Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha

Здесь есть возможность читать онлайн «Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Год выпуска: 2016, Издательство: Hispana Esperanto-Federacio, Жанр: Классическая проза, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Vi havas antaŭ vi verkon eksterordinaran. Ne nur pro la originalaj teksto kaj lingvaĵo, sed ankaŭ pro la lingvo en kiu ĝi sin prezentas nun.
La traduko de
en Esperanton estis jam de la komenco de nia lingvo la revo de ĉiuj esperantistoj ligitaj al la hispana kulturo. Tiu revo, post kelkaj antaŭaj partaj provoj, fine plene efektiviĝis paper-forme en 1977, danke al la laborado de nia admirata tradukisto Fernando de Diego kaj al la apogo de Fondaĵo Esperanto kaj de grupo de malavaraj hispanaj esperantistoj.
Hodiaŭ, preskaŭ kvardek jarojn poste kaj ĉe la kvar-jarcenta datreveno de la morto de Miguel de Cervantes, ni profitas de la teknologia progreso kaj faras plian paŝon prezentante tiun ĉi novan bit-forman eldonon danke al la laboro de skipo de volontuloj, kiuj donacis sian tempon kaj talenton por la tasko. Ni tiel esperas pli bone diskonigi tiun ĉi juvelon de la universala literaturo en la plej universala el la lingvoj, sen limoj kaj baroj.
Por Hispana Esperanto-Federacio kaj por Fondaĵo Esperanto estas honore disponigi al la komunumo de parolantoj de la internacia lingvo Esperanto la plej internacian hispanlingvan verkon, nome la aventurojn de la inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha.
subskribo José Antonio del Barrio Prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать
Jen mi, Rocinante glora,
prapranepo de Babieca,
mi servutis sub Quijote
pro mia naturo peka.
Ĉiam lastis mi en kuroj,
sed mi estis diligenta
ne maltrafi la furaĝon,
laŭ la stilo de Lázaro: [29] [29] Protagonisto de la pikareska novelo El Lazarillo de Tormes . Cervantes ŝajnas aludi, per la du postaj versoj, ke Castillo Solórzano trompis sian grandan amikon Lope de Vega, seksumante kun lia amatino Camila Lucinda. Pli malpli kaŝe Cervantes mencias tiun saman trompon, interalie, en la soneto De Solisdán al don Quijote de La Mancha.
li de l’ blinda vinon ŝtelas,
metas pajlon kaj sorbetas.

Rolando freneza

al don Quijote de La Mancha

Se ne parul’, vi estas senkompara,
kaj inter miloj certe vi imponis.
Vi ĉiam venkis; vin la venko kronis
kaj metis vin al loko superstara.

Jen mi, Rolando, en vetur’ surmara
al gloraj aventuroj mi min donis,
kaj pro Angélica, al fam’ proponis
farojn de mia brako temerara.

Sed min vi ne egalas: ĉi parolon
mi diras malgraŭ via brila famo,
ĉar, kiel mi, vi perdis la prudenton.

Mi vin al mi komparos, se la gloron
vi havos batalante maŭran genton…
ĉar vi kaj mi fiaskis en la amo.

De la Kavaliro de la Suno

al don Quijote de La Mancha

La glavon vian, mia ne konkeris
—hispana sun’, unika kortegano—
nek ankaŭ vian gloron mia mano,
fulmego, kiu venke tra-aeris.

Disdegne imperiojn mi preteris,
kaj oni min suplikis, sed en vano,
okupi ruĝan tronon de sultano:
Claridianan ravan mi preferis.

Mi ŝin adoris pro miraklo rara;
forestis mi, ŝin premis fia sorto,
la venĝon mian timis eĉ infero.

Sed vi, Quijote eminenta, klara,
pro Dulcinea vivas en senmorto,
kaj ŝi, pro vi, en famo, virto, klero.

De Solisdán

al don Quijote de La Mancha

Eĉ se, sinjor’ Quijote, la deliroj
renversis vian cerbon absolute,
neniu diros, ke vi laŭkondute
similis al fiagaj kavaliroj.

La farojn viajn gloras panegiroj,
ĉar vi arbitrojn frontis, rompis tute,
eĉ se milfoje vin trabatis brute
friponaj, feĉaj kaj kanajlaj viroj.

Kaj se la ĉarma, bela Dulcinea
de vi sin turnas al alia distro
traktante vin kun koro senkompata,

konsolu vin, ĉe tia sorto vea,
ke Sancho Panza estas fuŝ-peristo:
li stulta; dura ŝi; vi, ne amata.

Dialogo inter Babieca kaj Rocinante

B. Mi trovas vin skeleta, Rocinante.
R. Laboro troas kaj nutraĵo mankas.
B. Pro pajlo kaj hordeo vi ne dankas?
R. La mastro tion manĝas, eĉ konstante.

B. Vi hontu jam kaj ne parolu vante,
la manieroj bonaj al vi strangas,
ofendojn al la mastro vi elkrankas.
R. Azen’ ĝis fino vivas azenante.

Jen, vidu lin, en retoj de la amo.
B. Necesas amo?
R. Jes, en kapo stulta.
B. Saĝumas vi…
R. Ĉar manĝon mi ne prenas.

B. Je la ŝildisto plendu.
R. Nul balzamo!
Ĉu plendu mi pro manko aĉa, multa,
kiam kaj li kaj mastro pli azenas?

Ĉapitro 1

Kiu temas pri la stato kaj la vivmaniero de la fama hidalgo don Quijote de La Mancha

En vilaĝo de La Mancha, kies nomon mi ne volas memori, antaŭ nelonge vivis hidalgo el tiuj kun lanco en rako, antikva ŝildo, osta ĉevalaĉo kaj rapida levrelo. Stufaĵo pli ofte bova ol ŝafa [30] [30] Tiutempe oni taksis pli bongusta kaj valora la viandon ŝafan ol la bovan. en la matenoj, haketita viando kun salo preskaŭ en ĉiu nokto, grivoj kaj frititaj ovoj sabate, lentoj vendrede, kaj plie kolombido dimanĉe prenis tri kvaronojn de lia enspezo. La alian kvaronon konsumis velura sajo, [31] [31] Neologismo: Speco de antikva kazako longa kaj sen butonoj. pluŝaj kuloto kaj pantofloj por la festaj tagoj, dum en la cetero de la semajno li kontentiĝis portante delikatan lanaĵon.

Li tenis en sia domo mastrumantinon kun pli ol kvardek jaroj, nevinon ankoraŭ ne dudekjaran kaj laborulon doman kaj agran, kiu same okupiĝis selante la ĉevalaĉon kiel uzante serpon.

Nia hidalgo havis proksimume kvindek jarojn. Li estis fortika, magra, kavavizaĝa, frua ellitiĝanto kaj amiko de la ĉaso. Oni diras, ke li portis la nomon Quijada aŭ Quesada (ĉar ekzistas kelka diferenco de opinio inter la aŭtoroj skribintaj pri ĉi temoj), kvankam laŭ seriozaj konjektoj, ŝajnas, ke li nomiĝis Quijana. Sed tio ne gravas al nia rakonto: sufiĉas, ke ĝi ne deviu de la vero eĉ unu solan punkton. Oni sciu do, ke la supre menciita hidalgo, en siaj horoj de neniofarado, t.e. dum la pli granda parto de la jaro, sin fordonis al la legado kun tiom da persisto kaj plezuro, ke li preskaŭ tute neglektis ĉasi kaj eĉ administri sian bienon; kaj ĝis tia ekstremo iris lia scivolo kaj ekstravaganco ĉi-rilate, ke li vendis multajn akreojn da plugotero por aĉeti kaj legi kavalir-librojn, kaj tiel li prenis hejmen, kiom da ili li trovis. Inter ili, plej plaĉis al li la verkoj de la fama Feliciano de Silva, ĉar ties klara prozo kaj komplikaj rezonoj ŝajnis al li veraj perloj, precipe kiam li legis pri galantaĵoj kaj defioj ofte skribitaj laŭ la jena stilo: «La nekompreneblaj rezonoj, kiujn al mia komprenemo oni prezentas, tiel ŝancelas mian komprenon, ke kompreneble, mi plendas je via belega moŝtulino». Kaj ankaŭ kiam li legis: «La altaj ĉieloj, kiuj vian moŝton dian per steloj fortigas, igas vin merita je la merito, kiun meritas via grandeco».

La kompatinda kavaliro perdadis la saĝon super tiaj rezonoj kaj klopodegis ilin kompreni kaj klarigi al si ties sencon, kvankam Aristotelo mem kaptus neniom kaj eltirus nenian signifon el ili, eĉ se li reviviĝus nur tiucele. Ne tre plaĉis al li la vundoj faritaj kaj ricevitaj de don Belianís, ĉar li imagis, ke lia vizaĝo kaj korpo certe plenis de cikatroj kaj markoj, kiom ajn eminentis la ĥirurgoj lin kuracintaj. Tamen li laŭdis la promeson de la aŭtoro iam daŭrigi kaj meti finon al tiel senfinaj aventuroj, kaj multfoje nia hidalgo sentis la deziron preni mem la plumon kaj alskribi al la libro la finan parton. Kaj sendube tion li entreprenus, kaj eĉ tute plenumus, se ne malhelpus lin aliaj pensoj pli gravaj kaj konstantaj.

Kun la pastro de sia vilaĝo, dokta homo licenciita ĉe Sigüenza, li diskutis multajn fojojn, ĉu estis pli bona kavaliro, Palmerín de Anglujo aŭ Amadís de Gaŭlio. Sed majstro Nicolás, la barbiro de la vilaĝo, diris, ke plej grandis la Kavaliro de la Suno, kaj ke, apenaŭ komparebla kun li, povus esti nur don Galaor, frato de Amadís de Gaŭlio, ĉar Galaor havis komplezeman naturon, ne montriĝis tiel afekte delikata nek tiel plorema kiel lia frato, kaj laŭkuraĝe li rangis eĉ ne unu colon post li.

Resume, la libroj tiel absorbis lin, ke dum la noktoj li legis de helo ĝis helo, kaj dum la tagoj de obskuro ĝis obskuro, kaj tiel, pro multa lego kaj apenaŭa dormo, sekiĝis al li la cerbo, tiamaniere, ke li tute perdis la saĝon. Lia fantazio pleniĝis per ĉio, kion li legis en la libroj: ensorĉoj, kvereloj, bataloj, defioj, vundoj, galantaĵoj, am-aferoj, tempestoj kaj neeblaj absurdoj. Kaj tiel fiksiĝis al li en la kapo, ke la tuta aparato de elpensitaj fabeloj estas vera, ke por li ne ekzistis en la mondo historio pli aŭtentika. Li asertis, ke Cid Ruy Díaz estis tre bona kavaliro sed ne komparebla kun la Kavaliro de la Arda Glavo, kiu per unu sola trahako dividis en du partojn paron da ferocaj kaj monstraj gigantoj. Li havis eĉ pli bonan opinion pri Bernardo del Carpio, ĉar ĉe Roncesvalles li mortigis inter la brakoj la ensorĉitan Rolando, same kiel Heraklo la titanon Anteo. Li laŭde parolis pri la giganto Morgante, ĉar li sola montriĝis afabla kaj ĝentila, kvankam li apartenis al generacio de orgojlaj kaj insolentaj grandeguloj. Sed, precipe, li diris multon bonan pri Reinaldos de Montalbán, ĉefe kiam li image vidis lin elrajdi el sia kastelo, rabi kion li renkontis kaj transmare ŝteli idolon de Mahometo tute oran laŭ la historio. Kaj li volontege fordonus sian mastrumantinon kaj aldone eĉ sian nevinon por la eblo tani la haŭton de la perfida Galalón.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Обсуждение, отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x