaj cirkonstancoj. Ebria borsisto vetis, ke li veturos per fiakro de Vieno al Algiro. Li estis legende riĉega. Li ensidis ebria en la veturilon de sinjoro Strudl ĉe la Operdomo kaj diris neglekteme: „Veturigu min, amiko mia, en Algiron, al la hotelo Eŭropo…”
Sinjoro Strudl veturis, veturadis kaj la ĵurnaloj skribis pri la riĉa sinjoro. Sinjoro Strudl kalkulis la kilometrojn ekscitite. Tia veturo estas malofta. Ŝipo transportis ilin tra la maro, kaj ili haltis antaŭ la hotelo Eŭropo. Tie la borsisto enrigardis la ĵurnalojn kaj vidis, ke paniko estis en la borso, kaj li jam estas almozulo. Lia ĉiu havaĵo estas tio, kio estas en sia poŝo. La pasaĝero same, kiel ia fripono en Vieno, eniris la hotelon kaj foriris tra alia prdo. Sekvan tagon matene jam estis okulfrape al sinjoro Strudl, ke la pasaĝero ankoraŭ ne elvenis el la hotelo. Li eniris tien kaj eksciis, ke li estas trompita. Lia ĉiu havaĵo estis dek aŭstriaj ŝilingoj. Eble li povintus iri hejmen petante ian monhelpon, tamen li restis pro honto kaj malesperiĝo. De tiam li vivas ĉi tie. Li nur ĵetiĝis en Marokon dum la daŭro de la tempoj. Kiel li diras, li fariĝis „dresisto” ĉe arabo pruntanta kamelojn. La striglas, lavas la kaj batas la dromedarojn. Lia iama fiakro staras apud la rubejo, kaj fojno estas amasigita sur ĝia leda sidejo. Lia ĉevalaĉo, kun kiu li alvenis antaŭ dek kvin jaroj, malgaje staris en la stalo, kaduke. Ĝi melankolie gapas antaŭ sin per ĝiaj ruĝaj, blindaj okuloj. Ĝi revadas pri Prater kaj Augarten, krome ĝi manĝas la malbonan, afrikan fojon. Apud ĝi pendas la kolomb-griza jako kaj cilindra ĉapelo kun kokardo, la vipo, la pantalono kaj la falta pluvmantelo, kiun sinjoro Strudl surprenis vintre, ke la vento blovanta el la direkto de Reichsbrücke ne frapu la frostajn neĝerojn en lian vizaĝon. Certe ankaŭ Dirndel, la aŭstria Rosinante kun elstarantaj ripoj pensas pri tio.
Sinjoro Strudl aŭskultis la sinjorojn. Li estis skulptanta stangon en ĉemizo, sidanta sur la rubujo. Li volis apliki ĝin, kiel ringon de kamelselo.
— Kien mi devas veturigi la frenezetan sinjoron? — li demandis kun eksterordinare malbona prononco.
— Tra Saharo, ien en Sudanon.
Li eklevis sian ŝultron.
— Ĉu Sudano? Cetere estas egale, kie ĝi estas. Mir ist dez Wurst… Granda veturigo estas bona veturigo, li fiksis nur unu aferon. Pagi laŭ la taksametro ĉe ĉiu halto, antaŭ ol koĉeri plu.
— Li estas tia riĉa mens-malsanulo… — klarigis Polchon.
— Nix riĉulo. Mi faris veturigon el Vieno en Afrikon, kaj la pasaĝero forfuĝis. Ankaŭ li estis riĉa. Borsisto.
Fine ili interkonsentis, kaj sinjoro Strudl komencis reordigi la fiakron.
— Sir Issisez of Harrington lord — anoncis la lakeo.
— Venigu… la sinjoron — diris Yolland.
Harrington, la alia grandkapitalisto, posedanto de kontrolrajto de ĉefakcioj de fervojoj, minejoj, maro, aero, karbo kaj ŝipveturo estis multe pli maljuna, ol Sir Yolland, sed videble pli amikema.
— Sir Yolland… — li salutis lin kun iom da kapklino.
— Mi ĝojas, Sir… bonvolu sidiĝi — respondis la grafo.
Paŭzo.
— Mi pensas, estus plej ĝuste, se ni parolus sincere: vi, la eterna grafo de Denham, estas interesata serĉi oleon en Afriko. Ĝis nun neniu krucis la vojon de la Oil Company tie. Malgraŭ tio mi ne volas malhelpi vian planon, senigi vin de via rajta posedaĵo. Tial mi proponas al vi estigi komunan entreprenon, rilate vian petrol-trovitaĵon en Afriko.
Paŭzo.
— Bedaŭrinde, nu… kiel diri… — komencis eterna sinjoro de Denham — via estimata propono momente ne estas favora. Via tre respektata monopolio ne havas juran bazon, kaj mi mem volas… Do… mi ne povas uzi vian eminentan afablecon. Vere ne…
Paŭzo.
— Tiuokaze mi malhelpos vin en tio, Sir, ke vi povu labori en Afriko…
— Mi ne pensas, ke ĝi sukcesus al vi, Sir.
Paŭzo.
— Harrington ekstaris kaj klini sin.
— Ĝis revido, Sir Yollan. Mi tre ĝojis, ke mi havis la feliĉon renkonti vin.
— Vi distingis min per via ĉeesto, Sir Harrington.
Li akompanis sian gaston ĝis la lasta grado de la ŝtuparo.
Harrington loĝis unu etaĝon malpli supre, kaj enirinte en sian ĉambron, li ordonis al sia sekretario:
— Ekkontaktu kun Sokolof, kaj estu en konstanta kontakto kun li. Eĉ hodiaŭ mi ekveturos kun miaj homoj al El Golea.
Post la vespermanĝo la grafo volis iri en sian ĉambron. Tiun vesperon li trovis la atmosferon de sia apartamento premaera, kaj li manĝis en la belega palmo-ĝardeno de la hotelo. Kvankam ĵaz-bando ludis tie, kion li ne ŝatis. Li jam estis forironta, kiam virino eksidis fulmrapide apud lian tablon.
Читать дальшеИнтервал:
Закладка:
Похожие книги на «La Nevidebla Legio»
Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La Nevidebla Legio» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.
Обсуждение, отзывы о книге «La Nevidebla Legio» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.