Joanne Rowling - Hari Potter kaj la Ŝtono de la Saĝuloj

Здесь есть возможность читать онлайн «Joanne Rowling - Hari Potter kaj la Ŝtono de la Saĝuloj» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Фэнтези, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

Hari Potter kaj la Ŝtono de la Saĝuloj: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Hari Potter kaj la Ŝtono de la Saĝuloj»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Hari Potter kaj la Ŝtono de la Saĝuloj — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Hari Potter kaj la Ŝtono de la Saĝuloj», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Kaj subite iliaj ŝrankoj estis malplenaj, iliaj kofroj estis pakitaj, la bufo de Nevil troviĝis kaŭranta en angulo de la necesejo; oni distribuis avizilojn al ĉiuj el la studentoj, avertante ilin, ke ili ne uzu magion dum la ferioj. (“Mi ĉiam esperas, ke ili forgesu disdoni tiujn,” diris Fredo Tordeli malfeliĉe); Jen Hagrid por gvidi ilin malsupren al la floto da boatoj, kiuj velas trans la lagon; ili eniris en la Porkalan Ekspreson; babilante kaj ridante dum la kamparo iĝis pli kaj pli verda kaj neta; manĝante Berĉjo Boc’ Ĉiagustajn Ĵeleerojn dum ili rapidis preter moglajn urbetojn; demetante iliajn sorĉistajn robojn, kaj surmetante jakojn kaj paltojn; alvenante apud la kajo numero naŭ kaj tri kvaronoj ĉe la Kings Kros stacidomo.

Daŭris sufiĉe da tempo antaŭ ol ili eliris de la kajo. Maljuna ŝrumpa gardisto estis tie ĉe la bileta kontrolejo, lasante ilin iri nur podue, potrie tra la pordo, tiel ke ili ne logu atenton kaj timigu la moglojn per amasa eksplodo eksteren samtempe el solida muro.

“Vi devas veni kaj viziti min ĉisomere,” diris Ron, “vi ambaŭ — mi sendos al vi strigon.”

“Dankon,” diris Hari, “mi bezonos ion por antaŭĝui.”

Homoj ŝancelis ilin dum ili moviĝis antaŭen kontraŭ la pordo reen al la mogla mondo. Iuj vokis:

“Adiaŭ, Hari!”

“Ĝis, Potter!”

“Ankoraŭ fama,” diris Ron kun larĝa rideto.

“Tio certe ne estos la kazo kie mi iros,” diris Hari.

Li, Ron, kaj Hermiona pasis la pordon kune.

“Jen li, Panjo, jen li, rigardu!”

Estis Ĝina Tordeli, la pli juna fratino de Ron, sed ŝi ne montris Ron.

“Hari Potter!” ŝi pepis. “Rigardu, Panjo! Mi povas vidi —”

“Silentu, Ĝina, ne decas almontri.”

S-ino Tordeli ridetis malsupren al ili.

“Okupitaj ĉijare?” ŝi diris.

“Ege,” diris Hari. “Dankon pro la molbombono ĉokolada kaj la trikoto, sinjorino Tordeli.”

“Ho, ne menciinde, karulo.”

“Do, preta?”

Estis onklo Verno, ankoraŭ purpurvizaĝa, ankoraŭ lipharhava, ankoraŭ aspektante furioze pro la aŭdaco de Hari kiu portis strigon en kaĝo tra stacidomo plena je ordinaraj homoj. Malantaŭ li staris onklino Petunjo, kaj Dadli, aspektante terurataj pro la nura vido de Hari.

“Vi devas esti la familio de Hari!” diris s-ino Tordeli.

“Laŭ iu esprimmaniero,” diris onklo Verno. “Hastu, knabo, ni ne havas la tutan tagon por tio.” Li marŝis for.

Hari marŝis malrapide por havi finan parolon kun Ron kaj Hermiona.

“Do, ni vidos nin dum la somero.”

“Mi esperas, ke vi havos — e — bonajn feriojn,” diris Hermiona, rigardante dubeme al onklo Verno, ŝokate, ke iu ajn povas esti tiel malagrabla.

“Ho, mi havos,” diris Hari, kaj ili surpriziĝis pri la rideto, kiu ampleksis lian vizaĝon. “ Ili ne scias, ke ni ne rajtas uzi magion hejme. Mi intencas amuzi min multe kun Dadli ĉisomere…”

Nomindekso

Aberik Grunio Aberic Grunnion

Abot Abbott

Adalbert Adalbert

Adriano Adrian

Agripo Agrippa : Heinrich Cornelius Agrippa, germana magiisto de la 16a jarcento

Akcipitro Goshawk : akcipitro

Albus Albus : blanka (latina)

Alĉjo Al : karesformo de Alberto

Alico Alicia : formo de Alice

Alio Switch : interŝanĝo

Anĝelina Angelina : anĝelo

Arbo Wood : arbo; ligna klabo

Argus Argus : mita filo de Zeǔso kaj Nioba, monstro homforma, havanta cent okulojn (greka)

Arsenio Arsenius : arseno (latina)

Barufo Baruffio : (itala)

Bathilda Bathilda

Bel Bell : bela, de belle (franca); Bell , sonorilo, angla familinomo

Berĉjo Bertie : karesformo de Berto

Binz Binns : rubujoj

Blackpul Blackpool : nigra baseno; loko en Londono

Blagado Waffling : dubsencema

Blazio Blaise

Bleĉli Bletchley

Bobavel Droobles : de drool , bavi, kaj bubble , bobelo

Boc' Botts

Bonz Bones : osoj

Bovpaŝ Bullstrode : virbovo paŝis

Braŭn Brown : bruna

Brokelhurst Brockelhurst

But Boot : boto

Circo Circe : diino en la Odiseo de Homero

Ciuro Quirrel : de squirrel , sciuro

Daĉjo Dave : karesformo de Davido

Dadli Dudley

Dadliĉjo Dudleykins : karesformo de Dudley

Dedalo Daedalus : (greka)

Denizo Dennis

Devono Devon : angla kantono

Diagon' Aleo Diagon Alley : diagonally, diagonale

Diglo Diggle

Dijn Dean

Dika Damo Fat Lady : ŝerznomo por operkantistino

Dora Doris

Dozo Jigger : mezuro por likvoro

Drako Drago : drako (latina)

Drakokapo Caput Draconis : (latina)

Dundio Dundee : skota urbo

Dursli Dursley : brita urbeto

Eejlopsa Emporio de Strigoj Eeylops Owl Emporium

Elfrik Elfric

Emerik Emeric

Emerik la Fieca Ermeric the Evil

Enida Enid

Eta Vinĝing Little Whinging : de whinging , ĝemado

Faŭko Fang : dentego (angla)

Fig Figg : figo

Filida Phyllida filuma

Finĉ-Fleĉli Finch-Fletchley

Fingan Finnegan

Flamel Flamel : alkemisto de la 14a jarcento

Flirtmeĉo Flitwick : flirti meĉon; angla urbeto

Florenco Firenze : urbo en norda Italio

Fredo Fred : karesformo de Frederiko

Fuĵo Fudge : ĉokolada molbonbono; fuŝa duonrimedo

Gajngotoj Gringotts : de grin , rideto, kaj ingots, ingotoj; gajni ingotojn

Georgo George

Godrikvalo Godrick’s Hollow : valeto de Godrik

Gordon Gordon

Granda Halo Great Hall

Granĝer Granĝer : bienisto; stabila, mezklasa

Greĉjo Greg : karesformo de Gregoro

Gregoro la Glatparola Gregory the Smarmy

Grindelvald Grindelwald : arbaro de Grindel

Grunings Grunings

Ĝenozo Peeves : de peeve , ĝeni; sugestas nomo por doma ĉefservisto

Ĝina Ginny : karesformo de Reĝina

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «Hari Potter kaj la Ŝtono de la Saĝuloj»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Hari Potter kaj la Ŝtono de la Saĝuloj» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «Hari Potter kaj la Ŝtono de la Saĝuloj»

Обсуждение, отзывы о книге «Hari Potter kaj la Ŝtono de la Saĝuloj» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x