Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha

Здесь есть возможность читать онлайн «Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Год выпуска: 2016, Издательство: Hispana Esperanto-Federacio, Жанр: Классическая проза, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Vi havas antaŭ vi verkon eksterordinaran. Ne nur pro la originalaj teksto kaj lingvaĵo, sed ankaŭ pro la lingvo en kiu ĝi sin prezentas nun.
La traduko de
en Esperanton estis jam de la komenco de nia lingvo la revo de ĉiuj esperantistoj ligitaj al la hispana kulturo. Tiu revo, post kelkaj antaŭaj partaj provoj, fine plene efektiviĝis paper-forme en 1977, danke al la laborado de nia admirata tradukisto Fernando de Diego kaj al la apogo de Fondaĵo Esperanto kaj de grupo de malavaraj hispanaj esperantistoj.
Hodiaŭ, preskaŭ kvardek jarojn poste kaj ĉe la kvar-jarcenta datreveno de la morto de Miguel de Cervantes, ni profitas de la teknologia progreso kaj faras plian paŝon prezentante tiun ĉi novan bit-forman eldonon danke al la laboro de skipo de volontuloj, kiuj donacis sian tempon kaj talenton por la tasko. Ni tiel esperas pli bone diskonigi tiun ĉi juvelon de la universala literaturo en la plej universala el la lingvoj, sen limoj kaj baroj.
Por Hispana Esperanto-Federacio kaj por Fondaĵo Esperanto estas honore disponigi al la komunumo de parolantoj de la internacia lingvo Esperanto la plej internacian hispanlingvan verkon, nome la aventurojn de la inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha.
subskribo José Antonio del Barrio Prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Anselmo, rimarkinte la retiriĝemon de Lotario, tre riproĉis lin kaj diris, ke se li sciintus, ke la edziĝo kulpus la perdon de iliaj kutimaj rilatoj, li vivus ankoraŭ fraŭlo; li petis lin ne rompi, pro senfundamenta delikateco, la harmonion, kiu regis inter ili, kiam ambaŭ fraŭlis, kaj kiu gajnis por ili la belan titolon «la du amikoj». Fakte, Anselmo lin suplikis —se tia vorto povus rajte uziĝi inter ili—, ke li rigardu lian domon denove kiel propran, kaj ke li iru tien tiel libere kiel antaŭe. Anselmo asertis, ke lia edzino Camila nur pensas kaj volas kion li deziras, ke ŝi scias pri ilia varma amikeco kaj ke, sekve, ŝi perpleksus, se ŝi vidus en Lotario tiel grandan sindetenon.

Al tielaj argumentoj, kaj al multaj similaj uzataj de Anselmo por persvadi lian amikon reveni al li kiel antaŭe, Lotario respondis tiel prudente, diskrete kaj saĝe, ke liaj bon-intencaj skrupuloj plaĉis al Anselmo, kaj fine ili interkonsentis, ke Lotario manĝus ĉe li du fojojn semajne, kaj krome ankaŭ en la festotagoj. Malgraŭ tia aranĝo, Lotario intencis fari nur kion li vidus pli konvena al la honoro de Anselmo, kies reputacion li atentis pli ol la propran. Li opiniis, kaj prave, ke viro ricevinta de la ĉielo belan edzinon devus tiel same atenti pri la amikoj, kiujn li akceptas ĉe si, kiel pri la amikinoj de la edzino; ĉar, kion oni ne faras nek aranĝas en la strato, en la preĝejo, en la publikaj festoj aŭ en la vizitoj al la temploj (lokoj, kiujn la edzo ne ĉiam devas prohibi al la edzino), tion oni faras kaj faciligas ĝuste en la hejmo de la amikino aŭ parencino, al kies seriozo havas la edzo plejan konfidon. Lotario diris ankaŭ, ke ĉiu edzo devus havi amikon kapablan averti lin pri ties eraroj de konduto, ĉar ofte, kaŭze de sia granda amo al la edzino, la edzo ne avertas ŝin, pro timo ŝin ĉagreni, ke ŝi faru, aŭ ne faru, ion, kio povus evidentiĝi noca al lia honoro. Sed, se la amiko avertus lin pri ties preteratento, li facile metus rimedon al ĉio. Tamen, kie troviĝas amiko tiel lojala, sincera kaj diskreta, kiel Lotario deziris? Mi ja ne scias. Nur Lotario estus tia viro; li zorgis plej skrupule pri la honoro de sia amiko kaj klopodis redukti kaj limigi la nombron de la rendevuaj tagoj, por ke la plebo senokupa kaj la okuloj malice scivolaj ne havu motivon por kritiki, ke viro juna, nobela kaj, krome, dotita, kiel li pensis, per aliaj bonaj kvalitoj, eniras en la domon de tiel bela virino kiel Camila. Ĉar, kvankam ŝia virto kaj merito sufiĉis por bridi ĉian langon malican, li neniel volis, ke eĉ plej ete suferu la reputacio de Camila kaj de ties edzo. Tial, la pliparton de la rendevuaj tagoj li okupiĝis aliloke per aliaj aferoj, pretekstante, ke nepras ilin trakti; sekve, kiam la du amikoj kunvenis, la pli granda parto de la tempo pasis inter riproĉoj de unu flanko kaj ekskuzoj de la alia.

Okazis do, ke, kiam foje ili promenis sur kampo eksterurbe, Anselmo diris la jenon al Lotario:

—Certe vi pensas, amiko Lotario, ke mi ne povus sufiĉe danki la ĉielon, ke ĝi faris min filo de bonegaj gepatroj, kiel la miaj; ke ne per avara mano ĝi regalis min per favoroj de la fortuno kaj de la naturo, kaj, ke, ĉefe, ĝi donis vin al mi kiel amikon, kaj Camilan kiel edzinon: du trezorojn kies valoron mi taksas, se ne kiom mi devas, almenaŭ kiom mi povas. Nu, malgraŭ tiom da bonoj, per kies tuto ajna homo povus kaj devus senti sin kontenta, mi vivas en la pleja despero kaj ĉagreno de ĉi mondo, ĉar, jam de kelkaj tagoj, min premas kaj turmentas deziro tiel stranga kaj eksterordinara, ke mi miras je mi mem. Kiam sola, mi min riproĉas kaj klopodas sufoki kaj kaŝi ĝin antaŭ mia propra konscienco; sed tiel neeblas al mi reteni ĉi sekreton, ke verdire mi sentas min kvazaŭ mi volus ĝin proklami al la tuta mondo kaj, ĉar fine mi ne scius ĝin gardi, mi volas konfidi ĝin al la arkivo de via brusto, esperante, ke, dank’ al la diligento inspirata de via amikeco, mi vidos min baldaŭ libera de ĉi pezega angoro; kaj pro via helpo kreskos mia feliĉo ĝis tia grado, kian atingis mia despero pro mia freneza obsedo.

Egan konfuzon sentis Lotario ĉe la vortoj de Anselmo, kaj ne imagis, kien kondukus tiel longa prefaco aŭ antaŭparolo; ĉar, kvankam li serĉis en sia kapo, kia deziro povas tiel turmenti lian amikon, li ĉiam tre distis de la vera kaŭzo. Por meti finon al ĉi suspenso, li respondis, ke Anselmo faris evidentan ofendon al lia amikeco, serĉante ĉirkaŭfrazojn por konfidi al li siajn plej sekretajn pensojn, kvankam Anselmo tre bone sciis, ke li povas ricevi de li, aŭ konsilon por ilin serenigi, aŭ rimedon por ilin efektivigi.

—Vi pravas —respondis Anselmo—, kaj, ĉar mi plene fidas je vi, mi konfesas al vi, amiko Lotario, ke min torturas la deziro scii, ĉu mia edzino Camila estas tiel honesta kaj perfekta, kiel mi pensas. Sed mi ne povos koni la veron, se mi ne provos ŝin tiel, ke la provo rivelu la puron de ŝia honesto, same kiel la fajro rivelas la puron de la oro. Mi ja opinias, kara amiko, ke oni ne povas konsideri virinon virta, se oni ŝin ne tentis, kaj mi proklamas ŝin honesta, nur se ŝi ne cedas al promesoj, donacoj kaj larmoj, kaj al daŭra sieĝo de persistaj amindumantoj. Kial danki al ŝi pro ties virto, se oni ne logis ŝin al mavo? Ĉu havas meriton tio, ke virino estas pudora kaj virta, se oni ne donas al ŝi la okazon, ke ŝi kondutu libere, kaj se ŝi scias, ke la edzo prenus de ŝi la vivon ĉe ŝia unua mispaŝo?

»Sekve do, mi estimas ne tiel la virinon, kiu virtas pro timo aŭ pro manko de okazo, kiel la virinon, kiu, malgraŭ tentoj kaj kaĵoloj de amindumantoj, elpaŝas el la batalo kun la krono de la venko. Nu, pro ĉi motivoj, kaj pro multaj aliaj aldoneblaj por apogo kaj konfirmo de mia opinio, mi deziras, ke mia edzino Camila trapasu ĉi rigoran provon, hardante kaj forĝante sin en la tentoj kaj kaĵoloj de viro kun kuraĝo sufiĉa por fari ŝin objekto de liaj deziroj. Se, kiel mi esperas, ŝi elpaŝos el la provo kun la laŭroj de la triumfo, mi taksos mian feliĉon senegala, povos diri, ke plenos ĝisrande la glaso de miaj deziroj, kaj ke mi havis la bonŝancon ricevi la kapablan virinon menciitan de la Saĝulo. [138] [138] La Saĝulo estas la biblia Salomono. Ĉi tie oni aludas al Sentencoj 31,10: «Se iu trovis kapablan virinon, ŝia valoro estas pli granda ol perloj». Kaj se el la provo rezultos la malo de miaj esperoj, tamen mi kontentos, ĉar, vidante ĝusta mian opinion, mi eltenos senplende la doloron, kiun certe kaŭzos al mi tiel riska entrepreno.

»Nu, ĉar per nenia argumento vi povos dekonvinki min de la efektivigo de mia intenco, mi volas, amiko Lotario, ke vi mem estu la instrumento dononta konkretan formon al ĉi projekto. Mi zorgos, ke vi havu la necesajn ŝancojn por ĝin plenumi, do vi povos senĝene amindumi virinon ĉastan, virtan, hejmosidan, modestan. Min movas interalie konfidi al vi ĉi riskan taskon, la scio, ke, se vi konkeros la koron de Camila, vi ne profitos la okazon ĝis la lasta konsekvenco, kaj, ke, por konsidero al mia persono, vi tenos vin inter la limoj de la deco. Tiel ŝi min vundus nur per la intenco, kaj la ofendo kuŝus kaŝite en via virta silento, kiu, kiel mi bone scias, eternus, en tio, kio min koncernas, kiel la silento de la morto. Sekve do, se vi volas, ke mi vivu re per vera vivo, necesas, ke vi jam eniru en ĉi batalon de amo, ne fride kaj hezite, sed arde kaj persiste, kiel mia amikeco postulas kaj via amikeco garantias.

Lotario aŭskultis la argumentojn de Anselmo tiel atente, ke li diris nenion, krom la iomo da vortoj ĉi tie registritaj, kaj kun fermitaj lipoj atendis ĝis lia amiko finis paroli; tiam Lotario fikse rigardis lin, kvazaŭ li vidus por la unua fojo ion ŝokan kaj teruran, kaj diris:

—Mi preferas kredi, kara Anselmo, ke, kion vi ĵus diris, tio limiĝas al nura ŝerco. Alie vi ne estus parolinta tiel longe, ĉar mi tute ne aŭskultus vin. Mi pensas, ke vi ne konas min, aŭ ke mi vin ne konas. Sed ne, mi ja bone scias, ke vi estas Anselmo, kaj vi scias, ke mi estas Lotario; la domaĝo kuŝas en tio, ke mi kredas, ke vi ne estas la ordinara Anselmo, kaj ŝajne vi opiniis, ke mi ne estas la kutima Lotario, ĉar tio kion vi ĵus diris, ne decas al mia amiko Anselmo, kaj de la Lotario de vi konata oni ne povas peti kion vi deziras. La bonaj amikoj provu kaj helpu unu la alian, kiel diris la poeto: usque ad aras , [139] [139] Latine: «ĝis la altaro», t.e. nur en bonaj kaj honestaj entreprenoj. Tion diris Plutarko, ne ia poeto, kiel Cervantes erare citas. sed ili ne devus uzi la amikecon por la efektivigo de aferoj kontraŭaj al la leĝoj diaj. Nu, se tiel sentis pagano, ĉu ne devas des pli senti tiel la kristanoj, sciante, ke pro nenia amikeco homa perdiĝu la dia? Kaj se oni decidas transiri ĉiun limon kaj ignori sian devon por plenumi la deziron de amiko, tion oni faru almenaŭ, ne por bagateloj aŭ neniaĵoj, sed por la bono de la honoro kaj la vivo de la amiko.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Обсуждение, отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x