—Kio min tuŝas, se miaj subuloj estas nigraj? Mi devos nur enŝipigi kaj transporti ilin al Hispanujo; ĉi tie mi povos vendi ilin kontante kaj, per la mono de la vendo, aĉeti titolon aŭ oficon ebligontan al mi senzorge pasi la reston de mia vivo. Nur mankus, ke mi preterus la okazon kaj ne havus talenton kaj lerton sufiĉan por fari belan aranĝon kaj vendi en la daŭro de palpebrumo tridek, aŭ tridek mil, subulojn… Je Dio, mi forvendos ilin bloke, la grandajn kun la etaj, aŭ kiel ajn mi povos, kaj eĉ se ili estos nigregaj, mi scios igi ilin blankaj kaj flavaj. [125] [125] Tio estas, ilin vendos por moneroj arĝentaj kaj oraj.
Ho ne, mi ne havas herbon en la cerbo…
Ĉi agrablaj pensoj tiel kontentigis kaj animis lin, ke li forgesis la ĉagrenon iri surpiede. Dume, Cardenio kaj la pastro, kaŝitaj inter veproj, observis ĉion ĉi kaj ne sciis kion fari por kuniĝi al la grupo. Sed la pastro, kies inĝenio estis tre granda, elpensis planon adekvatan: per la tondilo, kiun li portis en skatolo, li rapide fortondis la barbon de Cardenio, poste surmetis al li sian propran grizan sajon kaj sian nigran manteleton, kaj restis nur en ĉemizo kaj kalsono. La aspekto de Cardenio, tiel transformiĝis per tio ke li mem ne rekonus sin, se li rigardus sin en spegulo. Poste, kvankam la grupo antaŭiĝis dum ili sin alivestis, Cardenio kaj la pastro facile alvenis unuaj al la ĉefvojo, ĉar la veproj kaj la kruta grundo ne permesis la brutojn movi sin tiel rapide kiel la piedirantoj. Elirinte el la montaro, la du viroj haltis en apuda ebeno, kaj, tuj post kiam don Quijote kaj liaj gekamaradoj elrajdis, la pastro fiksis sur lin la rigardon, ŝanĝante samtempe sian esprimon, kvazaŭ li rekonus iom post iom la kavaliron. Fine, li kuris al li, apertante la brakojn kaj kriante:
—Kia feliĉa renkonto, ho mia bona samlandano don Quijote de La Mancha, spegulo de la kavalirismo, floro kaj kremo de la kuraĝo, protektanto de la mizeruloj, kvintesenco de la vagantaj kavaliroj!
Dum li parolis, li ĉirkaŭprenadis la livan genuon de don Quijote, kiu, konfuzita de tio, kion la alia diris kaj faris, rigardis lin atente, fine lin rekonis kaj, kvazaŭ konsternita de lia ĉeesto, energie penis deseliĝi; ĉar la pastro oponis al tio, don Quijote diris:
—Sinjoro licenciulo, permesu min. Mi ne rajtas rajdi, dum tiel respektinda persono kiel via moŝto iras piede.
—Neniel mi tion konsentos —respondis la pastro—. Via Grandeco iru sur la ĉevalo, ĉar vi plenumas rajde la plej eksterordinarajn farojn kaj aventurojn de nia epoko. Mi estas nur nedigna pastro kaj sufiĉos al mi sidi sur la malantaŭo de unu el la muloj de ĉi sinjoroj, se tio ne ĝenos ilin. Kaj mi eĉ imagos, ke mi rajdas sur la ĉevalo Pegazo, aŭ sur la zebro aŭ stalono de la fama maŭro Muzaraque, kiu ĝis nun kuŝas ensorĉita en la monto Zulema, ne for de la granda Compluto.
—Mi ne pensis pri tio, sinjoro licenciulo —respondis don Quijote—, sed mi scias, ke mia sinjorino la princino bonvolos fari al mi la favoron ordoni al sia ŝildisto cedi al vi la selon de sia mulo, ĉar li povos sidi sur la gropo, se la besto eltenos.
—Jes, mi opinias, ke ĝi eltenos —diris la princino—, kaj mi opinias ankaŭ, ke ne necesas ordoni al mia ŝildisto, ĉar li estas tiel ĝentila kaj bonedukita, ke li ne konsentos, ke iru piede ekleziulo, kiu povas rajdi.
—Certe! —respondis la barbiro.
Li tuj saltis de la mulo kaj invitis la pastron okupi la selon, kion tiu faris sen ke oni bezonus ripeti la inviton. La mavo de la afero kuŝis en tio, ke la mulo, lu-besto kaj sekve malica, iom levis la postajn krurojn kaj ellasis du kalcitrojn tiajn, ke se ili estus trafintaj la bruston aŭ la kapon de majstro Nicolás, li certe sendus al la diablo sian serĉon de don Quijote. Tamen, pro la subita ekskuiĝo de la mulo, li renversiĝis sur la grundon, kun tiel eta atento al sia barbo, ke ĝi defalis. Vidante sin sen la barbo, li ne havis alian rimedon ol kovri al si la vizaĝon kaj diri plende, ke liaj dentoj rompiĝis. Kiam don Quijote rimarkis la mason da barbo, kiu kuŝis sen sango kaj makzeloj kelkan distancon de la vizaĝo de la falinta ŝildisto, li diris:
—Je Dio, vere granda miraklo! La barbo deŝiriĝis kaj falis de la vizaĝo kvazaŭ memvole!
La pastro, vidante ke lia plano riskas esti malkovrita, kuris tuj al la barbo, prenis ĝin, iris al la loko, kie la kuŝanta majstro Nicolás laŭte plendis ankoraŭ, subtenis lian kapon, ĝin premis al sia brusto kaj en unu momento fiksis denove la barbon, flustrante kelke da vortoj, kiuj, laŭ li, konsistigis magian formulon por la refikso de barboj, kiel ili vidos. Firme alliginte la barbon, la pastro iris flanken, kaj la ŝildisto vidiĝis tiel barboza kaj sana kiel antaŭe. Ĉe tio don Quijote profunde miris kaj petis la pastron konigi al li la magian formulon, kiam li povus, ĉar li havis la konvinkon, ke ĝia efiko etendiĝas preter la nura fikso de barboj, se konsideri, ke la karno de kie oni deŝiras barbon, ĉiam aperas sanga kaj leza, kaj ke, se la formulo kaŭzas kompletan resanigon, kiel vidite, certe ĝi devas utili por multaj aliaj kazoj, krom la barbaj.
—Vi pravas —respondis la pastro, kaj promesis al don Quijote konigi al li la formulon en la unua oportuna okazo.
Oni akordis, ke la pastro rajdu la unua, kaj ke aliaj tri alternu sur la sama mulo ĝis la alveno al la gastejo, staranta ses mejlojn for. Tri el ili iris do rajde: don Quijote, la princino kaj la pastro; kaj tri, piede: Cardenio, la barbiro kaj Sancho Panza. Tiam la kavaliro diris al la knabino:
—Via Alteco, sinjorino, gvidu nin, kien vi deziras iri.
Sed antaŭ ol ŝi respondus, intervenis la pastro:
—Al kiu regno gvidos nin via moŝto? Ĉu al Micomicón? Sendube ni iros tien, aŭ mi scias nenion pri regnoj.
Dorotea, tre rapid-pensa, komprenis, ke ŝi devas jese respondi, do ŝi diris:
—Jes, sinjoro, tien kondukas la vojo.
—Se tiel —diris la pastro—, ni devos pasi tra mia vilaĝo; de tie, via moŝto prenu la vojon al Cartagena, kie, kun bona sorto, vi povos enŝipiĝi. Proksimume naŭ jarojn poste, se vi havos favoran venton kaj serenan maron, vi ekvidos la grandan lagon Meona [126] [126] Hispane, «pisulino».
(mi volas diri Meótides), de kie oni alvenas al la regno de Via Alteco post vojaĝo de pli ol cent tagoj.
—Vi eraras, sinjoro —ŝi diris—, ĉar, antaŭ iom malpli ol du jaroj, mi ekiris de tie, kaj, malgraŭ ke la vetero aĉis dum la tuta vojo, mi alvenis kaj havis la sorton renkonti la personon, kiun mi varme deziris vidi: la sinjoron don Quijote de La Mancha, kies renomo trafis mian orelon, tuj kiam mi metis la piedojn en Hispanujo. Lia famo movis min iri lin serĉi por rekomendi min al lia ĝentilo kaj por konfidi mian justan aferon al la kuraĝo de lia forta brako.
—Sufiĉas —interrompis don Quijote—. Viaj laŭdoj ĉesu, ĉar mi kontraŭas al ĉia flatado; kaj, kvankam viaj ĵusaj diroj ne estas flataj, ankaŭ ili ĝenas mian ĉastan orelon. Kiom mi povas diri, sinjorino, estas, ke, kuraĝa aŭ ne, mi metos je via servo mian grandan aŭ etan kuraĝon, eĉ ĝis perdo de la vivo. Sed nun ni lasu tion. Sinjoro pastro, bonvolu diri al mi kio kondukis vin al ĉi loko, kie vi vidiĝas sola, sen ia servisto kaj en tiel terure leĝera vesto.
—Al tio mi respondos koncize —diris la pastro—. Sciu, sinjoro don Quijote, ke mi kaj majstro Nicolás, nia amiko kaj barbiro, estis survoje al Sevilla por ricevi monon senditan al mi de parenco mia jam de longe irinta al Indioj; temis pri beleta sumo: pli ol sepdek mil arĝentaj pesoj, kio estas ne malbone. Nu, kiam ni pasis hieraŭ tra ĉi lokoj, kvar banditoj nin atakis kaj rabis de ni eĉ la barbojn, tiel, ke la barbiro opiniis konvene meti al si la barbon falsan. Kaj rilate ĉi junulon —kaj li montris Cardenion— ili bele aranĝis lin! Atentindas, ke laŭ publikaj onidiroj en la regiono, la homoj nin atakintaj estas galeruloj, kiujn deĉenigis, preskaŭ en ĉi sama loko, viro laŭdire tiel kuraĝa, ke li ellasis ilin spite al la komisaroj kaj la gardistoj; sendube mankas al li klapo en la kapo, aŭ temas pri tiel eksterordinara fripono kiel la galeruloj mem, aŭ pri viro sen koro kaj konscienco, ĉar li ellasis la lupon inter ŝafinoj, la vulpon inter kokinoj, la muŝon inter mielo; li defraŭdis la justicon kaj ribelis kontraŭ sia reĝo kaj natura sinjoro, ĉar li rompis lian leĝan aŭtoritaton. Li rabis de la galeroj ties piedojn, [127] [127] Ĉar la galeruloj, per la remiloj, irigis la ŝipon.
se tiel diri, kaj metis la alarmon en la Santa Hermandad, kiu jam de multaj jaroj ripozis. Resume, lia faro kaŭzis la perdiĝon de lia animo, sen havigi profiton al lia korpo.
Читать дальше