Dum la tri unuaj tagoj Lotario diris al ŝi tute nenion, kvankam ne mankis al li la okazo, kiam, depreninte la tablotukon, la geservistoj eliris por manĝi, eĉ se la manĝon ili konsumis dum nur tempeto, sekvante la instrukciojn de Camila, por tuj reveni. Camila eĉ disponis, ke Leonela manĝu pli frue, por ke ŝi ĉiam akompanu ŝin en la ĉeesto de Lotario. Sed la ĉambristino, kies pensoj okupiĝis per aliaj agrablaĵoj, bezonis tiun tempon por sin doni al siaj plezuroj, kaj ne plenumis ĉiufoje la ordonon de sia sinjorino; male, ŝi ofte lasis ilin solaj, kvazaŭ ŝi sekvus ies instrukciojn. Tamen la nobla figuro de Camila, la sereno de ŝia vizaĝo kaj la digno de ŝia tuta persono tute bridis ankoraŭ la langon de Lotario.
Sed, se tion bonan atingis la multaj virtoj de Camila, trudante silenton al la lango de Lotario, la bono turniĝis en damaĝon por ili ambaŭ, ĉar, se la lango silentis, la pensoj ne haltis, kaj Lotario havis tempon admiri, unu post alia, ĉiun ĉarmon fizikan kaj moralan de Camila; kaj ili estis tiaj, ke ili povus inspiri amon, ne nur al koro el karno, sed eĉ al statuo el marmoro. Lotario rigardis ŝin dum la tuta tempo en kiu li devus paroli, kaj pensante, kiel ege aminda ŝi estas, li iom post iom perdis la ŝuldatan respekton al Anselmo. Mil fojojn li volis foriri al loko, kie neniam Anselmo vidus lin, nek li Camilan; sed jam la plezuro ŝin rigardi detenis lin de tia intenco. Li luktis kaj batalis kontraŭ si mem por detrui kaj ne senti la plezuron admiri Camilan. Kiam sola, li kulpigis sin mem pro sia frenezo, nomis sin perfida amiko kaj eĉ mava kristano. Sed fine li konkludis, komparante sin kun Anselmo, ke la frenezo kaj naivo de lia amiko pli riproĉindas ol lia propra lojalrompo, kaj ke, se li havus antaŭ la okuloj de Dio tiel bonan ekskuzon por sia konduto, kiel antaŭ la okuloj de la homoj, li ne timus la punon al sia kulpo.
Okazis do, ke la belo kaj bono de Camila, kombinitaj kun la ŝanco, kiun la stulta edzo metis en la manojn de Lotario, plene dispelis ties skrupulojn. Dum la tri tagoj sekvantaj al la foriro de Anselmo, Lotario senĉese batalis kontraŭ siaj impulsoj, sed fine, atentante nur sian pasion, komencis amindumi Camilan kun tiom da ardo kaj impeto, ke ŝi, ŝokita, stariĝis kaj sin retiris en sian ĉambron, sen respondi eĉ unu solan vorton. Sed, ĉar la espero ĉiam akompanas la amon, la fervoro de Lotario ne velkis ĉe ŝia frida reago, sed eĉ pli intensiĝis. De sia flanko, Camila, vidante en Lotario kion ŝi neniam imagus, sentis sin tute embarasita. Sed, ĉar ŝajnis al ŝi, ke estus nek dece, nek konvene, doni al Lotario novan okazon paroli, ŝi sendis al Anselmo tiun saman nokton unu el siaj servistoj kun la jena mesaĝo:
Kun la daŭrigo de la novelo pri la stulta scivolo
Oni kutime diras, ke armeo sen generalo kaj kastelo sen mastro mave impresas, kaj mi aldonas, ke eĉ pli mave impresas juna edzino sola, kiam la edzon retenas for de ŝi ne plej urĝaj aferoj. Mi sentas min tiel malbone sen vi, kaj tiel nekapabla elporti vian foreston, ke se vi ne tuj revenos, mi iros al miaj gepatroj, eĉ se via hejmo restos negardata. Ĉar la gardanto, kiun vi lasis al mi —se li estas ĉi tie en tia karaktero— pli zorgas pri siaj propraj plezuroj ol pri viaj interesoj. Kaj, ĉar vi estas prudenta, mi nek bezonas, nek devas plu diri.
Kiam Anselmo legis ĉi leteron, li komprenis, ke Lotario jam komencis la entreprenon, kaj ke Camila sendube reagis kiel esperate. Tiel do, plena de ĝojo ĉe tia novaĵo, li respondis al Camila per parola mesaĝo, ke ŝi nenial lasu la domon, ĉar li revenos tre baldaŭ. La respondo de Anselmo ŝin konsternis, kaj ĵetis ŝin en konfuzon pli grandan ol iam antaŭe; ŝi kuraĝis nek resti hejme, nek iri al siaj gepatroj, ĉar restante, ŝi endanĝerigus sian honoron, kaj forirante, ignorus la ordonon de sia edzo. Ŝi fine solvis la alternativon, prenante la pli eraran decidon, nome, resti hejme kaj ne eviti Lotarion, por ne doni al la geservistoj motivon de klaĉoj. Camila nun bedaŭris, ke ŝi skribis la mesaĝon al sia edzo, ĉar ŝi timis, ke Anselmo povus pensi, ke Lotario rimarkis en ŝi ian nedecan koketemon, kiu lin movis ignori la respekton al ŝi ŝuldatan. Sed Camila, metante sian fidon je Dio kaj je sia virto, pensis trovi la forton sufiĉan por rezisti en silento la amindumadon de Lotario, kaj decidis diri nenion pli al sia edzo pri la afero, por eviti al li zorgojn aŭ motivojn de kvereloj. Ŝi eĉ pensis, kiel ŝi povus senkulpigi Lotarion antaŭ Anselmo, kiam ĉi lasta demandus al ŝi pri la kialo de ŝia mesaĝo.
Kun ĉi decido pli laŭdinda ol saĝa, la sekvantan tagon ŝi aŭskultis Lotarion, kaj tiel arde kaj konvinke li parolis, ke Camila apenaŭ povis eĉ per sia tuta virto, evitigi al siaj okuloj riveli la aman kompaton vekitan en ŝia brusto de la larmoj kaj vortoj de Lotario. Fine ŝajnis al li necese profiti la foreston de Anselmo, do li intensigis la sieĝon kontraŭ la fortreso, laŭdante ŝian belon, ĉar nenio konkeras kaj renversas pli rapide la citadelon de belulina vanto, ol ĉi vanto mem eldirita per flatema lango. Efektive, tiel fervore kaj per tiaj materialoj li minis la kastelon de ŝia virto, ke same ŝi falus, eĉ se ŝi estus tute el bronzo. Lotario ploris, petegis, promesis, kaĵolis kaj ĵuris kun tiom da ardo kaj kun tielaj montroj de sincera pasio, ke li supervenkis la pudoron de Camila kaj atingis la triumfon, kiun li plej deziris, sed apenaŭ atendis.
Camila cedis. Jes, ŝi cedis. Sed kial miri, se oni konsideras, ke la amikeco de Lotario ne povis teni sin firma? Jen klara pruvo, ke oni povas venki aman pasion, nur se oni forkuras de ĝi, kaj ke vanas batali kontraŭ tiel potenca malamiko, ĉar nur per fortoj diaj oni povas submeti la forton de la karno. Nur Leonela sciis pri la sinforgeso de sia sinjorino, ĉar la perfidaj geamantoj ne povis kaŝi sin antaŭ la ĉambristino. Lotario volis riveli al Camila nek la planon de Anselmo, nek tion, ke ĉi lasta donis al li okazon alveni ĝis la fino de la vojo, ĉar li timis, ke alie ŝi ne estimus lian amon kaj pensus, ke li amindumis ŝin, ne sincere, sed laŭplane kaj iel hazarde.
Post kelkaj tagoj Anselmo revenis al sia hejmo, kaj ne perceptis la mankon de io, kion li plej estimis kaj tamen tute neglektis. Li tuj iris vidi Lotarion, trovis lin hejme, kaj post ol ili brakumis unu la alian, li demandis al Lotario, ĉu ties sciigoj donos al li la vivon aŭ la morton.
—Miaj sciigoj, amiko Anselmo, estas, ke via edzino meritas la nomon de ekzemplo kaj krono de ĉiuj bonaj virinoj. Miaj vortoj perdiĝis en la aeron; ŝi disdegnis la promesojn, rifuzis la donacojn, kaj pri kelkaj falsaj larmoj miaj ŝi tre mokis. Unuvorte, Camila estas ne nur la kulmino de ĉia belo, sed trezoro, kie sidas honoro, prudento, pudoro, kaj la ceteraj virtoj, kiuj donas al honestulino feliĉon kaj senmakulan reputacion. Jen, reprenu vian monon, amiko, mi ne bezonis tuŝi ĝin, ĉar Camila havas tro puran animon por cedi al aferoj tiel mizeraj kiel donacoj kaj promesoj. Kontentiĝu do, Anselmo, ne faru pli da provoj, kaj, ĉar, transirante per sekaj piedoj ĉi maron da malfaciloj, vi dispelis la suspektojn, kiujn pri la virinoj oni povas kaj devas havi, ne enpaŝu refoje, en la profundan maron de novaj angoroj, nek provu pere de alia piloto la bonon kaj forton de la ŝipo, kies posedon donis al vi la sorto, por ke ĝi vin portu sur la maroj de ĉi mondo. Vi jam troviĝas en sekura haveno, tiel do plifirmiĝu per la ankro de la bona reputacio, kaj tie sidu, ĝis oni petos de vi, ke vi liberiĝu de la ŝuldo, de kies pago nenia privilegio vidas sin libera.
Anselmo tre kontentis ĉe la vortoj de Lotario kaj kredis lin, kvazaŭ parolus orakolo. Tamen li petis sian amikon ne forlasi ankoraŭ la entreprenon, eĉ se ili ĝin rigardus nur kiel motivon de distro kaj scivolo, aldonante, ke ne necesus klopodi en la futuro tiel persiste kiel ĝis nun. Li deziris nur, ke lia amiko Lotario skribu kelke da versoj je ŝia laŭdo, sub la nomo de Clori, kaj li, Anselmo, dirus al Camila, ke Lotario enamiĝis al damo, al kiu li donis la menciitan nomon por skribi pri ŝi kun la deco ŝuldata al ŝia honoro. Kaj se Lotario ne volus fari al si la klopodon skribi la versojn, li mem ilin komponus.
Читать дальше