Vitra estas la virin’,
ĉu rompeblas ŝi aŭ ne?
Ĉar absurdas ĉi ide’,
do ne volu provi ĝin.
Ŝi splitiĝus, ĉar ŝi feblas,
kaj ne havus vi racion
rompi al pecetoj ion,
kio ne rekonstrueblas.
Certe ĉiuj same pensas,
la motivon vi jam vidas:
se Danaaj ie sidas,
ankaŭ oro-pluvoj densas. [143] [143] Danaa, amantino de Zeŭso, kiu ŝin gravedigis alpreninte la formon de orpluvo.
»Ĝis nun, amiko Anselmo, nur vin koncernis miaj diroj; konvenas do, ke mi jam diru ion rilate min, kaj se mi parolos tro longe, pardonu, ĉar al tio min puŝos la labirinto, kien vi eniris, kaj el kie vi volas elpaŝi per mia helpo. Vi rigardas min kiel vian amikon; tamen vi pretendas preni de mi la honoron, kio tute kontraŭas al la principoj de la amikeco. Kaj eĉ pli: vi volas ankaŭ, ke mi prenu de vi la honoron vian. Evidentas, ke vi volas preni ĝin de mi, ĉar kiam Camila vidos, ke mi amindumas ŝin, kiel vi deziras, certe ŝi juĝos min viro sen honoro kaj digno, konsiderante, ke mi entreprenas ion tute kontraŭan al mia est-maniero kaj al la devoj truditaj de la amikeco. Same evidentas, ke vi deziras, ke mi prenu de vi la honoron, ĉar, kiam Camila vidos, ke mi ŝin amindumas, certe ŝi pensos, ke mi rimarkis en ŝi ian nedecan frivolemon, kaj ke tio kuraĝigis min riveli al ŝi mian fian deziron; sekve ŝi konsideros sin virino kun perdita honoro, kaj ankaŭ vi falos en la saman honorperdon, ĉar ŝi estas parto de vi mem. De tio venas la fakto ke, kvankam la edzo de adultulino scias nenion pri ŝia kulpo kaj neniam donas al ŝi motivon aŭ pretekston por ŝiaj mispaŝoj, kaj ne povas eviti sian misfortunon, eĉ se li kondutas dece kaj zorgeme, tamen oni nomas kaj mokas lin per vorto insulta kaj fia, anstataŭ lin kompati; la homoj konantaj la kulpon de lia edzino rigardas lin per disdegnaj okuloj, kvankam li falis en tielan misfortunon, ne pro sia kulpo, sed pro la dignomanko de sia kunulino. Sed mi povas diri al vi, kial la edzo de pekantino perdas la honoron, eĉ se li nek scias sian misfamiĝon, nek kulpas pri ĝi, nek donas okazon aŭ intervenas por ke ŝi peku. Do ne laciĝu aŭskulti, ĉar la temo utilos al vi.
»Kiam Dio kreis nian unuan patron en la tera paradizo, diras la Sankta Skribo, ke Dio igis lin profunde dormi kaj en lia dormo Li elprenis unu el la ripoj de lia liva flanko kaj ĝin transformis en nian patrinon Eva. Kaj tuj kiam Adamo vekiĝis kaj ŝin rigardis, li diris: «Jen, ŝi estas osto el miaj ostoj kaj karno el mia karno». Kaj Dio diris: «Tial viro forlasos sian patron kaj sian patrinon kaj aliĝos al sia edzino kaj ili estos unu karno». Kaj tiam iniciatiĝis la dia sakramento de la edziĝo, kies nodojn nur la morto povas disligi. Kaj tielan forton kaj efikon havas ĉi mirakla sakramento, ke, per ĝi, du diferencaj personoj fariĝas unu sola karno; kaj eĉ pli: en la okazoj kiam la geedzoj vivas en harmonia agordo, ili ja posedas du animojn, sed nur unu volon. Do la karno edzina estas ankaŭ la edza, kaj se makuloj falas sur ĝin, aŭ se la edzino lasas, ke ĝi difektiĝu, tiam la karno de la edzo ricevas la samajn damaĝojn, kvankam li, kiel dirite, pri nenio kulpus. Same kiel la tuta korpo sentas la doloron de piedo aŭ de alia membro, ĉar temas pri unu sola karno, kaj la kapo sentas la doloron de maleolo, sen mem kaŭzi la doloron, tiel same la edzo dividas kun la edzino ŝian senhonoriĝon, ĉar li kaj ŝi estas nur unu persono. Nu, la honoroj kaj infamioj de ĉi mondo devenas de la karno kaj de la sango, do ankaŭ la infamioj de adulta edzino havas la saman originon, kaj sekve parto de ili neeviteble falas sur la edzon, kaj oni lin konsideras senhonorigita, eĉ se tion li ne scias. Pensu, Anselmo, ke vi metus vin en danĝeron, dezirante perturbi la pacon de via bona edzino; pensu ankaŭ, ke vi agitus per vana kaj stulta scivolo la pasiojn, kiuj nun dormas en la brusto de via ĉasta edzino; rimarku, ke vi povas gajni apenaŭ ion, sed perdi tiel multe, ke mankas al mi esprimoj por priskribi la perdon. Nu, se ĉio, kion mi diris, ne sufiĉas por deturni vin de via malica intenco, bonvolu serĉi aliloke la instrumenton de via misfortuno kaj de via senhonoriĝo, ĉar mi ne ludos tian rolon, eĉ se mi suferos la plejan misfortunon imageblan: la perdon de via amikeco.
Dirinte tion, la saĝa kaj virta Lotario silentis, kaj Anselmo, enpensa kaj konfuzita, ne povis respondi dum kelka tempo eĉ unu solan vorton; sed fine li diris:
—Vi vidis, kara Lotario, kiel atente mi aŭskultis vin. Viaj argumentoj, ekzemploj kaj komparoj pruvas la grandon de via saĝo kaj la sinceron de via amikeco. Mi vidas ankaŭ, kaj konfesas, ke se mi sekvos, ne vian opinion, sed la mian, mi fuĝos de la bono por persekuti la mavon. Kvankam mi tiel pensas, konsideru tamen, ke mi suferas nun la saman afekcion troveblan en iaj virinoj, kiuj kapricas manĝi pecojn de tero, gipso, karbo kaj aliaj pli naŭzaj substancoj, abomenaj al la okuloj, kaj eĉ pli do al la palato. Do, necesas trovi procedon por resanigi min, kaj tion ni povus facile fari, se vi jam komencus amindumi Camilan, eĉ nesincere kaj sen granda ardo. Ŝi ne estas tiel fragila, ke ŝia pudoro falus teren ĉe la unua atako. Mi sentus min kontenta per tia komenco, kaj vi plenumus la devon truditan de nia amikeco, ne nur redonante al mi la vivon, sed konvinkante min, ke mi sekure konservas mian honoron. Vi devas min komplezi eĉ se nur pro unu konsidero: pro tio, ke mi estas plene decidita entrepreni ĉi aferon, kaj certe vi ne lasus min konfidi mian obsedon al alia persono, kio endanĝerigus la honoron, kies perdon vi volas eviti. Rilate al Camila, apenaŭ gravas, ĉu ŝi erare juĝos vian reputacion, dum vi ŝin amindumos, ĉar post tempeto, konstatante, ke ŝi estas tiel firma, kiel ni esperas, vi povos diri al ŝi la veron kaj retrovi vin en ŝia estimo en la sama loko kiel antaŭe. Kaj tial, ke, apenaŭ vin riskante, vi povos doni al mi tiel multe da feliĉo, bonvolu fari la taskon, eĉ se vi renkontos kelke da komplikoj, ĉar, kiel dirite, jam per la komenco mi konsideros la aferon finita.
Ĉe tiel granda obstino de Anselmo, Lotario ne sciis, per kiaj novaj ekzemploj aŭ argumentoj kontraŭdiri lin; kaj, ĉar lia amiko minacis konfidi sian malican planon al alia persono, Lotario decidis, por eviti mavon ankoraŭ pli grandan, cedi al la petoj de Anselmo, sed kun la sekreta intenco klopodi kontentigi Anselmon, sen perturbi la spiritan pacon de Camila. Li do petis Anselmon komuniki al neniu sian planon, kaj promesis surpreni la taskon kaj komenci ĝin, kiam Anselmo volos. Anselmo brakumis lin tenere kaj ame kaj dankis lin pro ties sinofero, kvazaŭ Lotario estus farinta al li gravegan favoron. Ili interkonsentis komenci la taskon jam de la sekvanta tago; Anselmo donus al li tempon kaj okazon paroli duope kun Camila kaj provizus lin per mono kaj juveloj, por ke li regalu ŝin per ili. Anselmo konsilis al li serenadi ŝin kaj skribi versojn je ŝia laŭdo, kaj diris, ke, se Lotario ne volus fari al si la klopodon ilin komponi, li mem ilin verkus. Lotario promesis fari ĉion, sed ne aldonis, ke ne kun la intenco, kiun imagis lia amiko; tiel interkonsentinte, ili iris al la domo de Anselmo, kie ili trovis Camilan plena de angoro kaj timo pro la prokrasto, pli longa ol ordinare, de ŝia edzo.
Anselmo fine adiaŭis sian amikon, kaj tiel grandis lia kontento, kiel grandis la embaraso de Lotario, kiam irante al sia hejmo, li ne sciis, kiel li povus eltiri sin el tiel stulta afero. Sed en la nokto li elpensis la manieron ŝajne sekvi la planon de Anselmo sen ofendi Camilan. La sekvantan tagon li iris manĝi al sia amiko, kies edzino ĉiam akceptis lin bonvole kaj afable, des pli, ke ŝi konis, kiel Anselmo intimis kun li. Kiam ili finis manĝi, kaj oni deprenis la tablotukon, Anselmo petis Lotarion akompani Camilan, ĉar li devis foriri trakti urĝan aferon kaj revenos post horo kaj duono. Camila petis lin ne foriri, kaj Lotario sin proponis por akompani lin, sed vane. Anselmo eĉ insistis al sia amiko, ke li atendu lin tie, ĉar poste li devas priparoli kun li aferon tre gravan, kaj rekomendis al Camila, ke ŝi ne lasu Lotarion sola, ĝis li revenos. Nu, li simulis tiel bone la neceson, aŭ la sensencon, de sia foriro, ke oni ne povus imagi ĝin falsa.
Читать дальше