Jenő Rejtő - La Nevidebla Legio

Здесь есть возможность читать онлайн «Jenő Rejtő - La Nevidebla Legio» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Прочие приключения, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

La Nevidebla Legio: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La Nevidebla Legio»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

La Nevidebla Legio — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La Nevidebla Legio», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

— Ĉu vere? Mi do ne asertas tion. Kien vi iras?

— Reen en mian kupeon. Ankaŭ la benzinujo de via taksio estas plenigita.

— Ĝi ne estas taksio. Tio estas la mia. Ĝi estas la plej nova serioaŭto Bugatti.

Oliver Yollan ruĝiĝis.

— Tio… Ĉiuokaze montras ŝpareman vivtenon. Malriĉa knabino, kiu povas aĉeti aŭton Bugatti.

— Kiu diris al vi, Sir, ke mi estas malriĉa?

— Vi diris tion, hieraŭ vespere — respondis la grafo iom incitiĝeme, ĉar ĝi jam estis tro.

Fraŭlino Elsworth mirante suprentiris siajn brovojn arkigante, metinte sian manon surbrusten, ŝi gape rigardis dekstren, maldekstren:

— Ĉu mi??! Kiajn aferojn vi elpensas!? Mi estas riĉa virino. Mia patro sendas dek mil frankojn ĉiumonate…

— Ĉu la malliberuloj havas tiel altan salajron ĉe la beduenoj? — Ĉar ankaŭ la virino timiĝis, li uzis la paŭzon kaj rapide kapbalancetis: — Mi tre ĝojis.

Li forrapidis.

Li eksidis en la kupeo tiel ekscitite, ke elpeninte sian monoklon en sia poŝo, li komencis viŝpurigi pro eraro la brulantan cigaron per sia silka naztuko. Tia impertinenta kreaĵo ŝi estas! Sen palpebrovibro ŝi neas, ke la steloj troviĝas sur la ĉielo, kaj ŝi mensogas tiel malbone, ke ĝi estas konsterniga. Nek ŝia spiro estas vera. Kaj ŝi parolas kun li per tiel vulgara, popola tono, kvazaŭ ili pasigus kune semajnfinan ferion en la ĉirkaŭaĵo de Londono, kaj oni priservus nin en la sama magazeno dum labortagoj.

La trajno rapide veturis plu, eligante fumnubojn, kaj la malgranda aŭto denove vetkuris kun ĝi. La virino gaje mansvingis, kvankam la grafo nun kaŝrigardis nevidate tra la fenestro, retiriĝinte en la profundon de la kupeo. De kie scias la bestieto, ke li vidas ŝin?… Kial li pensas tion, kiam li ne estas ĉe la fenestro? Li tute ne postrigardos ŝin. Cetere kial ne? Li povas rigardi ankaŭ la pejzaĝon. Elkliniĝinte tra la fenestro, li glutis nur la polvon, kaj la malantaŭa fumgasellasilo, mallaŭtiĝinta por momento, impertinente bruis al li el la malproksimo.

Vespere ĉe la rando de la dezerto ili atingis la finstacion Ain-Sefra. La grafo havis nur kofron, liajn aliajn havaĵojn „leŭtenanto” Polchon sendis per ŝarĝaŭto al la hangaro la antaŭan tagon.

Densa pluvo falis dum la tuta tago, kaj en la varmega vespero zumis nekalkuleblaj moskitoj. Venis en la kapon de Yolland la ofte videbla surskribo ĉe la fervojaj stacidomoj, kiun la instituto Pasztör farbis ĉien:

ANTAŬ OL EKVETURI AL LONGA VOJAĜO

PROVIZU VIN PER KININO

KAJ PRENU EL ĜI PLURFOJE DUM LA TAGO!

— Mi anonciĝas subordige — staris antaŭ li ruĝa, rondbarba homo. — Polchon.

— Ah! — Ĉu vi estas tiu?… Nu?

— Ĉio estas en ordo — li diris kaj preskaŭ falis, ĉar li estis tiel ebria.

— Ĉu tio estas en ordo ĉe vi? Nu, egalas… Ĉu la veturilo?

— Ĝi alvenis!

Li iris antaŭ la domon, kaj la grafo preskaŭ dorsenfalis.

Fiakro staris sur la ŝoseo de la dezerto, kies flago montris, ke ĝi estas libera, sur la veturigista benko sidis dika, ruĝvizaĝa, veruka koĉero, portanta grizan pelerinon, cilindran ĉapelon kun kokardo, kaj liaj blankaj vangharoj finiĝis peniksimile ĉirkaŭ lia mentono. La lampo de la fiakro limis, kaj apud ĝi pendis la vipo fantomeske.

— Kio ĝi estas? — li balbutaĉis.

— Lukaleso. Oni povas nomi ĝin ankaŭ fiakro. Bonvolu kredi, ke ĝi estas la plej komforta, la plej bona dezerta veturilo. La radoj estas ferumitaj kaj gumitaj, kaj la ĉevalo estas mirinde forta dezerta besto. Tial ĝi estas tiel maldika…

— Nu… ĉu veturi per fiakro en Saharo?

— Kredu min, oni trafikas en Saharo ankaŭ per ĉaro, tirata per mulo… Bonvolu rigardi tion en la foiro de Maroko, ke negroj, araboj venas per ĉiuspecaj veturilaĉoj de Timbuktu ĝis Marakesch.

Ĝi estis tiel. Kiun Saharo ekkoleris, tiun ĝi enterigis kun kirasita trajno kaj kun ĉio ceteraĵo tiel, ke eĉ ekzemplero ne restis el tio, kiun la samumo evitis, tiu povis travagi la dezerton kun azeno aŭ kapro.

Yolland rigardis la fiakron. La koĉero, portanta kokardon sur sia ĉapelo, memorigis lin pri karaj, malnovaj tempoj. Julius Caesar aŭ Napoleono ne estus sidintaj en ĝin.

— Oni jam trairis Saharon piede, per aviadilo, biciklo kaj tanko. Vi estos la unua, kiu uzos la veturilon de la malnovaj, belaj tempoj. La fiakron! Vivat!!!

Sinjoro Strudl subite vekiĝis kaj eklevis sian ĉapelon:

— Bonan vesperon.

Kion li povintus fari? Ĉu returniĝi, aŭ retreti ĉe la komenco de la vojo pro fiakro? Cetere la unuĉevala veturilo estas komforta kaj konservativa… Li sidis en ĝin, Polchon sur la veturilbenkon. Sinjoro Strudl deprenis la flavon, la taksametro tiktakis.

— Kien mi veturigu vian sinjoran moŝton?

— En Sudan Sudanon — diris la lordo kolere.

— Laŭ via ordono — respondis sinjoro Strudl trankvile, li lango-klakis, ektiris la bridon kaj svingis per sia vipo. — Hot, ho! Diendl, du Ass!

Kaj ili rule ekveturis sur la vojo.

3

Apud la ŝoseo, konstruita sur taluson jam tie kaj ĉi tie tra kilometroj dezerto ŝanĝis la sod-grundan pejzaĝon, kovritan per maldensa vegetaĵo.

Sir Yollan dorsapogiĝis sur la varma, leda sideje, kiu ankoraŭ ne elradiis la dumtage ensorbitan varmegon. Li metis siajn disetenditajn brakojn sur la feran kadron de la mallevita ombrelo de la veturilo kaj rigardis la larĝajn faldaĵojn sur la pelerino de la koĉero, kiujn li renkontis lastfoje en la romanoj de Dumas.

La hufferoj de la maldika, blinda ĉevalaĉo, ekipita per okulŝirmiloj laŭte klakis, kaj la ferumitaj, gumkovritaj, kadukaj radoj bruis, kaj tiuj ritme balancis la malnovan barkon. Ĝi estas vere agrabla. Estas io trankviliga en tiu veturilo. Kaj ne minacas ĝin tiu danĝero, ke ĝi atingos la ruĝan aŭton.

Ĝi tuj atingis tion! Ĉe la unua vojkurboĝo. La virino staris ĉe la malfermita kapoto.

Unue ŝi miregis kaj ĉesis la munti, ekvidinte la fiakron, trotantan al Saharo. Poste ŝi komencis ridi, fine ŝi staris antaŭ la fiakron kun disetenditaj brakoj.

— Ho he! Diendl… Herrgottnoamoht!..

La radoj grincis, kiel li ŝraŭbis la bremson.

— Mia pneŭmatiko difektiĝis — diris la virino dramece. — Sir, ĉu vi ne havas hazarde rezervan radon?

— Bedaŭrinde… mi ne kutimas kunporti ĝin — ekskuzis sin la grafo, — sed vi certe kunportis ĝin?

— Mi forgesis. Mi estas ege distrita.

— Mi spertis tion. Se vi deziras, mia fiakro reportos vin al Ain.Sefra, ni estas proksime al ĝi.

— Mi komprenas. Ĉu vi ne revenus kun mi per la veturilo?

— Mi atendos ĝin ĉi tie.

— Dankon — ŝi respondis sarkasme. — Ne ĝenu vin, Sir. Mi havas aŭtolevilon, mi gluos kaj denove pufigos la internan pneŭmatikon.

— La gluita gumo ne estas longdaŭra.

— Ne zorgu pri tio. — Kaj ŝi turnis sian dorson al li.

Kion ŝi serĉas en la motorujo, kiam la pneŭmatiko estas difektita? Hm… Kaj neniu rado aspektas mola.

— Ni povas iri — diris Oliver Yolland. Li proponis sian fiakron al ŝi. Li ŝuldas per nenio plu kiel ĝentilulo.

— En orodo. Mi povas iri, sed pasis la dek dua horo. De nun validiĝas la dua tarifo ĝis la sesa matene — respondis sinjor Strudl, metinte la flagon unu gradon malsupren. Poste li turnadis la kupran krankon por lozigi la bremson kaj diris:

— Hot! Du zau… géma!..

Aŭrore jam videbliĝis la dezerto. Ĉie estis nur sablodunoj, ĉirkaŭe ĝis la plej malproksima punkto de la horizhonto. La grafo ekdormis, sed laŭtega kornado kaj motorbruo vekis lin. La ruĝa aŭto atingis kaj pretersiblis ilin. Malgranda mano etendiĝis tra la fenestro, kvazaŭ mansvingante malantaŭen.

Kial ŝi ĉirkaŭflankumas lin?…

— Sinjoro Polchon — li diris al la antaŭe sidanto sur la veturigista benko. — Kiam ni atingos tiun hangaron?

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La Nevidebla Legio»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La Nevidebla Legio» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «La Nevidebla Legio»

Обсуждение, отзывы о книге «La Nevidebla Legio» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x