Anselmo adiaŭis, kaj Camila sidis duope kun Lotario ĉe la tablo, ĉar la geservistoj de la domo jam eliris manĝi. Lotario vidis sin, kiel Anselmo deziris, en la kampo de batalo, fronte al homo kapabla venki per nur ties belo tutan skadron de armitaj kavaliroj. Konsideru do, ĉu Lotario ne havis motivon timi tian homon! Sed li nur metis la kubuton sur brakon de la fotelo kaj la vangon sur sian manon, kaj, petinte pardonon al Camila pro siaj tro familiaraj manieroj, diris, ke li deziras iom ripozi ĝis la reveno de Anselmo. Camila respondis, ke li ripozus pli bone en la estrado [144] [144] Hispane, ĉambro kie la virinoj sidiĝis sur surplankaj kusenoj kaj akceptis la vizitantojn.
kaj petis lin eniri tien por dormi. Sed Lotario rifuzis la proponon kaj, dormiĝinte en la fotelo, tie sidis, ĝis Anselmo revenis. Ĉi lasta, vidante, ke Camila troviĝas en sia ĉambro, kaj ke Lotario dormas, pensis, ke pro lia longa prokrasto, la paro havis tempon ne nur por paroli, sed eĉ por dormi; do li tre senpacience atendis la vekiĝon de Lotario por eliri kun li al la strato demandi kiel prosperis al li la afero.
Ĉio okazis, kiel li anticipis. Lotario vekiĝis, poste ili du eliris el la domo, Anselmo pridemandis, kaj lia amiko respondis, ke ne ŝajnis al li konvene lanĉi la tutan atakon jam en la unua fojo, kaj, ke, sekve, li limiĝis laŭdi la belon de Camila, dirante al ŝi, ke en la tuta urbo oni parolas nur pri ŝia ĉarmo kaj saĝo. Lotario informis al Anselmo, ke tion li opinias bona komenco por gajni ŝian konfidon kaj por inklinigi ŝin aŭskulti lin kun plaĉo la sekvantan fojon. Tian sistemon uzas la diablo, kiam li volas trompi homon, kiu sin tenas avertita kontraŭ li: kvankam li estas anĝelo de tenebro, li sin transformas en anĝelon de lumo kaj sub vualo de virto delogas la homon, antaŭ ol riveli ĉe la fino sian veran karakteron. Kaj se en la komenco mem oni ne rekonas lian trompon, la diablo ordinare sukcesas per ĉi artifiko.
Anselmo tre kontentis kaj diris, ke, eĉ se li ne elirus el sia domo, li donus al sia amiko la saman ŝancon ĉiutage, ŝajnigante sin tiel okupata per aliaj aferoj, aliloke en la hejmo, ke Camila nenion suspektus. Nu, pasis multaj tagoj, kaj Lotario diris ankoraŭ nenion al Camila, sed asertis al Anselmo, ke, malgraŭ sia amindumado, li rimarkis en ŝi nenian inklinon cedi al io riproĉinda kaj eĉ ne la plej etan signon de intereso, kaj, ke, kontraŭe, ŝi minacis lin, dirante, ke, se li insistus en sia malica klopodo, ŝi rakontus ĉion al sia edzo.
—Tre bone —diris Anselmo—. Ĝis nun, Camila rezistis al vortoj; necesas vidi, kiel ŝi rezistos al konkretaj logaĵoj. Morgaŭ mi provizos vin per du mil oraj eskudoj, kaj vi proponos, kaj eĉ donos, ilin al ŝi; krome vi ricevos ankaŭ du mil aliajn por aĉeti juvelojn kaj tenti ŝin per ili. La virinoj, speciale la belaj virinoj, kiom ajn ĉastaj ili estas, tre amas montri sin ĉarmaj kaj elegantaj, kun juveloj kaj en riĉaj kostumoj, kaj se Camila rezistos al ĉi tento, mi kontentiĝos kaj ne plu ĝenos vin.
Lotario respondis, ke, ĉar li komencis, li iros ĝis la fino, kvankam li certis, ke li elpaŝos laca kaj venkita el la entrepreno. La sekvantan tagon li ricevis la kvar mil eskudojn kaj, kune kun ili, kvar mil embarasojn, ĉar li ne sciis kion novan diri por mensogi; fine li decidis sciigi al Anselmo, ke Camila tiel firme rezistas al la donacoj kaj promesoj, kiel al la vortoj, kaj ke ne valoras plu laciĝi tempoperde. Sed la fato gvidis la aferon alie, ĉar, foje, Anselmo, lasinte Camilan kaj Lotarion solaj, kiel en aliaj okazoj, sin ŝlosis en ĉambro kaj tra la truo de la seruro observis kaj aŭskultis la paron. Kiam li vidis, ke laŭlonge de pli ol duonhoro Lotario diras al Camila eĉ ne unu vorton, kaj ke li tiel tenus sin eĉ laŭlonge de tuta jarcento, Anselmo komprenis, ke la sciigoj de lia amiko rilate al la reagoj de Camila estis nuraj fikcioj kaj mensogoj. Sed, por ankoraŭ pli certiĝi, Anselmo eliris el la ĉambro, vokis Lotarion flanken kaj demandis al li, ĉu li havas ion novan por rakonti, kaj kia estas la humoro de Camila. Lotario respondis, ke li pensas ne plu okupiĝi pri la afero, ĉar Camila reagas tiel akre kaj seke, ke li ne kuraĝus sin turni al ŝi denove.
—Ho Lotario, Lotario! —diris Anselmo—. Kiel aĉe vi plenumas vian vorton, kaj kiel aĉe vi reciprokas mian grandan konfidon al vi! Mi ĵus observis vin tra la serur-truo de ĉi ŝlosilo kaj vidis vin diri eĉ ne unu solan vorton al Camila, kio igas min pensi, ke tute nenion vi diris al ŝi de la komenco. Se efektive tiel (kaj mi ne dubas, ke fakte tiel estas), kial vi trompas min? Kial vi volas preni de mi, per via artifiko, la eblon trovi kion mi deziras?
Anselmo ne plu parolis, sed liaj vortoj sufiĉis por meti lian amikon en embarason kaj konfuzon; ĉar oni lin surprizis en evidenta mensogo, Lotario, sentante sin preskaŭ senhonorigita, ĵuris al Anselmo, ke de tiu momento, li surprenas la taskon kontentigi lin sen diri mensogojn, kion oni konstatus, se oni kaŝe lin observus de nun. Tamen Anselmo ne bezonus ĝeni sin per tio, ĉar Lotario tiel efektivigus la taskon, ke li liberigus sin de ĉia suspekto kaj plene kontentigus sian amikon. Anselmo lin kredis, kaj, por doni al li pli sekuran kaj daŭran okazon, decidis forlasi la hejmon por ok tagoj kaj pasigi ilin ĉe amiko loĝanta en vilaĝo ne tre dista de la urbo. Li aranĝis ankaŭ, ke ĉi amiko urĝe voku lin, tiel, ke li povu doni al Camila kontentigan pretekston por sia foriro.
Kompatinda, stulta Anselmo! Kion vi faras? Kion vi celas? Kion vi komisias? Pensu: vi vin turnas kontraŭ vi mem, aranĝas vian propran infamion kaj vin puŝas al via perdiĝo. Via edzino Camila estas virta; vi ŝin posedas en paco kaj sekuro; neniu sin trudas en viaj plezuroj; ŝiaj pensoj flugas nur inter la muroj de ŝia domo; vi estas al ŝi la ĉielo en la tero, la celo de ŝiaj deziroj, la personiĝo de ŝiaj gustoj, kaj la mezurilo de ŝia volo, ĉar ŝi ĉiam adaptiĝas al la via kaj al la ĉiela. Nu, la mino de ŝia honoro, belo, virto kaj modesto donas, sen ia laboro de via flanko, la tutan riĉon, kiun vi povus deziri. Kial do vi volas fosi la teron kaj serĉi freŝan vejnon de nova kaj nekonata trezoro, metante vin en la danĝeron de disfaloj, se konsideri, ke tia mino sin apogas sur la ne tre firmaj traboj de ŝia fragila naturo? Memoru, ke la ebloj povas prave rifuzi doni sin al la serĉanto de neebloj, kiel iu poeto bele diris: [145] [145] Eble Cervantes mem. Li kutimis citi sin, sen mencii sian nomon.
Vivon serĉas mi en morto,
lojalecon en perfido,
prodigemon en avido,
energion en malforto
kaj flekseblon en rigido.
Sed la fat’, nesimpatia,
diris, de la sfero dia,
ke, ĉar mi neeblon ĉasas,
la ĉielo ja ne lasas,
ke la eblo estu mia.
La sekvantan tagon Anselmo iris al la vilaĝo, dirinte al Camila, ke, dum lia foresto, Lotario venos por zorgi super la domo kaj por manĝi kun ŝi, kaj ke ŝi traktu Lotarion, kiel lin mem. Ĉar prudenta kaj honesta, Camila afliktiĝis pro la ordono de sia edzo, kaj petis lin konsideri, ke ne ŝajnus dece, ke, dum li forestas, alia persono sidus sur lia seĝo. Ŝi aldonis, ke se tion li disponis, ĉar li ne konfidis ŝian kapablon mastrumi la domon, ĉi-foje li devus doni al ŝi tian ŝancon kaj vidus propraokule, ke ŝi taŭgas, ne nur por tio, sed eĉ por pli komplikaj taskoj. Anselmo respondis, ke, ĉar tio estas lia volo, ŝi devas nur klini la kapon kaj obei. Camila promesis observi lian deziron, sed ne volonte. Anselmo foriris, Lotario venis al ŝi la sekvantan tagon, kaj Camila lin akceptis per afabla, sed prudenta bonvolo, ĉar ŝi zorgis, ke Lotario neniuokaze restu sola kun ŝi: ŝin ĉirkaŭis ĉiam ŝiaj geservistoj, speciale ŝia ĉambristino Leonela, kiun ŝi tre amis, ĉar de iliaj infanaj jaroj ambaŭ kunvivis ĉe la gepatroj de Camila, kaj, kiam ŝi edziĝis al Anselmo, ŝi prenis Leonelan kun si al sia nova hejmo.
Читать дальше