Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha

Здесь есть возможность читать онлайн «Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Год выпуска: 2016, Издательство: Hispana Esperanto-Federacio, Жанр: Классическая проза, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Vi havas antaŭ vi verkon eksterordinaran. Ne nur pro la originalaj teksto kaj lingvaĵo, sed ankaŭ pro la lingvo en kiu ĝi sin prezentas nun.
La traduko de
en Esperanton estis jam de la komenco de nia lingvo la revo de ĉiuj esperantistoj ligitaj al la hispana kulturo. Tiu revo, post kelkaj antaŭaj partaj provoj, fine plene efektiviĝis paper-forme en 1977, danke al la laborado de nia admirata tradukisto Fernando de Diego kaj al la apogo de Fondaĵo Esperanto kaj de grupo de malavaraj hispanaj esperantistoj.
Hodiaŭ, preskaŭ kvardek jarojn poste kaj ĉe la kvar-jarcenta datreveno de la morto de Miguel de Cervantes, ni profitas de la teknologia progreso kaj faras plian paŝon prezentante tiun ĉi novan bit-forman eldonon danke al la laboro de skipo de volontuloj, kiuj donacis sian tempon kaj talenton por la tasko. Ni tiel esperas pli bone diskonigi tiun ĉi juvelon de la universala literaturo en la plej universala el la lingvoj, sen limoj kaj baroj.
Por Hispana Esperanto-Federacio kaj por Fondaĵo Esperanto estas honore disponigi al la komunumo de parolantoj de la internacia lingvo Esperanto la plej internacian hispanlingvan verkon, nome la aventurojn de la inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha.
subskribo José Antonio del Barrio Prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Jam antaŭe Sancho rakontis al la pastro kaj la barbiro la aventuron de la galeruloj, kiun lia mastro tiel glore plenumis; kaj la pastro aludis pri la afero tiel insiste, por vidi kion farus aŭ dirus don Quijote. La koloro de la kavaliro ŝanĝiĝis je ĉiu vorto, kaj li ne kuraĝis deklari, ke li estas la liberiginto de tiuj bonuloj.

—Ili nin prirabis —finis la pastro—. Dio, en sia mizerikordo, pardonu la vivon, kiu ne lasis, ke ili ricevu sian merititan punon.

Ĉapitro 30

Pri la inĝenia procedo uzita por deturni nian enamiĝintan kavaliron de la rigora pentofaro, kiun li trudis al si

Apenaŭ ĉesis paroli la pastro, Sancho diris:

—Je mia fido, sinjoro licenciulo, mia mastro tion faris, kvankam ne mankis admonoj de mia flanko, ke li devus bone konsideri sian intencon, kaj ke li pekus, se li liberigus la ĉenulojn, ĉar oni kondukis ilin survoje al la galeroj pro iliaj multegaj friponaĵoj.

—Idioto! —interrompis lin don Quijote—. Ne estas devo aŭ koncerno de vaganta kavaliro esplori, ĉu la homoj afliktitaj, kaptitaj kaj ĉenitaj, kiujn li trovas sur la vojo, vidiĝas tiel pro iliaj krimoj aŭ pro iliaj misfortunoj; lia sola tasko konsistas en tio, helpi ilin, konsiderante ne iliajn misfarojn, sed nur ilian suferon. Mi renkontis veran rozarion da viroj mornaj kaj mizeraj kaj kondutis al ili, kiel mia religio preskribas. Ĉio cetera ne gravas. Kaj se iu obĵetas (oni esceptu la sanktan honorindon de la honesta persono de la sinjoro licenciulo) mi diras, ke li scias nenion pri la aferoj kavaliraj, ke li mensogas kiel bastardo kaj filo de putino, kaj ke mi konigos tion al li pli klare per la klingo de mia glavo.

Tion dirante, li plifirmiĝis sur la piedingoj kaj mallevis la vizieron de sia kasko, ĉar la barbo-pelvon, kiun li prenis por la helmo de Mambrino, li pendigis siatempe de la fronta sel-arko de Rocinante en atendo de la okazo riparigi la difektojn al ĝi kaŭzitajn de la galeruloj.

Dorotea, sprita kaj inteligenta, jam rimarkis la frenezon de don Quijote, kaj observante, ke ĉiuj, krom Sancho Panza, mokas lin, deziris mem partopreni en la amuzo, kaj diris ĉe lia kolero:

—Sinjoro kavaliro, memoru, ke, laŭ via promeso, vi ne povus interveni en alian aventuron, eĉ se ĝi estus plej urĝa. La brusto de via moŝto trankviliĝu, ĉar, se la sinjoro licenciulo sciintus, ke via nevenkebla brako liberigis la galerulojn, li kunkudrus al si la lipojn per tri steboj, kaj eĉ tri fojojn mordus al si la langon, antaŭ ol li dirus eĉ unu solan vorton ofendan al via moŝto.

—Mi ĵuras, ke mi tion vere farintus —diris la pastro—, kaj krome, eĉ parton de la lipharoj mi deŝirus al mi.

—Sinjorino, mi silentos, kaj detenos la justan koleron jam leviĝintan en mia brusto —diris don Quijote—. Pace kaj kviete mi kondutos ĝis mi plenumos mian promeson; sed, page por ĉi decido mia, bonvolu diri al mi, se ne estas al vi ĝene, pri la naturo de via misfortuno kaj pri la personoj, kontraŭ kiuj mi devas venĝi vin kontentige, juste kaj plene.

—Volonte mi tion faros, se vi ne enuos, aŭskultante tristaĵojn kaj misfortunojn —respondis Dorotea.

—Ne, sinjorino, mi ne enuos —diris don Quijote.

—Tiel do, viaj moŝtoj aŭskultu min atente.

Apenaŭ ŝi diris tion, Cardenio kaj la barbiro, scivolaj vidi kiel la sprita Dorotea inventos sian historion, proksimiĝis al ŝi. Ankaŭ Sancho, tiel trompita pri ŝi, kiel lia mastro, faris la samon. La junulino sin komforte aranĝis sur la selo, preparis sin paroli per ektusoj kaj aliaj gestoj kaj komencis diri kun granda sprito:

—Sciu unue, sinjoroj, ke mi nomiĝas…

Tiam ŝi haltis momenton, ĉar ŝi forgesis la nomon, kiun la pastro donis al ŝi; sed li, komprenante la kaŭzon de ŝia hezito, helpe intervenis:

—Ne strange, sinjorino, ke Via Grandeco sentas konfuzon kaj embarason, rakontante vian misfortunon; tiaj sortobatoj ofte nebuligas tiel dense la memoron de la kompatinda persono, kiu devas ilin travivi, ke li eĉ ne memoras sian propran nomon, kiel okazas al via moŝto, kiam vi forgesas, ke vi nomiĝas princino Micomicona, leĝa heredantino de la granda regno Micomicón. Nun, post ĉi precizigo Via Grandeco povos facile retrovi en via damaĝita memoro ĉion, kion vi bonvolos rakonti al ni.

—Vi pravas —respondis la junulino—, kaj mi pensas, ke, de nun, mi ne bezonos aliajn atentigojn por bone rakonti ĝis la fino mian veran historion. Sciu do, ke mia patro, reĝo Tinacrio la Saĝa, eminentis en la tiel nomata magia arto kaj antaŭvidis per ĝi, ke mia patrino, reĝino Jaramilla, mortos antaŭ ol li, ke iom poste ankaŭ li mortos, kaj ke mi do restos orfa. Sed li diris, ke eĉ pli multe lin afliktas lia certeco, ke la mastro de granda insulo najbara al nia regno, iu monstra giganto nomata Pandafilando la Straba (ĉar, kvankam liaj okuloj estas normalaj kaj sidas en sia propra pozicio, li ĉiam strabas, kaŭze de sia malico, por meti timon kaj teruron en la koron de la homoj, kiam li ilin rigardas), nu, tiu giganto, laŭ la diro de mia patro, invadus mian regnon, kiam li scius pri mia orfeco, ĉion rabus de mi kaj ne lasus al mi eĉ unu vilaĝeton, kie mi povus vivi; mia patro la reĝo aldonis, ke tian ruinon kaj misfortunon mi evitus, se mi edziniĝus al la giganto, sed mia patro pensis ankaŭ, ke mi neniam konsentus tiel misproporcian pariĝon; kaj li pravis, ĉar tute ne venis al mi en la kapon la ideo edziniĝi al li aŭ al alia giganto, kiom ajn enorma kaj monstra li estus. Mia patro aldonis, ke, post lia morto, kiam mi vidus Pandafilandon penetri en mian regnon, mi devus ne fronti lin, ĉar tio estus mia ruino, sed lasi lin libere okupi la tutan landon, kaj tiel mi evitus la morton kaj plenan detruon de miaj karaj kaj lojalaj regnanoj, se konsideri, ke mi ne povus starigi sukcesan reziston kontraŭ la infera forto de la giganto. Anstataŭe, en la akompano de kelkaj fideluloj, mi devus direkti min al Hispanujo, kie mi trovus rimedon por miaj misfortunoj en la persono de vaganta kavaliro, kies famo tiutempe jam vastiĝus tra la tuta regno, kaj kies nomo, se mi bone memoras, estus don Azote aŭ don Jigote.

—Li certe diris don Quijote, sinjorino —interrompis Sancho—, alinome la Kavaliro de la Trista Mieno.

—Efektive —respondis Dorotea—. Li diris ankaŭ, ke li estus altakreska kaj kavavizaĝa, kaj ke sur lia dekstra korpoflanko, proksimume sub la liva ŝultro, vidiĝus bruna belgrajno kun kelkaj haroj dikaj kiel krinoj.

Aŭdinte tion, don Quijote diris al la ŝildisto:

—Nu, Sancho, min helpu senvestigi min. Mi volas konstati, ĉu mi estas la kavaliro profetita de tiu saĝa reĝo.

—Kial via moŝto volas sin nudigi? —demandis Dorotea.

—Ĉar mi deziras vidi, ĉu mi havas sur mi la belgrajnon menciitan de via patro —respondis don Quijote.

—Ne necesas, ke vi senvestiĝu —diris Sancho—. Mi scias, ke via moŝto havas meze de la spino tiuspecan belgrajnon, kio estas signo de forto.

—Tio sufiĉas —diris Dorotea—. Inter amikoj, oni ne zorgu pri bagateloj; tute ne gravas do, ĉu la belgrajno sidas sur la spino aŭ sub la ŝultro; sufiĉas, ke ĝi ekzistas ie ajn sur li, ja temas pri la sama karno. Sendube mia patro ĉion ĝuste antaŭdiris, kaj mi bone agis konfidante min al sinjoro don Quijote, ĉar li estas la persono anoncita de mia patro, kion pruvas la aspekto de lia vizaĝo kaj tio, ke li famas ne nur en Hispanujo, sed eĉ tra la tuta La Mancha. Efektive, tuj kiam mi elŝipiĝis en Osuna, mi aŭdis rakonti tiom da faroj liaj, ke mia koro tuj diris al mi, ke li estas la sama, kiun mi venis serĉi.

—Kiel povis Via Grandeco elŝipiĝi en Osuna? —demandis don Quijote—. Ĝi ja ne sidas ĉe la maro.

Antaŭ ol Dorotea povus respondi, la pastro intervenis:

—La sinjorino princino certe volis diri, ke, elŝipiĝinte en Málaga, ŝi aŭdis paroli pri vi la unuan fojon en Osuna.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Обсуждение, отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x