Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha

Здесь есть возможность читать онлайн «Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Год выпуска: 2016, Издательство: Hispana Esperanto-Federacio, Жанр: Классическая проза, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Vi havas antaŭ vi verkon eksterordinaran. Ne nur pro la originalaj teksto kaj lingvaĵo, sed ankaŭ pro la lingvo en kiu ĝi sin prezentas nun.
La traduko de
en Esperanton estis jam de la komenco de nia lingvo la revo de ĉiuj esperantistoj ligitaj al la hispana kulturo. Tiu revo, post kelkaj antaŭaj partaj provoj, fine plene efektiviĝis paper-forme en 1977, danke al la laborado de nia admirata tradukisto Fernando de Diego kaj al la apogo de Fondaĵo Esperanto kaj de grupo de malavaraj hispanaj esperantistoj.
Hodiaŭ, preskaŭ kvardek jarojn poste kaj ĉe la kvar-jarcenta datreveno de la morto de Miguel de Cervantes, ni profitas de la teknologia progreso kaj faras plian paŝon prezentante tiun ĉi novan bit-forman eldonon danke al la laboro de skipo de volontuloj, kiuj donacis sian tempon kaj talenton por la tasko. Ni tiel esperas pli bone diskonigi tiun ĉi juvelon de la universala literaturo en la plej universala el la lingvoj, sen limoj kaj baroj.
Por Hispana Esperanto-Federacio kaj por Fondaĵo Esperanto estas honore disponigi al la komunumo de parolantoj de la internacia lingvo Esperanto la plej internacian hispanlingvan verkon, nome la aventurojn de la inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha.
subskribo José Antonio del Barrio Prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Leonela promesis tiel fari, sed ŝia maniero plenumi la promeson sufiĉis por konfirmi la timon de Camila, ke ŝi perdos sian reputacion pro la ĉambristino; efektive, kiam la aŭdaca Leonela vidis, ke la konduto de ŝia sinjorino montriĝas alia ol alitempe, ŝi havis la aplombon aperti al sia amanto la pordon de la domo por tie rendevui kun li, konfidante, ke, kvankam ŝia sinjorino lin vidus, ŝi kuraĝus diri nenion. Tia estas, efektive, unu el la mizeraj sekvoj de la pekoj de la damoj: ili sklaviĝas al siaj propraj servistinoj kaj sin devigas kaŝi ties senhontajn kaj friponajn farojn.

La samo okazis al Camila, ĉar, kvankam ŝi vidis multe da fojoj, ke Leonela troviĝas kun sia amanto en ĉambro de la domo, ŝi ne nur ne kuraĝis ŝin riproĉi, sed eĉ devis faciligi al ŝi la taskon kaŝi lin, por ke ŝia edzo ne havu la eblon lin surprizi. Sed fine, ŝi ne povis eviti, ke, foje, Lotario vidis lin eliri ĉe la matenruĝo. Komence li distingis nur nerekoneblan ombron kaj imagis lin fantomo. Sed, vidante lin paŝadi kaj envolvi sin ĝis la oreloj en la mantelon, li trovis sian ideon absurda, kaj falis en alian, kiu, dank’ al Camila, ne kaŭzis ĉies pereon. Li ne pensis, ke la viro lasinta la domon de Anselmo en tiel stranga horo rendevuadis kun Leonela, ĉar li eĉ ne memoris, ke ia Leonela ekzistas en la mondo; li kredis nur, ke se Camila facile kaj baldaŭ cedis al li, ŝi same volonte povus cedi al alia; efektive, la misagoj de perfida virino portas ankaŭ la sekvon, ke la viro mem, kies insistaj petoj kaj persvadoj puŝis ŝin cedi, perdas la konfidon je ŝi kaj kredas, ke ŝi eĉ pli facile donas sin al aliaj.

Ŝajnas, ke en ĉi momento Lotario perdis la prudenton, kaj ke liaj saĝaj rezonadoj forglitis el lia memoro, ĉar, sen ia logika, eĉ racia penso, senpacienca kaj blinda de furioza ĵaluzo lin voranta kaj de la obsedo sin venĝi kontraŭ Camila, li senplie iris al Anselmo, kiu ankoraŭ kuŝis en la lito, kaj diris al li:

—Sciu, Anselmo, ke jam de multaj tagoj mi batalas kontraŭ mi mem kaj faras al mi klopodojn por ne konfesi al vi kion nek eblas nek decas plu kaŝi. Sciu, ke la nekonkerebla Camila jam kapitulacis kaj pretas fari laŭ mia plaĉo; mi prokrastis riveli al vi ĉi fakton, nur por vidi, ĉu ŝi sentis nur simplan kapricon, aŭ ĉu ŝi intencis provi min kun la celo konstati, ĉu mia amindumado, entreprenita sub via permeso, havas firman kaj seriozan karakteron. Mi pensis ankaŭ, ke se Camila estus tia, kia ŝi devus esti, kaj kia ni ŝin opiniis, ŝi jam estus informinta vin pri mia amindumado. Sed tial, ke ŝi tion ne faris, mi konkludas, ke mi devas rigardi vera ŝian promeson, nome, rendevui kun mi (kiam vi denove forestos de la urbo) en la ĉambro, kie vi gardas la juvelojn —efektive, Camila ordinare akceptis lin tie—. Mi ne volas, ke vi ĵetu vin al hasta venĝo, ĉar la peko nur okazis en la penso, kaj povas esti, ke de nun ĝis la momento de la plenumo, Camila ŝanĝos sian intencon, lasante lokon nur al pento. Do, se konsideri, ke vi ĉiam sekvis tute aŭ parte miajn konsilojn, bonvolu sekvi nun la jenajn, por ke, antaŭ la atesto de viaj propraj okuloj kaj sen eblo de eraro, vi prenu la decidon al vi plej konvena kaj kontentiga: ŝajnigu, ke vi forestos du tri tagojn, kiel vi faris en aliaj okazoj, sed iel kaŝu vin en la menciita ĉambro, kies tapiŝoj kaj ceteraj objektoj donos al vi taŭgan kovron; tiam vi kaj mi vidos propraokule kion Camila volas; kaj se ŝi evidentiĝos kulpa je perfido, kio estos ebla, sed ne certa, vi povos silente, singarde kaj diskrete venĝi vian senhonorigon.

Ĉe la vortoj de Lotario, Anselmo rigidiĝis de konsterno, miro kaj konfuzo, des pli, ke li tute ne atendis ilin aŭdi, ĉar li jam kredis, ke Camila venkis super la galantado de Lotario, kaj pro tio li komencis ĝui la gloron de ŝia triumfo. Anselmo, paralizita, tre longe silentis kun la okuloj senpalpebrume fiksitaj al la planko, kaj fine respondis:

—Lotario, vi faris kion mi atendis de via amikeco. Mi plene sekvos vian konsilon; faru laŭvole, sed tenu sekreta, kiel decas, ĉi aferon tiel neatenditan.

Lotario tion promesis kaj adiaŭis, sed, apenaŭ li vidis sin sola, li profunde pentis kion li diris, kaj konfesis al si, ke li agis plej stulte, ĉar li povus venĝi sin kontraŭ Camila en maniero ne tiel kruela kaj fia. Li sin akuzis je stulto, malbenis sin pro sia hasta mispaŝo kaj ne sciis kion fari por ripari la fuŝon, aŭ por iel trovi taŭgan solvon al la situacio. Fine li decidis diri ĉion al Camila kaj, ĉar ne mankis al li okazoj ŝin renkonti, en tiu sama tago li trovis ŝin sola. Sed antaŭ ol li povus paroli, Camila diris:

—Sciu, kara Lotario, ke tia doloro premas al mi la koron, ke fine ĝi krevos en la brusto, se ne okazos ia miraklo. Nu, la insolento de Leonela iris ĝis la ekstremo, ke ŝi venigas ĉiunokte sian fianĉon al ĉi domo kaj restas kun li ĝis la tagiĝo, endanĝerigante mian reputacion, ĉar ajna persono, kiu vidus lin eliri je tiel nekutima horo, povus facile tiri sin al falsaj konkludoj. Sed plej ĉagrenas min, ke mi ne povas puni aŭ skoldi ŝin, ĉar la fakto, ke ŝi konas nian intrigon, bridas al mi la langon, devigas min silenti pri ŝia propra afero, kaj igas min timi, ke ĉio ĉi havos bedaŭrindan sekvon.

Kiam Camila komencis paroli, Lotario pensis, ke ŝi artifikas por kredigi al li, ke la viro, kiun li vidis eliri el la domo, estas ne ŝia amanto, sed la amanto de Leonela; sed, kiam li vidis ŝin plori, afliktiĝi kaj peti de li helpon, li fine kredis ŝin, kaj lin posedis profunda embaraso kaj rimorso. Tamen, li respondis al Camila, ke ŝi ne afliktiĝu, ĉar li trovos la manieron meti finon al la insolento de Leonela. Li rakontis ankaŭ kion, puŝate de furioza ĵaluz-atako, li diris al Anselmo, kaj kiel ili interkonsentis, ke ŝia edzo sin kaŝos en la ĉambro por spioni ŝin en evidenta fidelrompo. Li petegis ŝin pardoni al li tian frenezaĵon kaj konsili al li, kiel li povus ripari ĝin kaj trovi eliron el la implika labirinto, kien lia stulto metis lin.

Camila teruriĝis je la vortoj de Lotario kaj kun granda ĉagreno kaj pravaj riproĉoj admonis lin pro ties fia suspekto kaj indignis pro lia stulta plano; sed, ĉar la virino laŭnature posedas, tiel por la bono, kiel por la mavo, pli pretan talenton ol la viro (kvankam ĝi ne tiel brilas, kiam ŝi klopodas rezonadi), Camila tuj trovis la manieron ripari ĉi aferon ŝajne neripareblan. Ŝi diris al Lotario, ke li faru aranĝon, por ke Anselmo efektive sin kaŝu en la difinita ĉambro, ĉar, dank’ al lia kaŝiĝo, ŝi havus la okazon krei la plej favoran situacion, por ke ili du ĝuu kune en la futuro sen timo al novaj alarmoj. Ŝi ne rivelis al li la tuton de sia plano, sed avertis lin, ke, post la kaŝiĝo de Anselmo, li devos sin prezenti, kiam Leonela lin vokos, kaj respondi al ŝiaj demandoj, ĝuste kiel li respondus, eĉ se li ne scius, ke Anselmo aŭskultas. Lotario insiste petis ŝin sciigi al li sian tutan planon, tial, ke li povus fari pli senhezite kaj trafe ĉion konvenan.

—Ne —respondis Camila—. Ne necesas preni pli da antaŭzorgoj. Vi devos nur respondi, kiam mi demandos.

Camila ne volis antaŭtempe riveli al li sian intencon, ĉar ŝi timis, ke li ne trovus akceptinda ŝian planon, kiu tiel bona ŝajnis al ŝi, kaj ke li serĉus aŭ alprenus alian ne tiel taŭgan.

Ĉe tio, Lotario foriris, kaj la sekvantan tagon Anselmo lasis sian domon sub la preteksto vojaĝi al la vilaĝo de sia kampara amiko; sed li tuj revenis kaj povis kaŝi sin, sen ia ĝeno, ĉar Camila kaj Lotario intence donis al li la okazon. Anselmo, jam kaŝita, sentis la intensan angoron imageblan en homo, kiu atendas vidi propraokule kaj detale la distranĉadon de sia honoro kaj tiel riskas perdi la senegalan trezoron, kiun li kredis posedi en sia amata Camila.

Jam tute certaj pri tio, ke Anselmo sidas kaŝite, Camila kaj Leonela eniris en la ĉambron, kaj, kiam ŝi faris tie unuan paŝon, Camila forte suspiris kaj diris:

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Обсуждение, отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x