Fernando de Diego tradukis Don Quijote kiam hejm-komputiloj estis nur ideo de grupeto da revuloj. La skribadon kaj kompostadon de libroj oni faris preskaŭ mane, kaj la solaj iloj de verkisto por revizii siajn tekstojn estis okuloj kaj diligento. Krome, De Diego ne estis pedanta homo: Li uzis plurajn normojn por citiloj, dialog-strekoj, piednotaj klarigoj, akuzativigo de nomoj ktp.
Jen la fazoj de la longa reviziado por ĉi tiu bita eldono:
• Korekto de eraroj pro la retajpado de la tuta traduko (bedaŭrinde ne aŭtomate tekstigebla per skanilo). Kaj la papera kaj la retajpita tekstoj estis komparataj frazon post frazo.
• Korekto de ĉ. 220 eraroj en la originala libro (siatempe kompilitaj de Fernando de Diego per la kontribuo de G. Waringhien, L. Knoedt kaj H. Vatré).
• Unuecigo de helpo-signoj kaj aliaj. Manke de firma normo en Esperanto por ĉiuj kazoj, ni decidis uzi la hispanlingvan normon (ekzemple, interalie, pri dialog-strekoj kaj citiloj).
• Korekto de novaj eraroj trovitaj dum la antaŭaj fazoj. Evidentaj eraroj estis korektitaj. Pri eblaj lingvaj eraroj aŭ malklaraj punktoj en la teksto ni ĉiam respektis la stilon de la tradukinto kaj alvenis al decidoj nur komparinte la tradukon kun prestiĝaj hispanlingvaj eldonoj.
• Fina traserĉado de eblaj tajperaroj, helpe de tiucela programo.
Ni devis koncentriĝi pri la originala teksto kaj do tre malmultajn novajn piednotojn aldonis, kvankam multaj el la originalaj estis plilongigitaj aŭ reverkitaj. En venonta versio, ni planas aldonon de novaj piednotoj, certe utilaj por internacia publiko.
Por sekuro, la tuta procezo estis dokumentita kaj registrita per tiu-celaj komputilaj programoj. Tiel, iam ajn eblos konsulti tion, kio estis farita ĉiupaŝe, kaj la tiaman staton de la teksto.
Ĉar ĉi tiu bita eldono de Don Quijote estas homa verko, ĝi certe ankoraŭ havas erarojn. Feliĉe, la iama pri-komputila revo jam delonge realiĝis: Nun la teknologio ebligas facile kaj rapide korekti kaj publikigi aktualigitan version. Ni kalkulas je vi, leganto, por helpi don Quijote de La Mancha en ĉi tiu nova aventuro. Tamen memoru la saĝajn vortojn de Sancho Panza: «La verkoj haste faritaj neniam finiĝas tiel perfektaj, kiel necesas».
Marcos Cruz kaj Antonio Valén
Kiam preskaŭ sesdekjara Miguel de Cervantes komencis verki en la karcero de Sevilla sian Don Quijote de La Mancha , lia ĝistiama vivo vidiĝis kiel longa vojo plena de frustracioj kaj senreviĝoj. Cervantes estis viro de noblaj ambicioj kaj, kiel filo de sia glora epoko kaj de la idealoj mezepokaj kaj renesancaj (kiam Hispanio, sub la regado de Karolo la 5ª [3] [3] Karolo la 5ª kiel imperiestro de la Sankta Romia Imperio; Karolo la 1ª kiel reĝo de Hispanio.
kaj Filipo la 2ª, brilas en la zenito de la okcidenta mondo pro la heroeco de siaj soldatoj kaj konkerantoj kaj pro la senegala florado de sia arto kaj literaturo) li aspiris fari al si lokon en la rondo de la grandaj kapitanoj aŭ de la grandaj aŭtoroj. Sed liaj streboj ĉiam renkontis plenan fiaskon: heroe li kondutas en la mar-batalo ĉe Lepanto, kie lia liva mano ricevas paralizan kriplon; oni kondukas lin, kiel kaptiton, al Alĝerio; kun risko de sia vivo li komplotas plurfoje, sed sensukcese, por eskapi; fine, oni liberigas lin kontraŭ elaĉeto de lia persono; denove en Hispanio, li petas, ke oni destinu lin por posteno en Indioj, sed oni ignoras lian peticion; fine oni nomis lin kolektisto de impostoj kaj tial, ke li ne prezentas klarajn kontojn al siaj superuloj, oni lin enkarcerigas, unue en 1592 kaj poste en 1603; li verkas kelkajn teatraĵojn, kies prezentadoj apenaŭ trovas favoran eĥon.
Misfortuno kaj mizero signas ankaŭ lian familian vivon. Li havis am-aferon kun alies edzino, Ana de Rojas, kiu naskas lian filinon Isabel, kaj proksimume en tiu sama tempo li edziĝas al Catalina de Palacios, sed mankas konkordo en ilia komuna vivo. Liaj fratinoj Magdalena kaj Andrea estas elegantaj meretricoj, lia nevino Constanza kondutas same libermore, sed dank’ al ilia helpo li povas vivteni sin. Ankaŭ lia filino Isabel havas mavan reputacion, kaj eĉ oni suspektas, ke la kompatinda Cervantes funkciis parigiste en ŝiaj amoraj aferoj.
Li suferis do, supermezure kaj en propra karno, la teruran kontraston inter la idealoj kaj la faktoj, inter la proza realo de la vivo kaj la bunta mondo de la fantazio. Kaj en tio sendube originis la baza skemo de lia genia Don Quijote .
Cervantes ne povis ricevi superan edukon kaj nutras sian kulturon per senĉesa legado de plej diversaj verkoj kaj aŭtoroj, sed sen metodo kaj kohero. Lia provizo de intelektaj konceptoj konsistas pliparte en literaturaj ŝablonoj. Kiam li verkas laŭ la establitaj modeloj de la epoko, li diras nenion originalan kaj klopodas teni sin en la konvenciaj temoj kaj retoriko tiamaj, sed sen la spontano kaj freŝo de Lope de Vega, sen la profunde revolucia liriko de Góngora, sen la satira talento de Quevedo. Laŭ sia ideologio kaj siaj etikaj kaj estetikaj principoj, Cervantes donas la impreson, ke li troviĝas spirite pli proksima al la mezepoko ol al la renesanco, kaj en kelkaj partoj de Don Quijote mem, li montras sin malmulte simpatia al iuj aspektoj de la renesanca spirito, por ekzemplo, en la ĉapitro 22ª de la dua parto li ridindigas la tipe renesancan fervoron koni kaj esplori ĉion. Sed, pro ironio de la destino, Cervantes fariĝas senscie la ĉefa dissemanto de la ideoj de tiu prototipo de revolucia erudito, de Erasmo de Roterdamo, kies analizo de la homaj impulsoj kiel pozitivaj motoroj de la vivo, eĉ se per ili kreiĝas nur socio absurda, tragika kaj duonfreneza, trovas sian perfektan personiĝon en la figuro de don Quijote.
Sed, kiam Cervantes komencas verki la historion de la fama kavaliro, li liberigas sin de siaj mensaj kaj beletraj stereotipoj, kvazaŭ en stato de tranco, kvazaŭ lin gvidus ia supernatura intuicio, kaj lia koro, prefere al lia menso, spontane verŝas sur la paperon kion li sentas pri la homoj, pri la vivo kaj pri la socio. Nur en la momentoj kiam Cervantes konscias pri sia rolo de verkisto, li skribas en Don Quijote paĝojn palajn, siropajn am-aferojn inter gepaŝtistoj, kies retoriko kaj konceptoj sonas, en niaj oreloj, absolute falsaj kaj tedaj.
Oni verkis ĝis nun centojn da libroj kun la celo klarigi la sekreton, la simbolon de don Quijote kaj de lia ŝildisto Sancho Panza. Evidentas, ke Cervantes ne havis, kiel ĉefan zorgon, kontraŭbatali per don Quijote la furoron de la libroj kavaliraj. Jam en lia epoko tiaj verkoj konsistigis specon de subliteraturo pure distra, same kiel nun, en nia epoko de interplanedaj vojaĝoj, la ordinara publiko trovas sian dozon de eskapismo en la similuloj de la mezepokaj kavaliroj, t.e. en la preskaŭ superhomaj herooj de la televidaj filmoj, aŭ en la heroinoj, kies amaj kaj amoraj prodaĵoj ne tre diferencas de la frivola konduto de la nobelinoj kaj falsaj kampulinoj de la mezepokaj kaj renesancaj romanoj.
Don Quijote estas, ĉefe, humura libro, pli ĝuste, surface humura libro. La ridindaj aventuroj de nia hidalgo, senĉese batata kaj primokata, posedas ian groteskan kvaliton kaj en ili ekspluatiĝas ĝismaksimume la leĝoj de la kontrasto, t.e. la plej sekura rimedo veki la ridon kaj la amuzon de la leganto. Sed la humuro, almenaŭ la hispana humuro, havas gajan vizaĝon kaj tragikan spiriton. De la pikareskaj antiherooj, samtempuloj de don Quijote, ĝis la modernaj aŭtoroj Wenceslao Fernández Flórez aŭ Enrique Jardiel Poncela, la humuro manifestiĝas kiel amuza pirueto finiĝanta per nukorompa salto en la metafizikon de la vivo.
Don Quijote, kiel socia ento, volas enkonduki la justecon en la mondon batalante kontraŭ ĉiaj arbitroj. Li atingas nur batojn kaj mokojn. Kiel individuo, don Quijote aspiras al la amo, al la prestiĝo de la triumfoj sur la batalkampo, al la gloro. Dum en sia ideala mondo li kredas karesi ravan junulinon, fakte li tenas inter siaj brakoj la fetoran Maritornes. La amo, en tiel ŝajne amuza sceno, reduktiĝas al sintrompo de niaj sentoj —ne nur de la personaj sentoj de don Quijote— kaj tiel, epizodon post epizodo kaj eventon post evento, Cervantes montras al ni la vivon kiel fenomenon nur elporteblan se oni posedas grandajn dozojn de renoviĝantaj iluzio kaj revemo.
Читать дальше