Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha

Здесь есть возможность читать онлайн «Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Год выпуска: 2016, Издательство: Hispana Esperanto-Federacio, Жанр: Классическая проза, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Vi havas antaŭ vi verkon eksterordinaran. Ne nur pro la originalaj teksto kaj lingvaĵo, sed ankaŭ pro la lingvo en kiu ĝi sin prezentas nun.
La traduko de
en Esperanton estis jam de la komenco de nia lingvo la revo de ĉiuj esperantistoj ligitaj al la hispana kulturo. Tiu revo, post kelkaj antaŭaj partaj provoj, fine plene efektiviĝis paper-forme en 1977, danke al la laborado de nia admirata tradukisto Fernando de Diego kaj al la apogo de Fondaĵo Esperanto kaj de grupo de malavaraj hispanaj esperantistoj.
Hodiaŭ, preskaŭ kvardek jarojn poste kaj ĉe la kvar-jarcenta datreveno de la morto de Miguel de Cervantes, ni profitas de la teknologia progreso kaj faras plian paŝon prezentante tiun ĉi novan bit-forman eldonon danke al la laboro de skipo de volontuloj, kiuj donacis sian tempon kaj talenton por la tasko. Ni tiel esperas pli bone diskonigi tiun ĉi juvelon de la universala literaturo en la plej universala el la lingvoj, sen limoj kaj baroj.
Por Hispana Esperanto-Federacio kaj por Fondaĵo Esperanto estas honore disponigi al la komunumo de parolantoj de la internacia lingvo Esperanto la plej internacian hispanlingvan verkon, nome la aventurojn de la inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha.
subskribo José Antonio del Barrio Prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

—Antaŭ ol daŭrigi, sinjoro, bonvolu diri al mi, kio okazis al de vi aludita don Pedro de Aguilar.

—Mi scias nur —respondis la kaptito—, ke post du jaroj da restado en Konstantinopolo li fuĝis, alivestita kiel albano, kun greka spiono. Mi ne scias, ĉu li venis en liberon, ĉar, kvankam unu jaron poste mi denove renkontis la grekon en Konstantinopolo, mi ne povis demandi al li, ĉu la fuĝo sukcesis.

—Sukcesis —respondis la kavaliro—. Tiu don Pedro estas mia frato, kaj loĝas nun en nia vilaĝo, sana, riĉa, edzo kaj kun tri filoj.

—Dankon al Dio pro tiel multaj favoroj al li! —diris la kaptito—. Vere, mi kredas, ke ne ekzistas sur la tero pli supera ĝojo ol la retrovo de la perdita libero.

—Aldone —respondis la kavaliro—, ankaŭ mi scias la sonetojn de mia frato.

—Bonvolu do deklami ilin, sinjoro —petis la kaptito—, ĉar certe vi tion faras pli bone ol mi.

—Tre volonte —respondis la kavaliro—. La soneto pri La-Goleta tekstas jene:

Ĉapitro 40

Daŭrigo de la historio de la kaptito

Soneto

Feliĉas vi, falinte pur-animaj,
ĉar vin, liberajn de la viv-mizero
la faroj viaj levis de ĉi tero
al la ĉielaj altoj plej sublimaj.

Kun ardo, spito kaj fervor’ sentimaj
batalis vi puŝate de kolero,
ĝis ĉies sango ŝprucis en libero,
kaj maro, sablo ŝajnis ruĝo-ŝlimaj.

Ne la kuraĝo, sed la energio
unue el la lacaj brakoj iris:
vi mortis, sed, venkite, venkis ronde

ĉar via tera, trista tragedio
el fer’ kaj ŝtonoj jam por vi akiris
la gracon enĉiele, famon monde.

—Temas pri la samaj versoj, kiujn mi scias —asertis la kaptito.

—Kaj jen la fortresa soneto, se mia memoro ne lamas —diris la kavaliro.

Soneto

El ĉi arida ter’ el ĉi ruino
kuŝanta dise pro batalaj fatoj,
l’ animoj sanktaj de tri mil soldatoj
supriris, vivaj, al la dia sino.

Fort-brake bataladis kun obstino,
sed, jam malmultaj, sangaj sub la batoj
de akre tranĉaj glavoj, l’ atakatoj
transiris alimonden en la fino.

Sur tia tero kontinue restis
demonoj mil, perversaj kaj teruraj,
en la jarcentoj nunaj kaj paseaj.

Neniam, tamen, ĉi-dezerte estis
animoj gracoplenaj tiel puraj
nek viroj pli kuraĝe dev-obeaj.

La sonetojn oni laŭdis, kaj la kaptito, ĝoja pro la bonaj novaĵoj diritaj pri sia kamarado, daŭrigis la rakonton jene:

—Nu, La-Goleta kaj la fortreso kapitulacis, kaj la turkoj ordonis la eldetruon de La-Goleta (rilate al la fortreso, ĝi tiel disfalis, ke nenio detruinda restis); por ŝpari tempon kaj laboron oni minis La-Goletan en tri lokoj, sed la minoj ne povis disfrakasi tion, kio ŝajnis ebla, t.e. la oldan remparon, dum la ankoraŭ starantaj partoj de la novaj muroj konstruitaj de El Fratín facile renversiĝis.

»Fine, la floto revenis al Konstantinopolo venke kaj triumfe, kaj plurajn monatojn poste mortis mia mastro Uchalí, nomita Uchalí Fartax, kio en la turka lingvo signifas «la skabia renegato», kaj efektive, li estis tia; la turkoj havas la kutimon alnomi iun laŭ ties mankoj aŭ virtoj, ĉar ĉe ili ekzistas nur kvar familiaj nomoj de otomana deveno, kaj la plimulto el la turkoj ricevas do, kiel dirite, alnomon aludan al la mankoj de la korpo aŭ al la virtoj de la animo. Dum dek kvar jaroj ĉi skabia ulo remadis kiel sklavo de la Granda Sinjoro; kaj iam, jam pli ol 34-jara, remante, li ricevis fortan survangon de iu turko kaj, furioza, fariĝis renegato por povi venĝi sin. Tiom li fine distingiĝis pro sia kuraĝo, ke, sen helpi sin per hontigaj metodoj kaj rimedoj uzataj de la pliparto de la favoritoj de la Granda Turko, li gajnis al si la tronon de Alĝerio kaj poste la generalecon de la maro (la trian postenon, laŭ gravo, de ilia regno). Li naskiĝis en Kalabrio, havis bonan karakteron moralan kaj tre humane traktis siajn kaptitojn. Lastatempe li posedis tri mil da ili, kaj post lia morto oni ilin distribuis inter la Granda Sinjoro (li estas konsiderata kiel filo de ĉiu mortinto, sekve li ricevas sian parton de la heredo) kaj liaj renegatoj; min oni transdonis al venecia renegato, iama ŝip-knabo, kiun Uchalí kaptis surmare kaj poste tiel amis, ke li faris lin unu el siaj plej regalataj garzonoj. [166] [166] Neologismo: Njo-knabo. La veneciano, plej kruela renegato iam vivinta, havis la nomon Ayan Aga, akiris multe da riĉoj kaj la kronon de Alĝerio. Mi do iris kun li de Konstantinopolo al Alĝerio, kontenta proksimiĝi al Hispanujo, ne pro tio, ke mi havus la ideon skribi al iu pri mia misfortuno, [167] [167] Celante esti objekto de elaĉeto. sed ĉar mi pensis, ke la sorto eble montriĝus pli favora ol en Konstantinopolo, kie mi provis milmaniere fuĝi sen ia sukceso. Mi pensis, ke en Alĝerio mi povus iel plenumi mian grandan deziron, ĉar mi tute ne perdis la esperon vidi min denove libera; efektive, kiam miaj pensoj, projektoj kaj faroj ne donis la atenditan rezultaton, mi ne perdis la kuraĝon, sed tuj forĝis al mi alian planon, eĉ senbazan kaj feblan, kapablan revivigi en mi la esperon. Tiel mi pasigis la tempon en la prizono aŭ bagno, kie la turkoj enfermas la kristanajn kaptitojn, kiuj apartenas al la reĝo, al kelkaj privatuloj, kaj al magacén aŭ magistrato; la magistrataj kaptitoj estis okupataj ĉe publikaj laboroj kaj aliaj taskoj kaj tre malfacile retrovas la liberon, ĉar ili apartenas al la komunumo, ne al privata mastro, kaj sekve ne scias kun kiu trakti sian elaĉeton, se ili havas monon por tio. Kiel dirite, kelkaj privatuloj de la urbo enfermas en la bagno siajn sklavojn, ĉefe la redoneblajn kontraŭ pago, kaj tie oni tenas ilin senokupaj kaj sekuraj ĝis la alveno de la elaĉeta mono. Ankaŭ la elaĉetataj sklavoj de la reĝo ne iras labori kun la aliaj de la grupo, se oni ne prokrastas la sendon de la postulata sumo; ĉi-okaze, por ke la kaptitoj petu pli urĝe la liberigan monon, oni devigas ilin labori kaj kolekti brullignon, kio lasta ne estas facila tasko.

»Ankaŭ min oni listis kiel redoneblan, ĉar, kvankam mi asertis, ke mi ne posedas nek kapitalon nek alian propraĵon, oni ne atentis mian diron, sciante, ke mi havas la rangon de kapitano. Oni surmetis al mi ĉenon, pli kiel distingilon de elaĉeteblulo, ol kiel sekurigan rimedon, kaj en tia stato mi vivis en la bagno kun aliaj multaj kavaliroj kaj moŝtuloj konsiderataj kaj traktataj kiel elaĉetotoj. Kaj, kvankam ofte (fakte, preskaŭ ĉiam) malsataj kaj duonnudaj, ni plej afliktiĝis, kiam ni ĉiumomente vidis kaj aŭdis la neniam antaŭe vidatan kaj aŭdatan kruelon, kiun mia mastro uzis kontraŭ la kristanoj. Ĉiutage li igis pendumi unu, palisumi alian, detranĉi la orelojn al cetera, kaj ĉion ĉi li faris je la plej eta preteksto (aŭ tute sen ia preteksto), tiele, ke eĉ la turkoj mem konfesis, ke li kruelas pro la nura plezuro krueli, kaj ke lia naturo lin puŝas krimi kontraŭ la tuta homa raso. Nur unu hispana soldato, iu Saavedra, [168] [168] La aŭtoro, Miguel de Cervantes Saavedra, aludas sin mem kaj siajn travivaĵojn kiel kaptito de la turkoj. ne ricevis de li mistrakton, kvankam en sia klopodado retrovi la liberon, li plenumis tiajn aferojn, ke ili restos dum multaj jaroj en la menso de la turka gento; tamen, lia mastro neniam vergis aŭ igis vergi lin, nek diris al li eĉ unu solan krudan vorton; dume ni timis, ke eĉ pro la plej eta el liaj faroj oni fine palisumos lin, kaj li mem timis la samon pli ol unu fojon. Se mi disponus sufiĉan tempon, mi rakontus al vi iomon el la aventuroj de ĉi soldato, pli distraj kaj mirigaj ol mia propra historio.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Обсуждение, отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x