Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha

Здесь есть возможность читать онлайн «Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Год выпуска: 2016, Издательство: Hispana Esperanto-Federacio, Жанр: Классическая проза, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Vi havas antaŭ vi verkon eksterordinaran. Ne nur pro la originalaj teksto kaj lingvaĵo, sed ankaŭ pro la lingvo en kiu ĝi sin prezentas nun.
La traduko de
en Esperanton estis jam de la komenco de nia lingvo la revo de ĉiuj esperantistoj ligitaj al la hispana kulturo. Tiu revo, post kelkaj antaŭaj partaj provoj, fine plene efektiviĝis paper-forme en 1977, danke al la laborado de nia admirata tradukisto Fernando de Diego kaj al la apogo de Fondaĵo Esperanto kaj de grupo de malavaraj hispanaj esperantistoj.
Hodiaŭ, preskaŭ kvardek jarojn poste kaj ĉe la kvar-jarcenta datreveno de la morto de Miguel de Cervantes, ni profitas de la teknologia progreso kaj faras plian paŝon prezentante tiun ĉi novan bit-forman eldonon danke al la laboro de skipo de volontuloj, kiuj donacis sian tempon kaj talenton por la tasko. Ni tiel esperas pli bone diskonigi tiun ĉi juvelon de la universala literaturo en la plej universala el la lingvoj, sen limoj kaj baroj.
Por Hispana Esperanto-Federacio kaj por Fondaĵo Esperanto estas honore disponigi al la komunumo de parolantoj de la internacia lingvo Esperanto la plej internacian hispanlingvan verkon, nome la aventurojn de la inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha.
subskribo José Antonio del Barrio Prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

—Se tiel do —diris Sancho—, kial vi ordonas ĉiun viron de vi venkitan sin prezenti antaŭ sinjorino Dulcinea? Ĉu vi ne montras tiamaniere, ke vi amas ŝin, tiel klare kiel se vi dirus ĝin skribe kaj poste metus vian signaturon? Kaj se konsideri, ke vi devigas ĉiun venkiton genuiĝi antaŭ ŝi kaj diri, ke li venis de via moŝto por submeti sin al ŝi, kiel povas resti kaŝitaj la sentoj de vi ambaŭ?

—Kiel simpla kaj stulta vi estas! —diris don Quijote—. Ĉu vi ne vidas, Sancho, ke ĉio ĉi helpas al la kresko de ŝia gloro? Sciu, ke en nia stato kavalira, kiam multaj kavaliroj servas damon, kaj ilia sola penso estas servi ŝin, simple ĉar temas pri ŝi, la damo ricevas grandan honoron. Kaj la kavaliro esperas, por siaj multaj kaj bonaj favoroj, la solan rekompencon, ke ŝi bonvolu ilin akcepti.

—Mi aŭdis prediki, ke per tia amo oni devas ami Nian Sinjoron, nur pro Li mem, sen ke nin puŝu espero de paradizo aŭ timo de kondamno. Kvankam de mia flanko, mi preferus ami kaj servi Lin pro tio, kion li povus fari por mi.

—La diablo vin prenu! —diris don Quijote—. Tia kampulo, tamen tiel saĝa kelkfoje! Oni eĉ pensus, ke vi estas klera homo.

—Sed mi ĵuras, ke mi se scias legi —respondis Sancho.

Ĉi-momente majstro Nicolás per laŭta voĉo petis ilin iom atendi, ĉar la grupo deziris halti por trinki ĉe proksima fonto. Don Quijote sin detenis, la ŝildisto tre kontentis je tio, ĉar, jam laca mensogadi, li timis, ke la demandoj de lia mastro povus fine senmaskigi lin, des pli, ke Sancho ne konis Dulcinean kaj nur sciis, ke ŝi estas kampulino de El Toboso.

Dume Cardenio sin vestis per la paŝtista kostumo antaŭe portata de Dorotea. Kvankam ne en tre bona stato, almenaŭ ĝi valoris multe pli ol liaj ĉifonoj. La grupo deseliĝis apud la fonto, kaj tio, per kio la pastro siatempe sin provizis en la gastejo, iom mildigis ilian intensan malsaton.

Okazis tiam, ke knabo pasanta sur la vojo haltis, rigardis tre atente la ĉe-fontulojn, kuris iom poste al don Quijote, brakumis al li la krurojn kaj komencis ploregi, dirante:

—Ve, sinjoro! Ĉu via moŝto ne konas min? Rigardu min bone, mi estas Andrés, la knabo, kiun vi liberigis de la kverko, al kies trunko oni min ligis.

Don Quijote rekonis lin, prenis al li la manon, sin turnis al la grupo kaj diris:

—Por ke vi, sinjoroj, vidu, kiel gravas en la mondo la ekzisto de vagantaj kavaliroj por riparo de la ofendoj kaj kanajlaĵoj faritaj de insolentaj kaj malicaj homoj, sciu, ke, antaŭ kelkaj tagoj, pasante ĉe arbaro, mi aŭdis plej korŝirajn kriojn kaj voĉojn, kvazaŭ ili venus de persono afliktita kaj en bezono de helpo. Puŝate de mia devo, mi direktis min al la loko, kie ŝajne sonis la lamentoj, kaj mi trovis ĉi knabon alligita al kverko. Mi tre ĝojas en la koro vidi lin nun, ĉar li atestos, ke mi diras la puran veron. Nu, kiel menciite, li staris ligita al la kverko kaj nuda de la talio supren; kaj unu kampulo (lia mastro, kiel mi poste sciis) ĝissange batadis lin per la brido de sia ĉevalo. Tuj mi demandis lin pri la kaŭzo de tiel kruela draŝado, kaj la bruto respondis, ke li batas la knabon, ĉar tiu estas lia servisto kaj kulpas je iaj neglektoj pli propraj al uloj ŝtelemaj ol al simplaj. Tiam ĉi knabo intervenis, dirante: «Sinjoro, li batas min nur pro tio, ke mi petis de li mian salajron». La mastro replikis, mi ne scias per kiaj ekskuzoj kaj impertinentoj, kaj, kvankam mi ilin aŭdis, mi ne akceptis ilin. Sekve, mi devigis lin deligi la knabon kaj ĵuri, ke li prenos lin kun si kaj pagos al li la tuton, realon post realo kaj eĉ parfumitan. Ĉu mi ne diras la veron, kara Andrés? Ĉu vi ne rimarkis, kiel aŭtoritate mi ordonis, kaj kiel humile li promesis fari ĉion, kion mi volis, postulis kaj preskribis? Respondu sen hezito aŭ embaraso; rakontu la okazaĵon al ĉi sinjoroj, ke oni vidu kaj konfesu, ke, kiel mi diris, la vagantaj kavaliroj utilas sur la vojoj.

—Vi diris nur la veron, sinjoro —respondis la knabo—, sed la afero finiĝis tute male, ol kiel vi imagas.

—Tute male? —respondis don Quijote—. Ĉu la kampulo do ne pagis vin?

—Li ne nur ne pagis min, sed apenaŭ vi eliris el la arbaro, lasinte nin solaj, li religis min al la sama kverko kaj tiel draŝis min, ke mi perdis la haŭton, kiel Sankta Bartolomeo. Kaj kun ĉiu bato, li diris ion mokan kaj ŝercan kontraŭ via moŝto, tiamaniere, ke ankaŭ mi ridus, se mi ne estus sentinta tiel grandan doloron. Nu, li tiel regalis min per la rimeno, ke mi kuŝis ĝis nun en hospitalo, kie oni kuracis min de la vundoj faritaj de tiu bruto. Kaj vi, sinjoro, kulpas je ĉio, ĉar se vi irus vian vojon kaj ne intervenus tie, kien oni vin ne vokas, kaj vi ne miksus vin en fremdajn aferojn, mia mastro certe kontentiĝus, donante al mi unu dekon aŭ du da rimen-batoj, kaj poste min liberigus kaj kvitiĝus kun mi. Sed, ĉar via moŝto ofendis lin nenecese kaj diris al li tiom da insultoj, li furioziĝis kaj tial, ke li ne povis venĝi sin kontraŭ vi, faligis sur min tiel densan ŝtormon da batoj, ke mi ne scias, ĉu mi povos taŭgi por io en la resto de mia vivo.

—La malbono de la afero kuŝas en tio —respondis don Quijote—, ke mi foriris anstataŭ resti tie por vidi lin pagi. Mi devus scii, el mia longa sperto, ke ne ekzistas kampulaĉo preta teni sian vorton, se li vidas, ke ne konvenas al li ĝin plenumi. Sed certe vi memoras, Andrés, ke mi ĵuris, ke se li ne pagus vin, mi irus lin serĉi kaj trovus lin, eĉ se li sin kaŝus en la ventro de la baleno. [133] [133] Aludo al la baleno de la historio pri la profeto Jona.

—Jes —diris Andrés—, sed el via ĵuro nenio bona rezultis.

—Nun ni vidos, ĉu rezultos io bona aŭ ne —respondis don Quijote.

Tion dirante, li rapide stariĝis kaj ordonis Sanchon seli la ĉevalon, kiu sin paŝtis dum la grupo manĝis. Dorotea demandis al li, kion li volas fari. Li respondis, ke li volas iri serĉi la kampulaĉon, puni lin pro ties malica konduto kaj igi lin pagi al Andrés ĝis la lasta maravedo, eĉ se por tio li devus spiti kaj defii la kampulojn de la tuta mondo. Ŝi replikis, ke li memoru, ke kaŭze de sia promeso li povas miksi sin en nenian aferon, antaŭ ol meti finon al la ŝia, kaj ke, ĉar li konas sian devon pli bone ol iu alia, li certe retenos sian koleron, ĝis li revenos de ŝia regno.

—Vi pravas —respondis don Quijote—. Nepras do, ke Andrés paciencu ĝis mia reveno, kiel vi, sinjorino, diris. Kaj mi ĵuras kaj promesas al li denove, ke mi ne ripozos, ĝis mi vidos lin venĝita kaj pagita.

—Mi ne fidas je tiaj ĵuroj —diris Andrés—. Al ĉiuj venĝoj de la mondo mi preferas kelke da rimedoj por alveni al Sevilla. Se vi havas, donu al mi ion, kion mi povus manĝi kaj preni kun mi, kaj Dio akompanu vian moŝton kaj la ceteron de la vagantaj kavaliroj. Ili estu tiel bonaj vagantoj por si, kiel ili estis por mi.

Sancho elprenis el sia dusako unu pecon da pano kaj alian da fromaĝo kaj donis ilin al la knabo, dirante:

—Jen, prenu, frato Andrés. Ankaŭ mi partoprenas en via misfortuno.

—Ĉu vi? Kiamaniere? —demandis Andrés.

—Per ĉi pecoj da pano kaj fromaĝo —respondis Sancho—, ĉar nur Dio scias, ĉu mi ilin bezonos aŭ ne. Sciu, amiko, ke la ŝildistoj de la vagantaj kavaliroj estas kondamnitaj suferi intensan malsaton, aĉan sorton kaj eĉ aliajn aferojn, kies sekvoj pli bone senteblas ol direblas.

Andrés prenis la panon kaj fromaĝon kaj vidinte, ke neniu donas al li ion kroman, klinis la kapon kaj ekveturis sur sia paro de kruroj, kiel oni diras. Tamen, ĉe la ekiro, li diris al don Quijote:

—Je la amo de Dio, sinjoro kavaliro vaganta, se vi renkontus min denove, ne helpu min, eĉ se vi vidus, ke oni distranĉas min en pecojn. Prefere lasu min kun mia misfortuno, ĉar ĝi ne povus esti tiel granda, kiel la plago, kiun alportus al mi la helpo de via moŝto. Dio damnu vin kaj ĉiun vagantan kavaliron naskitan sur la tero.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Обсуждение, отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x