»—Trankviliĝu, sinjoro, ne ekscitiĝu. Ne sekvu la viron saltintan de ĉi tie. Nur min tuŝas la afero. Efektive, li estas mia edzo.
»Anselmo ne kredis ŝin; kontraŭe, blinda de kolero, li eltiris la ponardon kaj minacis, ke li mortigos ŝin, se ŝi ne diros la veron. Leonela, plena de teruro, sen scii kion ŝi diras, respondis:
»—Ne mortigu min, sinjoro, mi rakontos al vi ion tiel gravan, ke vi ne povus ĝin imagi.
»—Nu, tuj, rakontu —diris Anselmo—. Se ne, vi pereos.
»—Neeble ĉi-momente —respondis Leonela—. Mi estas tro ekscitita. Lasu min ĝis morgaŭ, kaj tiam mi rivelos al vi unu aferon, kiu konsternos vin. Sed kredu, la saltinto tra la fenestro estas junulo de ĉi urbo: li promesis edziĝi al mi.
»Per tio Anselmo trankviliĝis kaj decidis atendi la tempon difinitan de Leonela, ĉar li tute ne pensis, ke li povus aŭskulti ion kontraŭ Camila: tiel certa kaj kontenta li estis pri ŝia virto. Li eliris do el la ĉambro kaj enŝlosis en ĝi la servistinon, avertinte ŝin, ke ŝi restos tie, ĝis ŝi rivelos al li sian sekreton.
»Anselmo iris tuj al Camila kaj rakontis al ŝi la incidenton kaj la promeson de Leonela riveli al li aferon grandan kaj gravan. Superfluas diri, ke Camila konsterniĝis. Ĉar ŝi suspektis, ne senmotive, ke Leonela rivelos al Anselmo ŝian perfidon, Camila sentis tian teruron, ke, sen kuraĝi atendi, ĉu ŝia suspekto pruviĝos vera aŭ ne, tiun saman nokton, kiam ŝajnis al ŝi, ke Anselmo dormas, ŝi prenis siajn plej bonajn juvelojn kaj iom da mono kaj, neobservate, elŝteliĝis el la domo kaj iris rekte al Lotario. Tie ŝi rakontis al li la okazaĵon kaj petis lin konduki ŝin al sekura kaŝejo, aŭ fuĝi kun ŝi al loko, kie Anselmo ne povus trovi ilin. Tiel grandan konfuzon metis Camila en la koron de Lotario, ke li ne nur ne sciis kion fari, sed eĉ ne kapablis respondi unu solan vorton. Fine li decidis konduki ŝin al klostro, kies priorino estis fratino lia. Camila konsentis iri tien, kaj kun la urĝo, kiun la situacio postulis, Lotario tion faris, lasis ŝin en la klostro kaj tuj poste foriris de la urbo, dirinte adiaŭ al neniu.
»Ĉe la tagiĝo, Anselmo tiel deziregis scii kion Leonela promesis diri, ke, sen rimarki, ke Camila forestas de lia flanko, li ellitiĝis kaj iris al la ĉambro, kie li antaŭe enfermis la servistinon. Li apertis la pordon, paŝis en la internon kaj trovis ĝin dezerta; sed li rimarkis kelke da litotukoj noditaj al la fenestro kaj komprenis, ke Leonela descendis per ili kaj eskapis. Konfuzita, li tuj revenis por rakonti la aferon al Camila, sed konsterniĝis, kiam li ne trovis ŝin en la lito, nek ie en la domo. Li demandis pri ŝi al la geservistoj, sed neniu povis doni kontentigan respondon. Fine, serĉante ankoraŭ Camilan, li hazarde rimarkis, ke ŝiaj kofretoj havas la kovrilon levita, kaj ke la pliparto de ŝiaj juveloj mankas. Tiam li komprenis, ke katastrofo falis sur lin, kaj ke ne de Leonela venas lia misfortuno. Tiel do, ĝuste kiel li estis, sen fini sian tualeton, trista kaj enpensa, li iris al Lotario por informi lin pri sia malfeliĉo. Sed, kiam li ne trovis lin kaj la servistoj diris, ke ilia sinjoro foriris en la nokto kun sia tuta mono, Anselmo timis perdi la saĝon. Kaj, kiel kulmino de la tuta afero, kiam Anselmo revenis al si, li trovis la domon sola kaj dezerta, sen servistoj kaj ĉambristinoj.
»Li ne sciis kion pensi, diri aŭ fari, kaj iom post iom lia saĝo pli kaj pli ŝanceliĝis. Li vidis sin subite sen edzino, sen amiko, sen servistoj, forlasita de la ĉielo kaj, precipe, sen honoro, ĉar en la fuĝo de Camila li vidis sian propran pereon. Fine, post longa tempo li decidis iri al sia kampara amiko, en kies domo li antaŭe gastis por doni la la paro la ŝancon aranĝi tiel teruran misfortunon. Li ŝlosis la pordojn de sia domo, ekrajdis la ĉevalon kaj kun deprimita animo komencis la vojaĝon. Apenaŭ li iris la duonon de la vojo, li deseliĝis, alligis la ĉevalon al trunko de arbo, lasis sin fali apud ĝi, kaj tie, torturata de siaj pensoj, ploris kaj ĝemis ĝis la krepuskiĝo. Tiam li vidis veni el la direkto de la urbo viron sur ĉevalo. Anselmo lin salutis kaj demandis kiaj novaĵoj cirkulas en Florenco.
»—La plej strangaj, kiajn de multaj tagoj oni ne aŭdas en la urbo —respondis la rajdanto—. Oni publike diras, ke Lotario, la granda amiko de tiu riĉa Anselmo loĝanta en la kvartalo San Juan, ĉi-nokte fuĝis kun ties edzino Camila, kaj ankaŭ, ke Anselmo mem malaperis. Ĉion ĉi rakontis la ĉambristino de Camila, post ol la gubernatoro surprizis ŝin, kiam ŝi descendis per litotuko el fenestro de la domo de Anselmo. Nu, mi ne scias detale kio okazis, sed en la tuta urbo oni miras pri la afero, ĉar oni ne povis imagi ion tian, se konsideri, ke, tiel granda kaj intima amikeco ekzistis inter la du viroj, ke oni nomis ilin «la du amikoj».
»—Ĉu oni scias kiun vojon prenis Lotario kaj Camila?
»—Tute ne —respondis la rajdanto—, kvankam la gubernatoro tre aktivis, serĉante ilin.
»—Dio vin gardu, sinjoro —diris Anselmo.
»—Ankaŭ vin —respondis la alia, forirante.
»Ĉe tiel teruraj novaĵoj, Anselmo preskaŭ perdis, ne nur la saĝon, sed eĉ la vivon. Li stariĝis, kiel li povis, kaj alvenis al sia amiko, kiu ankoraŭ sciis nenion por lia misfortuno. Sed, kiam li vidis lin enpaŝi pala kaj konsumita, li komprenis, ke li suferas gravegan afekcion. Anselmo tuj petis, ke oni helpu lin iri en la liton, kaj ke oni donu al li plumon kaj paperon. Oni tion faris kaj, ĝuste kiel li volis, oni lasis lin sola en la lito kaj kun la pordo fermita. En tia situacio, tiel ŝarĝiĝis lia menso pro la pezo de lia misfortuno, ke li klare sentis en si la simptomojn, ke lia vivo proksimiĝas al al fino. Sekve li decidis postlasi klarigon pri la kaŭzo de sia stranga morto kaj komencis skribi; sed, antaŭ ol li finus la noton, li ĉesis spiri, kaj lian vivon estingis la doloro kaŭzata de lia stulta scivolo. La mastro de la domo, surprizita pro la longa silento de Anselmo, decidis eniri en lian ĉambron por vidi, ĉu lia afekcio intensiĝis, kaj trovis lin kuŝanta sur la ventro, kun la duono de la korpo en la lito, kun la alia duono sur la skribotablo, kie vidiĝis la papero de li skribita, kaj kun la plumo ankoraŭ en la mano. Li vokis la kuŝanton, ne ricevis respondon, proksimiĝis al li, prenis ties manon, trovis ĝin frida kaj rimarkis, ke li jam mortis. Plena de konsterno kaj profunde afliktita, li vokis la domanojn, ke ili atestu la bedaŭrindan finon de la vivo de Anselmo, kaj poste li legis la paperon skribitan de lia mano. Ĝi tekstis jene:
Stulta kaj danĝera scivolo prenis de mi la vivon. Se Camila aŭdos la novaĵon pri mia morto, ŝi sciu ankaŭ, ke mi pardonas ŝin, ĉar ŝi havis nenian devon fari miraklojn, kaj mi ne bezonis peti ilin de ŝi. Tial, ke mi estis la arkitekto de mia infamio, ne ekzistas motivo por…
»Anselmo skribis nur ĝis tie, kaj certe li mortis, antaŭ ol li povus fini la frazon. La sekvantan tagon, la amiko de Anselmo sendis mesaĝon al liaj parencoj pri lia morto. Ili jam sciis pri lia misfortuno kaj pri la klostro, kie Camila, pli afliktita pro la foresto de sia amanto ol pro la morto de Anselmo, troviĝis preskaŭ en la stato sekvi sian edzon en ties definitiva vojaĝo. Oni diris, ke kvankam ŝi estis vidvino, ŝi ne volis forlasi la klostron kaj ankaŭ ne fariĝi monaĥino. Sed kelke da tagoj poste, ricevinte la novaĵon, ke Lotario mortis en batalo okazinta inter la trupoj de Monsieur de Lautrec kaj la soldatoj de la Granda Kapitano Gonzalo Fernández de Córdoba en la regno de Napolo, kie lastatempe troviĝis la tarde pentanta amiko, Camila faris la votojn, sed iom poste la rigoraj manoj de la aflikto kaj de la melankolio estingis ŝian vivon. Tiel finiĝis la ekzisto de tri personoj, ĉar ili komencis tiel sensencan aferon.
-Nu, ĉi rakonto ŝajnas al mi bona —diris la pastro—, sed mi ne povas kredi ĝin vera. Se temas pri fikcio, la aŭtoro erare fabelis, ĉar oni ne povas imagi, ke ekzistas viro sufiĉe stulta por fari tiel danĝeran provon. La intrigo estus akceptebla, se ĝi okazus inter amanto kaj amatino; sed inter edzo kaj edzino, ĝi ne havas logikon. Tamen la rakontarto de la aŭtoro plaĉas al mi.
Читать дальше