Joanne Rowling - Hari Potter kaj la Ŝtono de la Saĝuloj
Здесь есть возможность читать онлайн «Joanne Rowling - Hari Potter kaj la Ŝtono de la Saĝuloj» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Фэнтези, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.
- Название:Hari Potter kaj la Ŝtono de la Saĝuloj
- Автор:
- Жанр:
- Год:неизвестен
- ISBN:нет данных
- Рейтинг книги:4 / 5. Голосов: 1
-
Избранное:Добавить в избранное
- Отзывы:
-
Ваша оценка:
- 80
- 1
- 2
- 3
- 4
- 5
Hari Potter kaj la Ŝtono de la Saĝuloj: краткое содержание, описание и аннотация
Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Hari Potter kaj la Ŝtono de la Saĝuloj»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.
Hari Potter kaj la Ŝtono de la Saĝuloj — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком
Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Hari Potter kaj la Ŝtono de la Saĝuloj», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.
Интервал:
Закладка:
“Mi ne provas esti kuraĝa , aŭ simila, dirante la nomon,” diris Hari, “Mi simple neniam eksciis, ke oni ne devas. Ĉu vi komprenas, kion mi diras? Mi devas lerni multon…mi supozas,” li pludiris, esprimante je la unua fojo ion, kio ĉagrenadis lin ofte lastatempe, “mi supozas, ke mi estos la lastranga en la klaso.”
“Vi ne estos tio. Estas multe da homoj, kiuj devenas de moglaj familioj, kaj ili lernas sufiĉe rapide.”
Dum ili estis parolantaj, la trajno estis portinta ilin el Londono. Nun ili rapidis preter kampoj plenaj je bovoj kaj ŝafoj. Ili silentiĝis por iom da tempo, rigardante la kampojn kaj vojojn preterflugi.
Je la dek dua kaj duono aŭdiĝis granda klakado ekstere en la koridoro, kaj ridetanta, kavetvanga virino glitigis la pordon flanken kaj diris, “Ion de la ĉareto, karaj?”
Hari, kiu eĉ ne estis ricevinta matenmanĝon, eksaltis surpieden, sed la oreloj de Ron fariĝis denove ruĝetaj kaj li murmuris, ke li alportis sandviĉojn. Hari iris eksteren en la koridoro.
Ĉe la Durslioj li neniam havis iom ajn da mono por dolĉaĵoj, kaj nun, kiam liaj poŝoj klakadis pro amaso da oro kaj arĝento, li estis preta por aĉeti tiom da Mars-ĉokoladoj [17] Mars: varnomo de dolĉaĵo el nugato kaj ĉokolado
, kiom li povis porti — sed la virino ne havis Mars-ĉokoladojn. Tio, kion ŝi havis, estis Berĉjo Boc’ Ĉiagustaj Ĵeleeroj [18] ĵeleero: dolĉaĵo havanta gelatenaĵa kerno en sukera ŝelo
, Bobavel Elstara Blovgumo [19] blovgumo: maĉgumo taŭga por blovi en bobelojn
, Ĉokoladaj Ranoj, kukurbaj pasteĉoj, kaldronaj kukoj, glicerizaj vergoj, kaj multaj aliaj strangaj aferoj, kiujn Hari neniam vidis dum sia vivo. Por ne maltrafi ajn ion, li prenis iom de ĉio kaj pagis al la virino dek unu arĝentajn ŝiklojn kaj sep bronzajn knetojn.
Ron gapis kiam Hari alportis ĉion en la kupeon, kaj faligis ĝin sur neokupitan sidejon.
“ ‘Malsatas, ĉu ne?”
“Ĝismorte,” diris Hari, elmordante grandan pecon de kukurba pasteĉo.
Ron estis elpreninta senforman pakaĵon kaj malpakis ĝin. Estis kvar sandviĉoj en ĝi. Li disigis unu el ili kaj diris, “Ŝi ĉiam forgesas, ke mi ne ŝatas spicitan bovaĵon.”
“Mi interŝanĝus por tiu unu el ĉi tiuj,” diris Hari, ofertante pasteĉon, “Bonvolu —”
“Vi ne volus ĉi tion, ĝi estas tute seka,” diris Ron. “Ŝi ne havas multon da tempo,” li tuj almetis, “ni ja estas kvin.”
“Bonvolu, prenu pasteĉon,” diris Hari, kiu neniam antaŭe havis ion ajn por oferti, nek eĉ iun al kiu oferti ĝin. Li havis bonan senton, sidante tie kun Ron, tramanĝante la amason da pasteĉoj, kukoj, kaj dolĉaĵoj (la sandviĉoj restis forgesitaj.)
“Kio estas ĉi tiu?” Hari demandis al Ron, levante paketon de Ĉokoladaj Ranoj. “Ili ne estas veraj ranoj, ĉu?” Li jam komencis senti, ke nenio surprizus lin.
“Ne,” diris Ron. “Sed rigardu la karton, al mi mankas Agripo.”
“Kio?”
“Ho, kompreneble, vi ne scias — paketoj de Ĉokoladaj Ranoj enhavas bildkartojn — famaj gesorĉistoj — kiujn oni kolektas, ĉu klare? Mi havas preskaŭ kvin cent, sed mi ne havas Agripon aŭ Ptolemeon.”
Hari malpakis sian Ĉokoladan Ranon kaj prenis la karton. Ĝi montris viran vizaĝon. Li portis krescentformajn okulvitrojn, havis longan, malrektan nazon, kaj ondajn arĝentajn kapharojn, lipharojn, kaj barbon. Sub la bildo aperis la nomo “Albus Zomburdo.”
“Do tiu estas Zomburdo!” diris Hari.
“Ne diru al mi, ke vi neniam aŭdis pri Zomburdo!” diris Ron. “Ĉu mi povas ekhavi ranon? Eble mi trovos Agripon — dankon —”
Hari inversigis la karton, kaj legis:
ALBUS ZOMBURDO
NUNTEMPA LERNEJESTRO DE PORKALO
Taksata de multaj kiel la plej eminenta sorĉisto de la nuna epoko, Zomburdo estas aparte fama pro sia venko super la Mava sorĉisto Grindelvald en 1945, pro la eltrovo de la dek du utiloj de draka sango, kaj pro sia laboro pri alĥemio kun sia kolego, Nikolao Flamel. Profesoro Zomburdo ŝatas ĉambromuzikon, kaj kegloludon.
Hari renversis la karton denove kaj vidis mirante, ke la vizaĝo de Zomburdo estis malaperinta.
“Li estas for!”
“Nu, vi certe ne kredas, ke li restas senokupa la tutan tagon tie,” diris Ron. “Li revenos. Ho ne, mi ekhavis Morgana denove, kaj mi jam havas ses ekzemplerojn de ŝi… ĉu vi dezirus ĝin? Vi povus komenci kolekton.”
La okuloj de Ron vagis al la amaso da Ĉokoladaj Ranoj, kiu atendis malpakadon.
“Bonvolu,” diris Hari. Tamen, en la — komprenu — mogla mondo, la homoj simple restas senmove en la fotoj.”
“Vere? Kio, ili tute ne moviĝas?” Ron aspektis mirfrapite. “ Strange! ”
Hari fiksrigardis dum Zomburdo krablis reen en la bildon sur lia karto, kaj donis al li malgrandan rideton. Ron pli interesis manĝi la ranojn ol rigardi la Famajn Gesorĉistajn Kartojn, sed Hari ne povis eltiri siajn okulojn de ili. Li baldaŭ havis ne nur Zomburdon kaj Morganan, sed ankaŭ Hengist de Vudkroft, Alberik Grunio, Circo, Paracelco, kaj Merlino. Li fine tiris siajn okulojn for de la Druidino Kliodna, kiu estis gratanta sian nazon, por malfermi saketon da Berĉjo Boc’ Ĉiagustaj Ĵeleeroj.
“Vi devas atenti pri tiuj,” Ron avertis al Hari. “Kiam oni diras ĉiagusta, tio signifas ĉia gusto — komprenu, vi havas ĉiujn el la ordinaraj, kiaj ĉokolada kaj pipromenta kaj marmelada, sed vi plue povas trafi spinacon kaj hepataĵon kaj tripon. Georgo opinias, ke li unufoje havis unu kun la gusto de mukaĉo.”
Ron prenis verdan ĵeleeron, rigardis ĝin zorgeme, kaj mordetis ĝin ĉe la fino.
“Fui! — jen burĝonbrasiko! Ĉu klare?”
Ili pasis gajan tempon manĝante la Ĉiagustajn Ĵeleerojn. Hari havis rostpanan, kokosan, fazeolaĵan, fragan, karean, herban, kafan, sardinan, kaj estis eĉ sufiĉe kuraĝa por mordeti la finon de stranga griza, kiun Ron ne volis tuŝi, kaj kiu montriĝis kiel pipro.
La kamparo, kiu nun flugis preter la fenestro, fariĝis pli sovaĝa. La netaj kampoj estis for. Nun vidiĝis arbaroj, tordaj riveroj, kaj mallumaj verdaj montetoj.
Frapo aŭdiĝis ĉe la pordo de ilia kupeo, kaj la rondvizaĝa knabo, kiun Hari preterpasis sur kajo naŭ kaj tri kvaronoj, eniris. Li aspektis ploreme.
“Pardonu,” li diris, “sed ĉu vi vidis bufon ie ajn?”
Kiam ili kapneis, li ululis, “Mi perdis lin! Li daŭre eskapas de mi!”
“Li reaperos,” diris Hari.
“Jes,” diris la knabo mizere. “Nu, se vi vidos lin…”
Kaj li foriris.
“Mi ne komprenas, kial li estas tiel ĉagrenata,” diris Ron. “Se mi estus portanta bufon, mi perdus ĝin kiel eble plej rapide. Tamen, mi kunportas Skabron, do mi ne rajtas kritiki.”
La rato ankoraŭ dormetis sur la sino de Ron.
“Li povus morti, kaj oni ne rimarkus ŝanĝon,” diris Ron abomene. “Mi provis ŝanĝi lin flava, tiel ke li estu pli interesa, sed la sorĉo ne sukcesis. Mi montros ĝin al vi, rigardu…”
Li fosis en sia kofro kaj eltiris tre uzdifektitan vergon. Ĝi havis breĉetojn kelkloke, kaj io blanka glimbrilis ĉe la pinto.
“La unikorno haro preskaŭ elstaras. Tamen —”
Li estis ĵus levinta sian vergon kiam la kupea pordo denove glitis flanken. La senbufa knabo estis reveninta, sed tiufoje li havis knabino kun si. Ŝi jam portis siajn novajn porkalajn robojn.
“Ĉu iu ajn vidis bufon? Nevil perdis unu,” ŝi diris. Ŝi havis ĉefeman parolmanieron, dikan brunan hararon, kaj sufiĉe grandajn antaŭajn dentojn.
“Ni jam diris al li, ke ni ne vidis ĝin,” diris Ron, sed la knabino ne aŭskultis, ŝi rigardis la vergon en lia mano.
“Ho, vi faras magion? Do, montru nin.”
Ŝi sidiĝis. Ron aspektis konsternite.
Читать дальшеИнтервал:
Закладка:
Похожие книги на «Hari Potter kaj la Ŝtono de la Saĝuloj»
Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Hari Potter kaj la Ŝtono de la Saĝuloj» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.
Обсуждение, отзывы о книге «Hari Potter kaj la Ŝtono de la Saĝuloj» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.