»Nun, Anselmo, diru al mi, ĉu via vivo aŭ honoro troviĝas en tia danĝero, ke mi devas riski min, plenumante, por via kontento, tiel abomenan aferon, kiel vi petas de mi? Certe ne. Mi vidas, ke, male, vi deziras, ke mi provu kaj klopodu preni de vi, kaj samtempe do de mi, la honoron kaj la vivon. Se mi prenus de vi la honoron, evidentas, ke mi prenus ankaŭ vian vivon, ĉar homo sen honoro estas pli morta ol homo efektive pereinta. Kaj se, kiel vi volas, mi fariĝus instrumento de tiela misfortuno via, ankaŭ mi vidus min sen honoro kaj sekve sen vivo. Aŭskultu, amiko Anselmo, kaj havu la paciencon ne respondi, ĝis mi diros ĝisfine kion mi pensas pri ĉi subjekto. Poste vi havos sufiĉan tempon por respondi, kaj mi por aŭskulti.
—Tre volonte —diris Anselmo—. Parolu laŭplaĉe.
—Ŝajnas al mi, Anselmo, ke via kapo funkcias nun kiel ordinare la kapo de la maŭroj; neeblas ilin konvinki pri la eraroj de ilia sekto per citaĵoj de la Sankta Skribo, per spekulativa rezonado aŭ per argumentoj bazitaj sur principoj de la fido; necesas la prezento de ekzemploj palpeblaj, simplaj, kompreneblaj, demonstreblaj kaj nedubeblaj, kun nerefuteblaj pruvoj matematikaj, kiel: «Se el du egalaj kvantoj oni retiras du egalajn partojn, la restoj estas egalaj». Kaj se la maŭroj ne komprenas la aksiomon laŭ la vortoj (kio fakte okazas) oni devas ekspliki la ekzemplon per la manoj kaj meti ĝin antaŭ iliaj okuloj. Kaj malgraŭ ĉio, oni neniel povas ilin konvinki pri la veroj de nia sankta religio.
»Mi kredas, ke konvenus uzi kun vi la saman metodon, ĉar ĉi deziro via tiel ekstravagancas kaj tiel distas de ĉia ŝajno de saĝo, ke mi perdus la tempon, se mi klopodus igi al vi kompreni vian stulton; mi ne volas ankoraŭ doni al ĝi alian nomon, kaj eĉ sentas inklinon forlasi vin en via frenezo, kiel puno por via mizera deziro. Sed, ĉar mi amas vin kiel amikon, mi ne povus trakti vin tiel rigore, lasante vin en evidenta danĝero de pereo.
»Por ke vi vidu la aferon klara, diru, Anselmo: ĉu vi ne petis min amindumi, tenti, kaĵoli kaj korupti virinon hejmosidan, ĉastan, honestan kaj modestan? Jes, ja, tion vi petis. Sed, se vi scias, ke vi havas hejmosidan, ĉastan, honestan kaj modestan edzinon, kion do vi serĉas? Kaj se vi kredas, same kiel mi, ke ŝi eltirus sin venke el mia sieĝo, kiom da novaj honoraj titoloj ŝi ricevus de vi? Per kio ŝi superus sian nunan dignon? Aŭ vi ne kredas kion vi diras pri ŝi, aŭ vi ne scias kion vi volas. Se vi kredas ŝin ne virta, kial vi deziras provi ŝin, anstataŭ trakti ŝin kiel mavan kaj ŝin puni, kiel, laŭ via opinio, ŝi meritas? Sed, se vi kredas ŝin bona, estus stulte submeti la veron al eksperimentoj, ĉar ili neniel ŝanĝus vian altan opinion pri ŝi. Evidentas do, ke fari ion, kio povus damaĝi sen doni profiton, estas propra al temeraraj kaj sensencaj spiritoj, precipe kiam oni entreprenas ion tian, ne devigite, sed libere kaj memvole, eĉ se jam de longa distanco ĝi vidiĝas kiel absoluta frenezo.
»Oni sin ĵetas al altaj taskoj pro Dio, pro la mondo, aŭ pro ambaŭ. La taskojn pro Dio entreprenas la sanktuloj, klopodante vivi anĝelan vivon en homa korpo; la taskojn pro la mondo entreprenas la homoj, kiuj navigas sur senlimaj maroj, sin puŝas tra foraj landoj kaj ekzotikaj gentoj kaj eltenas multege da klimatoj por akiro de la tiel nomataj bonaĵoj de la Fortuno. Kaj la simultanajn taskojn pro Dio kaj pro la mondo entreprenas aŭdace la soldatoj, kiam, vidante en la remparoj de malamika fortreso breĉon faritan de ronda kanon-kuglo, ili sin impulsas, per la flugiloj de sia fervoro, batali por sia kredo, sia patrio kaj sia reĝo, kaj ignorante ĉian danĝeron ĵetas sin sentime, en la mezon de morto embuskanta sub mil diversaj formoj. Tiaj taskoj, kiam oni ilin frontas, alportas honoron, gloron kaj profiton. Sed la tasko, kiun laŭdire vi volas entrepreni, alportus al vi nek gloron ĉielan, nek bonaĵojn de Fortuno, nek famon inter la homoj, ĉar en la okazo de sukceso, kiel vi esperas, vi ne vidus vin pli feliĉa, pli riĉa aŭ pli honorata ol nun, kaj, en la kontraŭa okazo, vi falus en la plejan mizeron imageblan; la fakto, ke oni ne konus vian misfortunon, donus al vi nenian konsolon, ĉar vi mem ĝin konus, kaj tio sufiĉus por aflikti kaj torturi vin. Por konfirmo de ĉi vero, jen stanco aperanta ĉe la fino de la unua parto de Larmoj de Sankta Petro , de la fama poeto Luis Tansilo: [140] [140] Itala poeto, mortis ĉirkaŭ 1570. Oni diras, ke li laboris 24 jarojn komponante la poemon Larmoj de Sankta Petro .
En Petro kreskas honto kaj doloro,
kiam la suno la matenon kronas.
Neniun vidas li, sed en la koro
pro sia peko li en honto dronas,
ĉar, por hontadi, viro de honoro
sin senti rimarkata ne bezonas.
Se li misagas, lin posedas honto,
eĉ se lin vidas nur dezerta mondo.
»La sekreto do ne mildigus vian doloron, kaj, se ne larmojn el la okuloj, vi verŝus sangon el la koro, kiel okazis al la naiva doktoro, kiu, laŭ la rakonto de nia poeto, faris la provon de la glaso, dum la prudenta Reinaldos sin detenis de tio. [141] [141] Rakontas Ariosto en sia Rolando , ke iu kavaliro, amiko de Reinaldos, donacis al li glason, kiu havis la kapablon riveli al la edzoj, ĉu ties edzinoj trompis ilin. Cervantes sin inspiris en kelkaj partoj de Rolando por verki la novelon pri la stulta scivolo.
Kvankam temas pri poezia fikcio, ĝi gardas en si moralan instruon, kiun konvenas mediti kaj sekvi. Krome, se vi atente aŭskultos min, fine vi konvinkiĝos, ke vi deziras fari gravan eraron.
»Diru, Anselmo: se pro favoro de la ĉielo, aŭ de la sorto, vi venus en posedon leĝan de tre fajna diamanto, kies puro kaj valoro plene plaĉus al la tuta gildo de gemistoj; se ili unuanime asertus, ke temas pri la ŝtono plej perfekta en ĉiuj rilatoj, kaj se vi mem rigardus ĝin tia, sen ia ombro de dubo, ĉu estus prudente de via flanko preni la diamanton, meti ĝin sur amboson kaj ĝin frapi per fortaj martelbatoj por vidi ĉu ĝi montriĝos tiel dura kaj valora, kiel oni asertis? Pensu, ke se la ŝtono eltenus tiel senmotivan trakton, nenio aldoniĝus al ĝia famo kaj valoro. Kaj se ĝi rompiĝus (kio facile povus okazi), ĉu vi ne perdus ĉion? Jes, kompreneble, kaj vin oni ĉie rigardus kiel stultan.
»Nu, amiko Anselmo, pensu, ke Camila estas fajnega diamanto alte estimata de vi kaj de la ceteraj personoj, do oni ne agus prudente submetante ŝin al la risko de detruo; se ŝi eltenus, ŝi ne povus akiri pli da valoro ol nun; sed, se ŝi cedus, kaj perdus la virton, kio okazus al ŝi? Prave vi riproĉus vin mem, ĉar vi kulpus je ŝia kaj je via pereo. Pensu, ke ne ekzistas en la mondo gemo tiel valora kiel virino ĉasta kaj honesta, ke la honoro de la virinoj konsistas nur en ties bona reputacio, kaj ke la bona famo de via edzino superas ĉion imageblan. Kial do vi volas pridubi ĉi veron? Nu, amiko Anselmo, la virino estas neperfekta homo, do oni devas ne meti kaptilon antaŭ ŝi, por ke ŝi stumblu kaj falu en ĝin, sed forigi ĉiun baron de ŝia vojo, ke ŝi povu facile kaj senĝene atingi sian perfektiĝon, t.e. la virton.
»La natur-sciencistoj diras, ke ĉasisto, por kapti ermenon kun ties blankega felo, faras jenon: observinte la lokojn frekventatajn de la eta besto, blokas ilin per koto kaj poste alpelas tien la ermenon. Nu, kiam ĝi alvenas al la koto, ĝi haltas kaj lasas sin kapti prefere ol pasi tra la ŝlimo kaj makuli kaj difekti sian blankon, kiun ĝi estimas pli ol la liberon kaj la vivon. La virino ĉasta kaj honesta similas al ermeno, kaj ŝia virto kaj pudoro pli puras kaj blankas ol neĝo. Kaj se viro volas, ke ŝi ne perdu la ĉaston, sed kontraŭe, ke ŝi retenu kaj konservu ĝin, li devas ne trakti ŝin kiel ermenon, metante antaŭ ŝi la koton, t.e. la donacojn kaj flatojn de persistaj amindumantoj, ĉar eble, nu, certe, ŝi havas nek sufiĉan virton, nek sufiĉan naturan forton por eviti per si mem tiajn embuskojn; li devas do deturni ŝin de ili kaj montri al ŝi la puron de la virto kaj la belon de la bona famo. La virta virino similas ankaŭ al spegulo el brila kaj klara kristalo, kies surfacon la plej eta spiro makulas kaj vualas. Ĉastan virinon oni devas adori, sed ne tuŝi, kvazaŭ sanktan relikvon, kaj estimi kaj gardi ŝin, kiel ĝardenon plenan de floroj, kies mastro ne toleras, ke oni tretu la padojn kaj manumu la rozojn, kaj nur permesas, ke oni ĝuu ilian aromon kaj belon de fore kaj tra feraj kradoj. Fine, mi volas diri al vi kelke da versoj, kiujn mi aŭdis en moderna komedio. [142] [142] Cervantes eble aludas al iu el siaj perditaj komedioj, eble al la titolita La Confusa .
Mi ilin memoras nun, kaj ŝajnas al mi, ke ili taŭge rilatas al nia temo. Sagaca oldulo konsilis al alia, la patro de pucelo, ke li ŝin gardu kaj retenu en la hejmo; kaj interalie li proklamis la jenon:
Читать дальше