Jenő Rejtő - La Nevidebla Legio

Здесь есть возможность читать онлайн «Jenő Rejtő - La Nevidebla Legio» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Прочие приключения, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

La Nevidebla Legio: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La Nevidebla Legio»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

La Nevidebla Legio — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La Nevidebla Legio», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

— Kara fraŭlino! Mi ne esploros plu viajn enigmajn asertojn. Mi konfidas mian sekretarion doni sufiĉe da mono por via vojaĝo. Per tio mi kvitigis mian dankon, kaj mi esperas, ke… okaze de viaj farmiliaj dramoj… eble vi neglektos min… kiel savanton…

— Dankon! — ŝi respondis akre. — Mi ne aspiras vian monon. Nek vian protekton. Prenu tiel, ke ni ne renkontiĝis!

Ŝi okulmezuris Sir Yolland-on per fulmantaj okuloj kaj forrapidis.

La grafo linge kuŝis en sia lito kun malfermitaj okuloj, kvankam alifoje li kutimas ekdormi kvazaŭ je ordono, kiam li volis, precipe, se li devas vekiĝi frue sekvan tagon.

La jajroj, kiujn li pasigis en la batalo por la petrolo, nun la unuan fojon okazis, ke li devas fari tiun laŭ li subrangan laboron: trovi kaj sendubigi la trovaĵon. Ĝi devas estis inda al li. Oni kutimas diri pri li, ke li estas vanta kaj megalomania. Ĉar li sciis bone, kion oni klaĉadas malantaŭ lia dorso. Sed li ne zorgis pri tio. Kion oni nomis megalomanio aŭ cezarismo, tio ja finiĝis ĉiufoje per la malvenko de Oil Company de Harlington kaj per la ekstermo de Livingstone piedpreminte. La granda ole-trovaĵo de Livingstone neniom valoris en Mezopotamio. Vane estas la ole-riĉa baseno tie, se oni ne povas meti la „pipeline”-on, la ole-tubojn. Kial oni ne povas fari tion? Ĉar Sir Oliver Yollan aĉetis ĉiun teron ĉirkaŭo ĝi. Kaj li ne permesas meti la tubojn sur sia tereno.

Kaj Livingston… bankrotos pro tio… Ĉar li investis sian ĉiun havaĵon en tiun negocon…

Li enlitiĝis.

Li sonĝis tion, ke liaj soldatoj masaktis tutan oazon, kaj sola, sendifekta konstruaĵo staris inter la fumantaj ruinoj: la angla ambasadejo de Maroko, en kiu sidis okulvitra, blankhara sinjoro malgaje, kaj li diris tion al la enpaŝanta, ferganta Yolland: „Vidu, Sir, mia filino kaj fratineto Morgenstern, Anna Elsworth, tamen ne mensogis. Tial ne estas anglal ambasadejo en Maroko, ĉar oni forrabis ĝin kune kun mi. Kion vi trinkas?…”

— Estas la sepa horo, Sir. — Bonŝance la lakeo vekis lin.

S E S A Ĉ A P I T R O

1

Li havis strangan aventuron ĉe la stacidomo. Antaŭ sia pulmano, ĉar oni kroĉis apartan vagonon al la trajno, dik-malata homo staris antaŭ lin. Liaj taŭzitaj, blankaj haroj senorde pendis sur lian frunton, liaj krudaj trajtoj esprimis miksaĵon de ironio kaj ŝerco. Cigarstumpo fumis en lia buŝangulo.

— Oliver. Antaŭ ol vi ekvojaĝos, ni interŝanĝu kelkajn vortojn…

— Kiu vi estas? — demandis Yolland.

— Mi nomiĝas Livingstone, vi komedianta papago, se vi estus forgesinta tion. Aŭskultu min, via vanta orgojlo ne interesas min. Mi nur ridas pri ĝi. Ĉa mi konis vin kiel bonan knabon, malgraŭ tio, ke vi estas iom frenezeta. Sed forprenu viajn manojn de tiuj terenoj, kie miaj oledukoj devas trapasi. Mi petas vin pri tio. Mia tuta havaĵo perdiĝos, se mi ne povos ekspluati la terenojn.

— Mi ne kutimas respondi al nekonataj kaj malĝentilaj homoj. Ĉar temas pri via havaĵo: mi memoras tiel, ke mi proponis al vi… transpreni la petrolkampojn… por kontanta mono…

— Ne pri tio temas. Foprenu viajn manojn de tio, kio estas la mia, ĉar mi ekbatos vin tiel, ke vi memoros tion, dum vi vivos!Ĉu vi komprenas? — tondris Livingstone.

— Lastfoje mi staros antaŭ vin honeste: lasu tion paca, kio estas la mia, kaj nek mi okupiĝos pri vi. Vi povas koleri, kiom vi volas, sed…

— Ĉu vi bonvolus stari flanken, kiel mi diru…de antaŭ la ŝtupetaro?… Mi ne konas vin. Foriru de tie ĉi.

— Mi tuj foriros. Kaj ankaŭ vi iru, Oliver Yolland! Sed la tuta mondo ridos pri vi! Ne forgesu: mi vokis vian atenton. Mi avertis vin!

Kaj li foriris.

Grafo Yolland envagoniĝis, kaj post kelkaj minutoj la trajno kuregis al Oriento kun peza suspiro, surpren sur la montdeklivo de Atlaso. Al Saharo.

2

Sir Yolland studis la mapon. Ĝi estas grandega vojo, tio certas. Sed kun armeo, tiel bonege ekipita, kiel la sia, kaj kun nelimigita kapitalo, ĝi estos facila promeno. Inter la oficiroj troviĝas kelkaj tiaj homoj, kiel Polchon, kiu trudiĝis inter ilin. Gravas, ke ili sukcesis dungi kapitanon Durien. Wilkie faris tion lerte. Nenia problemo povos okazi grvidate de legiana kapitano.

Li signis la vojon sur la bonega militista mapo per ruĝa linio. Unue ili marŝos ĝis El Golea, kio estas ducent kilometra distanco, duondezerta tereno kun montetoj. De tie la oazo Ideles situas jam multe pli malproksime. Tie ili povos zorgi pri la rekompletigo de la provizo, sed sur la plua itinero de la vojo troviĝas nur malpli grandaj oazoj: Air-Asben, Bilma kaj Mao, kie ili povos preni maksimume akvon kaj aĉeti iom da nutraĵo. Entute ĝi estas proksimume dumil kilometra vojo. Okaze de antaŭnevideblaj malhelpoj ĝi signifas tri monatan marŝadon.

Notinte ĉion ĉi, li metis la signitan mapon en celofanan ujon, al kio li havis apartan, koloran ŝnuron por pendigi ĝin ĉirkaŭ sian kolon en okazo de bezono.

Malgranda aŭto, havanta koloron de sigelvakso, vetkuris kun la trajno. La ŝoforo de la eta, ruĝa aŭto akcelis kaj iom post iom atingis la vagonaron. La grafo elkliniĝis tra la fenestro kaj rigardis la pejzaĝon.

La aŭto kuris apud la trajno. Li povintus ektuŝi ĝin per sia etendita mano. Subite la ŝoforo turnis sin. Li ekkonis fraŭlinon Elswort-on (se ni akceptas tiun nomon) malgraŭ ŝiaj ĉapo kaj aŭtistaj okulvitroj. La virino suprenrigardis al li kaj ridetis, ke ĉiuj ŝiaj neĝeblankaj dentoj ekbrilis, poste levinte iun sian manon de sur la direktilrado, ŝi gaje mansvingis al la lordo, kiu elrigardis tra la fenestro, kaj ŝi denove kaptis la stirilon, donis gason, kuplis, kaj la aperta fumgasellasilo superis la bruon de la trajno, kaj la aŭto de sigelvaks-koloro ekimpetis sur la vojo tiel, ke post sekundoj nur ties polvonubo videbliĝis, kiel ia longa, maldense teksita kurteno apud la reloj.

La virino venas!

Maltrankvila sento diluis lian firman, militestran aplombon en la unu momento. Kion volas tiu virino? Li rigardis, kie troviĝas la oazo Mukhtar. Ĝi ne ekzistas. Li foliumis la liston de la oazoj en la mondatlaso, ke eble Mukhtar estas tute malgranda oazo. Ĝia nomo ne rolis tie. Nek eta alibio de oazo kaŝiĝis malantaŭ la mensogo de la virono. La fabelecaj beduenoj kuntrenis ŝian elpensitan patron en neekzistanan oazon.

Ili atendis duonhoron ĉe la sekva fervojstacio. Li descendis por aĉeti ĵurnalon. Apud la budo de la stacidoma pavilono estis benzinstacio, kie staris ruĝa aŭto, kiun oni plenigis per benzino. Ankaŭ la virino estis tie en polvo-matelo apud la veturilo, en iu mano ŝi tenis siajn ĉapon kaj olulvitrojn, en la alia cigaredon, kaj rimarkinte la grafon, kvazaŭ ŝi estus ekvidinta sian malnovan, karan dancpartneron, ŝi kriis al li per sonoranta, gaja voĉo:

— Alo! Sir! Kia surprizo! Ĉu ankaŭ vi vojaĝas tiudirekten?

Nun kion respondi!

— Jes… Mi pensas, tiudirekten… Sed ne ankaŭ.

— Ho, vi estas rigida homo. Ne timu, mi ne kroĉiĝos al via kolo.

— Kia tono? „Kroĉiĝi al via kolo!”

— Mi ne… timas… kaj mi ĝojas revidi vin en bona sanstato. Tiu klimato ne estas tro bona por virinoj.

— Ho, mi estas forta virino. Mi iros ĝis la fino de la dezerto, kaj mi ne malsaniĝos.

— Hieraŭ… hm… kvazaŭ vѩ estus dirinta, ke… ke vi ne kuraĝas sola…

— Mi ne diris tion! — ŝi tuj kontestis.

— Mi petas vin… — balbutaĉis Sir Yolland mortepala — ĉu vi ne asertas, ke eble mi mensogas?

Eklevinte sian ŝultlron, ŝi subite eligis iom da aero tra siaj kunpremitaj lipoj, pro kio aŭdiĝis stranga voĉo, poste ŝi diris simple:

— Kial ne?

— Tial, ĉar Oliver Yollan ne rajtas mensogi! Mi petas vin, fraŭlino Elsworth, se ni akceptas tiun nomon… Ne asertu tion pri mi… Ĉar vi tre ofendas min.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La Nevidebla Legio»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La Nevidebla Legio» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «La Nevidebla Legio»

Обсуждение, отзывы о книге «La Nevidebla Legio» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x