Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha

Здесь есть возможность читать онлайн «Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Год выпуска: 2016, Издательство: Hispana Esperanto-Federacio, Жанр: Классическая проза, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Vi havas antaŭ vi verkon eksterordinaran. Ne nur pro la originalaj teksto kaj lingvaĵo, sed ankaŭ pro la lingvo en kiu ĝi sin prezentas nun.
La traduko de
en Esperanton estis jam de la komenco de nia lingvo la revo de ĉiuj esperantistoj ligitaj al la hispana kulturo. Tiu revo, post kelkaj antaŭaj partaj provoj, fine plene efektiviĝis paper-forme en 1977, danke al la laborado de nia admirata tradukisto Fernando de Diego kaj al la apogo de Fondaĵo Esperanto kaj de grupo de malavaraj hispanaj esperantistoj.
Hodiaŭ, preskaŭ kvardek jarojn poste kaj ĉe la kvar-jarcenta datreveno de la morto de Miguel de Cervantes, ni profitas de la teknologia progreso kaj faras plian paŝon prezentante tiun ĉi novan bit-forman eldonon danke al la laboro de skipo de volontuloj, kiuj donacis sian tempon kaj talenton por la tasko. Ni tiel esperas pli bone diskonigi tiun ĉi juvelon de la universala literaturo en la plej universala el la lingvoj, sen limoj kaj baroj.
Por Hispana Esperanto-Federacio kaj por Fondaĵo Esperanto estas honore disponigi al la komunumo de parolantoj de la internacia lingvo Esperanto la plej internacian hispanlingvan verkon, nome la aventurojn de la inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha.
subskribo José Antonio del Barrio Prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

—Ne estas necese —respondis Lotario—. La muzoj montras sin indulgaj al mi, tiom, ke ili min vizitas kelke da fojoj en la jaro. Diru al Camila kion vi elpensis pri mia fikcia am-afero, kaj mi skribos la versojn. Certe ili ne vidiĝos tiel bonaj kiel meritas la subjekto, sed mi faros almenaŭ mian plejeblon.

Tiel interkonsentis la amiko perfida kun la stulta. Kaj kiam Anselmo revenis hejmen, li demandis al Camila, kial ŝi sendis la mesaĝon al li. Ŝi jam miris, ke li ne faris antaŭe tian demandon, kaj ŝi respondis, ke ŝajnis al ŝi, ke Lotario rigardis ŝin iom pli senĝene ol kiam Anselmo troviĝis en la domo; sed, ke ŝi pensas nun, ke ŝi trompiĝis, kaj ke temis pri iluzio de ŝia flanko, ĉar Lotario evitas renkonti ŝin kaj troviĝi sola kun ŝi. Anselmo diris tiam, ke ŝi prave pensas, ĉar li scias, ke Lotario enamiĝis al nobela pucelo de la urbo, kaj ŝin prikantas sub la nomo de Clori. Krome, Anselmo aldonis, ke eĉ se ne ekzistus tia enamiĝo, oni ne devus pridubi la lojalon de Lotario kaj la sinceron de lia granda amikeco. Nu, se Lotario ne estus avertinta al Camila, ke lia amo al Clori estas nura fantazio, kaj ke li mem sciigis pri ĝi al Anselmo por tiel havi la eblon dediĉi kelkan tempon skribi versojn je la laŭdo de Camila, ŝi sendube falus en la desperigan reton de la ĵaluzo; sed, ĉar Lotario ŝin antaŭavertis, ŝi aŭskultis sen ajna zorgo la sciigon de Anselmo.

La sekvantan tagon, kiam ili tri sidis ĉe la tablo, Anselmo petis, ke Lotario deklamu kelkajn el siaj versoj dediĉitaj al sia amata Clori, kaj ke, konsiderante, ke Camila ne konas ŝin, li povas diri pri ŝi kion li volas.

—Eĉ se ŝi konus ŝin —respondis Lotario—, nenion mi kaŝus; ĉar, kiam amanto laŭdas sian damon kaj riproĉas al ŝi ties kruelon, nenian ofendon li faras al ŝia reputacio; nu, kiel ajn ĝi estas, la jenan soneton mi komponis hieraŭ je la sendankemo de ĉi Clori:

En la silento de la nokto paca,
kiam la homoj dolĉadorme kuŝas,
la vean triston mian mi elbuŝas
al Clori kaj al la ĉielo graca.

Kaj dum la hela suno ombro-ĉasa
tra rozaj pordoj de aŭror’ sin puŝas,
lamentojn, plendojn, veojn re akuŝas
la tristo mia kun dolor’ senlaca.

Kaj dum la suno de brilanta oro
de alte lumon sur la mondon sendas,
ankoraŭ frapas min aflikto murda.

Revenas nokto, min opresas ploro,
ĉar ĉiam la animon mian fendas
disdegna Clori kaj ĉielo surda.

La soneto plaĉis al Camila, sed eĉ pli al Anselmo; li tre laŭdis ĝin kaj diris, ke tro kruelas damo, se ŝi ne cedas al tiel evidentaj veroj. Camila komentis al tio:

—Ĉu la amantaj poetoj ĉiam diras la veron en siaj poemoj?

—Kiel poetoj, ne —respondis Lotario—, sed kiel amantoj ili ne sukcesas esprimi la tutan forton de sia amo.

—Sendube —diris Anselmo, dezirante apogi la opinion de Lotario antaŭ Camila, kiu havis nenian suspekton pri la plano de Anselmo kaj jam enamiĝis al Lotario.

Sekve, ĉar ŝin plezurigis ĉio lia, kaj ĉar, krome, ŝi sciis, ke liaj deziroj kaj versoj celas ŝin, kaj ke ŝi estas la vera Clori, ŝi petis lin deklami alian poemon aŭ soneton, se li ĝin memorus.

—Jes, mi memoras alian —respondis Lotario—, sed mi pensas, ke ĝi estas ne tiel bona kiel la unua, aŭ, pli ĝuste, ke ĝi estas iom pli mava. Sed vi mem juĝu; jen la soneto:

Sendankulin’, mortante mi konfesos,
ke mi preferas morti kaj, missorta,
ĉe la piedoj viaj kuŝi morta.
Ne pentas mi: vin ami mi ne ĉesos.

Mi mortos, jes, kaj oni min forgesos
senglora, senfavora, mizerporta.
Sed belon vian, mi, per streko forta
en mian bruston poreterne presos.

Relikve vivos ĝi, ĝis morto hanta
alvenos, akcelata de l’ amaro
vin ami sen konsolo kaj espero.

Ho, ve al homo blinde naviganta
en nokto nigra, sur tempesta maro,
sen ŝirma rodo kaj sen gvida stelo.

Anselmo laŭdis ankaŭ ĉi soneton, same kiel la unuan; kaj tiel, li forĝis, eron post ero, la ĉenon, kiu ĉiufoje pli implike lin alligis al la infamio, ĉar, ju pli Lotario senhonorigis lin, des pli honorata li sin vidis. Kaj laŭmezure kiel Camila descendis al la abismo de sia fia peko, ŝi ascendis en la opinio de sia edzo al la pinto de la virto kaj de la bona reputacio. Foje Camila troviĝis sola kun la ĉambristino kaj diris:

—Mi hontas, kara Leonela, ke mi senvalorigis min, ĉar anstataŭ igi Lotarion aĉeti per pli longa pacienco la posedon de mia persono, mi donis min al li baldaŭ kaj volonte. Mi timas, ke li disdegnos min pro la hasto de mia cedo, forgesante, kiel li sin trudis, ĝis li rompis ĉian reziston de mia flanko.

—Ne hontu pro tio, sinjorino —respondis Leonela—. Ne valoras la penon. Cedi baldaŭ ne signifas perdi valoron, se, kion oni donas, tio bonas kaj estimindas. Kaj memoru, ke, laŭ la diro, kiu donas rapide, donas duoble.

—Oni diras ankaŭ —respondis Camila—, ke, kio apenaŭ kostas, apenaŭ valoras.

—Tio ne aplikeblas al vi —diris Leonela—, ĉar la amo, kiel mi aŭdis diri, foje flugas, foje paŝas; kun unuj ĝi kuras, kun aliaj lantas; al kelkaj donas fridon, kaj al kelkaj ardon; vundas kaj ekstermas; la pasio startas kuri en unu momento, kaj en la sama momento atingas la celon; en la mateno sieĝas fortreson kaj en la nokto ĝin konkeras, ĉar nenia forto rezistas al la amo. Se tiel do, kio vin alarmas kaj timigas? Certe la samo okazis al Lotario, kiam la amo profitis la foreston de la sinjoro, kiel instrumenton por vin venki. Ĉu la amo ne difinis al si planon plenumendan dum la foresto de Anselmo, por ke ties reveno ne kompromitu ĉion? La ŝanco estas la plej bona ministro de la amo por la efektivigo de ties deziroj. La amo uzas la ŝancon en ĉiuj siaj entreprenoj, speciale en ties komenco. La sperto, pli ol la teorio, instruis al mi pri kelkaj aferoj, kaj pri ili iam mi rakontos al vi, sinjorino: ankaŭ mi konsistas el karno kaj el juna sango. Cetere, sinjorino Camila, vi ne donis vin tiel baldaŭ, ĉar unue vi vidis en la okuloj, en la suspiroj, en la vortoj, en la promesoj kaj donacoj de Lotario, ties tutajn virtojn kaj animojn, kaj ke li estas vere inda je via amo. Ne lasu do, ke tiel skrupulaj kaj prudaj konsideroj torturu al vi la imagon, kaj ne dubu, ke Lotario amas vin, kiel vi lin; vivu do kontenta kaj feliĉa, ke vin kaptis la amo en la figuro de viro nobla kaj digna, posedanta, ne nur la kvar S, laŭdire proprajn al bonaj amantoj, [146] [146] La kvar S respondas al la komencaj literoj de la kvar jenaj vortoj: saĝa, sola, servema kaj sekretema. sed eĉ plenan abocon. Aŭskultu, mi ĝin scias parkere. Ĉu li ne estas amanta, bona, ceremonia, ĉarma, diskreta, eminenta, firma, galanta, ĝentila, honesta, ideala, juna, kavalira, lojala, milda, nobla, oferema, prudenta, riĉa, nun la kvar S de la onidiro, kaj poste talenta, verdira kaj zorga pri via honoro? [147] [147] En ĉi alfabet-orda listo mankas kelkaj literoj de la Esperanta aboco, sed ankaŭ en la originalo mankas aliaj de la hispana alfabeto.

Camila ridis je la aboco de sia ĉambristino kaj konkludis, ke Leonela scias pri la amo pli ol ŝi diris. Efektive, ŝi konfesis al Camila, ke ŝi rilatas kun bonfamilia junulo de la sama urbo, kio konsternis Camilan, ĉar ŝi timis, ke ŝia honoro povus endanĝeriĝi pro tia afero de Leonela. Ŝi urĝis la ĉambristinon diri, ĉu ŝi transiris la limon de la nuraj vortoj, kaj Leonela, sen ia honto kaj kun multa impertinento, respondis ke jes. Kiel sciate, la pekoj de sinjorino motivas la insolentiĝon de ŝiaj servistinoj, kiuj, vidante, ke la mastrino mispaŝas, tute ne zorgas mem lami, eĉ senkaŝe. Camila povis nur peti de Leonela, ke ŝi komentu kun sia amanto nenion pri ŝia intrigo, kaj ke ŝi tenu tre sekreta sian propran am-aferon, por ke Anselmo aŭ Lotario ne havu suspekton.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Обсуждение, отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x