—Ba, aferoj bagatelaj! —ekkriis la mastro—. Li detenis muelradon, kaj tio vin mirigas! Je Dio, vi devus legi kion faris Felixmarte de Hirkanio: per unu sola hako li dividis ĉe la talio kvinopon da gigantoj en du partojn, kvazaŭ iliaj korpoj konsistus el la fabaj guŝoj, kiujn uzas la knaboj por fari figuretojn de monaĥoj. Alifoje li sin ĵetis kontraŭ ege granda kaj potenca armeo el pli ol unu miliono kaj sescent mil soldatoj armitaj de la kapo ĝis la piedoj, kaj ilin dispelis kvazaŭ ŝafinaron. Kion vi dirus pri la brava kaj kuraĝa don Cirongilio de Tracia? En ties libro oni rakontas, ke foje, kiam li navigis sur rivero, fajra serpento aperis antaŭ li meze de la akvo; senplie li ĵetis sin sur ĝin, sidiĝis rajde sur ĝia skvama dorso kaj tiel premegis per la du manoj ĝian kolon, ke la serpento, sentante sin strangolata, ne havis alian rimedon por sin savi, ol lasi sin sinki al la fundo de la rivero; ĝi trenis kun si la kavaliron, ĉar li ne volis disiĝi de la besto, kaj kiam li alvenis al la fundo, li troviĝis inter palacoj kaj ĝardenoj mirinde belaj; la serpento transformiĝis en oldulon kaj diris al la kavaliro multege da mirindaĵoj. Oni ne povus aŭdi ion pli plaĉan. Certe, sinjoro, se vi legus la libron, ĝi donus al vi egan plezuron. Eĉ ne unu figon valoras via Granda Kapitano kaj via Diego García!
Ĉe tio Dorotea flustris al Cardenio:
—Ne multe mankas ke li estu la dua don Quijote.
—Same mi opinias —respondis Cardenio—, ĉar, se juĝi kion li diras, li kredas, ke la rakontoj de tiuj libroj estas certaj ĝis la lasta detalo; eĉ nud-piedaj karmelanoj ne povus igi lin pensi alie.
—Sciu, frato —daŭrigis la pastro—, ke neniam ekzistis en la mondo Felixmarte de Hirkanio, nek don Cirongilio de Tracia, nek la aliaj kavaliroj de la libroj. Temas pri fikcioj elpensitaj kaj verkitaj de senokupuloj por ke, kiel faras viaj falĉistoj, oni distre pasigu la tempon ilin legante. Sed mi ĵuras al vi, ke tiaj kavaliroj neniam ekzistis en la mondo, kaj ke neniam okazis tiaj faroj kaj absurdoj.
—Ludu aliloke vian muzikon! —respondis la mastro—. Kvazaŭ mi ne scius, kiom da fingroj mi havas en la mano, kaj kie min doloras la ŝuo! Ne provu nutri min per kaĉo, je Dio, mi ne estas bebo. Bele de vi, voli min konvinki, ke ĉi bonaj libroj diras nur absurdojn kaj mensogojn! Ĉu la librojn oni ne presas sub licenco de la membroj de la Reĝa Konsilo? Ĉu ili estas homoj, kiu lasus aperi tiom da mensogoj, bataloj kaj ensorĉoj por renversi la cerbon de la legantoj?
—Amiko, mi jam diris —respondis la pastro—, ke oni faras tion por nia distro. Kaj same kiel en bone aranĝitaj ŝtatoj oni permesas al la personoj, kiuj ne volas, ne devas, aŭ ne povas labori, ke ili amuziĝu ludante ŝakon, pilkon aŭ bilardon, tiel same oni permesas la publikigon de tiaj libroj, kredante, ke ne povas ekzisti homo sufiĉe stulta por rigardi fabelon kavaliran kiel veran historion. Se estus nun okazo oportuna, kaj se miaj aŭskultantoj dezirus, mi dirus ion pri la kvalitoj, kiujn la kavaliraj libroj bezonas por esti bonaj, kaj miaj vortoj eble povos utili kaj plaĉi al kelkaj; sed mi esperas, ke iam mi havos la okazon paroli pri ĉi aferoj kun koncernatoj, kiuj prenos en konsideron miajn observojn. Dume, sinjoro mastro, kredu min, prenu viajn librojn kaj mem decidu, ĉu ili veras aŭ mensogas. Ili faru al vi bonon, kaj Dio volu, ke vi neniam lamu per la sama piedo kiel via gasto don Quijote.
—Tio ne! —diris la gastejestro—. Mi ne tiel frenezas, ĝis la ekstremo fariĝi vaganta kavaliro. Mi klare vidas, ke nun ne okazas, kiel okazis en la antikvaj tempoj, kiam laŭdire iris tra la mondo ĉi famaj kavaliroj.
Sancho eniris en la ĉambron meze de ĉi konversacio kaj, aŭdante, ke jam ne ekzistas vagantaj kavaliroj, kaj ke la libroj kavaliraj temas pri nur mensogoj kaj absurdoj, restis tre konfuzita kaj enpensa. Li do faris al si la decidon atendi ĝis la fina rezulto de la vojaĝo de lia mastro, kaj, se ĝi ne sukcesus, male al lia espero, li forlasus la hidalgon kaj revenus al sia edzino kaj al sia ordinara laboro.
La gastejestro pretis forporti denove la valizon kaj la librojn, sed la pastro diris al li:
—Atendu, mi deziras vidi pri kio temas tiuj paperoj tiel bele manskribitaj.
La gastejestro prenis kaj transdonis ilin al la pastro. Temis pri kajero el ok manskribitaj foliantoj, ĉe kies komenco legiĝis la jena, grand-litera titolo: Novelo pri la stulta scivolo . La pastro legis al si tri aŭ kvar liniojn kaj diris:
—Vere mi ŝatas la titolon de ĉi novelo kaj dezirus legi ĝin tuta.
—Laŭ via plaĉo, sinjoro pastro —respondis la gastejestro—. Sciu, ke kelkaj el miaj gastoj legis kaj tre ĝuis ĝin kaj insiste petis, ke mi donu al ili la novelon. Sed mi ne cedis al iliaj petoj, ĉar mi pensas ĝin redoni al la persono lasinta ĉi tie, en momento de forgeso, la valizon kun la libroj kaj la paperoj; eble li revenos iam kaj, kvankam mi scias, ke mi sentos la mankon de la libroj, tamen mi redonos ilin al li, ĉar mi estas gastejestro, sed ankoraŭ kristano.
—Vi tre pravas, amiko —diris la pastro—, sed, se la novelo plaĉos al mi, ĉu vi lasos, ke mi faru kopion de ĝi?
-Tre volonte, —respondis la mastro.
Dum la du parolis, Cardenio prenis la novelon kaj komencis legi ie tie. Li formis al si la saman opinion kiel la pastro kaj petis ĉi lastan, ke li legu ĝin voĉe al ĉiuj.
—Mi tion farus —diris la pastro—, se ne estus pli konvene pasigi ĉi tempon dormante.
—Mi havus plej bonan ripozon, se mi distrus min aŭskultante rakonton —diris Dorotea—. Mia spirito ne estas ankoraŭ tiel serena, ke ĝi lasus min dormi siatempe.
—Se tiel do —diris la pastro—, mi ĝin legos, eĉ se nur pro scivolo. Eble ni trovos ion plaĉan en ĝi.
Majstro Nicolás, same kiel Sancho, faris al li la saman peton; kaj la pastro, vidante, ke li kontentigos la aliajn kaj sin mem, diris:
—Nu, bone, ĉiu atendu: jen kiel komenciĝas la novelo.
La novelo pri la stulta scivolo
En Florenco, prospera kaj fama urbo itala de la provinco Toskanio, vivis Anselmo kaj Lotario, du kavaliroj riĉaj kaj gravaj, tiel intimaj inter si, ke ĉiu ilin konanta, nomis ilin antonomazie kaj superdistinge «la du amikoj». Ili estis junaj, fraŭlaj, kun la sama aĝo kaj la samaj kutimoj, do ekzistis forta kaŭzo por ilia reciproka amikeco. Verdire, Anselmo iom pli inklinis al la logoj de la amo ol Lotario, kiu preferis la ĝuojn de la ĉaso. Sed, kiam la okazo prezentiĝis, Anselmo flankmetis siajn ŝatojn por partopreni en la distroj de Lotario, kaj Lotario flankmetis la siajn por akompani Anselmon en ties plezuroj. Iliaj voloj funkciis do en tia akordo, kian ne posedas inter si la pecoj de la plej preciza horloĝo.
Anselmo sentis pasian amon al bela kaj alt-ranga pucelo de la urbo. Ŝi estis de tiel bona familio, kaj tiel bona per si mem, ke, kun la aprobo de sia amiko Lotario, sen kiu li faris nenion, Anselmo decidis peti ŝin kiel edzinon disde ŝiaj gepatroj. Lotario prenis sur sin la aferon de la peto kaj tiel sukcese ĝin finis, ĉe la kontento de sia amiko, ke iomete poste Anselmo posedis la objekton de siaj deziroj. De sia flanko, Camila tiel ĝojis, ke ŝi ricevis Anselmon kiel edzon, ke ŝi ne ĉesis danki al la ĉielo, kaj ankaŭ al Lotario, kies perado havigis al ŝi tiom da feliĉo.
En la unuaj tagoj post la edziĝo, dediĉitaj al la ĝojo, kiel ordinare en ĉi okazoj, Lotario iris laŭkutime al sia amiko kaj klopodis honori, regali kaj amuzi lin, kiom li povis. Sed kiam la nupto finiĝis, kaj la nombro de vizitantoj kaj gratuloj defalis, Lotario komencis aperi nur sporade ĉe Anselmo, ĉar ŝajnis al li (kiel devas ŝajni al ĉiu diskreta homo) ke decas nek frekventi nek viziti la hejmon de edziĝinta amiko tiel libere, kiel en la tempo de lia fraŭleco, ĉar, kvankam inter bonaj kaj sinceraj amikoj ne povas, nek devas, ekzisti motivo de suspekto, tamen la honoro de edzo tiel delikatas, ke ĝin povas difekti eĉ la vizitoj de lia frato, tiom pli do de lia amiko.
Читать дальше