Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha

Здесь есть возможность читать онлайн «Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Год выпуска: 2016, Издательство: Hispana Esperanto-Federacio, Жанр: Классическая проза, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Vi havas antaŭ vi verkon eksterordinaran. Ne nur pro la originalaj teksto kaj lingvaĵo, sed ankaŭ pro la lingvo en kiu ĝi sin prezentas nun.
La traduko de
en Esperanton estis jam de la komenco de nia lingvo la revo de ĉiuj esperantistoj ligitaj al la hispana kulturo. Tiu revo, post kelkaj antaŭaj partaj provoj, fine plene efektiviĝis paper-forme en 1977, danke al la laborado de nia admirata tradukisto Fernando de Diego kaj al la apogo de Fondaĵo Esperanto kaj de grupo de malavaraj hispanaj esperantistoj.
Hodiaŭ, preskaŭ kvardek jarojn poste kaj ĉe la kvar-jarcenta datreveno de la morto de Miguel de Cervantes, ni profitas de la teknologia progreso kaj faras plian paŝon prezentante tiun ĉi novan bit-forman eldonon danke al la laboro de skipo de volontuloj, kiuj donacis sian tempon kaj talenton por la tasko. Ni tiel esperas pli bone diskonigi tiun ĉi juvelon de la universala literaturo en la plej universala el la lingvoj, sen limoj kaj baroj.
Por Hispana Esperanto-Federacio kaj por Fondaĵo Esperanto estas honore disponigi al la komunumo de parolantoj de la internacia lingvo Esperanto la plej internacian hispanlingvan verkon, nome la aventurojn de la inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha.
subskribo José Antonio del Barrio Prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

—Oni prenu de mi la vivon —diris la gastejestro— se don Quijote, aŭ don diablo, ne hakis unu aŭ alian el la felsakoj da ruĝa vino kuŝantaj ĉe la kapo de lia lito! La sakoj plenis, kaj kion ĉi ulo prenas por sango, tio devas esti la vino disverŝita!

Kure li iris al la mansardo kaj, post li, la tuta grupo. Ili trovis don Quijote en la plej stranga vesto de la mondo: li surportis nur la ĉemizon, kies fronto ne estis sufiĉe longa por bone kovri al li la femurojn, kaj kies posto estis ses fingrojn kurta; liaj gamboj, longaj kaj magraj, plenaj de vilo, vidiĝis ne tre puraj; sur lia kapo sidis ĉapeto ruĝa kaj grasa, apartenanta al la gastejestro. De lia liva brako pendis, ĉirkaŭvolvite, la lita plejdo, kiun Sancho abomenis pro kialo tre konata de li; [150] [150] Ĉar per tiu, aŭ per alia simila plejdo, oni bernis lin. kaj per la dekstra li svingis la glavon, donante hakojn ĉien, kaj parolante, kvazaŭ li vere batalus kontraŭ giganto. La kurioza aspekto de la afero kuŝis en tio, ke li havis la okulojn fermitaj, ĉar li dormis, sonĝante, ke li duelas kontraŭ la giganto: tiel forte kaj ripete li hakis la sakojn, kredante haki la giganton, ke la tuta ĉambro plenis de vino, kaj la gastejestro, vidante la spektaklon, tiel koleriĝis, ke li furioze atakis la hidalgon per la pugnoj; kaj se Cardenio kaj la pastro ne estus lin retenintaj, li baldaŭ metus finon al la milito kontraŭ la giganto. Tamen la kompatinda kavaliro ne vekiĝis, ĝis la barbiro alportis grandan kuvon plenan de frida akvo el la puto kaj, per subita eksvingo, ĵetis la likvon plene sur la korpon de don Quijote, kaj vekis lin, kvankam ne tiom, ke li konscius sian duonnudan staton. Dorotea, vidante lin en tiel leĝera negliĝo, ne volis eniri por spekti la batalon inter sia ĉampiono kaj sia malamiko.

De sia flanko, Sancho komencis serĉi tra la tuta planko la kapon de la giganto kaj, ĉar li ĝin ne trovis, li diris:

—Jes, mi bone vidas, ke ĉio en ĉi domo estas ensorĉita; la alian fojon, en ĉi sama loko kie mi staras nun, mi ricevis multe da frapoj kaj kalcitroj, sed tute ne sciis kio min batis, ĉar ĉiam ĝi estis nevidebla; kaj nun la kapo de la giganto ne aperas, kvankam mi vidis propraokule, kiel oni ĝin detranĉis, kaj kiel la sango ŝprucis de la korpo, kvazaŭ de fonto.

—Pri kia sango kaj pri kia fonto vi parolas, malamiko de Dio, kaj de la sanktuloj? —demandis la gastejestro—. Ĉu vi ne vidas, fripono, ke la sango kaj la fonto estas nenio alia ol ĉi felsakoj trapikitaj, kaj ĉi ruĝa vino, en kiu la ĉambro naĝas? Mi vidu la animon de la trapikinto naĝi en la infero!

—Mi scias nenion —diris Sancho—, nur, ke oni devas min kompati, ĉar, se mi ne trovos la kapon de la giganto, mia grafolando solviĝos kiel salo en akvo.

Kaj tiamaniere Sancho, nedorma, pli absurdis ol don Quijote endorma: ĝis tia ekstremo lin obsedis la promesoj de lia mastro. La gastejestro desperis ĉe la stulto de la ŝildisto kaj la misagoj de la mastro, kaj ĵuris, ke nun ne okazos kiel la pasintan fojon, kiam ili foriris sen pagi; nun la privilegioj de la kavalirismo ne evitos al ili pagi la oldan konton kun la nova, inkluzive de la flikoj surkudrotaj al la ŝiritaj felsakoj.

La pastro retenis je la mano la kavaliron, kiu, kredante, ke li finis la aventuron kaj troviĝas antaŭ la princino Micomicona, genuiĝis antaŭ la licenciulo kaj diris:

—Via Grandeco, alta kaj bela sinjorino, estu certa, ke de nun ĉi bastardo ne plu ĝenos vin; kaj same de nun, mi konsideras min libera de la promeso, kiun mi faris al vi, ĉar, kun la helpo de la ĉiopova Dio, kaj kun la fervoro de la sinjorino, por kies amo mi vivas kaj spiras, mi perfekte plenumis mian vorton.

—Ĉu mi ne pravis? —ekkriis Sancho—. Mi ne vidis viziojn, mi ne estis ebria. Morta, kaj eĉ peklita, estas la giganto! La okazaĵo okazis, kaj la grafolando falos al mi en la manojn kiel matura frukto!

Ĉu oni povus reteni la ridon ĉe la absurdoj de la servisto kaj de ties mastro? Ĉiuj ridis, krom la gastejestro, kiu rekomendadis sin al la diablo. Fine Cardenio, la barbiro kaj la pastro sukcesis, ne sen granda peno, meti la kavaliron en la liton, kie li tuj dormiĝis en stato de ekstrema laco. Ili lasis lin dormi kaj iris al la vestiblo de la gastejo por konsoli la ŝildiston Sancho pro tio, ke li ne trovis la kapon de la giganto; sed fine ili devis pli penadi ankoraŭ por kvietigi la desperon de la gastejestro, furiozanta pro la subita pereo de la felsakoj. Kaj lia edzino diris laŭte kaj krie:

—Malbeno trafu la tagon kaj la horon de la alveno de ĉi vaganta kavaliro al mia domo! Mi volus vidi lin neniam, tiel kare li kostas al mi! La lastan fojon, li foriris sen pagi la vespermanĝon, nek la liton, nek la pajlon, nek la hordeon por li, por lia ŝildisto kaj por unu ĉevalo kaj unu azeno, dirante, ke li estas kavaliro aventuristo (mizerajn aventurojn Dio donu al li kaj al la ceteraj aventuristoj de ĉi mondo) kaj ke li devas pagi neniom, ĉar tion postulas la reguloj de la vaganta kavalirismo; poste, por aferoj koneksaj kun li, venis ĉi alia sinjoro, prenis kun si mian voston kaj ĝin redonis kun damaĝoj, kostantaj pli ol kvarono de realo, kaj tiel senhara, ke ĝi ne plu taŭgos al mia edzo. Kaj nun, kiel kulmino, la rompo de miaj sakoj kaj la verŝo de mia vino! Lian sangon mi vidu verŝita! Sed ili ne pensu, ke ili facili elturniĝos! Je la ostoj de mia patro kaj je la vivo de mia patrino mi ĵuras, ke se ili ne pagos ĉion, ĝis la lasta maravedo, mi ne meritos porti mian nomon, nek esti filino de mia patro!

Ĉi vortojn, kaj aliajn similajn, sputis furioze la gastejestrino; ŝia bona servistino Maritornes kunkriis kun ŝi la samajn argumentojn, sed la filino silentis kaj nur ridetis de tempo al tempo. La pastro ĉion kvietigis, promesante laŭeble kompensi al ŝi la perdojn por la felsakoj kaj la vino kaj speciale por la damaĝoj al la vosto, tiel kara al ŝi. Dorotea konsolis la ŝildiston Sancho Panza, promesante al li, ke, kiam evidentiĝos, ke lia mastro senkapigis la giganton, kaj kiam ŝi denove pace sidos en la trono de sia regno, ŝi donos al li la plej bonan grafolandon tiean. Sancho kontentiĝis per tio, kaj insistis al la princino, ke ŝi estu certa, ke li vidis la kapon de la giganto, kaj ke, jen konfirmo de lia aserto, ĝi havis barbon longan ĝis la talio. Tamen, se la kapo ne aperis, tio okazis, ĉar la domo estis ensorĉita, kiel li mem spertis, kiam li gastis tie la lastan fojon. Dorotea respondis, ke ŝi opinias same kiel li, kaj, ke li ne devus zorgi, ĉar la aferoj iros glate kaj laŭdezire.

Kiam ĉiuj fine trankviliĝis, la pastro esprimis sian deziron legi la novelon ĝis la fino, vidante, ke nur kelkaj paĝoj restas. Dorotea, Cardenio kaj la aliaj petis lin plu legi, kaj, ĉar li deziris ilin kontentigi kaj samtempe plezurigi sin, li daŭrigis la rakonton, dirante:

—Okazis do, ke, certa pri la virto de Camila, Anselmo vivis feliĉa kaj libera de zorgoj. Camila, intence tenis sin serioze kaj disdegne antaŭ Lotario, por ke ŝia edzo pensu, ke ŝi havas al Lotario inklinon malan al la vera. Por plifortigi ĉi opinion en sia amiko, Lotario petis de li permeson por ĉesi iri al li, ĉar videble lia ĉeesto tre ĉagrenis Camilan. Sed la trompata Anselmo energie respondis, ke li ne konsentos tion; kaj tiel, en mil manieroj, Anselmo estis la arkitekto de sia propra infamio, dum li sin kredis konstruanto de sia feliĉo.

»En ĉi cirkonstancoj Leonela, vidante sin libera por la kontentigo de siaj plezuroj, tiel senbride sin donis al ili, ke ŝi ignoris ĉion ceteran, ĉar ŝi fidis sian sinjorinon, kies kompliceco iris ĝis la ekstremo rekomendi al Leonela pli konvenajn aranĝojn de ŝiaj rendevuoj. Nu, iun nokton Anselmo aŭdis paŝojn en la ĉambro de Leonela, kaj, kiam li provis eniri por vidi kiu estas tie, li sentis, ke de la alia flanko oni retenas la pordon fermita, kio vekis en li eĉ pli grandan deziron ĝin aperti; kaj tiom da forto li aplikis, ke la pordo cedis, kaj, enirante, li ĝustatempe vidis unu viron eksalti tra la fenestro al la strato; kvankam li impetis antaŭen por kapti lin, aŭ por vidi almenaŭ kiu li estas, li sukcesis nek ĉe unu, nek ĉe la alia afero, ĉar Leonela sin kroĉis al li, dirante:

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Обсуждение, отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x