Aŭdinte tion, mia amiko donis al si sur la frunton frapon per la manplato, eksplodis per ridego kaj diris:
—Je Dio, frato, mi ĵus liberigis min de falsa ideo, kiun mi longe havis, de kiam mi konatiĝis kun vi: mi ĉiam opiniis vin diskreta kaj prudenta en via konduto, sed mi vidas nun, ke vi tiel distas de tia opinio, kiel la ĉielo de la tero. Ĉu estas eble, ke aferoj tiel sengravaj kaj tiel facile solveblaj havas la forton konfuzi kaj embarasi talenton tiel maturan kiel la via kaj pli ol sufiĉe harditan rompi obstaklojn pli grandajn kaj venke surtreti ilin? Ĉu vi volas konvinkiĝi, ke mi diras la veron? Nu, aŭskultu atente kaj vi vidos ke, en la daŭro de palpebrumo, mi solvos viajn problemojn kaj trovos rimedon kontraŭ la mankoj, kiuj, laŭ via diro, kaŭzas al vi perplekson kaj timon, ĝis la ekstremo, ke ili igas vin forlasi la ideon enmondigi la historion de via fama Don Quijote, lumo kaj spegulo de la tuta vaganta kavaliraro.
—Diru —mi respondis— kiamaniere vi agus por ŝtopi la breĉon de mia timo kaj por transformi la ĥaoson de mia konfuzo en klaron?
—Via unua problemo, nome, la sonetoj, epigramoj kaj panegiroj, kiuj mankas al via prefaco kaj devus esti verkitaj de famaj kaj moŝtaj personoj, solveblas, se vi mem prenas sur vin la ioman penon skribi ilin, kaj poste nomas ilin laŭ via plaĉo kaj ilin atribuas al la plumo de Preste Juan de Las Indias aŭ de la imperiestro de Trebizondo, [10] [10] Proverbe, personigo de neekzistantaj, legendaj homoj, ofte cititaj en kavaliraj libroj. En la Mezepoko oni opiniis, ke Preste Juan (Pastro Johano) estas kristana princo reganta en la orienta parto de Tartario.
aŭ ŝajne famaj poetoj, laŭ onidiroj. Kaj, se ili fakte ne versumus, kaj je la nomo de la vero kelkaj pedantoj kaj licenciuloj ĉikanus kaj intrigus kontraŭ vi post via dorso, vi tute ne bezonas zorgi, ĉar, eĉ se ili pruvus vian aserton mensoga, ili ne povus fortranĉi la manon, kiu ĝin skribis.
»Rilate al surmarĝena citado el libroj kaj aŭtoroj, kies sentencojn kaj maksimojn vi metis en vian historion, sufiĉas nur, ke vi lerte inkluzivigu kelke da sentencoj kaj latinaĵoj, kiujn vi konas parkere, aŭ kiujn vi povas trovi sen granda peno. Por ekzemplo, rilate la temon de libero kaj kaptiteco, vi povus enŝovi: «Non bene pro toto libertas venditur auro» [11] [11] «Ne ekzistas sufiĉa oro por aĉeti la bonon de la libereco!». La cito apartenas al la Ezopaj fabloj.
kaj poste, sur la marĝenon, citi Horacion, aŭ ĝian veran aŭtoron. Se vi traktus pri la povo de la morto, vi povus helpi vin per:
Pallida mors aequo pulsat pede
pauperum tabernas
regumque turres [12] [12] Horacio, libro 1, odo 4.
»Se vi parolus pri tio, ke Dio ordonas ame kaj amike konduti kontraŭ la malamiko, tuj citu el la Sankta Skribo, kion vi povas fari kun eleganto, ripetante, almenaŭ, la vortojn de Dio mem: «Ego autem dico vobis: diligite inimicos vestros». [13] [13] Latine, el la Biblio (Mateo 5,44): «sed mi diras al vi: Amu viajn malamikojn».
Se temus pri mavaj pensoj, ripetu kun la Evangelio: «De corde exeunt cogitationes malae». [14] [14] Latine, el la Biblio (Mateo 15,19): «Ĉar el la koro eliras malvirtaj pensoj».
Se pri la nestabilo de la amikeco, jen Katono kun sia distiko:
Donec eris felix, multos numerabis amicos,
Tempora si fuerint nubila, solus eris. [15] [15] Ĉi tiu distiko apartenas, ne al Katono, sed al Ovidio, libro 1, elegio 9 de La Tristaj .
»Kaj dank’ al ĉi latinaĵoj kaj aliaj similaj, oni eĉ konsiderus vin latinisto, kies profesio donas en la nuna tempo ne etan honoron kaj profiton.
»Rilate al la afero meti glosojn ĉe la fino de la libro, certe vi povus agi jene: se vi mencias giganton en via libro, zorgu, ke li estu la giganto Goljato, kaj, per tiel facila procedo, vi havos ĉe-mane grandan noton, por ekzemplo: «La giganto Goljato estis filiŝto. Lin mortigis la paŝtisto Davido per forta ŝtonofrapo en la valo de Terebinto, kiel oni rakontas en la Libro de la Reĝoj », kun referenco al la koncerna ĉapitro. Poste, por montri, ke vi havas profundan erudicion, ne nur rilate al la letroj, [16] [16] Neologismo. Hispane, «letras»; france, «lettres»; angle, «letters». Gramatiko, retoriko, poezio, juro, teologio, klasikaj lingvoj, ktp, t.e. la bazaj studoj de la antikvaj kleruloj.
sed ankaŭ rilate al la kosmografio, enkonduku en vian libron mencion pri la rivero Tajo, kaj tiam vi havos preta alian faman gloson, skribante: «La rivero Tajo ricevis sian nomon de hispana reĝo. Ĝi fontas el loko Tia kaj fluas en la oceanon, kisante la murojn de la fama urbo Lisbono. Laŭdire la sablo de la rivero estas ora» [17] [17] Lope de Vega skribis tre similan, supraĵan gloson en sia La Arcadia .
ktp. Se vi skribas pri ŝtelistoj, mi rakontos al vi la historion de Kako, [18] [18] Filo de Vulkano kiu ŝtelis de Heraklo liajn bovojn, dum tiu dormis (Vergilio, Eneado , 8, 185 kaj postaj).
ĉar mi parkere konas ĝin; se pri publikulinoj, la episkopo de Mondoñedo [19] [19] Laŭnome Antonio de Guevara, ankaŭ fama verkisto. En sia historio pri la tri menciitaj publikulinoj li citis aŭtorojn neekzistantajn. De tio venas la ironio de Cervantes, kiam li diras: «kaj tia gloso donos al vi grandan prestiĝon».
pruntos al vi Lamian, Laidan kaj Floran, kaj tia gloso donos al vi grandan prestiĝon; se pri kruelaj homoj, Ovidio provizos vin per Medea; se pri sorĉistinoj kaj magiistinoj, Homero havas Kalipsoan, kaj Vergilio Circan; se pri kuraĝaj kapitanoj, Julio Cezaro mem pruntos sin al vi per siaj Komentoj , kaj Plutarko donos al vi mil Aleksandrojn. Se vi traktas pri amoj kaj konas eĉ nur iomete la toskanan, baldaŭ vi renkontos la verkon de León Hebreo, [20] [20] Judo el Lisbono, loĝis en Kastilio, en 1492 pasis al Italio. Li verkis la libron Dialogoj pri amo en la itala, sed en la epoko de Cervantes ekzistis almenaŭ tri diversaj tradukoj en la hispanan.
kiu taŭgos al vi supermezure. Kaj se vi ne volas veturi al fremdaj landoj, vi havas hejme la aŭtoron Fonseca, [21] [21] La monaĥo Cristóbal de Fonseca, kies libro Pri la amo de Dio eldoniĝis en 1594.
kies Pri la amo de Dio entenas ĉion, kion vi, aŭ la plej inteligenta verkisto, povus deziri rilate al tia temo. Nu, bonvolu iel mencii ĉi nomojn kaj historiojn en via rakonto, kaj lasu al mi la taskon enmeti citojn kaj glosojn. Kaj mi ĵuras, ke per ili mi plenigos la marĝenojn kaj uzos kvar foliojn ĉe la fino de la libro.
»Ni traktu nun pri la referenco al aŭtoroj, kia troveblas en la ceteraj libroj, sed ne en la via. Tio havas facilan solvon, nome, akiri verkon, kie aperas la nomoj de ĉiuj aŭtoroj, de A ĝis Z, kiel vi diras, kaj la saman liston metu en vian libron. Kvankam oni vidos klare, ke vi ne utiligis iliajn ideojn, la afero tute ne gravos; kaj eble ajna idioto eĉ pensos, ke vi inspiriĝis el ĉiuj por la verkado de via simpla kaj senpretenda historio. Sed, eĉ se ne por io alia, tiu longa listo de aŭtoroj utilos, almenaŭ, por doni prestiĝon al la libro, des pli, ke neniu faros al si la zorgon esplori, ĉar al li estas tute indiferente, ĉu vi tenis vin, aŭ ne, al iliaj pensoj aŭ ideoj. Krome, se mi bone memoras, via libro ne bezonas tion, kion, laŭ vi, ĝi malhavas, ĉar la tuta verko estas kondamno kontraŭ la kavaliraj libroj, kaj pri ili Aristotelo diris nenion, Sankta Basilio mencias eĉ ne unu vorton, kaj Cicerono tute mutas. Nek la postuloj de la vero nek la kalkuloj de la astrologio havas rilaton kun la fabelaj absurdoj de via libro, kaj ĝin ne koncernas la geometriaj mezuroj aŭ la refuto de argumentoj laŭ la reguloj de la retoriko; kaj ĝi ne pretendas prediki per mikso de l’ o homa kun l’ o dia, mikso ne rekomendinda kiel vesto de ajna kristana koncepto. Konvenus, ke vi uzu la imitadon, kaj ju pli perfekta ĝi estos, des pli bona estos via verko. Kaj tial, ke via verko celas nur detrui la aŭtoritaton kaj influon de la libroj kavaliraj en la mondo kaj en la publiko, ne necesas, ke vi prialmozu sentencojn de la filozofoj, konsilojn de la Sankta Skribo, fabelojn de poetoj, paroladojn de oratoroj aŭ miraklojn de sanktuloj. Vi devas zorgi nur, ke viaj frazoj estu simplaj, signifaj, sobraj, fluaj, bone sonantaj kaj agrablaj, kaj ke viaj esprimoj respegulu laŭeble viajn ideojn, sen ilin impliki kaj kompliki. Zorgu ankaŭ ke, legante vian historion, la melankolia ridu, la gaja ridu pli laŭte, la simpla ne tediĝu, la saĝa admiru la inspiron de la intrigo, la serioza ne koleru, kaj la prudenta ne retenu sian laŭdon. Unuvorte, tenu vian celadon direktita al la objekto detrui la aĉan maŝinon de ĉi libroj kavaliraj, abomenataj de multaj, sed laŭdataj de eĉ pli multaj. Kaj, se vi sukcesos en tio, via sukceso estos vere granda.
Читать дальше