Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha

Здесь есть возможность читать онлайн «Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Год выпуска: 2016, Издательство: Hispana Esperanto-Federacio, Жанр: Классическая проза, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Vi havas antaŭ vi verkon eksterordinaran. Ne nur pro la originalaj teksto kaj lingvaĵo, sed ankaŭ pro la lingvo en kiu ĝi sin prezentas nun.
La traduko de
en Esperanton estis jam de la komenco de nia lingvo la revo de ĉiuj esperantistoj ligitaj al la hispana kulturo. Tiu revo, post kelkaj antaŭaj partaj provoj, fine plene efektiviĝis paper-forme en 1977, danke al la laborado de nia admirata tradukisto Fernando de Diego kaj al la apogo de Fondaĵo Esperanto kaj de grupo de malavaraj hispanaj esperantistoj.
Hodiaŭ, preskaŭ kvardek jarojn poste kaj ĉe la kvar-jarcenta datreveno de la morto de Miguel de Cervantes, ni profitas de la teknologia progreso kaj faras plian paŝon prezentante tiun ĉi novan bit-forman eldonon danke al la laboro de skipo de volontuloj, kiuj donacis sian tempon kaj talenton por la tasko. Ni tiel esperas pli bone diskonigi tiun ĉi juvelon de la universala literaturo en la plej universala el la lingvoj, sen limoj kaj baroj.
Por Hispana Esperanto-Federacio kaj por Fondaĵo Esperanto estas honore disponigi al la komunumo de parolantoj de la internacia lingvo Esperanto la plej internacian hispanlingvan verkon, nome la aventurojn de la inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha.
subskribo José Antonio del Barrio Prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Tion dirinte, Camila, kun nekredebla forto kaj rapido, sin ĵetis kontraŭ Lotario, kaj kun tiela decido kaj energio volis piki al li la bruston per la nuda ponardo, ke li ekdubis, ĉu ŝiaj provoj estas veraj aŭ falsaj, kaj fine li devis uzi sian tutan lerton kaj forton, por ke Camila ne lin vundu. Tiel majstre ŝi ludis sian strangan rolon de mistifiko kaj trompo, ke ŝi eĉ verŝis iom el sia propra sango por doni al la sceno ankoraŭ kroman koloron de verŝajno. Efektive, vidante, ke ŝi ne povas vundi Lotarion —aŭ ŝajnigante, ke ŝi ne povas—, Camila diris:

—La sorto ne volas, ke mi plene kontentigu mian justan deziron, sed mi havos forton sufiĉan por plenumi ĝin almenaŭ parte.

Per abrupta ektiro ŝi liberigis la manon kun la ponardo retenitan de Lotario, enpuŝis al si la pinton en lokon ne danĝere vundeblan, inter la akselo kaj la liva ŝultro, kaj poste lasis sin fali, kvazaŭ en sveno. Ĉe tia sceno Leonela kaj Lotario rigidiĝis de konsterno kaj miro, kaj ne sciis kion pensi, vidante, ke Camila, makulita de sango, kuŝas sur la planko.

Terurita kaj senspira, Lotario tuj hastis eltiri el ŝi la ponardon, sed kiam li rimarkis, ke la vundo estas nur surfaca, li perdis la timon kaj denove miris je la ruzo, la aplombo kaj la talento de la bela Camila; sed, por ludi sian rolon, Lotario komencis longe kaj triste lamenti super la korpo de Camila, kvazaŭ ŝi estus senviva, kaj malbenis, ne nur sin, sed ankaŭ la viron kulpantan je tia misfortuno. Kaj pro tio, ke li sciis, ke lia amiko Anselmo lin aŭskultas, li esprimis sian desperon per tiaj vortoj, ke iu ajn sentus al li pli da kompato ol al Camila, eĉ se vere ŝi estus morta. Leonela prenis ŝin en siajn brakojn, metis ŝin sur la liton kaj suplikis Lotarion iri serĉi iun, kiu kuracus sekrete la sinjorinon. Ŝi poste petis lin konsili ŝin kion ili devus diri al Anselmo pri la vundo de Camila, se okaze li revenus antaŭ ol ŝi resaniĝus.

Lotario respondis, ke ili diru ion ajn, ĉar li troviĝas tro konsternita por doni utilan konsilon; li nur petis ŝin provi ĉesigi la hemoragion de Camila, kaj aldonis, ke li ekzilos sin for de la vido de la homoj. Kun grandaj montroj de doloro kaj emocio li eliris el la domo, kaj kiam li vidis sin sola kaj neobservata, li ne povis ne fari al si multfoje la signon de la kruco, ĉar li miris ankoraŭ je la talento de Camila kaj je la aktorina lerto de Leonela. Li pensis, ke Anselmo plene kaj sendube konvinkiĝis, ke ŝia edzino egalas al Porcia, [148] [148] Porcia, edzino de Marko Bruto. Kiam ŝi sciis pri la morto de sia edzo en Filipos, ŝi prenis de si la vivon, glutante kelke da ardaj braĝoj. kaj li deziris denove vidi lin por kune celebri la plej subtilan trompon kaj la plej versimilan mensogon imageblajn.

Kiel dirite, Leonela viŝis de sia sinjorino la sangon —kvankam ĝi fluis nur en la kvanto sufiĉa por kreditigi la scenon—, poste lavis per iom da vino la vundon, kaj vindis ĝin, kiom ŝi povis. Dume, ŝi esprimis sin per tiaj vortoj, ke eĉ se nenion oni estus antaŭe dirinta, ili solaj sufiĉus por konvinki Anselmon, ke li posedas en la persono de Camila la ĉaston mem. Al la vortoj de Leonela, Camila aldonis la siajn. Ŝi nomis sin poltrona kaj lepor-anima, ĉar en la momento, kiam kuraĝo estis al ŝi plej necesa, ŝi ne havis ĝin por preni de si sian abomenindan vivon. Ŝi demandis al sia ĉambristino, ĉu konvenus, aŭ ne, informi al ŝia kara edzo pri la okazaĵo, kaj Leonela konsilis diri al li nenion, por ne meti lin en la devon venĝi sin kontraŭ Lotario, kio implikus ankaŭ Anselmon en gravan riskon; ŝi aldonis, ke honesta virino devas, ne doni, sed eviti al sia edzo ĉian motivon de kvereloj. Camila respondis, ke ŝi trovas tre bona ŝian konsilon, kaj ke ŝi observos ĝin, sed ke, ĉiuokaze ili bezonas doni ian klarigon pri ŝia vundo, ĉar Anselmo certe ĝin rimarkos. Al tio Leonela respondis nur, ke ŝi ne mensogus eĉ en ŝerco.

—Kaj mi, kara? —diris Camila—. Mi kuraĝus nek forĝi nek subteni mensogon, eĉ se mia vivo dependus de tio. Kaj se ni ne scios eltiri nin el ĉi situacio, estos pli bone konfesi al li la tutan veron, antaŭ ol li vidus, ke ni nin implikas en mensogon.

—Ne zorgu, sinjorino —respondis Leonela—. De nun ĝis morgaŭ mi elpensos ion por diri al li. Eble vi povos kaŝi de li la vundon, se konsideri, kie ĝi troviĝas, kaj la ĉielo montros sin favora al niaj justaj kaj virtaj intencoj. Sereniĝu, sinjorino, klopodu kvietigi vian emocion, por ke sinjoro Anselmo ne trovu vin en tiel granda ekscito. Ĉion alian lasu al mi, kaj al Dio, kies helpo neniam mankas al la bonaj deziroj.

Anselmo atentege aŭskultis kaj observis ĉi tragedion, kie oni prezentis la morton de lia honoro tiel arte kaj patose, ke la aktorinoj ŝajnis transformi la fikcion en la puran veron. Li senpacience atendis la venon de la nokto por havi la ŝancon eliri el la domo, viziti sian amikon Lotario kaj sin gratuli kun li pro la posedo de tiel valora perlo, kia pruviĝis Camila en la defendo de sia virto. La du virinoj zorgis pri tio, doni al li la okazon facile elŝteliĝi, kaj Anselmo, ĝin kaptinte, eliris kaj sin direktis al la hejmo de Lotario. Neeblas kalkuli kiom da fojoj li brakumis lin, kiom da aferoj li diris en sia kontento, kiom da laŭdoj li dediĉis al Camila. Lotario aŭskultis lin sen montri eĉ la plej etan ĝojon, ĉar li ne povis forgesi, kiel senkonsidere oni trompis lian amikon, kaj kiel kruele li mem ofendis lin. Kvankam Anselmo rimarkis la apation de Lotario, li atribuis ĝin al tio, ke li sentis sin kulpa pri la vundo de Camila. Tiel do, li diris al li, interalie, ke li ne devas zorgi pri la akcidento de Camila, ĉar sendube la vundo estas supraĵa, tial, ke la du virinoj interkonsentis ne riveli al li la aferon; ke li devus timi do nenion kaj anstataŭe ĝoji kaj sin gratuli kun li, ĉar, dank’ al lia interveno kaj sindediĉo, li, Anselmo, atingis la plej altan pinton de la feliĉo. Tial li deziris, ke Lotario sin distru nur verkante poemojn je laŭdo de Camila por eternigi ŝin en la memoro de la futuraj epokoj. Lotario gratulis lin pro lia ideo kaj aldonis, ke li, de sia flanko, helpus lin konstrui tiel noblan monumenton.

Anselmo transformiĝis tiel en la plej feliĉan trompaton sur la mondo; li mem kondukis je la mano la pereon al sia domo, kredante konduki la instrumenton de sia gloro. Camila ricevis Lotarion kun ŝajne serioza mieno, sed kun ridetanta koro. Ĉi trompado daŭris kelke da tempo, ĝis post pluraj monatoj Fortuno turnis sian radon, la perverso tiel ruze kaŝita iĝis publika, kaj la stulta scivolo de Anselmo kostis al li la vivon.

Ĉapitro 35

Kun la feroca kaj monstra batalo de don Quijote kontraŭ felsakoj de ruĝa vino, kaj kun la fino de la novelo pri la stulta scivolo

Apenaŭ restis por lego ĝis la fino de la novelo, kiam el la mansardo, kie don Quijote ripozis, eliris Sancho Panza tute alarmite kaj kriante:

—Rapidu, sinjoroj, tuj venu helpi mian sinjoron! Li troviĝas meze de la plej feroca kaj sanga batalo, kian mi ĝis nun ne vidis. Je Dio! Li donis tiel fortan hakon al la giganto malamiko de sinjorino princino Micomicona, ke li detranĉis al li la kapon tiel facile kiel napon.

—Kion vi diras, frato? —demandis la licenciulo, interrompinte la legon de la novelo—. Ĉu vi havas viajn sensojn en sana stato? Kiel, je la diablo, povus tio okazi, se konsideri, ke la giganto troviĝas ses mil mejlojn de ĉi tie?

Tiam aŭdiĝis terura bruo en la ĉambro de don Quijote, dum li kriis:

—Haltu, latrono fanfarona, kanajlo! Jen mi! Nun via cimitaro [149] [149] Neologismo. Hispane «cimitarra»; france «cimeterre»; angle «scimitar». Araba glavo kun klingo larĝa kaj kurba. ne tre taŭgos al vi!

Kaj ŝajnis, kvazaŭ li donus fortajn hakojn sur la murojn.

—Ne aŭskultu tie senmove —diris Sancho —Prefere interrompu la batalon, aŭ helpu mian mastron; kvankam helpon li ne bezonas, ĉar, certe, la giganto jam mortis, kaj donas nun al Dio konton de sia perversa vivo tera. Mi vidis flui sangon sur la planko kaj kuŝi ĉe la flanko de la giganto ties detranĉitan kapon, grandan kiel felsako de vino.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Обсуждение, отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x