Jenő Rejtő - La tri korpogardistoj en Afriko

Здесь есть возможность читать онлайн «Jenő Rejtő - La tri korpogardistoj en Afriko» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Прочие приключения, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

La tri korpogardistoj en Afriko: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La tri korpogardistoj en Afriko»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

aventura romano

La tri korpogardistoj en Afriko — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La tri korpogardistoj en Afriko», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

— Mi petas vin! — raportis Winter kolere. — La flegistoj rifuzis obei al mi.

— Sinjoro kapitano! — defendis sin Alfonso la Neniulo. — Mi diris nur tion, ke ni ne metos negran malsanulon sub la sepdek celsiusgradan sunon! Ĝi estas murdo.

La kapitano ekfumis cigaredon kaj ridetis.

— Nu, profesoro mia — li diris al Winter, — oni havas malmulte da kompreno rilate vian terapion. Kion mi faru?

Ia grandstila superco estis en la malico de la kapitano, tio certas. Li ne faris problemon el ĉio.

Sed nun kure alvenis la Turko. Li rapidis rekte al mi ekscitite kaj piedbatis min. Kial li gardas ĉiam la ŝajnon pere de mi?

— Kanajloj! Vi mortaĉos… Sinjoro kapitano! Tiuj tri homoj parolis kun Francis Barré!

— Kion vi diras?

Nun mi vere estus ĵetinta min sur tiun hipokritan friponon, sed la unuokululo kaj la du aliaj inĝenieroj elprenis sian revolveron.

— Atendu — diris la kapitano avertante ilin. — Kio ĝi estis?

— Mi nun parolis kun Kvastiĉ. Li diris, ke ili estis ĉe Barré!

Li estas tia fiulo! La vizaĝo de Ŝtipulo estis violkolora. Se li nun povus kapti la Turkon, li tramordus lian gorĝon.

— Ĉu vi parolis kun Francis Barré?

— Jes! — respondis Alfonso la Neniulo.

— Pendumu ilin! — kriis la unuokululo.

— Jes! — diris la Turko konsente.

La kapitano rigardadis nin tedeme.

— Neniu estos ekzekutita ĉi tie — li diris poste. — Ili devas iri al la fervojkonstruo, sed en la „Trogon”. — Li demandis preskaŭ ĝentile: — Ĉu vi scias, kio estas la „Trogo?” Sekiĝinta morta branĉeto de la rivero inter la rokoj. Ŝlimo, centmil mortintaj fiŝoj, amaso de kolubroj, hirudoj kaj insektaĉoj troviĝas tie. Ombro ne ekzistas. Kaj kompreneble la ĉefa nesto de la moskitoj kaj musoj estas tie. Ĉiusemajne cent laboristoj iras tien por deŝanĝi la aliajn, sed neniu revenas el ili. Ĝi estas la „Trogo”. Forkonduku ilin!

Tri gardistoj ĉirkaŭis nin, kaj Winter rimarkis adiaŭante:

— Ĉu ne estintus pli bone meti tiun malsanulon sub la sunon?

— Ne! — diris Neniulo, kaj Winter mansvingis ridetante:

— Vi estas frenezulo, sinjoro. Operaciigu vin.

S E S A Ĉ A P I T R O

1

La gardistoj ĉirkaŭis nin, kaj ni sekvis ilin. La pulmo lancinis kaj pikdoloris dum ĉiu spiro en la langvoriga, humida varmego…

Kia klimato!

Kvazaŭ fer-ringo estus forĝita ĉirkaŭ nia frunto, kaj tiu premo volis frakasi la kranion, tiel obtuze doloris mia kapo…

— Kien vi kondukas nin? — demandis Alfonso la Neniulo, ĉar ni iris ne al la fervojkonstruo.

— Al la loka oficejo de la stacidomo.

— Kiel?… Ĉu ankaŭ tiu ekzistas?…

Tute novaj aferoj por ni, bonvolu kredi.

— Vi vidos tion! Kiu iras labori en la „Trogon”, ties nomon oni notas tie. Ĉar en la Trogo estas la ĉefa nesto de la dormomalsano, malario kaj tifo… Kiu estas sendita tien, oni notas tiun, por ke li ne estus poste transpostenigita ien hazarde.

Belaj perspektivoj!

Nun ni preterpasis sub iu tiel nomata teracement, kiun oni uzis kiel taluson. La bagnejo estis bone videbla. Malpuraj, fetoraj lignobarakoj. Sufoka polvo leviĝis el la rokmuro, kavigita kaldronege. Malmulte da malfeŝa akvo, skurĝo, veado, vundoj, odoro de puntrantaj fiŝoj estas ĉirkaŭ la kureja ĉaro, tute malfortiĝintaj negroj, konsistantaj nur el ostoj kaj haŭto, kaj malsupre sur la bordo de Kongo sunbaniĝas krokodiloj kun abomendinda svarmado.

La taluso jam estis preta sur longa parto. Tra mallarĝa breĉo malgranda fervojponto arkas super Kongo, kaj iom pli supre oni sternas relojn ĉe sufiĉe granda konstruaĵo. Ĝi estas la fervojstacio. Aŭdiĝas bruo de kurpaŝoj malantaŭ ili.

La Turka Sultano venis rapide kun la unuokululo kaj staris antaŭ nin rikanante.

— Haltu! — Lia granda, hoka nazo estis multe pli malbela, ol alifoje. — Ni traserĉos vin, amiĉjoj.

Li kaj la unuokululo traserĉas niajn poŝojn. Sed ili trovas nenion kulpigan. Ŝajnas, ke tio kolerigas la Turkon. La leda ujo de la binoklo pendis sur la flanko de Hopkins. Li malfermis ĝin kaj forprenis la cigarojn de la dikulo.

– Ĉi tie ne estas fumado de cigaroj! Ĉi tie oni devas perei, vi, hundo, vi vangofrapis min.

— Silentu, Boulanger — diris la alta unuokululo. Ŝajnas, ke li estis pli granda sinjoro, ol la Turko. Li turnis sin al nia eskortanto. — Du homoj gardu ilin konstante kaj pafu je la unu suspektinda moviĝo.

— Laŭ via ordono, sinjoro ĉefinĝeniero.

Li foriris kun la rikananta Turko. La gardistoj kondukis nin en la domon de la fervoja stacio. Jam demalproksime aŭdiĝis raŭka, idiota kantado. Alia, miriga surprizo atendis nin ĉi tie. Nekompreneble perfekta stacidomo, kiu eble estas nek en Oran. Bela, grandega konstruaĵo. Kaj multaj, emajlitaj tabuloj, uzataj ĉe stacidomoj:

STACIDOMA RESTORACIO

apud ĝi:

STACIESTRO

Poste sur ĉiu muro aparte:

IGORI IGORI IGORI

Kial oni konstruis en tiu malbenita nesto por ne ekzistanta fervojo tian stacidomon? Ĝi estas denove ia frenezaĵo. Post nelonge ni ricevas la respondo al tiu demando. Por momento mi sentis tiel, ke mi perdis mian prudenton. Ankaŭ miaj du amikoj staras konsternite.

Voĉo aŭdiĝas el la funelo de megafono:

„Atenton… Atenton… La eksprestrajno ekveturonta al Algiro manovre alvenos je la kvara horo kaj kvardek minutoj… Sur la kvaran relparon. Trajno ekveturos: je la kvina horo kaj dudek minutoj… Igori-Sidi-bel- Abbes-Stockholm-Tokio… De sur la unua relparo… Alo! Alo! Atenton… Je la sepa horo kaj kvin minutoj konekso de botelo da ginewer al arako…”

Ni kunrigardis.

— Mi ankoraŭ ne vidis tiaĵon — miregis Ŝtipulo.

— Mi devas konfesi, nek mi. Nenie estas relo. Kaj kiuj estas tiuj laŭhoraraj alkohol-trajnoj?…

La gardisto revenis.

— Nu, iru! Rapide.

Ni ekiras. Ni alvenas al pordo, sur kiu esatas skribite:

LOKA OFICEJO DE LA FERVOJSTACIO

IGORI!

— Diru, kiu kantas ĉi tie? — mi demandis iun soldaton.

— La staciestro.

— Kaj kia trajno ekveturos…?

— Eksprestrajno al la infero! Ne demandu tiom multe!

La loka oficisto de la fervojstacio estis tute ebria. Tiu maldika, magra kaporalo sidis ĉe skribotablo, kun kiu ni parolis en la kantino. Li estis la komandanto de la fervojstacio. Kvar-kvin ŝanceliĝantaj soldatoj, ŝvitantaj pro la varmego vagaĉis ĉi tie ĉemizvestite.

— Nu, vi, urtikfloroj?! — kriaĉis la malalta kaporalo. — Nun vi amare pentos tion… He! — kiam li fermis sian buŝon, li jam zumkantis.

— Ili estas senditaj en la Trogon — diras la gardisto.

La kaporalo zumkantas kaj fingre puŝpiketis nian ventron unu post la alia.

— Nur idiotoj estas ĉi tie… flustri Hopkins mirante.

Poste li mallaŭte zumadas kaj skribas niajn nomojn en libron. La gardistoj forkondukis nin ĉiujn.

…Kvazaŭ la tero ardus, sufokaj vaporoj leviĝas konstante el la grundo pro la bruligaj sunradioj. Grasa gusto, premaera vesperiĝo sursidas la apopleksian, malamike dezertan pejzaĝon…

La staciestro nun elfalas tra la pordo, kaj li klopodas ekstari rampante sur manoj kaj piedoj, sed vane, li nove-denove refalas… Mi ankoraŭ ne vidis tiel ebrian homon. Kaj li havas ruĝan ĉapelon kun oraj butonoj, bluan uniformon, sed ĉemizon ne…

Li estas malalta, komika homo, lia falta, malgranda vizaĝo similas al citrono. Li pene ekstaras kroĉiĝinte al la barilo kaj rikanas.

— La viskio ne venis… je la kvina… kaj dek minutoj… ĝi malfruiĝas — li rigardas sian horloĝon tute ebria — Ok minuta… malfruiĝo…

— Ĝi baldaŭ alvenos, sinjoro staciestro — diras la gardisto.

— Vi… Vi… formanovru de tie ĉi… Ĉar la unua nervoatako alvenos… je la kvina horo kaj dudek minutoj… — Kaj li afable rikanas al ni, brakumante foston. Tiam mi pafadas… Mia nomo estas Fedor Vasiliĉ… kaj ankaŭ ia Emanuelo… en Varno…

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La tri korpogardistoj en Afriko»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La tri korpogardistoj en Afriko» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «La tri korpogardistoj en Afriko»

Обсуждение, отзывы о книге «La tri korpogardistoj en Afriko» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x