Dum la aliaj manĝis, don Quijote diris ĉi longan paroladon kaj forgesis preni eĉ unu solan plenbuŝon, kvankam Sancho Panza kelkfoje urĝis lin manĝi, aldonante, ke poste li havus sufiĉan tempon por paroli laŭplaĉe. Liaj aŭskultantoj denove bedaŭris, ke viro laŭŝajne diskreta kaj saĝa ĉe la trakto de ajna temo, tute perdas la kapon, kiam la objekto estas lia damninda kaj fatala kavalirismo. La pastro komentis, ke li tre pravis rilate al siaj diroj favoraj al la armoj, kaj ke li mem, kvankam letrulo kaj diplomito, havas la saman opinion. Oni finis manĝi, demetis la tablotukon, kaj la gastejestrino, ties filino kaj Maritornes iris aranĝi la mansardaĉon de don Quijote, kie, oni decidis, la damoj pasigus la nokton; tiam don Fernando petis la ĵusveninton rakonti la historion de sia vivo, kaj aldonis, ke ĝi certe estas stranga kaj interesa, kiel jam ekmontris lia alveno kun Zoraida. Li respondis, ke tre volonte li tion farus, ke li timas nur, ke lia historio eble tedos ilin, kion li bedaŭrus, sed ke ĉiuokaze li rakontos ĝin por ne ŝajni malĝentila. La pastro kaj la aliaj lin dankis kaj petis lin komenci: kaj vidante ilin insisti, li diris, ke ne necesas tiom da afablaj petoj, kie oni rajtas postuli.
—Viaj moŝtoj atentu do; vi aŭskultos veran rakonton, eble superan al la fikciaj verkoj, kies intrigo ordinare konsistas el arte fantaziaj elementoj.
Ĉe tio oni silentis kaj pretis aŭskulti; kaj vidante, ke ili senmove atendas, li komencis paroli kun agrabla kaj serena voĉo:
Kie la kaptito rakontas la historion de sia vivo kaj de siaj aventuroj
—En vilaĝo de la montoj de León originis mia familio, al kiu la naturo montriĝis pli donacema kaj favora ol la fortuno, kvankam en tiel mizera lando mia patro havis la famon esti riĉa; kaj vere li riĉus, se li konservus sian kapitalon tiel bone, kiel li ĝin elspezadis. Ĉi inklino malavari venis al li de tio, ke li soldatis kiam juna, kaj la soldateco estas skolo, kie la avara lernas regali, kaj la regalema disipi; kaj, kvankam kelkfoje troviĝas monavidaj soldatoj, ili raras kiel la monstroj. Mia patro transpasis la limon de la regalemo kaj proksimiĝis al la rando de la prodigo, kio tute ne utilas al edzo, kies filoj heredos lian nomon kaj staton. Mia patro havis tri knabojn, ĉiujn en la aĝo akiri profesion; vidante, laŭ propra konfeso, ke li ne povas rezisti al sia natura inklino, li decidis senigi sin de la kaŭzo de sia regalemo kaj prodigo, t.e. li volis transdoni sian havon, tiel, ke eĉ se Aleksandro [163] [163] Aludo al la fama konkerinto antikva, kiel prototipo de homo riĉega.
mem same farintus, li fine ruiniĝus. Iam do li vokis siajn tri filojn en unu ĉambron kaj alparolis nin jene:
»—Por certigi al vi, ke mi vin amas, sufiĉas, ke mi diru, ke vi estas miaj filoj; kaj por konvinki vin, ke mi vin ne amas, sufiĉas, ke mi diru, ke pro mia prodigemo mi ne kapablus konservi vian havon. Sed por ke vi sciu, ke mi amas vin kiel patro, kaj ke mi ne volas ruinigi vin kiel duonpatro, mi intencas fari por via bono ion, kion mi jam primeditis longan tempon kaj decidis post matura konsiderado. Vi estas jam en la aĝo preni al vi profesion, aŭ almenaŭ vin dediĉi al ia laboro povanta doni en la futuro honoron kaj profiton. Mia plano konsistas en tio, disdividi mian havon en kvar tute egalajn partojn, doni po unu al ĉiu el vi, kaj rezervi al mi la lastan parton, ke ĝi min subtenu tiel longe kiel la ĉielo bonvolos konservi min viva. Sed mi deziras, ke, post ol vi ricevos vian parton, ĉiu iru la vojon, kiun mi indikos. Ni havas en Hispanujo proverbon, kies saĝo estas, laŭ mia scio, tre granda, kiel, cetere, grandas la saĝo de la tuta proverbaro, ĉar ĝi konsistas el lakonaj sentencoj inspiritaj de longa kaj profunda viv-sperto. Nu, la aludita proverbo diras: «Aŭ Eklezio, aŭ maro, aŭ reĝa palaco», kio signifas, ke, se oni deziras povon kaj riĉon, oni devas entrepreni eklezian karieron, aŭ navigi komercante, aŭ servi la reĝon en ties domo, ĉar, laŭdire «pli valoras pano de reĝo ol favoro de moŝtulo». Per ĉio ĉi mi volas diri, ke unu sin dediĉu al la letroj, alia al la komerco, kaj la lasta servu la reĝon en ties militoj, se konsideri, ke ne facilas ofici en la palaco mem; ĉar, kvankam la milito ne havigas multe da riĉoj, tamen ĝi alportas ordinare grandan famon kaj renomon. Antaŭ ol pasos ok tagoj, mi donos al ĉiu ties respektivan parton en la formo de mono, sen defraŭdi vin eĉ per unu groŝo, kiel vi vidos. Diru nun, ĉu vi deziras sekvi mian konsilon kaj proponon.
»Ĉar mi estis la plej aĝa, li petis min respondi, kaj mi diris, ke li devus ne distribui sian monon, sed elspezi ĝin laŭvole, pro tio, ke ni estas junaj kaj kapablas ĝin perlabori; sed fine mi konsentis plenumi lian deziron kaj aldonis, ke mi preferus la karieron de la armoj, servante tiel Dion kaj mian reĝon. Mia dua frato faris al li la samajn admonojn, kiel mi, kaj poste elektis vojaĝi al Indioj kaj investi sian parton en komercaĵoj. La plej juna kaj, kiel mi kredas, la plej saĝa, diris, ke li entreprenus la eklezian karieron, aŭ irus al Salamanca por fini tie la universitaton.
»Post ol ni interakordiĝis kaj ĉiu elektis sian profesion, nia patro nin brakumis kaj plenumis sian promeson ĝuste tiel frue kiel li diris; li donis al ĉiu, kiel mi memoras, tri mil dukatojn, ĉar iu onklo nia jam antaŭe aĉetis la bienon, por ke ĝi restu en la familio, kaj pagis per kontanta mono. Ni tri adiaŭis nian karan patron en la sama tago, sed ĉar ŝajnis al mi nehumane lasi homon tiel oldan kun tiel etaj rimedoj, mi igis lin preni du mil el miaj tri mil dukatoj, tial, ke al mi sufiĉus la cetero por miaj bezonoj de soldato. Miaj du fratoj sekvis mian ekzemplon, kaj ĉiu donis al li mil dukatojn, tiel, ke fine li havis mone kvar mil dukatojn, kaj krome tri mil pliajn, t.e. la valoro de sia parto de la bieno, parto, kiun li ne volis vendi kaj retenis en ties formo de kampoj. Nu, kiel mi diris, ni adiaŭis lin kaj la onklon kun ĉiuflanke granda emocio kaj larmoj, kaj ili insistis, ke ni devus sendi al ili novaĵojn pri ni, bonajn aŭ ne bonajn, en ĉiu oportuna momento. Ni promesis tion fari, li brakumis nin, donis al ni sian benon, kaj unu ekiris la vojon al Salamanca, alia al Sevilla, kaj mi al Alicante, kie, kiel oni jam informis min, troviĝis ĝenova ŝipo ŝarĝata per lano kaj navigonta al Ĝenovo.
»Antaŭ dudek du jaroj mi forlasis la patran domon kaj en tiel longa tempo mi ricevis nenian sciigon de la flanko de mia patro aŭ de miaj fratoj, kvankam mi skribis al ili kelke da leteroj. Kion mi travivis en tiuj jaroj, mi resume rakontos al vi: Mi enŝipiĝis ĉe Alicante, bone alvenis al Ĝenovo kaj plu vojaĝis al Milano, kie mi aĉetis la armojn kaj parton de la uniformo; de tie mi decidis iri soldatiĝi en Piemonto. Sed sur la vojo al Aleksandrio de la Palla mi eksciis, ke la granda duko de Alba sin direktas al Flandrujo. Mi ŝanĝis do mian projekton, aliĝis al li, servis lin en ties kampanjoj, ĉeestis la morton de la grafoj Egmont kaj Horn, kaj oni nomis min subleŭtenanto en la trupoj komanditaj de Diego de Urbina, fama kapitano de Guadalajara; kelkan tempon post mia alveno al Flandrujo cirkulis la novaĵo, ke lia sankteco la papo Pio la 5ª, laŭde memorinda, sin aliancis kun Venecio kaj Hispanujo kontraŭ la komuna malamiko, la turko, kies floto iom pli frue konkeris la faman insulon Cipro, ĝis tiam regata de la venecianoj: perdo dolora kaj bedaŭrinda.
»Oni sciis kun certeco, ke ĉi aliancon komandus Lia Serenega Alteco don Juan de Austria, natura frato [164] [164] Eksteredzeca, bastarda.
de nia bona reĝo don Filipo, kaj, laŭ la famo, estis farataj enormaj preparadoj militaj. Ĉio ĉi ekscitis min kaj vekis en mi la ardan deziron partopreni en la projektita kampanjo: kaj kvankam mi havis la suspekton, kaj preskaŭ la certecon, ke en la unua okazo mi ricevus la rangon de kapitano, tamen mi preferis ĉion forlasi kaj iri al Italio, kion mi faris; kaj mi estis bonsorta, ĉar sinjoro don Juan de Austria ĵus alvenis tiam al Ĝenovo survoje al Napolo por kuniĝi kun la venecia floto, kvankam la renkonto okazis poste ĉe Mesino. Tiel do, mi troviĝis en la plej glora batalo [165] [165] La interŝipa batalo de Lepanto, okazinta la 7-an de oktobro de 1571, kiam la kristana alianco venkis la turkan floton. Ĉi tiu ĉapitro rakontas historiajn faktojn kaj parte estas aŭtobiografia; kiel sciate, Cervantes batalis ĉe Lepanto kaj ricevis kripligan vundon sur la mano. Poste, ekde 1575, la turkoj tenis lin kvin jarojn en kaptiteco.
kiel infanteria kapitano, al kies honora rango min levis la hazardo pli ol miaj meritoj. En tiu tago, feliĉa por la kristanaro, ĉar la tuta mondo konvinkiĝis, ke ĝi eraris kredante la turkojn nevenkeblaj sur la maro, en tiu tago, mi ripetas, kiam la insolenta orgojlo otomana suferis baton pereigan, nur mi, inter tiom da feliĉuloj tie troviĝantaj (ĉar eĉ pli da feliĉo havis la kristanoj mortintaj en la batalo, ol la vivaj kaj triumfaj), nur mi estis senfortuna: efektive, anstataŭ la marmilita krono, kian mi povus esperi en la epoko de la antikva Romo, mi vidis min, en la nokto sekvanta la faman tagon, kun ĉenoj sur la piedoj kaj kun katenoj sur la manoj.
Читать дальше