Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha

Здесь есть возможность читать онлайн «Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Год выпуска: 2016, Издательство: Hispana Esperanto-Federacio, Жанр: Классическая проза, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Vi havas antaŭ vi verkon eksterordinaran. Ne nur pro la originalaj teksto kaj lingvaĵo, sed ankaŭ pro la lingvo en kiu ĝi sin prezentas nun.
La traduko de
en Esperanton estis jam de la komenco de nia lingvo la revo de ĉiuj esperantistoj ligitaj al la hispana kulturo. Tiu revo, post kelkaj antaŭaj partaj provoj, fine plene efektiviĝis paper-forme en 1977, danke al la laborado de nia admirata tradukisto Fernando de Diego kaj al la apogo de Fondaĵo Esperanto kaj de grupo de malavaraj hispanaj esperantistoj.
Hodiaŭ, preskaŭ kvardek jarojn poste kaj ĉe la kvar-jarcenta datreveno de la morto de Miguel de Cervantes, ni profitas de la teknologia progreso kaj faras plian paŝon prezentante tiun ĉi novan bit-forman eldonon danke al la laboro de skipo de volontuloj, kiuj donacis sian tempon kaj talenton por la tasko. Ni tiel esperas pli bone diskonigi tiun ĉi juvelon de la universala literaturo en la plej universala el la lingvoj, sen limoj kaj baroj.
Por Hispana Esperanto-Federacio kaj por Fondaĵo Esperanto estas honore disponigi al la komunumo de parolantoj de la internacia lingvo Esperanto la plej internacian hispanlingvan verkon, nome la aventurojn de la inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha.
subskribo José Antonio del Barrio Prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

»Jen kiel okazis la afero. Uchalí, la reĝo de Alĝerio, kuraĝa kaj sukcesa pirato, atakis kaj okupis la Maltan flag-ŝipon, kies ĉiuj batalantoj perdis la vivon, krom tri kavaliroj grave vunditaj. Tiam la flag-ŝipo de Juan de Andrea, kie mi troviĝis, rapidis helpi la okupitan, kaj, farante mian devon en tiaj cirkonstancoj, mi ensaltis en la malamikan galeron, sed ĉi lasta, en la sama momento, sukcesis apartiĝi de nia sturmanta ŝipo, tiel, ke miaj soldatoj ne povis ensalti post min; mi vidis min sola inter la malamikoj kaj nekapabla rezisti, ĉar ili estis tro multaj; resume, mi devis kapitulaci plena de vundoj. Nu, kiel vi, sinjoroj, certe scias, Uchalí eskapis kun sia tuta eskadro, kaj mi fariĝis do la sola trista viro inter tiom da ĝojaj kaj la sola kaptito inter tiom da liberaj, ĉar tiun tagon 25.000 kristanaj rem-sklavoj de la turka floto retrovis la sopiratan liberecon.

»Oni prenis min al Konstantinopolo, kie la Granda Turko Selim nomis mian mastron Generalo de la Maro pro tio, ke li plenumis sian devon en la batalo kaj prezentis, kiel pruvon de sia kuraĝo, la standardon de la Kavaliroj de Malto. La sekvantan jaron, 1572, mi troviĝis ĉe Navarino remante en la admirala flag-ŝipo, kaj vidis, ke tiam perdiĝis la okazo bloki la havenon kaj kapti la tutan floton turkan, ĉar ties marsoldatoj kaj janiĉaroj certis, ke oni atakos ilin en la haveno mem, kaj ili havis ĉemane la vestaĉojn kaj passanaques , t.e. la ŝuojn, por tuj eskapi surtere sen atendi batali: tian teruron inspiris al ili nia floto. Sed la ĉielo decidis alie, ne pro kulpo aŭ neglekto de la generalo don Juan de Austria, sed pro la pekoj de la kristanaro, kaj pro tio, ke Dio permesas kaj volas, ke ia skurĝo nin punu konstante. Efektive, Uchalí refuĝis en Modon, insulo proksima al Navarino, elŝipigis la trupojn, fortikigis la buŝon de la haveno, kaj tie restis kviete ĝis sinjoro don Juan retiris sin. En ĉi ekspedicio oni kaptis la turkan galeron La Presa , kies kapitano estis filo de la fama pirato Barbaroso. Ĝin kaptis La Lupino , flag-ŝipo de Napolo, komandita de don Álvaro de Bazán, markizo de Santa Cruz, fulmo de la milito, patro al siaj soldatoj, bonŝanca kaj neniam venkita kapitano.

»Mi ne povas ne rakonti tion okazintan ĉe la kapto de La Presa . La filo de Barbaroso estis tiel kruela kaj tiel rigore traktis siajn sklavojn, ke ili, vidante ke la galero La Lupino alsturmas, lasis la remilojn, alsaltis la kapitanon, kiu kriadis ilin remi pli energie, kaj puŝĵetante lin de benko al benko kaj de la poŭpo al la pruo, ili tiel mordadis lin, ke apenaŭ li preterpasis la ĉefan maston, lia animo jam pasis en la inferon: tiel kruele li traktis ilin, kaj tiel grandan abomenon ili sentis al li.

»Ni revenis al Konstantinopolo, kaj la sekvantan jaron, 1573, trafis nin la novaĵo ke don Juan konkeris Tunizion disde la turkoj kaj transdonis la regnon al Muley Hamet, kio lasta vanigis la esperon de Muley Hamida, la maŭro plej kruela kaj kuraĝa de la mondo, residi en la trono tunizia. La Granda Turko tre bedaŭris ĉi perdon kaj kun la ruzo propra al lia raso faris la pacon kun la venecianoj, kiuj deziris ĝin eĉ pli ol li. La sekvantan jaron, 1574, li sturmis La-Goletan, kaj la fortreson, kiun don Juan lasis duonkonstruita apud Tunizo. Dum ĉio ĉi okazis, mi sidadis ĉe la remilo, sen ia espero retrovi la liberon, almenaŭ per elaĉeto, ĉar mi faris al mi la decidon ne skribi al mia patro pri la misfortuno min trafinta.

»Fine La-Goleta perdiĝis, kaj ankaŭ la fortreso; ilin sieĝis 75.000 turkaj soldatoj kaj pli ol 400.000 maŭroj kaj araboj el la tuta Afriko, provizitaj per tiom da municio kaj materialo kaj akompanataj de tiom da sapeistoj, ke ili povintus, nur ĵetante plenmanojn da tero, kovri La-Goletan kaj la fortreson. La-Goleta, ĝis tiam konsiderata nekonkerebla, falis unua, ne pro ia kulpo de la garnizono, kies soldatoj sin defendis kiom ili sciis kaj povis, sed pro tio, ke, kiel la sperto instruis al la turkoj, oni tre facile povis konstrui sur la sablo de la dezerto altajn parapetojn, ĉar, kvankam la akvo ordinare kuŝis je du spanoj sub la surfaco, la turkoj ne trovis ĝin eĉ en la profundo de du klaftoj; sekve, ili konstruis per sakoj da sablo parapeton tiel altan, ke ĝi superregis la murojn de la fortreso, kaj la sieĝitoj, alpafataj de supre, ne povis prezenti efikan reziston.

»Oni ĝenerale opiniis, ke niaj soldatoj ne devintus sin enfermi en La-Goleta, sed oponi sur la aperta kamparo al la subordiĝo de la turkoj. Sed la homoj tiel opiniantaj, parolas tre fore de la loko de la eventoj kaj kun eta kono de la faktoj; se konsideri ke en La-Goleta kaj en la fortreso apenaŭ troviĝis 7.000 soldatoj entute, ĉu tiel eta trupo, eĉ se ĝi konsistus nur el herooj, povus simultane batali ekstere kaj deinterne defendi la fortreson kontraŭ la multenombra malamiko? Ĉu sen ricevi helpon oni povas ne perdi fortreson, precipe kiam ĝin sieĝas multaj kaj obstinaj soldatoj kaj en sia propra lando? Tamen mi pensis, kiel multaj aliaj homoj, ke la ĉielo konsentis specialan gracon kaj favoron al Hispanujo, permesante la detruon de tiu puto da abomenindaĵoj, de tiu nesatigebla faŭko, kiu englutis senprofite la kolosajn sumojn tie konsumitajn nur por konservi ĝin honore al la memoro de ĝia konkerinto, la nevenkebla Karolo la 5ª; kvazaŭ por igi lian nomon eterna, kia ĝi estas kaj estos, necesus tiu amaso da ŝtonoj!

»Ankaŭ la fortreso falis; sed la turkoj konkeris ĝin nur futon post futo, ĉar la garnizonanoj batalis tiel senlace kaj heroe, ke ili mortigis 25.000 malamikojn dum ties 22 ĝeneralaj sturmoj. Nur 300 kristanoj supervivis, kaj ili plenis de vundoj, kiam la turkoj ilin kaptis, kio klare kaj evidente pruvas la grandon de ilia kuraĝo kaj sinofero. Unu eta fortikaĵo aŭ turo staranta en la mezo de la lago, komandita de don Juan Zanoguera, valencia kavaliro kaj fama soldato, kapitulacis sub antaŭakorditaj kondiĉoj. La turkoj kaptis la generalon de La-Goleta, don Pedro Puertocarrero, kvankam li faris ĉion eblan en la defendo de la loko; ĝia perdo tiel doloris al li en la koro, ke li mortis de aflikto survoje al Konstantinopolo, kien li estis kondukata kiel kaptito. Ili kaptis ankaŭ la generalon de la fortreso, Gabrio Cervellón, milana kavaliro, fama inĝeniero kaj tre kuraĝa militisto. En La-Goleta kaj en la fortreso mortis multe da gravuloj, inter ili Pagán de Oria, kavaliro de la ordeno de Sankta Johano, grand-anima homo, se konsideri kiel sindone li traktis sian fraton, la faman Juan Andrea de Oria; kaj lia morto des pli bedaŭrindas, ĉar, vidante la fortreson perdita, li fidis je kelkaj araboj; ili promesis al li, lin konduki en araba kostumo ĝis Tabarca, ia eta haveno de ĝenovanoj establitaj tie, ĉe la marbordo, por fiŝi koralojn. Nu, la samaj araboj dehakis al li la kapon kaj ĝin alportis al la turka generalo, sed li traktis ilin laŭ la spirito de la hispana proverbo, kiu diras, ke, «kvankam la perfido plaĉas, la perfiduloj abomenindas»; efektive, laŭ la famo, la generalo ordonis pendumi la portintojn de la kapo, ĉar ili ne prezentis la viron viva.

»Inter la kristanoj kaptitaj en la fortreso troviĝis don Pedro de Aguilar, naskita ie en Andaluzio, subleŭtenanto en la garnizono, militisto de granda renomo kaj rara inteligento kaj kun speciala kapablo por la tiel nomata poezio. Mi tion diras, ĉar la sorto kondukis lin al mia galero kaj al mia benko, kiel sklavon de mia propra mastro; kaj antaŭ ol nia ŝipo ekiris de la haveno, ĉi kavaliro komponis du sonetojn de epitafa karaktero, unu dediĉita al La-Goleta, kaj la alia al la fortreso. Mi dezirus ilin deklami, ĉar mi scias ilin parkere kaj kredas, ke, pli ol enuon, ili donus al vi plezuron.

En la momento, kiam la kaptito diris la nomon de don Pedro de Aguilar, don Fernando rigardis al siaj kamaradoj kaj la tri ridetis; poste, ĉe la mencio de la sonetoj, diris unu el la kavaliroj:

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Обсуждение, отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x