Daŭrigo de la historio de la fama princino Micomicona, kun aliaj plaĉaj aventuroj
Ĉion ĉi aŭskultis Sancho, ne sen granda ĉagreno, vidante, ke lia espero ricevi ian nobel-titolon solviĝis kiel fumo, ĉar la linda princino Micomicona sin turnis en Dorotean kaj la giganto en don Fernandon, dum lia mastro profunde dormis, zorgante pri nenio. De sia flanko Dorotea ne tre certis, ke ŝia feliĉo ne estas sonĝo; Cardenio sentis la samon, kaj Luscinda ricevis similan impreson. Don Fernando dankis la ĉielon pro la favoro ricevita kaj pro tio, ke la providenco eltiris lin el la komplika labirinto, kie li preskaŭ perdis la animon kaj la honoron; resume, ĉiuj en la gastejo kontentis pro la feliĉa fino de tiel konflikta kaj despera situacio; la pastro, kiel saĝa homo, atribuis al ĉio okazinta ties ĝustan proporcion kaj gratulis la koncernatojn pro la de ili atingita bono; sed plej ĝoja kaj kontenta montriĝis la gastejestrino, ĉar Cardenio kaj la pastro promesis pagi la kostojn —plus la interezojn— de ĉio perdita kaj damaĝita kaŭze de don Quijote. Kiel dirite, nur Sancho sentis sin trista, afliktoplena kaj senespera; tiel do, kun melankolia esprimo li eniris en la ĉambron de sia ĵus vekiĝinta mastro kaj diris:
—Dormu laŭplaĉe, sinjoro Trista Mieno, kaj ne zorgu likvidi ajnan giganton aŭ remeti la princinon en ŝian tronon, ĉar ĉio estas jam aranĝita kaj finita.
—Sendube, ĉar mi havis kontraŭ la giganto batalon tiel grandiozan kaj ferocan, kian mi ne alfrontos en la cetero de mia vivo —respondis don Quijote—. Per retrohako, frap!, mi forsendis lian kapon sur la plankon, kaj tiom da sango ŝprucis al li, ke ĝi fluis kvazaŭ akvo roja.
—Kvazaŭ ruĝa vino, prefere vi diru —rimarkis Sancho—. Via moŝto sciu, se vi ne scias ankoraŭ, ke la mortinta giganto estas hakita vinsako; la sango, ses aroboj [158] [158] Hispane «arroba»: malnova pez-unuo. Unu arobo egalas 11,50 kilogramojn.
da ruĝa vino, kiujn la sako havis en sia interno; la detranĉita kapo, la putino min naskinta…; kaj la diablo ĉion forportu.
—Kion vi diras, idioto? —diris don Quijote—. Ĉu vi perdis la saĝon?
—Via moŝto ellitiĝu —respondis Sancho— kaj iru vidi, kian belan laboron vi faris, kaj kiom ni devas pagi; vi vidos ankaŭ la reĝinon turnitan en ordinaran damon nomatan Dorotea, kaj kelke da aferoj, kiuj surprizos vin, se vi bone rimarkos.
—Nenio el tio surprizus min —diris don Quijote—, ĉar, se vi bone memoras, kiam laste ni gastis ĉi tie, mi informis vin, ke ĉion en ĉi loko provokis la ensorĉoj, do ne strange se nun okazus la samo.
—Mi plene konsentus kun via moŝto, se ankaŭ mia bernado estus afero de ensorĉo, kaj ne fakto vera kaj reala —respondis Sancho—. Tiuokaze mi vidis la gastejestron (la saman mastron nunan) teni unu ekstremon de la plejdo, vigle suprentiri min kaj ridi plenbuŝe; eble mi estas idioto kaj pekulo, tamen mi kredas, ke, kie oni komencas rekoni la homojn, tie ekzistas ne ia ensorĉo, sed multe da rompitaj ripoj kaj da misfortuno.
—Nu, bone, Dio rimedos tion —diris don Quijote—. Donu al mi la vestaĵojn, ke mi eliru kaj vidu la transformojn, kiujn vi menciis.
Sancho enmanigis al li la pecojn kaj, dum don Quijote sin vestis, la pastro rakontis al don Fernando kaj al la aliaj pri la frenezo de la hidalgo kaj pri la taktiko uzita por tiri lin de la Mizera Roko, kie li antaŭe sidis pro imagaj disdegnoj de sia damo. La pastro sciigis al ili ankaŭ la pliparton de la aventuroj, kiujn Sancho jam komunikis al li, kaj la aŭskultantoj ne malmulte ridis kaj miris, ĉar ili pensis, kiel la tuta mondo, ke temis pri la plej stranga speco de freneco sidanta en difektita cerbo. La pastro aldonis, ke pro tio, ke la bona fortuno de Dorotea neebligus la daŭrigon de la projekto, oni devus elpensi kaj efektivigi alian por konduki la hidalgon al ties vilaĝo. Cardenio proponis, ke oni plu utiligu la originalan projekton, kaj aldonis, ke Luscinda povus transpreni la rolon de Dorotea.
—Ne —diris don Fernando—, oni ne faru tiel. Mi deziras, ke Dorotea ludu ankoraŭ sian rolon, kaj se la vilaĝo de ĉi bona hidalgo ne tre distas, mi tre ĝojos kontribui al lia resaniĝo.
—De ĉi tie, ĝi distas ne pli ol du tagojn.
—Nu, eĉ se ili estus pli, mi same ĝojos fari la vojaĝon, se konsideri la bonon, kiun ni celas.
Ĉi-momente aperis don Quijote armita per siaj tutaj feroj, kun la ronda ŝildo ĉe la brako, la lanco en la mano kaj apogita sur la planko, kaj la kasko de Mambrino, kvankam deformita pro la batoj, sur la kapo. Don Fernando kaj la aliaj miris ĉe la stranga figuro de don Quijote, ĉe lia magra kaj flava vizaĝo duonmejlon longa, ĉe la manko de interkongruo de liaj armiloj kaj ĉe lia digna teniĝo, kaj ili silentis, atendante, ke li parolu unua; fine don Quijote kun grandaj soleno kaj aplombo diris, fiksante la rigardon sur la linda Dorotea:
—Ĉi ŝildisto mia informis min, bela sinjorino, ke Via Grandeco ekstermiĝis, ke via persono pereis, ĉar vi, iam reĝino kaj granda damo, turniĝis en simplan pucelon. Se tia ŝanĝo okazis pro ordono de via patro, la reĝo magiisto, ĉar li timis, ke mi ne kapablus doni al vi la necesan kaj ŝuldatan helpon, mi asertas, ke eĉ ne la duonon de sia arto li sciis aŭ scias, kaj ke li apenaŭ familiariĝis kun la kavaliraj historioj; ĉar se li estus leginta kaj studinta ilin longe kaj atente kiel mi, li trovintus ĉiupaŝe, ke aliaj kavaliroj, kies famo ne egalas la mian, efektivigis taskojn multe pli riskajn. Ja, mortigi giganteton, kiom ajn li arogantas, apenaŭ valoras; fakte, antaŭ ne longe mi mem batalis kontraŭ li… nu, mi preferas silenti, por ke oni ne diru, ke mi mensogas; sed la ĉion rivelanta tempo diskonigos la veron en la plej neatendita momento.
—Kontraŭ vinsakoj vi batalis, ne kontraŭ giganto —diris tiam la gastejestro. Sed don Fernando ordonis lin silenti kaj neniel interrompi la dirojn de don Quijote; kaj la hidalgo daŭrigis:
—Mi fine diras, moŝta sinjorino senheredigita, ke, se pro la dirita motivo via patro faris al vi ĉi metamorfozon, vi devus konsideri ĝin nenecesa, ĉar en la mondo ne ekzistas danĝero, tra kies obstakloj mia glavo ne trabatus vojon al mi. Apenaŭ pasos kelke da tagoj ĝis, faliginte teren la kapon de via malamiko, mi surmetos al vi denove la kronon.
Li ĉesis paroli, atendante la respondon de la princino. Dorotea jam konis la intencon de don Fernando daŭrigi la mistifikon ĝis la enkonduko de la hidalgo en ties hejmon, do ŝi respondis kun gracia seriozeco:
—Kiu ajn diris al vi, Kavaliro de la Trista Mieno, ke mi aliformiĝis, tute ne diris la veron, ĉar hodiaŭ mi estas la sama virino kiel hieraŭ. Efektive, kelkaj feliĉaj okazintaĵoj faris al mi ŝanĝon: la plej bonan, kiun mi povus deziri; sed cetere, mi estas la sama persono kiel antaŭe kaj havas la saman intencon helpi al mi per la forto de via kuraĝa kaj nevenkebla brako. Tiel do, kara sinjoro, faru al mi la komplezon redoni la honoron al la viro min generinta, kaj konsideru lin sagaca kaj prudenta, ĉar per sia scio li trovis sekuran kaj facilan rimedon kontraŭ mia misfortuno. Mi kredas, sinjoro, ke, sen via interveno, neniam mi atingus mian nunan feliĉon; kaj ĉi-rilate mi ja diras la puran veron, kion la pliparto de ĉi sinjoroj povus atesti. Kion ni devas fari nur, estas ekiri morgaŭ sur la vojo, ĉar hodiaŭ ni havas apenaŭ tempon por vojaĝi. Kaj pri la cetera bona fortuno, kiun mi esperas, mi fidos je la volo de Dio kaj je la kuraĝo de via koro.
Tion esprimis la saĝa Dorotea kaj, aŭdinte ŝin, don Quijote sin turnis al Sancho kaj laŭtis kun nekaŝita kolero:
—Nun mi diras al vi, Sancho fripono, ke vi estas la plej aĉa kanajlo de Hispanujo. Latrono, vagabondo, ĉu vi ne ĵus diris al mi, krom aliaj absurdoj metintaj min en la plej grandan konfuzon de mia vivo, ke ĉi princino turniĝis en pucelon nomatan Dorotea, kaj ke la kapo kiun, kiel mi kredas, mi dehakis al giganto, estas la putino vin naskinta? Mi ĵuras je… —li rigardis al la ĉielo kaj interpremis la dentojn—, ke la mano min jukas fari el vi kaĉon tian, ke ĉiuj mensogaj ŝildistoj vagontaj de nun en la mondo lernos esti diskretaj.
Читать дальше