Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha

Здесь есть возможность читать онлайн «Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Год выпуска: 2016, Издательство: Hispana Esperanto-Federacio, Жанр: Классическая проза, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Vi havas antaŭ vi verkon eksterordinaran. Ne nur pro la originalaj teksto kaj lingvaĵo, sed ankaŭ pro la lingvo en kiu ĝi sin prezentas nun.
La traduko de
en Esperanton estis jam de la komenco de nia lingvo la revo de ĉiuj esperantistoj ligitaj al la hispana kulturo. Tiu revo, post kelkaj antaŭaj partaj provoj, fine plene efektiviĝis paper-forme en 1977, danke al la laborado de nia admirata tradukisto Fernando de Diego kaj al la apogo de Fondaĵo Esperanto kaj de grupo de malavaraj hispanaj esperantistoj.
Hodiaŭ, preskaŭ kvardek jarojn poste kaj ĉe la kvar-jarcenta datreveno de la morto de Miguel de Cervantes, ni profitas de la teknologia progreso kaj faras plian paŝon prezentante tiun ĉi novan bit-forman eldonon danke al la laboro de skipo de volontuloj, kiuj donacis sian tempon kaj talenton por la tasko. Ni tiel esperas pli bone diskonigi tiun ĉi juvelon de la universala literaturo en la plej universala el la lingvoj, sen limoj kaj baroj.
Por Hispana Esperanto-Federacio kaj por Fondaĵo Esperanto estas honore disponigi al la komunumo de parolantoj de la internacia lingvo Esperanto la plej internacian hispanlingvan verkon, nome la aventurojn de la inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha.
subskribo José Antonio del Barrio Prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Don Quijote komencis sin levi por puni lin; sed la knabo tiel kuregis, ke neniu volis sekvi lin. Don Quijote sentis egan humiliĝon pro la historio de Andrés, kaj liaj kompanoj zorge evitis ridi por ne hontigi lin tute.

Ĉapitro 32

Pri tio, kio okazis al don Quijote kaj ties kunuloj en la gastejo

Fininte tiel riĉan manĝon, ili selis, kaj la sekvantan matenon, sen ke okazus io rakontinda, ili alvenis al la gastejo, loko de miro kaj teruro por Sancho Panza; li volus ĝin eviti, sed ĉi-foje devis eniri tien. Rimarkante la aperon de don Quijote kaj Sancho, aliris renkonte kun grandaj montroj de ĝojo, la gastejestro, lia edzino, ilia filino kaj Maritornes; la hidalgo akceptis ilian bonvenon kun solena mieno kaj petis, ke oni preparu al li liton pli bonan ol tiu de la pasinta fojo. La mastrino respondis, ke ŝi havigus al li kuŝejon inda je princo se li pagus pli bone ol en la lasta okazo. Don Quijote konsentis, oni aranĝis al li sufiĉe konvenan liton en la sama subtegmento, kiel pasintfoje, kaj li tuj kuŝiĝis, ĉar li sentis sin tre laca kaj dormema. Apenaŭ don Quijote sin retiris, la mastrino sin ĵetis al la barbiro kaj prenis lin je la barbo, dirante:

—Je la signo de la kruco, vi ne plu uzos mian voston kiel barbon, sinjoro. Redonu ĝin al mi! Ĉar estas vere hontige, kiel malalte trenas sin la ilo de mia edzo, nu, lia kombilo, kiun mi kutime enkroĉis en mian belan voston. [134] [134] Evidentas la erotikaj aludoj de la mastrino.

Kvankam ŝi tiris per sia tuta forto, la barbiro ne volis cedi, ĝis fine la licenciulo diris al li, ke li redonu al ŝi la voston, ĉar ĝi ne plu necesos; ke li montru sin senmaske en sia vera persono, kaj diru al don Quijote, ke li forkuris al la gastejo, post ol la galeruloj lin prirabis. Kaj se don Quijote demandas pri la ŝildisto de la princino, oni respondus, ke ŝi sendis lin antaŭen, por ke li informu al ŝiaj regnanoj, ke ŝi iras revene al ili, kaj ke ŝin akompanas la savonto de ili ĉiuj. Ĉe tio la barbiro volonte enmanigis la voston al la mastrino, kaj samtempe oni redonis al ŝi ĉion, kion ŝi pruntis por kontribui al la liberigo de don Quijote.

La belo de Dorotea, kaj eĉ la agrabla mieno de la paŝtisto Cardenio, ravis al ĉiuj. La pastro mendis por la grupo tian manĝon, kian oni povus prepari per la provizoj de la gastejo, kaj la mastro, esperante ricevi ĉi-foje pli bonan pagon, surtabligis al ili akcepteblajn pladojn. Dume, don Quijote dormis, kaj oni decidis ne veki lin, pensante, ke li bezonas pli dormi ol manĝi. En la ĉeesto de la gatejestro, lia edzino, ilia filino, Maritornes kaj la klientoj oni parolis ĉe la tablo pri la stranga frenezo de don Quijote, kaj pri ties stato, kiam oni trovis lin en lia pentofaro. De sia flanko, la mastrino informis pri la incidento okazinta inter li kaj la mulisto, kaj vidante, ke Sancho ne troviĝas tie, rakontis ĉe la granda amuzo de la aŭskultantoj, ĉion pri lia bernado. Sed kiam la pastro asertis, ke don Quijote perdis la saĝon pro la kavaliraj romanoj, kiujn li legis, la gastejestro respondis:

—Mi ne scias, kiel tio povas okazi, ĉar verdire ne ekzistas pli bona legaĵo en la mondo. Mi havas ĉi tie du tri tiajn librojn, inter aliaj paperoj, kaj ili ja vivigas, ne nur al mi, sed al multaj aliaj personoj; en la sezono de la rikolto la falĉistoj kelkfoje kunvenas ĉi tie, kaj ĉiam unu el ili, ĉar almenaŭ unu scias legi, prenas unu el la libroj; ni, en la nombro de pli ol tridek ĉirkaŭas lin kaj tiel plezure lin aŭskultas, ke ni forgesas ĉiun zorgon kaj eĉ sentas nin pli junaj. Almenaŭ mi povas diri de mia flanko, ke kiam oni legas pri la teruraj kaj ferocaj batoj kavaliraj, min kaptas la deziro fari la samon, kaj mi volonte sidus tage kaj nokte kun la orelo klinita al la leganto.

—Kaj mi dezirus vidi vin sidi tiel —diris la mastrino—, ĉar mi havas pacon en la domo, nur kiam vi aŭskultas tian legadon. Vi tiel raviĝas, ke vi eĉ forgesas kvereli tiam.

—Efektive —diris Maritornes—. Kaj ankaŭ mi ŝatas tiel belajn historiojn, ĉefe kiam oni rakontas pri ia damo, kiu kuŝas sub oranĝarbo en la brakoj de sia kavaliro, dum la duenjo, [135] [135] Neologismo. Hispane «dueña». Damo, ĝenerale vidvino, kiu servis kaj akompanis pli riĉan aŭ pli altrangan fraŭlinon. duonmorta de envio kaj plena de timo, staras garde. Ĉio ĉi estas dolĉa, kiel la mielo, certe.

—Kaj vi, kion vi opinias, estimata pucelo? —demandis la licenciulo al la filino de la mastro.

—Mi ne scias, sinjoro, je mia animo —ŝi respondis—. Ankaŭ mi aŭskultas kaj ŝatas la historiojn, kvankam mi ne bone komprenas ilin. Sed plaĉas al mi, ne la batoj kiel al mia patro, sed la lamentoj de la kavaliroj, kiam ili forestas de siaj damoj. Mi tiel kompatas ilin, ke kelkfoje mi ne povas ne plori.

—Ĉu vi do bone konsolus ilin, se ili lamentus pro vi, kara pucelo? —demandis Dorotea.

—Mi ne scias kion mi farus —respondis la knabino—. Mi scias nur, ke kelkaj tiaj damoj tiel kruelas, ke iliaj kavaliroj nomas ilin tigrinoj kaj leoninoj, inter aliaj mil insultoj. Je Dio! Mi ne komprenas, kiel virinoj povas esti mankaj je koro kaj konscienco, ĝis la ekstremo lasi, ke honesta viro mortu aŭ falu en la frenezon, ĉar ili ne degnas eĉ rigardi lin. Mi ne scias, kial ili delikataĉas tiamaniere. Ĉu por vidigi, ke ili estas virtaj? Nu, dece edziniĝu al la kavaliroj; tiuj deziras nenion alian.

—Silentu, knabino —diris la mastrino—. Ŝajnas al mi, ke vi tre scias pri ĉi aferoj, kaj ne decas al la puceloj scii aŭ paroli tiel multe.

—Ĉi sinjoro demandis al mi, mi devis do respondi —replikis la knabino.

—Bone —diris la pastro—, bonvolu alporti la librojn, sinjoro mastro, mi dezirus ilin vidi.

—Volonte —li respondis.

Li iris al sia ĉambro, revenis kun olda valizo fermita per ĉeneto, ĝin apertis kaj elprenis tri librojn grandajn kaj kelke da paperoj skribitaj per tre bela kaligrafio. La unua libro titoliĝis Don Cirongilio de Tracia , la alia Felixmarte de Hirkanio kaj la lasta Historio de la Granda Kapitano Gonzalo Hernández de Córdoba, kun la vivo de Diego García de Paredes . Tuj kiam la pastro legis la du unuajn titolojn, li turnis sin al la barbiro kaj diris:

—Ni bezonas ĉi tie la mastrumantinon de don Quijote kaj lian nevinon.

—Tute ne —respondis la barbiro—. Ankaŭ mi scias ĵeti librojn al la kralo kaj al la fajrujo; ĝuste nun ni havas en la kameno tre bonan fajron.

—Ĉu via moŝto volas do bruligi al mi la librojn? —demandis la gastejestro.

—Nur ĉi paron: Don Cirongilio kaj Felixmarte —respondis la pastro.

—Kial? Ĉu okaze ili estas herezaj aŭ flematikaj [136] [136] Esperantigo de la hispana «flemáticas» (flegmaj) por pli ĝusta redono de la originalo. kaj meritas do la fajron?

—Certe vi volas diri «cismatikaj», [137] [137] Esperantigo de la hispana «cismáticas» (skismaj) por pli ĝusta redono de la originalo. amiko —korektis la barbiro—, ne «flematikaj».

—Jes, efektive —respondis la mastro—. Sed, se vi volas bruligi libron, kondamnu ĉi verkon pri la Granda Kapitano kaj pri Diego García, ĉar prefere mi lasus bruligi filon mian ol iun el la du diritaj verkoj.

—Kara amiko —diris la pastro—. Ĉi du libroj plenas de absurdoj kaj ekstravagancoj, dum la alia pri la Granda Kapitano rakontas la veran historion de Gonzalo de Córdoba, kiun la tuta mondo prave alnomis la Granda Kapitano pro ties multaj kaj grandaj prodaĵoj. Kaj tian alnomon, faman kaj brilan, nur li meritis. Rilate al Diego García de Paredes, li naskiĝis en la urbo Trujillo, en Extremadura, estis grava kavaliro kaj aŭdaca soldato kun tiel grandega natura forto forto, ke foje li haltigis per unu fingro muelradon turniĝantan kun plena rapido. Alifoje li staris ĉe la antaŭo de ponto kaj per sia peza glavo detenis densan armeon kaj ne lasis ĝin transpasi la ponton. Li faris multe da aliaj eksterordinaraĵoj similaj, kaj se, anstataŭ li, kiu ilin rakontis kun la modesto de kavaliro kaj de kronikanto de la propraj faroj, alia persono estus ilin skribinta libere kaj senpartie, liaj heroaĵoj puŝus en la forgeson la farojn de ĉiuj Hektoroj, Aĥiloj kaj Rolandoj.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Обсуждение, отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x