—Jes, tion mi volis diri —deklaris Dorotea.
—Sendube —diris la pastro—. Via reĝina moŝto bonvolu daŭrigi vian rakonton.
—Mi jam diris ĉion, krom ke, bonŝance, mi trovis sinjoron don Quijote kaj sekve jam konsideras min reĝino kaj sinjorino de mia tuta lando. Pro sia ĝentilo kaj sindono li konsentis al mi la favoron sekvi min, kien ajn mi lin kondukos, rekte do ĝis Pandafilando la Straba, por ke li mortigu lin kaj redonu al mi kion la giganto tute senrajte uzurpis. Ĉio ĉi okazos laŭlitere, konforme al la profetaĵoj de mia bona patro Tinacrio la Saĝa, kiu diris kaj skribis ankaŭ per literoj grekaj aŭ ĥaldeaj (mi ne distingas la diferencon inter ili), ke, se la kavaliro de la profetaĵoj volus edziĝi al mi, tratranĉinte la gorĝon de la giganto, mi devus senproteste akcepti lin kiel leĝan edzon kaj cedi al li mian regnon kune kun mia persono.
—Kion vi opinias, amiko Sancho? —diris don Quijote—. Ĉu vi ne aŭdis? Ĉu mi ne anoncis al vi la samon? [128] [128] Don Quijote aludas al siaj konversacioj kun Sancho en la ĉapitroj 7ª kaj 21ª.
Jen, ni jam havas landon por regi kaj reĝinon por edziĝi.
—Grandioze! —diris Sancho—. La diablo prenu la bastardon, kiu ne edziĝus al ŝi, dishakinte la glutilon de sinjoro Pandahilado. Tiel frandinda reĝino! La puloj de mia lito fariĝu similaj al ŝi!
Tion dirinte, li faris du kapriolojn en aero, en montro de ega kontento; poste li iris al la besto de Dorotea, prenis ĝian bridon, genuiĝis antaŭ ŝi kaj petis ŝian permeson por kisi ŝiajn manojn en signo de tio, ke li rigardas ŝin kiel sian reĝinon kaj sinjorinon. Kiu, inter la ĉeestantoj, povus ne ridi, vidante la frenezon de la mastro kaj la naivon de la servisto? Nu, Dorotea etendis siajn manojn al Sancho kaj promesis fari lin grandsinjoro se, pro graco de la ĉielo, ŝi denove akirus kaj ĝuus sian regnon. Sancho dankegis ŝin per tiaj vortoj, ke la ĉeestantoj refoje eksplodis per ridoj.
—Tia, sinjoroj, estas mia historio —daŭrigis Dorotea—. Mi devas ankoraŭ diri al vi, ke el la personoj min akompanintaj de mia regno, restas al mi nur ĉi bona ŝildisto longabarba, ĉar la aliaj dronis en granda ŝtormo, kiu nin trafis proksime al la haveno; mi kaj li kvazaŭ mirakle albordiĝis sur du tabuloj; cetere vi jam sendube rimarkis, ke ĉio aperas mirakla kaj mistera laŭlonge de mia vivo. Kaj se mi troigis aŭ misprezentis ion, ne forgesu la diron de la sinjoro licenciulo ĉe la komenco de mia rakonto, ke suferante pro eksterordinaraj kaj senĉesaj misfortunoj, oni parte perdas la memoron.
—Mi ĝin ne perdos, ho moŝta kaj kuraĝa sinjorino, kiom ajn grandaj kaj unikaj estos la klopodoj, kiujn mi faros je via servo —diris don Quijote—. Tiel do, unu plian fojon mi konfirmas mian promeson al vi, kaj ĵuras iri kun vi eĉ al la fino de la mondo, ĝis mi frontos vian ferocan malamikon, kies orgojlan kapon mi dehakos, kun la helpo de Dio kaj de mia brako, per la klingo de ĉi glavo… mi ne volas nomi ĝin bona, ĉar la mian forprenis Ginés de Pasamonte…
Ĉi lastajn vortojn li tradentis, kaj poste daŭrigis:
—Kiam mi senkapigos la giganton kaj remetos vian landon en vian pacan posedon, vi povos fari laŭplaĉe kun via persono, ĉar, dum mi havos la memoron okupata, la volon kaptita kaj la menson absorbita de la… nu, ne necesas plu diri… ne eblos al mi eĉ pensi pri edziĝo, eĉ se temus pri edziĝo al la fenikso mem. [129] [129] Fenikso, en sia figura senco de homo supera, unika en sia speco.
Sancho ricevis tiel grandan ŝokon, kiam lia mastro manifestis sian rifuzon edziĝi, ke li diris furioze, levante la voĉon:
—Je Dio, sinjoro don Quijote! Certe vi perdis la kandelon el la kapo, ĉar alie vi ne hezitus edziĝi al tiel moŝta princino. Ĉu vi pensas, ke Fortuno proponos al vi similan ŝancon ĉe ĉiu turno de la vojo? Ĉu sinjorino Dulcinea pli belas? Certe ne, ŝi posedas eĉ ne la duonon de la belo de la princino, kaj mi devus aldoni, ke Dulcinea havas apenaŭ meriton sufiĉan por laĉi la ŝuojn de ĉi damo. En la tago de Sankta Neniamo mi ricevos mian grafolandon, se via moŝto kapricas serĉi trufojn en la fundo de la maro. Nu, bonvolu, edziĝu tuj al ŝi, je la diablo, prenu ĉi regnon, kiu falas al vi en la manojn kiel matura frukto, kaj, kiam vi reĝos, faru min markizo aŭ gubernatoro, kaj ĉio cetera iru al la infero!
Don Quijote, aŭdinte tian blasfemadon kontraŭ sia sinjorino Dulcinea, ne povis plu elteni, levis la lancon kaj, sen vorto aŭ averto, ellasis al li sur la dorson du batojn tiel fortajn, ke Sancho falis teren. Kaj sendube tial, ke Dorotea laŭte petis la kavaliron halti, don Quijote ne prenis de li la vivon en tiu momento.
—Ĉu vi pensas, fava hundo —diris iom poste don Quijote—, ke vi ĉiam povos impertinenti al mi, kaj ke ni ne havas alion por fari, krom mokado de via flanko kaj pardonado de la mia? Nu, ne pensu tiel, fripono ekskomunikita: tio certe vi estas, ĉar vi kalumniis la senkomparan Dulcinea. Ĉu vi ne scias, kanajlo kot-anima, ke sen la forto, kiun ŝi transmetas al mia brako, mi ne havus kuraĝon eĉ por mortigi unu solan pulon? Diru, viper-langa mokanto: kiu do, laŭ vi, konkeris ĉi regnon, dehakis la kapon de ĉi giganto kaj faris vin markizo (ĉar mi jam rigardas ĉion ĉi kiel aferon fakte plenumitan), se ne Dulcinea, kies kuraĝo uzas mian brakon kiel instrumenton de ŝiaj faroj? Ŝi batalas kaj venkas en mi, mi vivas kaj spiras en ŝi, kaj en ŝi mi havas ekziston kaj estadon. Ho mizera bastardo, kiel sendanke vi kondutas! Vi vidas vin levita de sur la polvo de la tero al la rango de titolita grandsinjoro kaj reciprokas tiel grandan favoron, dirante mavon pri via favorantino.
Sancho kuŝis disbatita, sed ne tiom, ke li ne povus aŭdi la riproĉojn de sia mastro. Li stariĝis rapide, iris post la ĉevalon de Dorotea kaj de tie diris al don Quijote:
—Nu, sinjoro, se vi firme decidis ne edziĝi al ĉi granda princino, evidentas, ke la regno ne estos via, kaj sekve vi ne povos doni al mi ian rekompencon. Pro tio mi plendas. Sinjoro, edziĝu al ĉi reĝino per unu fojo, nun, kiam ni havas ŝin ĉi tie, kvazaŭ ŝi estus falinta de la ĉielo, kaj poste vi povos iri al sinjorino Dulcinea, konsiderante, ke en la mondo certe ne mankis reĝoj kun konkubinoj. Pri la afero de la beleco mi ne opinias: se diri la veron, la du ŝajnas al mi ĉarmaj, kvankam mi neniam vidis sinjorinon Dulcinea.
—Kion, perfida blasfemanto! Ĉu vi ne vidis ŝin? —ekkriis don Quijote. —Ĉu vi ne alportis ĵus al mi mesaĝon de ŝia flanko?
—Mi volis diri, ke mi ne vidis ŝin sufiĉe longe por observi la belon de ŝiaj ĉarmaj trajtoj, unu post la alia; sed kiel tuto ŝi ŝajnas al mi bone.
—Nun mi komprenas —diris don Quijote—. Kaj pardonu, ke mi vin insultis, ĉar ne estas en la povo de la homoj deteni ties unuan impulson.
—Efektive, sinjoro —respondis Sancho—. Mia unua impulso ĉiam puŝas min paroli; kaj mi ne povas ne diri tion, kio ĉiufoje venas al mia lango.
—Tamen, atentu, kiam vi parolas, Sancho —diris don Quijote—, ĉar longe ĉerpas la kruĉo ĝis ĝi rompiĝas…
—Nu, bone —respondis Sancho—. Dio vidas de la ĉielo ĉies mankojn kaj juĝos, ĉu mi per miaj vortoj kondutis pli riproĉinde ol vi per viaj agoj.
—Sufiĉe jam —diris Dorotea—. Rapidu, Sancho, kisi la manon kaj peti la pardonon de via sinjoro; de nun estu pli modera rilate al viaj laŭdoj kaj kritikoj, ne diru mavon pri sinjorino Tobosa, kiun mi deziras koni kaj servi, kaj havu fidon je Dio: certe ne mankos al vi ia ŝtato, kie vi vivos kiel princo.
Sancho proksimiĝis kapkline al sia mastro kaj petis ties manon. Don Quijote ĝin etendis kun solena mieno kaj, post ol la ŝildisto ĝin kisis, donis al li sian benon kaj petis lin proksimiĝi iom pli por fari al li kelkajn demandojn kaj trakti aferojn tre gravajn. Sancho obeis kaj, kiam li antaŭiĝis ioman distancon de la aliaj, diris don Quijote:
Читать дальше