Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha

Здесь есть возможность читать онлайн «Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Год выпуска: 2016, Издательство: Hispana Esperanto-Federacio, Жанр: Классическая проза, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Vi havas antaŭ vi verkon eksterordinaran. Ne nur pro la originalaj teksto kaj lingvaĵo, sed ankaŭ pro la lingvo en kiu ĝi sin prezentas nun.
La traduko de
en Esperanton estis jam de la komenco de nia lingvo la revo de ĉiuj esperantistoj ligitaj al la hispana kulturo. Tiu revo, post kelkaj antaŭaj partaj provoj, fine plene efektiviĝis paper-forme en 1977, danke al la laborado de nia admirata tradukisto Fernando de Diego kaj al la apogo de Fondaĵo Esperanto kaj de grupo de malavaraj hispanaj esperantistoj.
Hodiaŭ, preskaŭ kvardek jarojn poste kaj ĉe la kvar-jarcenta datreveno de la morto de Miguel de Cervantes, ni profitas de la teknologia progreso kaj faras plian paŝon prezentante tiun ĉi novan bit-forman eldonon danke al la laboro de skipo de volontuloj, kiuj donacis sian tempon kaj talenton por la tasko. Ni tiel esperas pli bone diskonigi tiun ĉi juvelon de la universala literaturo en la plej universala el la lingvoj, sen limoj kaj baroj.
Por Hispana Esperanto-Federacio kaj por Fondaĵo Esperanto estas honore disponigi al la komunumo de parolantoj de la internacia lingvo Esperanto la plej internacian hispanlingvan verkon, nome la aventurojn de la inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha.
subskribo José Antonio del Barrio Prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Don Quijote tiel prudente kaj racie sin esprimadis, ke tiam neniu el la aŭskultantoj opinius lin freneza; kontraŭe: la pliparto, kavaliroj ligitaj al la kariero de la armoj, aŭskultis lin kun granda plezuro. Li plu parolis:

—Mi asertas do, ke la suferoj de la studentoj estas la jenaj: ĉefe mizero (nu, ne ĉiuj malriĉas, sed ni allasu la ekstreman kazon), kaj kiam mi diras, ke ili suferas mizeron, mi kredas, ke nenion plian oni povus aldoni por indiki ilian misfortunon, ĉar la malriĉan trafas nenio bona. Li elportas la diversajn aspektojn de la mizero: foje malsato, foje frido, foje nudeco, foje ĉio kune; tamen lia situacio ne fariĝas senespera, ĉar iel li manĝas, eble iom pli malfrue ol oni kutimas, eble sin nutrante per la postlasaĵoj restintaj sur la tablo de la riĉaj, eble serĉante la supon, [161] [161] Almozante pri ĝi ĉe la konventoj. kio lasta konsistigas la plejan mizeron de la studento. Al li ne mankas alies braĝujo aŭ kameno, kies varmo ne tre intensas sed almenaŭ iom mildigas lian fridon; kaj fine, li dormas subtegmente dum la nokto… Mi ne volas detale mencii kelke da negravaĵoj, nome, la manko de ĉemizoj, la nesufiĉo de ŝuoj, la kaduka kaj fadenmontra stato de la vesto, nek kiel avide li ŝtopas al si la stomakon, kiam hazarde li partoprenas en festeno. Sur ĉi kruta kaj dorna vojo la studento stumblas, falas, sin levas kaj falas denove, sed fine akiras la deziratan diplomon; kaj tiam, pasinte inter tiaj Scilaj, Karibdaj kaj Sirtoj, multaj studentoj, kvazaŭ pelitaj de la favora vento de la fortuno (kiel ni ofte vidas) fine regas kaj komandas la mondon de sur seĝo kaj ŝanĝas sian malsaton en plenan stomakon, sian fridon en plaĉan friskon, sian nudecon en belajn kostumojn kaj sian surmatan dormon en ripozon inter holandaj kaj damaskaj tukoj: ĝuste meritita rekompenco al ilia kuraĝo. Sed iliaj suferoj, se komparitaj kun la suferoj de la soldato, tre etas en ĉiuj aspektoj, kiel mi tuj klarigos.

Ĉapitro 38

Pri la kurioza parolado de don Quijote rilate al la armoj kaj la letroj

Don Quijote diris daŭrige:

—Ĉar ni komencis konsiderante la situacion de la studento, lian mizeron kaj ties diversajn aspektojn, ni traktos, ĉu la soldato pli riĉas, kaj ni vidos, ke li estas la plej paŭpera en la mondo, tial, ke li devas subteni sin per la mizera soldo, kiun li ricevas tarde aŭ neniam, aŭ per tio, kion li povas marodi propramane tre riskante sian vivon kaj konsciencon; kaj kelkfoje lia senvestiteco estas tia, ke ia sajo ŝirita taŭgas al li samtempe kiel ĉemizo kaj uniformo; en la mezo de la vintro, en kamparo aperta, li defendas sin kontraŭ la rigoroj de la vetero per nur la elspiraĵoj de sia buŝo, kiuj, venante de vaka loko, certe fridas spite al la naturaj leĝoj. Sed falas la nokto, kaj tiam ni vidas, ke por ripozi post tiom da malkomforto, li disponas liton, kiu, se ne pro lia kulpo, neniam montriĝas larĝo-manka, ĉar li povas mezuri sur la tero kiom da futoj li volas kaj tie ruli sin laŭplaĉe sen timi la ĉifiĝon de la tukoj. Fine venas la tago kaj la horo, kiam oni surmetas al li la doktoran bireton, faritan el ĉarpioj, por kuraci la vundon de kuglo eble trapasinta lian frunton aŭ kripliginta lin je brako aŭ je kruro. Kaj se ĉio ĉi ne okazas kaj la kompata ĉielo gardas lin viva kaj sana, li statos tiel mizera kiel antaŭe kaj devos interveni en aliaj dueloj kaj bataloj kaj venki senescepte por iom prosperi; sed tiaj mirakloj apenaŭ vidiĝas. Nu, sinjoroj, se vi konsideris la aferon, diru, kiomfoje superas la viktimoj de la milito la nombron de ĝiaj profitantoj? Sendube vi respondos, ke tia komparo ne eblas, ĉar oni ne povas kalkuli la milit-pereintojn, dum nur tri ciferoj [162] [162] T.e., ajna nombro el tri ciferoj. sufiĉus por indiki la kiomon de la prosperaj soldatoj vivaj.

»Ĉe la juĝistoj okazas la malo, ĉar ĉiuj bele enpoŝigas la monon salajran, se ne mencii la ŝmiran; tiel do, kvankam pli grandas la suferoj de la soldato, ties rekompenco estas multe pli eta. Al tio oni povus respondi, ke pli facilas premii du mil juĝistojn ol tridek mil soldatojn; la juĝistojn oni rekompencas per postenoj destinitaj al ilia profesio, dum la soldatojn oni povus premii nur per la posedaĵoj de la estro, kiun ili servas. La fakto, ke ĉi tia rimedo neeblas, plifirmigas mian argumentadon.

»Tamen ni flanklasu ĉi tion, ĉar temas pri labirinto, kies pordo apenaŭ troveblas; kaj ni traktu denove la superecon de la armoj antaŭ la letroj, afero ankoraŭ ne decidita, se konsideri la forton de la argumentoj prezentitaj de unu flanko kaj de la alia. La kleruloj diras, interalie, ke, sen la letroj, la armoj ne povus ekzisti, ĉar ankaŭ la milito havas siajn leĝojn kaj rigore obeas ilin, kaj la leĝoj apartenas al la jurisdikcio de la letroj kaj de la eruditoj. Al tio respondas la armoj, ke la leĝo ne efikus sen ili, ĉar per la armoj oni defendas la landon, konservas la regnon, gardas la urbojn, tenas la vojojn sekuraj kaj alĉasas la piratojn de la maro; unuvorte, la landoj, la regnoj, la monarkioj, la urboj, la vojoj de la tero kaj la maro estus submetitaj al la danĝero kaj konfuzo propraj al la milito, dum tiu daŭras kaj uzas siajn privilegiojn kaj sian forton. Kaj estas pruvite, ke tion plej kostan oni taksas aŭ devas taksi, plej alte. Por atingi renomon en la letroj necesas tempo, noktoj da studo, malsato, nudeco, kapturnoj, misdigestoj kaj aliaj similaj aferoj, kiujn mi jam parte menciis. Aliflanke, por fariĝi bona soldato, li devas trasuferi la samon kiel la studentoj, sed ĝis tia grado, ke komparo ne eblas, ĉar ĉiupaŝe li trovas sin ĉe la rando de la morto.

»Ĉu iu el la timoj, kiuj pro mizero aŭ malsato plagas aŭ afliktas la studenton, povas egali la timon sentatan de soldato surpostene aŭ gardostare, kiam en ia reduto aŭ pozicio li scias, ke la malamikoj subminas en la direkto al lia loko, kaj neniapretekste li povas apartiĝi aŭ fuĝi de la danĝero tiel proksime lin minacanta? Li povas nur informi sian kapitanon pri la danĝero, esperi, ke tiu alfrontos la situacion per kontraŭmino, kaj dume stari kviete, atendante kaj timante ĉu li subite leviĝos senflugile al la nuboj kaj kontraŭvole refalos en la profundon. Kaj se ĉi danĝero ŝajnas al vi eta, ni vidu, ĉu ĝin egalas aŭ superas tio, ke du galeroj venas en poban kolizion unu kun la alia meze de la vasta maro, interkroĉiĝas kaj lasas al la soldato nur la spacon de du futoj da tabulo ĉe la ŝipantaŭo; kaj kvankam li vidus fronte al si, je lanco-longa distanco, ke lin minacas tiom da instrumentoj de morto, kiom da kanonoj faŭkas de la kontraŭa ŝipo, kaj kvankam li scias, ke ĉe la unua mispaŝo li irus viziti la profundan sinon de Neptuno, tamen kun aŭdaca koro, puŝate de la honoro, li almetas sin al la risko fariĝi celobjekto de densa arkebuza pafado kaj sin ĵetas paŝi sur tiel streta tabulo ĝis la malamika ŝipo. Kaj eĉ pli admirindas, ke apenaŭ unu soldato elfalas tien, de kie li ne povos levi sin denove ĝis la tago de la lasta juĝo, alia okupas tuj lian lokon, kaj se siavice ankaŭ li falas, alia, kaj ankoraŭ alia sekvas, sen ia interspaco inter morto kaj morto: la plej granda montro de kuraĝo kaj sinofero trovebla en la hazardoj de la milito.

»Benatu la tempo, kiam mankis la terura furio de ĉi demonaj maŝinoj, la artilerio, kies inventisto, mi firme kredas, nun ricevas en la infero la rekompencon pro tiel monstra elpensaĵo, kiu permesas al brako kanajla kaj poltrona preni la vivon de brava kavaliro, ĉar li ne konscias kiel aŭ de kie, kiam lia koro plenas de impeto kaj aŭdaco, trafas lin hazarda kuglo (pafita eble de viro ekfuĝinta en teruro pro la flamo kaŭzita de la malŝargo de lia infera maŝino) kaj en unu momento metas finon al la pensoj kaj la ekzisto de persono, kiu meritis jarcentojn da vivo. Kiam mi meditas pri tio, mi inklinas konfesi, ke doloras al mi en la koro, ke mi alprenis la profesion de vaganta kavaliro en ĉi abomeninda epoko nia; ĉar, kvankam nenio min timigas, tamen donas al mi kelkan zorgon la penso, ke pulvo kaj plumbo povas preni de mi la ŝancon gajni sur la tuta konata tero famon kaj renomon per la kuraĝo de mia brako kaj la eĝo de mia glavo. Sed la ĉielo faru laŭvole: se mi atingos la celon, oni min pli alte taksos, ĉar mi alfrontis pli da danĝeroj ol la vagantaj kavaliroj de la pasintaj tempoj.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Обсуждение, отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x