Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha

Здесь есть возможность читать онлайн «Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Год выпуска: 2016, Издательство: Hispana Esperanto-Federacio, Жанр: Классическая проза, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Vi havas antaŭ vi verkon eksterordinaran. Ne nur pro la originalaj teksto kaj lingvaĵo, sed ankaŭ pro la lingvo en kiu ĝi sin prezentas nun.
La traduko de
en Esperanton estis jam de la komenco de nia lingvo la revo de ĉiuj esperantistoj ligitaj al la hispana kulturo. Tiu revo, post kelkaj antaŭaj partaj provoj, fine plene efektiviĝis paper-forme en 1977, danke al la laborado de nia admirata tradukisto Fernando de Diego kaj al la apogo de Fondaĵo Esperanto kaj de grupo de malavaraj hispanaj esperantistoj.
Hodiaŭ, preskaŭ kvardek jarojn poste kaj ĉe la kvar-jarcenta datreveno de la morto de Miguel de Cervantes, ni profitas de la teknologia progreso kaj faras plian paŝon prezentante tiun ĉi novan bit-forman eldonon danke al la laboro de skipo de volontuloj, kiuj donacis sian tempon kaj talenton por la tasko. Ni tiel esperas pli bone diskonigi tiun ĉi juvelon de la universala literaturo en la plej universala el la lingvoj, sen limoj kaj baroj.
Por Hispana Esperanto-Federacio kaj por Fondaĵo Esperanto estas honore disponigi al la komunumo de parolantoj de la internacia lingvo Esperanto la plej internacian hispanlingvan verkon, nome la aventurojn de la inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha.
subskribo José Antonio del Barrio Prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

La vera Allah vin gardu, kara sinjorino, kaj same la benata Marien, kiu estas la vera patrino de Dio kaj inspiris vin iri al kristana lando, ĉar ŝi vin amas. Preĝu al ŝi, ke ŝi bonvolu riveli al vi, kiamaniere vi povos obei ŝian instrukcion; ŝi estas tiel bona, ke certe ŝi komplezos vin. De mia flanko, kaj de la flanko de la kristanaj kompanoj miaj, mi promesas fari por vi ĉion eblan, eĉ morti, se bezone. Nepre skribu, sciigante al mi kion vi intencas. Mi ĉiam respondos, ĉar la granda Allah sendis al ni kristanan sklavon, kiu scias bone paroli kaj skribi vian lingvon, kiel ĉi papero montras. Vi povas do, sen ia timo, komuniki al ni ion ajn laŭvole. Rilate al via propono edziniĝi al mi, kiam vi atingos kristanan landon, mi promesas al vi, kiel bona kristano, ke mi prenos vin kiel edzinon; kaj sciu, ke la kristanoj plenumas siajn promesojn pli bone ol la maŭroj. Allah kaj lia patrino Marien protektu vin, kara sinjorino.

»Post ol oni skribis kaj fermis ĉi leteron, ni atendis du tagojn, ĝis la bagno vidiĝis dezerta; kiel kutime mi iris al la sama loko de la teraso por observi, ĉu la kano aperos; baldaŭ ĝi montriĝis, kaj vidinte ĝin, kvankam mi ne povis distingi ĝian tenanton, mi tuj svingis la paperon, komprenigante, ke ŝi almetu la fadenon; sed mi rimarkis tiam, ke jam la fadeno pendas de la kano, do mi alligis la paperon, la kano leviĝis, kaj iom poste aperis denove nia stelo kun la blanka paco-flago: la nodita poŝtuko. Oni lasis la kanon fali, mi ĝin prenis kaj trovis en la tuko pli ol 50 eskudojn en plej diversaj moneroj oraj kaj arĝentaj, kiuj 50 fojojn multiplikis nian ĝojon kaj konfirmis nian esperon atingi la liberon. Tiun saman nokton revenis nia renegato kaj diris al ni, ke li konstatis, ke en la domo loĝas la maŭro, pri kiu oni jam parolis al ni; ke li nomiĝas Agi Morato, ke li estas riĉega kaj havas nur unu filinon, kiu heredos lian tutan posedon; ke laŭ ĝenerala opinio de la tuta urbo, ŝi estas la plej bela virino de Berberio; ke multaj vic-reĝoj tieaj petis ŝian manon, kaj ke ŝi neniam volis edziniĝi. La renegato informiĝis ankaŭ pri tio, ke iam ŝi havis kristanan sklavinon, kiu jam mortis. Liaj informoj do konformis al la enhavo de ŝia bileto.

»Poste ni konsiliĝis kun la renegato pri la maniero forkonduki la maŭrinon kaj akompani ŝin al kristana lando: fine ni interkonsentis atendi la duan leteron de Zoraida (tiel ŝi nomiĝis, kvankam nun ŝi deziras havi la nomon María), ĉar ni bone komprenis, ke nur de ŝi dependis la solvo de niaj malfaciloj. Tiel interkonsentinte, la renegato diris al ni, ke ni zorgu pri nenio, ĉar li liberigus nin aŭ perdus la vivon en la entrepreno.

»Dum kvar tagojn troviĝis homoj en la bagno, kio signifis, ke kvar tagojn ne aperis la kano; ĉe la fino de la dirita tempo, kiam la bagno denove vidiĝis dezerta, la kano montriĝis kun poŝtuko tiel graveda, ke ĝi aŭguris feliĉan akuŝon. La kano, kun sia ŝarĝo, kliniĝis al mi; mi trovis en la tuko alian leteron kaj cent eskudojn el oro, sen alispecaj moneroj. La renegato estis kun ni, kaj, reveninte al nia ĉelo, ni donis al li la leteron por lego. Li tradukis jene:

Mi ne scias, kara sinjoro, kiel aranĝi nian vojaĝon al Hispanio. Ĉi-rilate Lela Marien nenion diris al mi, kvankam mi ŝin demandis. Mi povas nur transdoni al vi tra ĉi fenestro multege da oraj moneroj; per ili elaĉetu vin kaj viajn amikojn; unu el vi iru al kristana lando akiri barkon tie kaj revenu forkonduki la aliajn. Mi troviĝos en la bieno de mia patro, ĉe la pordego de Babazon, apud la marbordo, kie mi restos la tutan someron kun miaj patro kaj servistoj. En la nokto vi facile povos forkonduki min de tie al la barko. Memoru, ke vi devas edziĝi al mi, alie mi petos de Marien, ke ŝi vin punu. Se vi ne havas fidon al la personoj, kiuj povus iri akiri la barkon, elaĉetu vin kaj mem iru; mi scias, ke vi certe revenos, ĉar vi estas kavaliro kaj kristano. Zorgu informiĝi kie situas nia bieno. Kiam vi denove venos al la teraso, mi komprenos, ke la bagno dezertas, kaj mi liveros al vi multe da mono. Allah vin gardu, kara sinjoro.

»Tiel tekstis la dua letero. Leginte ĝin, ĉiu sin proponis esti la elaĉetoto kaj promesis iri kaj reveni plej rapide: ankaŭ mi min proponis, sed la renegato tute oponis al la projekto, dirante, ke li ne konsentus la liberigon de nur unu, kaj ke ni ĉiuj devus iri kune, ĉar la sperto instruis al li, ke la liberigintoj mave plenumas la promeson kiun ili faris en la bagno. Li aldonis, ke ofte precipaj kaptitoj uzis la procedon elaĉeti unu el ili, donis al li monon, ke li iru al Valencia aŭ Mallorca por ekipi barkon tie kaj reveni por fine forkonduki surmare la tutan grupon, sed la elaĉetitoj neniam revenis, ĉar la timo perdi denove la retrovitan liberon viŝis el ilia memoro ĉian sindevigon. Por konfirmi la veron de sia aserto li rakontis al ni skize, ke antaŭ nelonge kelkaj kristanaj kavaliroj travivis nekredeblan aventuron, [169] [169] Cervantes parolas pri iu el siaj provoj fuĝi el kaptiteco. kia neniam antaŭe okazis en tiuj landoj, kvankam tie ĉiutage havas lokon la plej konsternaj kaj mirigaj eventoj. Nu, la renegato konkludis, ke estus plej bone kaj konvene, se la monon destinitan al la elaĉeto de unu el ni, oni anstataŭe donus al li; tiam li akirus barkon en Alĝerio mem, sub la preteksto komercadi en Tetuán kaj laŭlonge de la marbordo; kiel mastro de la barko li povus facile efektivigi ian planon por forkonduki nin de la bagno en la barkon. Cetere, li aldonis, se la maŭrino donus la monon, kiel ŝi promesis, por ĉies elaĉeto, tiam ni povus enbarkiĝi tute senĝene eĉ en la mezo de la tago. Li klarigis ke la pleja kompliko konsistis en tio, ke la maŭroj permesas al renegatoj aĉeti aŭ posedi, ne barkon, sed nur grandan ŝipon korsare uzeblan, ĉar ili suspektas, ke la aĉetanto de barko, precipe se li estas hispano, volas ĝin por eskapi al kristana tero; sed nia renegato solvus ĉi problemon prenante tagarinan maŭron [170] [170] Maŭro deveninta de Kastilio aŭ Aragono. kiel asocianon en la posedo de la barko kaj en la komercado de la varoj; per tia artifiko li fariĝus mastro de la barko, kaj la cetero de la projekto estus facile realigebla. Kvankam mi kaj miaj kompanoj opiniis pli bona la planon sendi unu akiri barkon en Mallorca, kiel la maŭrino sugestis, ni ne kuraĝis kontraŭdiri lin, ĉar ni timis, ke, se ni ne akceptus lian proponon, li denuncus nin kaj endanĝerigus nian vivon, precipe se li rivelus la rolon de Zoraida, por kies vivo ni volonte oferus la nian. Ni decidis do meti nin en la manojn de Dio kaj de la renegato, kaj tuj skribis al Zoraida, ke ni sekvos ŝian sugeston, ĉar ŝiaj konsiloj estis tiel bonaj, ke ŝajnis, ke Lela Marien inspiris ilin al ŝi; kaj ke nur de ŝi dependos la tuja efektivigo de la plano aŭ ties prokrasto. Mi ripetis mian promeson edziĝi al ŝi, kaj la sekvantan tagon, kiam ni denove troviĝis solaj en la bagno, ŝi donis al ni per la kano kaj la tuko, en diversaj okazoj, du mil eskudojn orajn, kune kun bileto diranta ke en la proksima jumá (t.e. vendredo) ŝi vojaĝos al la bieno de sia patro; ke ŝi liveros al ni pli da mono antaŭ sia foriro, kaj ke, se ĝi ne sufiĉus, ni devus sciigi al ŝi: ŝi donus al ni kiom ni volus, ĉar ŝia patro estas tiel riĉa, ke li ne rimarkus la mankon de ajna sumo, des malpli, ke ŝi havas la ŝlosilojn de ĉio.

»Ni donis tuj al la renegato 500 eskudojn por akiro de la barko; por 800 mi elaĉetis min jene, transdonante la monon al valencia komercisto, kiu troviĝis en Alĝerio; li elaĉetis min de la reĝo, promesante, ke li pagus la prezon ĉe la alveno de la unua ŝipo navigonta de Valencia. Se la komercisto tuj pagintus, la reĝo certe suspektus, ke la mono de mia elaĉeto troviĝis jam delonge en Alĝerio, kaj ke la komercisto retenis ĝin por sia propra profito. Mia mastro tiel plenis de suspektemo, ke, efektive, mi tute ne kuraĝis, ke oni pagu tuj la tutan monon.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Обсуждение, отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x