—Ve, kara Leonela! Prefere ol plenumi mian intencon, kiun mi ne volas riveli al vi, por ke vi ne provu ĝin kontraŭstari, ĉu ne estus plibone, se vi puŝus ĉi ponardon de Anselmo en la perversan koron mian? Sed ne! Ne justas, ke mi suferu la punon pro la krimo de alia persono. Unue mi volas scii kion vidis ĉe mi la impertinentaj kaj lascivaj okuloj de Lotario, ke li kuraĝis evidentigi tiel kulpan pasion kontraŭ sia amiko kaj kontraŭ mia honoro. Iru al la fenestro, Leonela, kaj voku lin; sendube li staras en la strato, atendante plenumi sian malican projekton. Sed unue mi plenumos la mian, kruelan sed honorindan.
—Ve, sinjorino! —respondis la ruza kaj komplica Leonela—. Kion vi volas fari per la ponardo? Ĉu preni de vi la vivon, aŭ preni la vivon de Lotario? Ĉiuokaze vi damaĝus vian honoron kaj reputacion. Prefere kaŝu vian rankoron kaj ne donu al tiel freneza viro la okazon eniri nun en la domon kaj trovi nin solaj. Ne forgesu, ke ni estas feblaj virinoj, kaj li, viro de firma rezoluteco; kaj, ĉar li venus blinda de pasio, puŝate de sia perversa intenco, eble li povus fari al vi ion pli hororan ol preni de vi la vivon, antaŭ ol vi efektivigus vian propran projekton. Honton al sinjoro Anselmo, kiu tiel libere lasis la friponon en sian domon! Kaj se, kiel mi pensas, vi mortigos lin, kion ni faros kun li senviva?
—Kion? —respondis Camila—. Ni lasos, ke Anselmo lin enterigu, ĉar certe li sentos agrabla la laboron meti sub la teron sian propran infamion. Nu, voku lin; kun la paso de ĉiu momento prokrastiĝas la plenumo de la ĝusta venĝo kontraŭ la ofendo farita al mia digno, kaj ŝajnas kreski en mi ia sento de kulpo, kvazaŭ mi ne observus la fidelon de mi ŝuldatan al mia edzo.
Ĉion ĉi aŭskultis Anselmo, kaj ĉiu vorto de Camila frapis al li en la cerbon. Sed aŭdante, ke ŝi pretas mortigi Lotarion, li volis eliri de sia kaŝejo kaj montri sin por eviti la krimon; tamen, lin detenis la deziro vidi kion fine kapablos tiel kuraĝa kaj honesta rezoluteco, kaj decidis, ke li aperos nur en la ĝusta momento por oponi al eventuala atenco neriparebla.
Ĉe tio Camila eksvenis, ĵetis sin sur liton tie starantan, kaj Leonela komencis amare plori, dirante:
—Ve al mi! Kia misfortuno, se inter miaj brakoj mortus la floro de la monda virto, la krono de la virinoj, la ĉasto mem en persono!
Kaj ŝi diris tiel multe da vortoj de simila stilo, ke ajna homo ŝin aŭdanta konsiderus ŝin la plej afliktita kaj lojala ĉambristino de la mondo, kaj ŝian sinjorinon alia nova kaj persekutata Penelopa. Camila baldaŭ vekiĝis el sia sveno kaj, denove konscia, diris:
—Leonela, kial vi ne iris voki la plej perfidan amikon, kian ĝis nun ne vidis la suno nek kaŝis la nokto? Iru do, rapidu, kuru, hastu! Ne lasu, ke la prokrasto estingu en mi la fajron de la kolero kaj solvu en minacojn kaj malbenojn la ĝustan venĝon, kiun mi atendas.
—Mi jam iras voki lin, sinjorino —diris Leonela—, sed unue donu al mi la ponardon, ke en mia foresto vi ne faru ion tiel teruran, ke ni, la personoj vin amantaj, plorus dum la cetero de nia vivo.
—Ne timu, kara Leonela —respondis Camila—, mi ne faros kion vi pensas, ĉar, kvankam vi opinias, ke mi reagas naive kaj ekstreme en defendo de mia honoro, mi ne pretendas imiti Lukrecian; laŭdire ŝi mortigis sin, kvankam ŝi kulpis je nenio, sen unue preni la vivon de la viro kaŭzinta ŝian misfortunon. Mi mortos, se mi devas morti, post ol mi kontentige min venĝos kontraŭ la persono, kies insolento metis min en tiel kompromitan kaj plorigan situacion, sen ia kulpo de mia flanko.
Necesis multe da petoj ĝis fine Leonela eliris voki Lotarion; kaj dum la ĉambristino forestis, Camila diris, kvazaŭ parolante al si mem:
—La ĉielo min helpu! Ĉu ne estus pli saĝe denove repuŝi Lotarion, kiel mi jam multfoje faris, anstataŭ doni al li okazon pensi, ke mi estas senpudora kaj perfida, eĉ se tion li pensus nur tempeton, ĝis mi pruvus al li, ke li sin trompas? Jes, pli saĝe estus repuŝi lin… sed ĉi-okaze mi ne povus venĝi min, kaj la honoro de mia edzo ricevus nenian kontentigon, se Lotario sin eltirus facile kaj senĝene el la situacio, kien liaj perversaj ideoj lin metis. La perfidulo pagu per sia vivo sian lascivan deziron; la mondo sciu (se iam diskoniĝos ĉi afero), ke Camila ne nur tenis sin fidela al sia edzo, sed eĉ venĝis lin kontraŭ ties insolenta ofendinto. Ĉu ne estus pli bone informi Anselmon pri ĉio ĉi? Cetere, mi jam aludis ĉi problemon en la letero, kiun mi sendis al li, kiam li troviĝis en la vilaĝo, kaj mi pensas, ke li ne revenis por ripari la damaĝon, ĉar, pro liaj supermezure grandaj bono kaj fido, li nek povis, nek volis kredi, ke la koro de tiel sindona amiko kiel Lotario kapablus kovi ian perfidon kontraŭ lia honoro; post ol mi skribis la leteron, kaj dum multaj tagoj, ankaŭ mi ne imagis tiaĵon, kaj neniam ĝin imagus, se lia insolento ĉiufoje pli insista ne montrus per grandaj promesoj, senĉesaj larmoj kaj prezento de donacoj la naturon de lia intenco. Sed, kial mi tiel parolas nun? Ĉu sentima rezoluteco bezonas la instigon de vortoj? Certe ne. Aperu do, perfidulo! Kaj same vi, venĝo! La falsa amiko enpaŝu, venu, proksimiĝu kaj pereu! Poste, io ajn okazu! Pura mi venis en posedon de la viro, kiun la ĉielo donis al mi, kaj pura mi deiros de li, eĉ se mi banos min en mia ĉasta sango kaj en la sango perversa de la plej falsa amiko sur ĉi mondo.
Dum ŝi parolis, ŝi faris senordajn kaj nekoherajn paŝojn, ĉirkaŭirante en la ĉambro kun la ponardo nuda en la mano, kaj tiel strange gestadis, ke ŝi ŝajnis freneza kaj pli simila al despera bandito ol al virino delikata.
Anselmo, kaŝita per kelkaj tapiŝoj, ĉion rigardis kun miro. Ŝajnis al li, ke li vidis kaj aŭskultis sufiĉe por senvalidigi eĉ la plej gravan suspekton, kaj li timis la alvenon de Lotario, ĉar tio povus okazigi ian subitan misfortunon. Sed, kiam li pretis montri sin por brakumi kaj konsoli sian edzinon, li haltis, ĉar li vidis, ke Leonela revenas, kondukante Lotarion je la mano. Kaj, tuj kiam Camila lin vidis, ŝi faris per la ponardo longan linion sur la plankon antaŭ si kaj diris:
—Aŭskultu, Lotario, se vi kuraĝus trapaŝi ĉi linion, aŭ eĉ proksimiĝi al ĝi, en la sama momento mi puŝus al mi la ponardon en la koron. Ne respondu al tio eĉ per unu vorto, kaj aŭskultu min ankoraŭ: poste vi povos paroli laŭplaĉe. Mi volas unue, Lotario, ke vi diru, ĉu vi konas mian edzon, kaj kian opinion vi havas pri li; due, mi volas scii, ĉu vi konas min. Respondu sen hezito aŭ embaraso, ĉar ne pri enigmoj mi demandas al vi.
Lotario ne estis tiel stulta por ne kompreni la intencon de Camila, de la momento kiam ŝi petis helpon, por ke Anselmo sin kaŝu; sekve li sin agordis tiel lerte kaj oportune al ŝia maĥinacio, ke la mensogado de la paro ŝajnis pli pura vero ol la vero mem. Do li jene respondis al ŝi:
—Mi ne kredis, bela Camila, ke vi vokus min demandi pri aferoj tiel senrilataj al la objekto de mia veno. Se vi intencas tiamaniere prokrasti la plenumon de viaj promesoj, vi devus diri tion al mi de pli longa distanco, ĉar ju pli oni proksimiĝas al sia sopiro, des pli torturas la deziro ĝin posedi. Sed, por ke vi ne diru, ke mi ignoras viajn demandojn mi respondas, ke mi konas vian edzon Anselmo, kaj li min, jam de niaj infanaj jaroj. Pri nia amikeco mi diros nenion; vi tre konas ĝin, kaj se mi ĉi-momente ĝin ofendas, pri tio kulpas la amo, potenca kaŭzo de eĉ pli kondamnindaj pekoj. Rilate al vi, ankaŭ vin mi konas kaj amas tiom, kiel via propra edzo, ĉar necesas ĉarmoj kiel la viaj, por ke mi ignoru la devon ŝuldatan al mia memestimo kaj la sanktan leĝon de la vera amikeco; sed ĉion mi rompis kaj profanis, pelate de ĉiopova tirano: de la amo.
—Se vi tion konfesas, ĝismorta malamiko de la vera amo —respondis Camila—, kial vi aŭdacas aperi antaŭ mi, t.e., antaŭ la spegulo kie rigardas sin la viro tiel senkaŭze kaj senkonsidere ofendata de vi? Sed, ve al mi! Mi komprenas nun, kial vi forgesis la devon ŝuldatan al via propra digno. Eble tial, ke mi faris ian frivoleton, kiun oni ne devus rigardi manko de pudoro, ĉar ne pro antaŭplanita intenco ĝi okazis; certe temis pri unu el la petolaĵoj, kiujn la virinoj ofte kaj senpense faras, kiam ili opinias, ke ne ekzistas motivo por troa rezerviĝemo. Se ne, diru, perfida: ĉu mi iam respondis al via flatado eĉ per unu vorto aŭ gesto, kiu povus veki en vi eĉ la plej etan esperon, ke vi atingus vian perversan deziron? Ĉu mi ne respondis per rigoraj kaj sekaj vortoj al viaj amaj esprimoj? Ĉu mi iam kredis aŭ akceptis viajn promesojn kaj donacojn? Sed, ĉar ŝajnas al mi, ke oni ne povas persisti tiel longe en la amindumado, se oni ĝin ne bazas sur la espero, mi volas atribui al mi la kulpon de via insolento; sendube, ia manko de singardo de mia flanko igis vin ĉirkaŭsieĝadi min, kaj tial, mi volas submeti min al la puno, kiun via kulpo meritas. Mi venigis vin ĉi tien, por ke vi vidu, ke se mi kruelas al mi mem, mi ne povas ne krueli ankaŭ al vi, kaj por ke vi estu atestanto de mia ofero al la insultata honoro de mia edzo. Vi ofendis lin plej intence, kaj ankaŭ mi lin ofendis, ĉar, pro mia manko de singardo, mi eble favoris kaj stimulis vian perversan deziron. Mi ripetas, ke plej ĉagrenas min la suspekto, ke vi kovis tiel sensencajn pensojn kaŭze de ia frivoleto mia, kaj mi fervore deziras tion puni al mi propramane, ĉar, se alia persono ekzekutus min, eble mia krimo fariĝus pli publika. Sed antaŭ ol morti, mi volas por plene kontentigi mian deziron de venĝo, preni kun mi la vivon de la homo puŝinta min al ĉi nigra situacio, kaj vidi, ke lin kondamnas al la puno meritita la rigora kaj senpartia tribunalo ĉiela.
Читать дальше