—Trankviliĝu, kara sinjoro —respondis Sancho—. Eble mi eraris koncerne la ŝanĝiĝon de la princino Micomicona, sed rilate al la kapo de la giganto, nu, al la disŝiro de la felsakoj, kaj al tio, ke la sango estas ruĝa vino, mi ne eraras, je Dio, ĉar tie, ĉe la piedo de via lito kuŝas la hakitaj sakoj, kaj la ruĝa vino turnis vian ĉambron en lagon. Se vi ne kredas min, vi konvinkiĝos, kiam oni fritos la ovojn, [159] [159] Proverba esprimo; devenas de rakonto kun la jena argumento: En gastejo, bubo ŝtelis paton, envolvis ĝin kaj ekiris al la pordo por forkuri; tiam aperis la gastejestrino kaj demandis al li, kion li portas. «Vi scios, ĉe la horo friti la ovojn», respondis la knabo.
t.e. kiam lia moŝto la sinjoro gastejestro prezentos al vi la noton de la damaĝoj. Pri tio, ke la sinjorino reĝino troviĝas en la sama stato kiel antaŭe, mi kore ĝojas, ĉar mi ricevos mian parton, kiel ĉiu la sian.
—Nun mi devas diri al vi —replikis don Quijote—, ke vi estas idioto; pardonu min pro la insulto kaj punkto.
—Punkto —ripetis don Fernando—. Oni ne plu parolu pri la afero. Kaj ĉar la sinjorino princino deziras ekiri morgaŭ, tial, ke hodiaŭ estas jam tarde, oni tiel faru; ni povos pasi ĉi nokton en agrabla babilado ĝis la matenruĝo, kaj morgaŭ ni ĉiuj akompanos sinjoron don Quijote, ĉar ni deziras ĉeesti la grandiozajn kaj riskoplenajn prodaĵojn, kiujn certe li plenumos en ĉi granda entrepreno sia.
—Al mi koncernas servi kaj akompani vin —respondis don Quijote—, kaj mi tre dankas pro la favoro al mi farita kaj pro via bona opinio pri mia persono; tian opinion mi klopodos pravigi, eĉ se mi pagos per mia vivo, aŭ per io plia, se eble.
Multe da komplimentoj kaj sinproponoj ŝanĝis inter si don Quijote kaj don Fernando; sed ilin interrompis vojaĝanto tiam eniranta en la gastejon, viro ĵus veninta, laŭ la vesto, el lando de maŭroj, ĉar li portis bluan kazakon sen kolumo, kun duonmanikoj kaj kurtaj baskoj, kuloton kaj ĉapon de la sama blua koloro, paron da duonbotoj daktilkoloraj kaj maŭran cimitaron pendantan de balteo. Lin sekvis surazene virino vestita laŭ la maŭra stilo, kun la vizaĝo kovrita kaj kun unu vualo sur la kapo; ŝi portis ĉapeton el brokaĵo kaj burnuson, kiu envolvis ŝin de la ŝultroj ĝis la piedoj. La viro vidiĝis iom pli ol kvardekjara, fortika, de bela kresko, kun la vizaĝo iom suntanita, longaj lipharoj kaj zorge pritondita barbo; unuvorte, li aspektis tia, ke, se li portus bonan veston, oni juĝus lin homo moŝtnaskita kaj altranga. Enirante, li petis ĉambron kaj, kiam oni diris al li, ke en la gastejo troviĝas eĉ ne unu ĉambro libera, li montris sin tre afliktita; tamen li alpaŝis al sia kunulino en maŭra vesto kaj helpis ŝin descendi de la azeno. Luscinda, Dorotea, la gastejestrino, ties filino kaj Maritornes, altiritaj de ŝia vesto, kian ili neniam antaŭe vidis, ĉirkaŭis la maŭrinon; kaj Dorotea, kiel kutime simpatia, ĝentila kaj plena de takto, vidante, ke li kaj lia kunulino afliktiĝas pro la manko de ĉambroj, diris al ŝi:
—Ne tre ĉagreniĝu, kara sinjorino, pro la neekzisto ĉi tie de konvena loko kaj de komforto, ĉar same okazas en ĉiuj gastejoj; tamen, se al vi plaĉus loĝi kun ni —kaj ŝi almontris Luscindan—, eble vi ne renkontus pli bonan akcepton en via tuta vojaĝo.
La vualita virino ne respondis kaj nur stariĝis, krucis la manojn sur la brusto kaj dankomontre klinis la kapon kaj la torson. Pro ŝia silento la aliaj opiniis ŝin maŭrino ne scianta paroli en kristana lingvo. Ĉe tio ŝia kunulo, ĝis tiam okupata per aliaj aferoj, alpaŝis, kaj vidante, ke la aliaj ĉirkaŭas ŝin, kaj ke ŝi respondas nenion, diris:
—Sinjorinoj, ĉi pucelo apenaŭ komprenas nian lingvon kaj scias nur la sian; tial, ŝi nek povis nek povas respondi viajn demandojn.
—Ni nur proponis al ŝi —respondis Luscinda— akcepti ĉi-nokte nian akompanon kaj dividi kun ni la lokon, kie ni nin aranĝos, kaj kie ni havigos al ŝi tiom da komforto, kiom la cirkonstancoj permesos, des pli, ke oni devas helpi ĉiun fremdan, precipe virinon, se helpon ili bezonas.
—En ŝia nomo kaj en la mia —li diris— mi kisas al vi la manon, sinjorino, kaj taksas vian proponon tiel alte kiel ĝi meritas; sendube temas pri granda favoro, se konsideri, ke ĝi venas en la nunaj cirkonstancoj kaj de moŝtaj personoj, kiaj vi ŝajnas.
—Diru al mi, sinjoro —demandis Dorotea—. Ĉu la damo estas kristana aŭ maŭra?
—Maŭra laŭ korpo kaj vesto, sed profunde kristana en sia animo, ĉar ŝi havas tre grandan deziron fariĝi tia.
—Ĉu oni do ne baptis ŝin ankoraŭ? —demandis Luscinda.
—Ni ne havis la okazon, de kiam ŝi forlasis sian landon kaj hejmon: Alĝerio —li respondis—. Kaj ĝis nun ŝi ne troviĝis en tia mortodanĝero, ke ŝi devus ricevi la bapton eĉ sen esti instruita rilate al la ceremonioj, kies scion postulas nia Patrino, la Sankta Eklezio; sed mi esperas, ke Dio baldaŭ donos al ni la okazon, ke oni ŝin baptu kun la formalaĵoj ŝuldata al ŝia rango, pli alta ol ŝia vesto aŭ la mia montras.
Ĉi vortoj eĉ pli vekis en la aliaj la deziron scii pri la maŭrino kaj ties kunulo; sed ili ne volis lin demandi tiam, ĉar en tiu nokta horo ŝajnis pli konvene havigi al la paro ripozon ol demandi pri ties vivo. Dorotea prenis ŝin je la mano, sidigis ŝin ĉe sia flanko kaj petis, ke ŝi demetu la vualon. Ŝi rigardis sian kunulon, kvazaŭ ŝi demandus per la okuloj kion oni diris kaj kion ŝi devus fari; li respondis arabe, ke oni petis ŝin demeti la vualon, kaj li aldonis, ke ŝi tion faru; ŝi do senvualigis sin kaj rivelis vizaĝon tiel belan, ke Dorotea trovis ŝin pli bela ol Luscinda, kaj Luscinda pli bela ol Dorotea, dum la ceteraj ĉeestantoj pensis, ke nur la mieno de la maŭrino povus egali la mienon de Luscinda kaj Dorotea; kaj pluraj trovis ŝin kelkrilate eĉ la plej bela el la tri. Nu, ĉar la belo havas la privilegion gajni al si ĉies koron kaj volon, oni tuj cedis al la deziro komplimenti kaj servi la belan maŭrinon.
Don Fernando demandis al ŝia kunulo pri ŝia nomo, kaj li respondis, ke ŝi nomiĝas Lela Zoraida; sed kiam ŝi aŭdis lian respondon, ŝi komprenis kion la kristano demandis, kaj ŝi aldiris rapide kaj gracie, sed ankaŭ angore:
—Ne, Zoraida ne; María, María —komprenigante, ke ŝi nomiĝas, ne Zoraida, sed María.
Ŝiaj vortoj, kaj la emocio kun kiu ŝi ilin prononcis, provokis la verŝon de larmoj ĉe la ĉeestantoj, ĉefe ĉe la virinoj, kies naturo estas pli molkora kaj kompatema. Luscinda varme ŝin brakumis kaj diris: «Jes, jes: María», kaj la maŭrino respondis: «Jes, jes: María; Zoraida macange », kiu lasta signifas «ne».
Dume la nokto falis kaj sub la instrukcioj de la kompanoj de don Fernando, la gastejestro ĉiel klopodis prepari al ili la plej bonan manĝon pretigeblan. Tiel do, kiam la horo venis, ĉiuj sidiĝis ĉe unu longa komuna tablo, ĉar en la gastejo ne ekzistis tabloj rondaj aŭ kvadrataj, kaj la honoran lokon oni destinis al don Quijote, malgraŭ ties rifuzoj. Li volis ĉe sia flanko sinjorinon Micomicona, tial ke ŝi troviĝis sub lia protekto. Apud ŝi sidiĝis Luscinda kaj Zoraida, kaj fronte al ili don Fernando kaj Cardenio kun la ĵusveninto kaj la ceteraj kavaliroj; ĉe la flanko de la damoj sidiĝis la pastro kaj la barbiro, kaj tiel ili manĝis kun granda kontento, des pli, kiam ili vidis, ke don Quijote ĉesas manĝi kaj, posedata de la sama spirito, kiu iam movis lin longe paroli al la kapristoj, komencis diri:
—Vere, sinjoroj, oni devas rekoni, ĉion konsiderante, ke la membroj de la ordeno de la vaganta kavalirismo travivas plej eksterordinarajn aferojn. Efektive, inter la homoj vivantaj en la mondo, kiu, enirinte tra la pordo de ĉi kastelo kaj trovante nin kune en nia nuna aspekto, divenus kio vere ni estas? Kiu povus kredi, ke ĉe mia flanko sidas la granda reĝino konata de ni ĉiuj, kaj ke mi estas la Kavaliro de la Trista Mieno, kies nomon la buŝo de la famo ĉie distrumpetas? Nedubeble do, ĉi arto aŭ profesio pli grandas ol la ceteraj elpensitaj de la homo, kaj ju pli da danĝeroj ĝi kunportas, des pli alte ni devas ĝin taksi. Iru for de ĉi tie, kiu asertus, ke la letroj pli valoras ol la armoj! Mi respondus, kiu ajn li estus, ke li ne scias kion li diras. Efektive, li prezentus la argumenton, kaj al ĝi ĉefe sin apogus, ke la faroj de la spirito superas la farojn de la korpo, kaj ke la armojn nur per la korpo oni manipulas, kvazau temus pri ŝarĝista okupo, por kies plenumo oni bezonas nur fizikan forton; kvazaŭ en nia profesio en la tiel nomata kampo de la armoj ne necesus granda inteligento por la efektivigo de kuraĝaj entreprenoj; kaj kvazaŭ militestro komandanta armeon aŭ defendanta sieĝitan urbon ne laborus tiel per sia inteligento kiel per sia korpo. Ĉu per la nura fizika forto oni povus diveni aŭ scii la intencojn, planojn, stratagemojn kaj embuskojn de la malamiko, aŭ preventi timatajn danĝerojn? Sekve do, se por la armoj, kiel por la letroj, necesas la inteligento, ni vidu nun, kiu faras pli grandan mensan laboron, ĉu la letristo aŭ la soldato. Ni povos tion scii, se ni konsideras la celon letristan kaj la celon soldatan kaj konsentas, ke ju pli noblas la serĉata celo, des pli alte oni devas ĝin taksi. Estas celo kaj objekto de la profanaj letroj (mi ne parolas nun pri la religiaj, kies celo, nekomparebla kaj infinita, konsistas en tio, inspiri la animojn, ke ili atingu la ĉielon) distribui nepartie la juston, doni al ĉiu ties rajton, interpreti la leĝon kaj klopodi, ke oni ĝin observu, kio certe meritas laŭdon pro siaj grandanimaj kaj noblaj streboj, sed ne tiel multe kiel la kariero de la armoj, kies objekto estas la paco, la pleja bono, kiun la homoj povas deziri en ĉi mondo: tial, la unuan bonan novaĵon, ricevitan de la mondo kaj de la homoj, komunikis la anĝeloj en la nokto, kiu estis nia tago, [160] [160] Ĉar en tiu nokto, laŭ la kristanismo, naskiĝis la Filo de Dio por meti lumon en la homan tenebron.
kiam ili kantis en la aero: «Gloron al Dio en la alto kaj pacon sur la tero al la homoj de bona volo»; tial, la plej bona majstro sur la tero kaj en la ĉielo instruis al siaj disĉiploj kaj adeptoj saluti jene en la momento eniri en ajnan domon: «Paco regu en ĉi hejmo», kaj ofte Li diris al ili: «Mi donas al vi mian pacon; mian pacon mi lasas al vi; la paco estu ĉe vi», kiu paco, donita de tia mano, egalas al juvelo: tia juvelo, ke, se ĝi mankas en la ĉielo aŭ sur la tero, nenia bono povas ekzisti. Ĉi paco estas la vera celo de la milito, ĉar armoj kaj milito signifas la samon. Se ni akceptas do la veron, ke la milito celas la pacon, kaj ke sekve ĝi superas la celon de la letroj, ni traktu nun pri la korpaj suferoj de la eruditoj kaj de la soldatoj, kaj ni vidu, kies suferoj pli grandas.
Читать дальше