Jenő Rejtő - La Nevidebla Legio
Здесь есть возможность читать онлайн «Jenő Rejtő - La Nevidebla Legio» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Прочие приключения, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.
- Название:La Nevidebla Legio
- Автор:
- Жанр:
- Год:неизвестен
- ISBN:нет данных
- Рейтинг книги:4 / 5. Голосов: 1
-
Избранное:Добавить в избранное
- Отзывы:
-
Ваша оценка:
- 80
- 1
- 2
- 3
- 4
- 5
La Nevidebla Legio: краткое содержание, описание и аннотация
Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La Nevidebla Legio»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.
La Nevidebla Legio — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком
Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La Nevidebla Legio», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.
Интервал:
Закладка:
— Mi petas vin — li diris sincere, — lastfoje… Mi ne pravis… Eĉ okazis multe pli malbona afero, vi pravis. Mi pensas, ke… vi akceptos mian konfeson kiel satisfakcion… ĉar mi tre bedaŭras…
— Mi tre ĝojas, Sir, ke vi ne dubas pri nia bonvolo, kiun ni havas al niaj bonaj amikoj, kiel vi. Kredu min, mi ĝojus sincere, se grandega industria entrepreno ekagus en tiu regiono. Ĝi estus grava ankaŭ por ni.
Baldaŭ larĝ-naza, dens-brova homo paŝis al li. Li memorigis pri foira sugastia fenomeno, kaj lia frako preskaŭ falis de sur lia alalata, dika korpo, ĝi estis tiel vasta kaj foruzita.
— Sir Yollan, ĉu vi permesas paroli kelkajn vorojn kun vi?
— Mi ne scias — konsideradis la grafo, — nur tiam, se vi diros, al kiu mi havas la honoron.
— Mi estas polic-prefekto Hugedin. Mi havas tre gravan direndon al vi.
— Ah! Ĉu vere? Mi do aŭskutas vin!
Ili eksidis sub malproksima palmo sur iu ĝardena garnituro.
— Sir! — komencis la prefekto kuntirinte siajn brovojn. — de tagoj la plej grandaj friponoj de Afriko ĉirkaŭas vin.
— Interese… mi ne vidis ilin.
— Tamen ĝi estas tiel. Miaj du homoj sekvas vin oficiale, de kiam vi alvenis ĉi tien. Specialaj gardistoj de la politika polico atentas pri eminentaj gajtoj. Miaj informoj estas sufiĉe precizaj. Vi serĉas ian petrol-fonton. Tiun petrol-fonton ŝatus akiri alia ole-komecisto.
— Ĉu vi komprenas tiel, ke… ankaŭ la koncernulo… estas ole-komecisto… kiel mi?
— Jes.
— Hm… Dankon, bonvolu daŭrigi.
— Tio certas, ke li estas en rilatoj kun la bando de Biskra. Tiu timita bandito estas nesuperebla ede ĉiuspecaj intelektaj trompoj ĝis rabistaj militvagadoj. Ankaŭ la indiĝenoj protektas lin…
— Ĉu ne ĝenos vin, kara… sinjoro… se mi ne atentas vin. Ĉar via historio pri krimafero ne interesas min.
— Bone, bone, Sir. Aŭskultu nur tion, kio koncernas vin. Biskra faros ĉion por kruci vian vojon. Nia spiono raportis, ke Biskra ordonis: ili devas akiri la ruĝan aktujon de vi ĉiumaniere. Mi certigas vin, Sir, se ne armeo gardos vian aktujon, tiam Biskra akiros ĝin.
— Ĉu vere? Ĉu li estas tiel lerta? Ne gravas. — De kie scius tiu policisto, ke armeo gardos lian aktujon. — Nu bone… estas afabla via zorgemo. Sed nenia kaŭzo por timi, sinjoro ĉefpolicisto, ĉar mi havas… sufiĉe da cirkonspekto kaj tiaĵo… sed estas agrabla por mi tiu tenero, kiel Afriko ĉirkaŭas min.
— Ankoraŭ nur tion, Sir, ke laŭeble suspetku ĉiun. Sokoloff, la ĉefkomandanto de Biskra, estas la plej eminenta trompisto de nia epoko. Li ŝajnas inteligenta ĝentilulo, sed li ludas samtiel ankaŭ ŝejkon. Ĝi certas, ke Sokoloff kaj Biskra havas senlimajn rimedojn. Iu oferas multe da mono kontraŭ vi, Sir, kaj oni ĉiumaniere klopodos trudiĝi en vian proksimon. Bonvolu gardu vin kontraŭ ĉiu nova konateco, kontraŭ la plej belal virino aŭ kontraŭ la plej promineta homo…
— Mi legis romanon sur la franca militkampo en jaro mil naŭcent dek sep. Tio ofte okazas en tranĉeo. En ĝi estis skribite tiaĵoj. Pri belaj spioninoj kaj pri inteligentaj kasorabistoj. Sed mi ne kredas, ke tiaĵo ofte okazus en la realo. Se tamen, tiel fidu mian akravidon. Mi ŝatus, se mia afero ne tro deturnus vian atenton de via agado. Mi alkutimiĝis mem aranĝi miajn aferojn… sufiĉe bone… Tamen mi dankas vian afablecon. Ĝis revido. Mi ĝojis…
Kaj li iris plu. Tiuj policistoj vidas viktimon aŭ friponon en ĉiu. Kiel povus trudiĝi trompisto en lian proksimon? Kio li estas? Ĉu etkomecisto, kiu estigas kafejajn kontaktojn kaj vizitas societojn? Kiu povas konatiĝi kun li?
— Bonan vesperon, Sir. Ne prenu kiel ofendon, ke mi prezentiĝas nur tiel: Mi estas Anna Morgenstern…
La plej bela virino de la mondo staris antaŭ li…
Sir Sir olland konsterniĝis. Tiaĵo okazis al li, kio estis senekzempla en lia ĝisnuna vivo. Ĝi estis tiel nekredebla afero, ke li nur staris, kun elstaraj okuloj kaj preskaŭ faligis eĉ sian monoklon sur la teron.
Nekonata virino alparolas viron en societo! Kaj ŝi preztentiĝas! Neniu prezentis ŝin al li, ili neniam vidis unu la alian, kaj irinte al Sir Yollan dum la vesperfesto de la ataŝeo, ŝi simple prezentas sin, kvazaŭ ili estus en kafejo!
— Mi esperas, ke vi ne prenas kiel ofendon…
La grafo viŝis sian monoklon kaj diris mallonge.
— Mi ĝojas.
— Mi scias, ke mia maniero estas nekutima en anglaj, sinjoraj societoj, sed mi jam aŭdis tiom multe pri vi, Sir, kaj mi ne scias, kiam mi havos okazon revidi vin. Tial mi kaptis la okazon.
— Jes… Ĝi estas laŭdinda. Kaj ĉiuokaze…
La virino estis tre bela, eble iom tro alta, tamen tre bel-statura, kun ridetanta, ronda vizaĝo de lernantino, kun grandaj, sinceraj, bluaj okuloj kaj kun admirinde densa, blonda hararo.
— Bonvolu akompani min al la bufedo, ĉar mi ne volas stari ĉi tie, en la mezo de la ĝardeno — diris la virino sufiĉe aplombe.
La grafo ekiris, kaj Anna Morgenstern brake kroĉiĝis al li. Simple kaj trankvile, kvazaŭ ĝi estus la plej natura afero.
— Ĉu vi estas tre indignita, Sir?
— Nu… Dio mia… kiel ni komprenas tion… — li murmuretis.
La knabino malgaje kapbalancis, kvazaŭ ŝi estus klarvida pri tio, ke oni nur trankviligas ŝin, sed efektive ŝi falis en tragikan situacion, kaj profunde ĝemante ŝi manĝis tri sandviĉojn.
— Mi ĝojas, ke plenumiĝis via sensignifa deziro, fraŭlino, konatiĝi kun mi, kaj se vi ne prenas kiel ofendon… — diris grafo Yolland.
— Ĉu vi volas lasi min ĉi tie? — balbutetis la virino mallaŭte, kaj kvazaŭ instinkte ŝi iomete alpremis al si la brakon de la grafo kubute. — Ho, ne faru tion! Fine mi pensus tion, ke mi vere kondutis maldece. Kredu min, vi tiel retiriĝas de la homoj, ke mi devis fari tion…
Tio certas, ke ŝi estas eksterordinare bela kaj kara virino. Hm… se ŝi kondutas tute strange.
— Kial ĝi estas, Sir, ke nek la gazetaro, nek la publikeco interesas vin? Vi ja estas tiel interesa individuo, oni volonte legus pri viaj geniaj transakcioj, kaj tio imponas… — ŝi diris ravite kaj rigardis sur la grafon, kiel naiva admiranto al la fama poeto.
— Nu… — Sir Yolland ĝustigis sian monoklon. — Ne estas bona la publikeco. Malagrabla afero. Ĝi konvenas al filmaktoroj kaj al panaceo. La nomo de angla ĝentlemano ne estas por tio, ke oni legu ĝin. Kaj cetere… Jen estas tiu hirudo… Dio mia, se mi povus akiri liajn akciojn…
La hirudo, kies akciojn Oliver Yollan sopiris tiom, estis Forster, la ĉefredaktoro de la ĵurnalo Sunday Morning Post, kiu provis fari ĉion por eldevigi de grabo Yolland ian publikindan materialon. Sed vane. La grafo estis nekonvinkebla.
— Bonvolu kredi, ke mi ne estas pajaco, kiel Caruso aŭ Emil Zola, pri kiuj oni skribadas — li protestis energie.
Kaj vane proponis ministroj, aristokratoj la altestimatan ĉefredaktoron: Oliver Yolland ne donis eĉ linion da gazeta interjuvo.
Dum la vesperfesto li evitis kvarfoje Forster-on, kiu estis ankaŭ ministro iam, sed nun li multe pli gravis en la angla publika vivo, kiel la ĉefredaktoro de la ĵurnalo Sunday Morning Post. Forster dungis aron da reporteroj por publikigi fine aŭtentikan historion pri Sir Yolland.
— Tial ne prenu kiel ofendon, se mi rompis la normojn, kiuj estas kutimaj en la societa vivo — senkulpigis sin fraŭlino Morgenstern. — Oni flustradas pri vi tiel multe da interesaj klaĉoj, vi estas tiel eksterordinara, enigma persono… ke malfeliĉa, angla sinjorino rajte estas scivola pri vi.
— Fraŭlino Morgenstern… se mi bone komprenis… ĉu vi estas malfeliĉa?
La knabino mallevis sian kapon, kaj ektremetis ŝiaj okulharoj.
— Jes, Sir… Mi vidis vin hodiaŭ vespere… Mi aŭdis tiom multe pri via potenco. Neniu estis, kiu estus prezentinta min… Mi konas neniun…
Читать дальшеИнтервал:
Закладка:
Похожие книги на «La Nevidebla Legio»
Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La Nevidebla Legio» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.
Обсуждение, отзывы о книге «La Nevidebla Legio» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.