Jenő Rejtő - La Nevidebla Legio

Здесь есть возможность читать онлайн «Jenő Rejtő - La Nevidebla Legio» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Прочие приключения, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

La Nevidebla Legio: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La Nevidebla Legio»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

La Nevidebla Legio — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La Nevidebla Legio», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

— Eble tagmeze. La vilaĝo, nomata Zirzin jam estas relative proksime.

— Ĉu la ŝoseo kondukas tien?

— Jes, Sir. Ĉu vi deziras trinki brandon? Ĝi freŝigas.

— Dankon.

Li dormis proksimume duonhoron, kiam li denove vekiĝis je bremsogrincado.

La vojo fariĝis iom dekliva kaj akre kurbiĝis inter kelkaj grandegaj montetoj. Subite sinjoro Strudl ekkriis terurite kaj retiris la ĉevalon ambaŭmane, per sia tuta pezo retrokliniĝinte.

— Sankta Dio! Hoo, ho! Diendl! Du verfluchta!

La grafo elsaltis el la veturilo, antaŭ ol ĝi estus haltinta.. Terura vidaĵo!

Ŝajnas, ke la malgranda, ruĝa aŭto kuris de sur la vojo kaj puŝiĝis al ŝtonamaso. Ĝi kuŝis rompiĝinte, renversite. Malpli proksime estis la virino boriĝinte en molan sablodunon, sveninte, en ŝiriĝinta vestaĵo.

Ili portis ŝin al la fiakro kaj kuŝis ŝin sur la ledan sidejon. Ŝi ne estis grave vundita. Ili atendis vidi tie kaj ĉi tie frakturon aŭ vundon sub ŝia ŝiriĝinta vestaĵo, sed ne okazis tiaĵo. Ŝajnas, ke la mola, dezerta polvo obtuzigis la falon. Se ŝi falintus sur la ŝtonamason, tiam estus kapute al ŝi.

Ŝi malfermas siajn okulojn malrapide, sed ŝi denove fermas tiujn post profunda ĝemo.

— Ni veturigos ŝin ĝis Zirzin — diris Sir Yolland. — Tie ni havas kuraciston, medikamenton, kaj ni liveros ŝin kien ajn per ŝarĝaŭto!

Kuŝiginte ŝin sur la leda sidejo, ili iris piede apud la fiakro.

La virino post nelonge side leviĝis kaj palpadis sian frunton.

— Kie mi estas? — ŝi demandis la grafon, kiu tuj rapidis al la trotiranta veturilo.

— Via aŭto renversiĝis… Ĉu vi ne sentas doloron?

— Dio mia… — ŝi viŝis sian frunton. — Mi estas tiel narkotita.

— Bonvolu kuŝi tranvile, ĉar se vi havas interan lezon, tiam vi devas singarde moviĝi.

— Vi pravas… Kiel saĝa vi estas… — Ŝi rekuŝiĝis kaj fermis siajn okulojn.

Yolland turnis sin al Polchon.

— Vi, sinjoro oficiro, iru al Ain-Sefra. Aranĝu, ke oni remorku tiun rompiĝintan aŭton de sur la vojo.

— Jes ja. Kiel mi revenu?

— Per ĉevalo, aviadilo, kamelo, laŭplaĉe, nur rapidu.

Polchon turniĝis kaj rapide ekiris sur la ŝoseo. Sir Yolland enpensiĝinte tretis sub la varmega suno malantaŭ la veturilo. Tiu virino kaŭzas multe da malagrablaĵo. Se ŝi ne havas internan lezon, tiam li feliĉe transvivis la teruran karambolon, kaj li reveturigos ŝi en Zirzin. Hu, kiel malbone estas malrapidiri tiel, sed ja lezita virino… Kio fumas en la fiakro?

Li rapidis por atingi la barkon.

La tiel nomata fraŭlino Elsworth kuŝis dorese sur la falava, leda sidejo, kiel oni metis ŝin tien kaj cigaredis. Oliver Yollan ŝvitegis.

— Hm… Ĉu vi fartas pli bone?

— Nur iomete — ŝi respopndis ĝemante. — Vidu — ŝi daŭrigis lamente, — vi estas ties kaŭzo. Sir.

— Ĉu mi??!

— Jes, jes, vane vi rigardas sur min tiel, kvazaŭ vi volus min formanĝi. Mi diris al vi, ke mi estas malforta, forlasita kreaĵo, kaj kunveturigu min. Sed vi ne faris tion. Tial mi devis lui aŭton. Kaj malriĉa knabino ne estas sperta pri la aŭtostirado.

La grafo ĝemis. Li jam laciĝis pro la konstanta malkaŝo de la mensogoj de la virino. Ŝi do denove estas malriĉa kaj malforta, kaj la aŭto ne estas ŝia, sed luita. La virino estas tute distrita kaj mensogas konstatne. Pro tio estas la komplikaĵoj.

— Vi denove diras alian aferon… ol kio estas la pura vero.

— Vi denove prineas min. Ĝi estas via pasio. Kion mi diras, ĝi ĉiam estas tiel. Se mi estus veturinta per tiu fiakro, tiam ne okazintus la katastrofo.

— Vi pravas.

— Jen vidu. Ĵus vi diris, ke mi mensogas. Vi dementas per iu via vorto la alian, dum mi kuŝas ĉi tie, neniu scias kiajn internajn lezojn mi havas.

Kaj ŝi fermis siajn okulojn lace. La grafo nur glutis. Sed li ne kuraĝis ekparoli. La kompatindulo tiel laciĝinte cigaredis sur la sidejo de la fiakro.

— Nun bonvolu nur ripozi, se ni alvenos en Zirzin-on, mi reveturigos vin per ŝarĝaŭto.

La virino salte leviĝis de sur la sidejo kiel sovaĝa kato kaj bataleme rigardis al li, kubutante sur la kadron de la klapŝirmilo.

— Mi protestas, ke vi orodonu pri mi! — ŝi kriis. — Vi povas sendi min nenien! Vi rajtas helpi virinon, kiu suferis akcidenton sur la ŝoseo, sed se vi estas ĝentlemano, tiam vi ne misuzos mian situacion nur tial, ĉar mi havas internan lezon! Bonvolu akcepti tion!

Sir Yolland unue rigardis al la ĉielo, poste kolektinte sian ĉiun paciencon, li ekparolis kun profeta mildeco:

— Mi pensis, ke mia devo estas veturigi vin hejmen, kiam vi estas malsana.

— Dankon. Sed kiel mi jam tiomfoje mi diris: mi estas sufiĉe forta. Mi iras antaŭen. Ĉar mi ne havas aŭton, eĉ akcidento trafis min, maksimume vi povas helpi mian pluveturon, sed vi ne rajtas resendi min.

— Kien vi vojaĝas, fraŭlino Elsworth, se ni akceptas tion…

— Mi jam diris, ke oni gardas mian patron en la oazo Gondar.

— Vi menciis la oazon Mukhtar…

— Kie oni gradas mian patron, mi pli bone scias, se vi permesas tion. La oazo Gondar estas ĉe la limo de Senegalio, kaj se vi volas esti afabla al mi, vi veturigos min per fiakro tien, se ne, tiam mi ekiros piede.

La grafo preskaŭ ekridis. Kiel travidebla, naiva artifiko.

— Se vi deziras, mi luos karavanon. Mi, bedaŭrinde ne povas kunveturigi vin.

Sir Yolland anhelante, ŝvitante marŝis malantaŭ la unuĉevala fiakro. La suno varmege brilis, kaj sinjoro Strudl kelkfoje klaketis per sia lango.

Polchot alvenis post unu horo.

— Kio okazis? — demandis la grafo. — Vi ja ne povis esti proksime al Ain-Sefra.

Polchon postrestis iomete, ke la fiakro ruliĝu antaŭen de ili, poste li diris malgaje:

— Mi ne devis iri al Ain-Sefra. Kiam mi atingis la okazejon de la akcidento, grandega kamiono staris tie, kiu ĵus ekremorkis la malgrandan aŭton.

— Ĉu ĝi hazarde alvenis tien?

— Intence. La ŝoforo rakontis, ke hieraŭ vespere vizitis ilin en la garaĝo virino, nomata fraŭlino Elsworth, kiu komisiis ilin remorki rompiĝintan, malgrandan aŭton je la dek unua horo hodiaŭ antaŭtagmeze de la meljloŝtono kvardek sep.

Ĉrrr… La monoklo de Sir Yollan falis sur la vojon, kaj ĝi rompiĝis je pecoj.

S E P A Ĉ A P I T R O

1

En la hangaro apud Zinzir estis eksterordinare vigla vivo. La plej dubindaj elituloj de Nord-Afriko kolektiĝis en la grandega konstruaĵo el ligno. Estis inter ili senlabora maristo, eksterdeĵora dokisto, eksigita doganisto, enŝtelumanta rabisto, agento pri avelnegocisto, filmstatisto, hundkaptisto kaj advokat-kandidato. Ili ĉiuj estis registritaj, kiel eksiĝintaj aŭ dizertintaj legianoj. Ili ĉiuj kredis, ke la aliaj estas veraj legianoj, kaj li atentos kaj imitos ilin. Ĉar kiel ajn strange sonas, en Afriko estas tre malfacile trovi veran, dizertintan legianon. Kiu ekssoldatiĝis, tiu malfermas vendejon, fariĝas drinkejmastro aŭ iras en sian patrolandon, kaj kiu dizertis, tiu ne estas freneza reveni denove ĉi tien.

Estas tute bonŝance, ke la situacio, rilate la oficirojn, estas pli bona. Jen estas la kapitano Durien. Li estas gaja, belvizaĝa homo, havanta elegantan manieron, firmkarakterajn trajtojn, bluajn okulojn kaj diskombitajn, blankajn harojn, kiuj kovras lian maldekstran frunton per grandega ondumo, kio povus estis esterordinare avantaĝa eksteraĵo ankaŭ por heroo de dramo. Krome marŝalo Podvinecz kun sia flor-bukeda ĉako, en sia ora verda kaj kremkolora pantalono, kun siaj ordenoj kaj firma karaktero. Jen estas ĉefleŭtenanto Renoir, tiu delikatanima, fragila, kara, silentema oficiro, kies iun okulon kovras pansaĵo. Leŭtenanto Polchon apenaŭ havas oficiran aspekton, kun sia ruĝa, marista barbo, sed liaj dokumentoj estas korektaj, kiuj atestas dek jaran soldtservon en la dezerto. Tio ja faras iomete kruda lian aspekton. Serĝento Bayonne alvenis ĉi tien el dispelita bando de kontrabandistoj. Iam li estis suboficiro en la legio.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La Nevidebla Legio»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La Nevidebla Legio» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «La Nevidebla Legio»

Обсуждение, отзывы о книге «La Nevidebla Legio» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x