—Kiel do, Sancho? —diris don Quijote—. Ĉu vi mezuris vin kun ŝi?
—Jes —respondis la ŝildisto—, ĉi-maniere: mi helpis ŝin meti sakon da tritiko sur azenon, kaj tiam ni staris tiel proksimaj unu al la alia, ke mi vidis, ke ŝi altas per pli ol unu granda spano super mi.
—Cu ne vere —diris don Quijote—, ke ŝian staturon akompanas kaj garnas mil milionoj da spiritaj ĉarmoj? Kaj cetere: kiam vi proksimiĝis al ŝi, ĉu vi ne enspiris ian odoron je araba incenso, ian aromon tiel dolĉan, ke mi ne scias ĝin difini, kvazaŭ temus pri la parfumo ŝvebanta en eleganta ganto-butiko?
—Mi povas diri nur —respondis Sancho—, ke mian nazon trafis virkapra odoreto, ĉar sendube pro ŝia peza laborado ŝin kovris ŝvito jam ranca.
—Neeble —diris don Quijote—. Certe vi havis kataron aŭ flaris vin mem, ĉar mi bone konas la odoron de tiu rozo inter dornoj, de tiu lilio kampara, de tiu likva ambro.
—Eble vi pravas —respondis Sancho—, ĉar ofte eliras el mi odoro simila al la odoro ŝajne veninta tiam de sinjorino Dulcinea; kio ne estas stranga, se konsideri, ke unu diablo similas alian.
—Nu, bone —daŭrigis don Quijote—, ŝi finis kribri la tritikon kaj sendis ĝin al la muelejo. Kion ŝi faris, kiam ŝi legis la leteron?
—La leteron ŝi ne legis —respondis Sancho—, ĉar ŝi diris, ke ŝi ne scias legi aŭ skribi. Anstataŭe, ŝi ŝiris ĝin en mil pecojn, deklarante, ke neniu devas ĝin legi, por ke oni ne konu ŝiajn sekretojn en la vilaĝo; ŝi aldonis, ke sufiĉas tio, ke mi parolis al ŝi pri la adoro de via moŝto al ŝia persono kaj pri la eksterordinara pentofaro, kiun vi plenumis por ŝia amo. Fine ŝi petis min diri al via moŝto, ke ŝi kisas al vi la manojn, ke ŝi pli deziras vidi vin ol skribi al vi, kaj ke tial, ŝi vin petas kaj ordonas eliri tuj el inter ĉi veproj, ĉesi fari ekstravagancojn kaj ekiri al El Toboso, se alia pli grava afero ne detenas vin, ĉar ŝi sopiras vidi vian moŝton. Ŝi tre ridis, kiam mi diris al ŝi, ke vi nomiĝas la Kavaliro de la Trista Mieno. Mi demandis, ĉu la vasko de la duelo prezentiĝis al ŝi; ŝi respondis, ke jes, kaj ke li havis aspekton de tre honesta viro. Mi demandis ankaŭ pri la galeruloj; sed ŝi diris, ke neniu el ili aperis ankoraŭ.
—Ĝis nun, ĉio iras bone —deklaris don Quijote—. Sed diru: kian juvelon ŝi donacis al vi pro la novaĵoj, kiujn vi liveris? Ĉar, laŭ antikva kaj tradicia moro, kiam ŝildistoj, servistinoj aŭ nanoj portis novaĵojn inter la vagantaj kavaliroj kaj ties damoj, ili ricevis ian riĉan juvelon kiel rekompencon por siaj mesaĝoj.
—Eble vi pravas, kaj cetere temas pri tre bona moro —respondis Sancho. Sed tio certe okazis en la pasintaj tempoj; ŝajnas ke nuntempe la moro limiĝas al donaco de iom da pano kaj fromaĝo, ĉar sinjorino Dulcinea tion donis al mi super muron de la korto, kiam mi adiaŭis ŝin. Kaj, se ĝuste paroli, temis pri fromaĝo el ŝafina lakto.
—Ŝi estas ekstreme donacema —diris don Quijote—, kaj sendube pro tio, ke ŝi ne havis ĉe-mane oran juvelon, ŝi ne donis ĝin al vi; havu paciencon: la ovoj de la Pasko bonas ankoraŭ post la Sankta Semajno. Mi parolos kun ŝi kaj aranĝos la aferon. Sed, ĉu vi scias, kio plej mirigas min? Tio, ke ŝajne vi iris kaj revenis tra la aero, ĉar vi vojaĝis de ĉi tie ĝis El Toboso kaj returne, proksimume naŭdek mejlojn, en nur iom pli ol tri tagoj. El tio mi konkludas, ke la saĝa sorĉisto, kiu estas mia amiko kaj zorgas pri miaj aferoj (certe mi havas tian amikon, alie mi ne rangus inter la bonaj kavaliroj) sendube helpis vin vojaĝi, sen ke vi konscius lian helpon; ja, ekzistas sorĉistoj, kiuj prenas kavaliron dormantan en la lito, kaj la sekvantan tagon, ne sciante kiel, li troviĝas pli ol mil mejlojn for de la loko, kie li dormiĝis. Se ne pro tio, la vagantaj kavaliroj ne povus helpi unu la alian, kiel ili faras ofte. Por ekzemplo, unu el ili batalas en la montegoj de Armenio kontraŭ drako aŭ feroca monstro, aŭ kontraŭ alia kavaliro, ricevas plej gravajn vundojn kaj kuŝas ĝuste ĉe la rando de la morto; tiam, subite kaj neatendite, nova kavaliro, kiu iomete pli frue troviĝis en Anglujo, aperas sur nubo aŭ en flamanta ĉaro, savas la vivon de sia amiko kaj, jam en la nokto, denove sidas ĉe si kaj manĝas kontente ĉe la tablo, kvankam ofte la distanco de unu loko al la alia estas ses aŭ sep mil mejloj. Nu, tiaj aferoj okazas dank’ al la scio kaj lerto de ĉi saĝaj sorĉistoj, kiuj zorgas pri tiel bravaj kavaliroj. Do, amiko Sancho, mi senhezite kredas, ke vi iris al El Toboso kaj revenis en tiel eta tempo, ĉar, kiel mi ĵus diris, ia sorĉisto, amiko mia, certe portis vin tra la aero, sen ke vi konscius la vojaĝon.
—Jes, sendube —diris Sancho—, ĉar Rocinante trotegis kvazaŭ azeno de cigano kun hidrargo en siaj oreloj. [132] [132] Por stimuli la viglon kaj rapidon de la azenoj, kiujn la ciganoj deziris vendi, ili uzis, inter aliaj artifikoj, la verŝon de hidrargo en la orelojn de tiuj bestoj.
—Kun hidrargo? Kaj eĉ kun legio da demonoj! —diris don Quijote—. La sorĉistoj senlace marŝas kaj marŝigas, kiom ajn ili volas. Sed ni lasu ĉi aferon. Kion, laŭ vi, mi devus fari, rilate al la ordono de mia sinjorino iri ŝin vidi? Ĉar, kvankam mi havas la devon obei ŝian postulon, tion obstaklas la promeso de mi donita al la princino nin akompananta. La leĝoj de la kavalirismo preskribas al mi plenumi mian vorton, antaŭ ol zorgi pri mia plezuro. Unuflanke min premas kaj turmentas la deziro vidi mian damon; aliflanke min instigas kaj alvokas la ĵuro, al kiu mi ŝuldiĝas, kaj la gloro, al kiu min kondukos ĉi entrepreno. Sed jen kion mi pensas fari: rapidegi sur la vojo, alveni plej baldaŭ al la loko de la giganto, dehaki al li la kapon, pace surtronigi la princinon kaj tuj poste reveni vidi la sunon, kiu iluminas al mi la koron. Mi praviĝos tiele antaŭ ŝi, ke ŝi fine aprobos mian prokraston, vidante, ke ĉio kreskigas ŝian gloron kaj famon; ĉar kion mi atingis, atingas kaj atingos per la armiloj en ĉi vivo, tio tute devenas de la fakto, ke ŝi favoras min, kaj ke mi estas ŝia sklavo.
—Ho ve! —ekkriis Sancho—. Via moŝto certe ricevis muŝon en la kapon! Diru al mi, sinjoro, ĉu vi serioze pensas iri tiun vojon por nenio kaj lasi tiel riĉan kaj precipan edziĝon, kun unu regno kiel doto, elgliti inter la fingroj? Laŭdire kaj en vero tiu regno havas cirkle pli da sesdek mil mejloj, abundas je ĉio necesa al la homa vivo kaj grandas pli ol Kastilio kaj Portugalujo kune. Silentu, je la amo de Dio, vi devus honti pro viaj vortoj. Bonvolu, mi petas, sekvi mian konsilon: edziĝu en la unua loko, kie ni trovos pastron; se ne, jen nia licenciulo, kiu eminente aranĝus la aferon. Memoru, ke mi jam havas sufiĉan aĝon por doni konsilojn, kaj ke tio, kion mi konsilas nun, konvenas al vi kiel ringo al fingro, ĉar, kiu ne akiras, kiam li povas, tiu poste deziras, sed jam ne retrovas, kaj pli valoras birdo en la mano ol cent en la aero.
—Nu, Sancho, se vi konsilas min edziĝi, por ke, mortiginte la giganton, mi regu, faru al vi favorojn kaj plenumu mian promeson al vi, mi devas vin informi, ke mi ne bezonos edziĝi por facile kontentigi vian deziron, ĉar, antaŭ ol iri en la batalon, mi metos la kondiĉon, ke, kiam mi revenos kiel venkinto, mi ricevu, sen ia edziĝo, parton de la regno por disponi ĝin laŭ mia plaĉo. Kaj, kiam mi ĝin havos, al kiu mi ĝin donos, se ne al vi?
—Tre bone —respondis Sancho—, sed bonvolu elekti la parton ĉe-maran, kie, se la lando ne plaĉos al mi, mi povos enŝipigi miajn nigrajn subulojn kaj fari kun ili kion mi jam diris. De via flanko, ne faru al vi la klopodon iri vidi nuntempe sinjorinon Dulcinea; prefere iru mortigi la giganton kaj meti finon al ĉi afero, ĉar, je Dio, mi kredas, ke ĝi havigos al ni grandan gloron kaj profiton.
—Jes, Sancho, vi pravas —diris don Quijote—, kaj laŭ via konsilo mi iros kun la princino, antaŭ ol prezenti min ĉe Dulcinea; sed bonvolu diri al neniu, eĉ ne al niaj kompanoj, kion ni parolis kaj traktis ĉi tie: Dulcinea estas tiel rezerviĝema, ke ŝi ne volas, ke oni konu ŝiajn pensojn, do ne estas bone, ke mi, aŭ alia persono en mia loko, ilin rivelu.
Читать дальше