Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha

Здесь есть возможность читать онлайн «Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Год выпуска: 2016, Издательство: Hispana Esperanto-Federacio, Жанр: Классическая проза, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Vi havas antaŭ vi verkon eksterordinaran. Ne nur pro la originalaj teksto kaj lingvaĵo, sed ankaŭ pro la lingvo en kiu ĝi sin prezentas nun.
La traduko de
en Esperanton estis jam de la komenco de nia lingvo la revo de ĉiuj esperantistoj ligitaj al la hispana kulturo. Tiu revo, post kelkaj antaŭaj partaj provoj, fine plene efektiviĝis paper-forme en 1977, danke al la laborado de nia admirata tradukisto Fernando de Diego kaj al la apogo de Fondaĵo Esperanto kaj de grupo de malavaraj hispanaj esperantistoj.
Hodiaŭ, preskaŭ kvardek jarojn poste kaj ĉe la kvar-jarcenta datreveno de la morto de Miguel de Cervantes, ni profitas de la teknologia progreso kaj faras plian paŝon prezentante tiun ĉi novan bit-forman eldonon danke al la laboro de skipo de volontuloj, kiuj donacis sian tempon kaj talenton por la tasko. Ni tiel esperas pli bone diskonigi tiun ĉi juvelon de la universala literaturo en la plej universala el la lingvoj, sen limoj kaj baroj.
Por Hispana Esperanto-Federacio kaj por Fondaĵo Esperanto estas honore disponigi al la komunumo de parolantoj de la internacia lingvo Esperanto la plej internacian hispanlingvan verkon, nome la aventurojn de la inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha.
subskribo José Antonio del Barrio Prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

—De kiam vi venis, mi ne havis okazon aŭ tempon por detale demandi al vi pri la mesaĝo, kiun vi portis, kaj pri la respondo, kiun vi ricevis; kaj ĉar nun la sorto donas al ni tempon kaj okazon, ne rifuzu al mi la plezuron aŭskulti viajn bonajn novaĵojn.

—Via moŝto demandu laŭvole —diris Sancho— kaj mi tuj havos preta la respondon. Sed mi petas vin, sinjoro, ne estu tiel venĝema en la futuro.

—Kial vi diras tion, Sancho? —demandis don Quijote.

—Ĉar la batoj, kiujn vi ĵus donis al mi, pli ŝuldiĝas al la disputo okazinta inter ni antaŭ kelke da noktoj [130] [130] Probabla aludo al la incidento ĉe la ful-martelegoj, kiam don Quijote batis per la lanco Sanchon pro ties impertinento (ĉapitro 20ª). pro instigo de la diablo, ol al miaj diroj kontraŭ sinjorino Dulcinea, kies personon, cetere, mi amas kaj kultas kiel relikvon, eĉ se ŝi ne estas tio, pro la fakto, ke ŝi apartenas al via moŝto.

—Je via vivo, Sancho, ne komencu trakti denove la saman aferon; ne ĉagrenu min —diris don Quijote—. Mi jam pardonis vin tiam, kaj cetere vi tre bone konas la proverbon: «Por nova peko, nova pentofaro».

Ĉe tio ili vidis alrajdi sur la sama vojo viron sur azeno kaj, kiam li proksimiĝis, li ŝajnis al ili cigano. Sed Sancho, kies koro kaj okuloj ĉiam sin tiris al ajna azeno, kiun li vidis, tuj rekonis en la viro la galerulon Ginés de Pasamonte, kaj per la fadeno de la cigano li trafis en la bobenon de sia azeno, ĉar efektive ĝi estis la lia. Pasamonte, por kaŝi sian identecon kaj por vendi la azenon, iris en cigana kostumo tial, ke la cigana, kiel multaj aliaj lingvoj, estis al li tiel familiara kiel la propra. Nu, Sancho apenaŭ vidis kaj rekonis lin, diris al li per laŭtegaj voĉoj:

—Hej, Ginesillo, latrono! Lasu mian trezoron, redonu al mi la vivon kaj la konsolon! Lasu la azenon! Fuĝu, bastardo, for de ĉi tie, kanajlo, lasu la predon!

Ne necesis tiom da vortoj kaj insultoj, ĉar, ĉe la unua voĉo, Ginés desaltis al la tero, ekpelis la piedojn en fuĝa hasto kaj perdiĝis el la vido en la daŭro de palpebrumo. Sancho kuris al sia azeno, ĝin brakumis kaj diris al ĝi:

—Kiel vi fartas, trezoro, lumo de miaj okuloj, kompano mia?

Li kisis kaj karesis la beston kvazaŭ ian personon, kaj la azeno, muta, lasis sin kisi kaj karesi sen respondi eĉ unu vorton.

La tuta grupo proksimiĝis kaj gratulis Sanchon pro tio, ke li retrovis la azenon. Don Quijote speciale lin gratulis kaj aldonis, ke li tenas ĉiuokaze valida sian promeson transdoni al li la tri azenidojn. Sancho lin dankis kaj, dum ili du tiel babilis, la pastro gratulis Dorotean pro la sprito kaj koncizo de ŝia rakonto kaj pro tio, ke ĝi tiel multe similas al la historioj de la kavaliraj libroj. Ŝi respondis, ke ŝi ofte sin distris legante tiujn librojn, sed ke ŝi ne scias, kie situas la provincoj kaj la maraj urboj, kaj ke pro tio ŝi trafe maltrafe indikis, ke ŝi elŝipiĝis en Osuna.

—Tion mi rimarkis —diris la pastro—, sekve mi intervenis por ripari vian eraron. Ĉu ne estas mirinde, ke ĉi kompatinda hidalgo tiel facile kredas tiajn mensogojn kaj fantaziojn, nur ĉar ili similas en stilo kaj esenco al la ekstravagancoj de liaj libroj?

—Efektive —respondis Cardenio—. Tiel rara kaj unika estas lia frenezo, ke mi ne scias, ĉu ekzistas homa genio kapabla ĝin elpensi kaj doni al ĝi literaturan formon.

—Menciindas ankoraŭ alia strangaĵo —diris la pastro—. Se oni parolas al ĉi bona hidalgo pri io ajn ne tuŝanta lian frenezon, li ne nur ne diras stultaĵojn, sed eĉ saĝe sin esprimas kaj montras klaran kaj serenan komprenon, tiel, ke se oni nur ne perturbus lin per temoj kavaliraj, la tuta mondo juĝus, ke li havas sanan menson.

Dum ili sin okupis per ĉi babilado, don Quijote, daŭrigante la sian, diris al Sancho:

—Amiko Sancho, la aferon de niaj kvereloj ni formetu en la keston de forgeso, kaj sen ia rankoro aŭ kolero de via flanko diru nun al mi kie, kiel kaj kiam vi renkontis Dulcinean. Kion ŝi faris? Kion vi diris al ŝi? Kion ŝi respondis? Kiel aspektis ŝia vizaĝo, dum ŝi legis mian leteron? Kiu ĝin kopiis al vi? Rakontu ĉion, kio, laŭ vi, indas esti sciata, demandata kaj respondata, ne aldonu aŭ falsu ion por plaĉi al mi kaj, pli grave, preterlasu nenion, por ke mi ne ĉagreniĝu.

—Sinjoro —respondis Sancho—, neniu kopiis al mi la leteron, ĉar verdire mi ne prenis ĝin kun mi.

—Jes, vi pravas —respondis don Quijote—. La kajeron, kie mi skribis ĝin, mi trovis ĉe mi du tagojn post via foriro. Tio forte min ĉagrenis, ĉar mi ne sciis, kion vi farus, kiam vi konstatus la mankon de la letero; mi ĉiam kredis, ke vi revenus ĉi tien de la loko, kie vi rimarkus ĝian neeston.

—Certe mi estus farinta tion —respondis Sancho—, se mi ne parkerus ĝin, kiam via moŝto ĝin legis al mi; mi povis do dikti el la memoro la leteron al sakristiano ĝis la lasta detalo, tiel, ke li diris, ke neniam antaŭe li vidis aŭ legis tiel belan leteron, kiel la via, kvankam li legis en sia vivo multe da ekskomunikaj leteroj.

—Cu vi ĝin memoras ankoraŭ? —demandis don Quijote.

—Ne, sinjoro —respondis Sancho—. Tuj kiam mi diktis ĝin, mi komprenis, ke estus superflue plu reteni ĝin en mia kapo, do apenaŭ mi memoras nur tion pri la «cima», pardonu, pri la «sublima sinjorino» kaj la lastan parton: «Ĝismorte via, la Kavaliro de la Trista Mieno». Kaj inter la komenco kaj la fino mi metis pli ol tricent fojojn «mia koro, mia vivo, miaj okuloj»…

Ĉapitro 31

Pri la sukaj konversacioj okazintaj inter don Quijote kaj ties ŝildisto Sancho Panza, kaj pri aliaj eventoj

—Ĝis nun viaj novaĵoj ne malplaĉas al mi —diris don Quijote—. Daŭrigu. Vi do alvenis tien. Kion faris tiu reĝino de beleco? Sendube, kiam vi trovis ŝin, ŝi surfadenigis perlojn aŭ brodis per oraj fadenoj ian insignon por mi, la kavaliro sklavo de ŝia amo.

—Ne, sinjoro —respondis Sancho—. Mi trovis ŝin, kiam ŝi kribradis du buŝelojn da tritiko en la korto de sia domo.

—Nu, faru al vi la ideon, ke tiuj grajnoj de tritiko, ĉar tuŝitaj de ŝiaj manoj, estas veraj perloj. Sed, diru: ĉu vi rimarkis, ĉu la tritiko estis blanka aŭ bruna?

—Nek blanka, nek bruna, sed ruĝeta —respondis Sancho.

—Bone, mi certigas al vi —diris don Quijote—, ke la tritiko kribrita de ŝiaj manoj donis plej blankan panon. Sed daŭrigu. Kiam vi transdonis al ŝi mian leteron, ĉu ŝi ĝin kisis? Ĉu ŝi metis ĝin sur sian kapon? [131] [131] Meti al si dokumenton aŭ leteron sur la kapon estis montro de respekto aŭ amo al la sendinto. Ĉu ŝi faris ian ceremonion indan je la letero? Kion?

—Kiam mi volis doni al ŝi la leteron, ŝi estis plej okupata, skuante la kribrilon plenan de tritiko, kaj diris al mi: «Amiko, lasu la leteron sur ĉi sakon, ĉar mi ne povos ĝin legi, ĝis mi finos kribri ĉion ĉi-tiean».

—Kia diskreta sinjorino! —diris don Quijote—. Certe ŝi preferis legi senurĝe la leteron por pli longe ĝui ĝin. Daŭrigu, Sancho. Dum ŝi tiel okupiĝis, kion ŝi parolis kun vi? Kion ŝi demandis pri mi? Kion vi respondis? Nu, ĉion rakontu, eĉ ne unu guton lasu en la inkujo.

—Nenion ŝi demandis —respondis Sancho—. Sed mi diris al ŝi, kiel via moŝto, kvazaŭ sovaĝulo meze de ĉi montaroj, nuda de la talio supren, pentofaris pro ŝia amo, dormis sur la tero, neniam manĝis ĉe kovrita tablo nek kombis al vi la barbon, kaj nur lamentis kaj riproĉis vian sorton.

—Vi eraris, dirante, ke mi riproĉis mian sorton —diris don Quijote—. Kontraŭe, mi benas kaj benos ĝin ĉiun tagon de mia vivo, ĉar ĝi igis min inda ami sinjorinon tiel altan kiel Dulcinea de El Toboso.

—Tiel alta ŝi estas —respondis Sancho—, ke ŝi superas min per pli ol unu spano.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Обсуждение, отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x