Mi aŭskultis en absoluta silento la vortojn de mia amiko, kaj, tiamaniere ili min impresis, ke mi senreplike akceptis ilin kiel bonajn kaj ilin uzis por verki ĉi prefacon, kiu montros al vi, kara leganto, la saĝon de mia amiko, kaj ankaŭ mian bonan sorton, tial, ke mi ricevis tiom da trafaj konsiloj en la ĝusta momento. Kaj vi havos la plezuron trovi senkomplika kaj laŭvera la historion de la fama don Quijote de La Mancha, kiu, laŭ la opinio de la vilaĝanoj de la distrikto Montiel, estis la plej ĉasta amanto kaj la plej kuraĝa kavaliro, kian de multaj jaroj oni ne vidis en la regiono. Mi ne volas emfazi, ke mi faras al vi bonan servon, prezentante al vi tiel faman kaj honestan kavaliron; sed mi volas, ke vi danku min, ke vi konatiĝos kun lia fama ŝildisto Sancho Panza, en kies persono, laŭ mia opinio, mi prezentas al vi epitomon de la sprito propra al la ŝildistoj, kiu sprito dise aperas tra la svarmo de la senutilaj libroj kavaliraj. Kaj, kiel lastaj vortoj, Dio donu al vi sanon, kaj Li ne forgesu min. Vale . [22] [22] Latina vorto, kiun ĉi tie oni uzas kiel formulon de adiaŭo.
Al la libro de don Quijote de La Mancha
Urganda, la Nekonata [23] [23] Sorĉistino kaj amikino de Amadís de Gaŭlio. Oni nomis ŝin «la nekonata», ĉar ŝi ofte transformiĝis, kaj oni ne rekonis ŝin.
Libro, se vi zorgos bone
serĉi kleran akompanon,
nu, la dando [24] [24] Lope de Vega, kompreneble! Li tre amis inkluzivigi en siajn verkojn sian portreton de belulo.
ne riproĉos,
ke vi faras mavan faron.
Sed, se vi vin urĝe puŝos
fali en kretenajn manojn,
vi rimarkos, ke la stultaj
trafas ne la ĝustajn klavojn,
kvankam ili fanfaronas
havi superhoman saĝon.
Kaj, ĉar sperto nin instruas,
ke la frondoriĉaj arboj
donas freŝan, plaĉan ombron,
jen, en Béjar, via ŝanco
antaŭ vi reĝ-arbon metis:
princoj floras sur la branĉoj
kaj kun ili unu duko,
nova Granda Aleksandro!
Iru do en ĝian ombron:
sort’ sin donas al aŭdaco.
Vi prikantos l’ aventurojn
de hidalgo de La Manĉo.
Nocaj libroj de li ŝtelis
la prudenton de la kapo,
kaj tiome lin inspiris
kavaliroj, armoj, damoj,
ke li gajnis Dulcinean
per la forto de la brakoj,
kaj en tio li imitis
la impeton de Rolando.
Garnu ne blazonon vian
per ne propraj rang-ornamoj,
ĉar malico tuj atakas
tion, kio estas ŝajno.
Se aroge vi kondutos,
oni diros kun sarkasmo:
«Kiu Álvaro de Luna,
Hanibalo el Kartago
aŭ la franca reĝ’ Francisko
iam plendis pri la fato!». [25] [25] Álvaro de Luna, favorito de la reĝo Johano la 2ª; post ol fakte li direktis dum multaj jaroj la regnon, li mortis ekzekutita per hakilhako en 1452. Hanibalo, post sia triumfa kampanjo kontraŭ la Romanoj, fine venenis sin. Francisko la 1ª de Francio, kaptita en la batalo de Pavia en 1535, sidis en prizono en Madrid, ĝis li interkonsentis sian liberon kun la hispana imperiestro Karolo la 5ª. Aludo al la ofte senfortuna fino de tro ambiciaj personoj, kia Lope de Vega mem.
Ĉar ĉielo ne deziris
ke vi havu la kapablon
de la negro Juan Latino, [26] [26] Nigra sklavo, poste liberigita, de la duko de Sessa. Fariĝis retorikisto kaj poeto en la latina.
nu, forgesu latinaĵojn.
Ne montriĝu tro subtila
per filozofiaj frazoj,
ĉar, kun tordo de la buŝo,
la sagacaj tuj proklamos:
«Kial vi kuraĝis uzi
tian rubon kaj fatrason?».
Vian nazon ne enŝovu
en alian fremdan vazon,
ĉar, en kio nin ne tuŝas,
oni uzu la singardon:
batoj ofte trafas homojn,
kiuj emas al ĉikanoj,
tiel do, vi nur klopodu
al vi fari bonan famon,
ĉar por ĉiam ridindiĝas
eldonantoj de banaloj.
Ne forgesu, ke absurdas
preni ŝtonon en la manon
(se vi loĝas vitrodomon)
por ĝin ĵeti al najbaro.
Lasu, ke la saĝaj homoj
singardeme faru paŝojn,
kiam ili skribas librojn,
ĉar aŭtoroj de romanoj
destinitaj al puceloj [27] [27] Neologismo: (juna) virgulino.
verkas nur ekstravagancojn.
Amadís de Gaŭlio
al don Quijote de La Mancha
Vi, imitanto de la vivo plora,
—de mi spertita, kulpe de despero,
sur Nuda Roko kaj en pent-ofero
post ol mi fuĝis for de stato glora—
sensoifigos vin per trink’ likvora,
sal-gusta tamen, el okul-sufero,
kaj per ter-vazoj nutros vin la tero,
ne per arĝenta plado aŭ per ora.
Pri tio vi ne dubu: por ĉiamo,
almenaŭ dum la blonda Febo dia
en ĉaro flugos tra la ark’ ĉiela,
vi estos plej kuraĝa laŭ la famo;
unualoke rangos lando via;
l’ aŭtoro brilos sola kaj modela.
Don Belianís de Greklando
al don Quijote de La Mancha
Mi batis, rompis, breĉis, diris, faris
pli ol l’ aliaj vagaj kavaliroj;
mi arogantis, lertis per rapiroj
kaj venĝis mil ofendojn, cent mil baris.
La farojn miajn famo ne avaris,
la damoj flatis min kun am-sopiroj,
naniĝis antaŭ mi gigantaj viroj,
kaj la duelojn tute ne mi ŝparis.
Sub mia plando kuŝis la fortuno,
mi kiel ludon traktis la destinon
kaj ĉiam ĝin alfrontis maldorlote.
Kaj, kvankam ĝis la kornoj de la luno
la famo levis min, la paladinon,
vin mi envias, vin, ho don Quijote!
Sinjorino Oriana
al Dulcinea de El Toboso
Mi volus kun vi ŝanĝi, Dulcinea,
kastelon Miraflores plus Londono
por la paca, serena monotono
de El Toboso, via loko fea.
Mi volus, ĉe Quijote epopea,
esti vi mem en koro kaj persono
—vi, kiu faris lin feliĉa homo—
kaj vidi lin en lukto apogea.
Ho, kial ne rezistis ĉasto mia
al Amadisaj kisoj, dum vi povis
kun don Quijote vin tenadi virta?
Mi estus enviata, ne envia…:
pro mia cedo, mi nur triston trovis,
dolore pagis pro la vivo flirta.
Gandalín, ŝildisto de Amadís de Gaŭlio,
al Sancho Panza, ŝildisto
de don Quijote de La Mancha
Laŭdatu, fama homo, ĉar fortuno,
metinte vin al ŝildo-porta servo,
prudente, takte agis per observo,
ke vin atingu nul maloportuno.
Kavalirismo estas sen imuno
kontraŭ krudula aŭ simplula vervo,
mi simple do akuzas sen rezervo
l’ orgojlan sopirantan al la luno.
Azeno via, ankaŭ via nomo
kaj via nutrosako providenca
plenigas min per sento de envio.
Laŭdatu re, ho Sancho, bona homo,
ĉar kisas vin kun mildo riverenca
la sola, hispana Ovidio.
De la Spritulo, poeto temo-miksa,
al Sancho Panza kaj Rocinante
Jen mi, Sancho, la ŝildisto
de Quijote de La Mancha:
mi forkuris pied-pele
por vivadi kiel saĝa,
ĉar la fama Villadiego
estis fama kaj konata
pro konvena retiriĝo,
laŭ
La Celestina —diro,
[28] [28] Ĉi versaĵo ŝajnas sarkasmo de Cervantes kontraŭ Castillo Solórzano, kaj aludas, ke iam li devis fuĝi por eviti danĝeran situacion. En la hispana, la proverbo «tomar las de Villadiego» signifas «forkuri», kaj ĝin oni mencias, ŝajne unuafoje, en la fama verko La Celestina
libro, laŭ mi, preskaŭ sankta
se ĝi montrus sin pli ĉasta.
Читать дальше